La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO VIII.

Antaŭ ol pasis la duonhoro la horloĝo batis la kvinan; la kurshoro finiĝis kaj ĉiuj iris al la manĝejo por trinki teon.

Mi nun kuraĝis malsuprensalti de mia benko. Jam krepuski ĝis. Mi direktis min al angulo kaj sidiĝis sur la planko. La sorĉpovo, kiu ĝis nun estis subteninta min, malaperis; la reakcio efikis kaj baldaŭ mi estis kaptita de tia terura malĝojo, ke mi kuŝigis min sur la planko kaj ekploris. Helen Burns nun ne estis tie, kaj neniu donis al mi la bezonatan forton; kaj forlasita de ĉiuj, mi ne plu retenis miajn larmojn kaj malsekigis per ili la plankon. Mi estis farinta mian eblon por esti bona kaj utila al Lowood. Mi volis gajni tiom da amikoj, volis rikolti respekton kaj amikecon kaj jam faris tiom da progresoj en tio. Tiun saman matenon mi sukcesis fariĝi numero unu de la klaso; fraŭlino Miller estis forte laŭdinta min, fraŭlino Temple estis aprobe ridetinta al mi; ŝi estis promesinta instrui al mi en la desegna arto, ŝi instruigus al mi la francan, se mi daŭrigos en tiu maniero ankoraŭ du monatojn. Miaj samlernantinoj estis amike ricevintaj min; la samaĝaj knabinoj estis kondutintaj al mi kiel al egalulino kaj neniu estis molestinta min, kaj jen mi kuŝis, rompita kaj piedpremita; ĉu mi povos iam releviĝi? ”Neniam,” mi pensis, kaj vivege mi deziris morti. Dum mi plorante eligis tiun deziron, iu alproksimi ĝis. Mi ektimis; jen refoje venis al mi Helen Burns. Kvankam la flamo en la fajrejo fariĝis tre malgranda, mi povis vidi ŝian proksimiĝadon tra la longa, malplena ĉambro; ŝi portis al mi kafon kaj panon.

”Jen, prenu kaj manĝu iom,” ŝi diris; sed mi malakceptis la kafon kaj la panon, ĉar mi sentis kvazaŭ la kafo aŭ peco da pano sufokus min. Helen rigardis min kun miro. Kiom ajn mi klopodis rekvietiĝi, mi ne povis; mi daŭre ploradis. Ŝi sidiĝis apud mi sur la planko, ĉirkaŭbrakis siajn genuojn kaj ripozigis sur ilin la kapon; en tiu sinteno ŝi restis sidanta senparole kiel ĉino. Mi estis la unua, kiu ekparolis.

”Helen, kial vi restas ĉe knabino, kiun ĉiu rigardas kiel mensogistinon?”

”Ĉiu, Jane? Sed nur okdek homoj aŭdis vin nomi tia, sed estas cent milionoj da aliaj homoj en la mondo.”

”Sed kion mi havas por fari kun ĉiuj tiuj milionoj? Tiuj okdek, kiujn mi konas, malestimas min nun.”

”Vi eraras, Jane. Plej verŝajne en la tuta instituto estas neniu, kiu malestimas aŭ malamas vin. Mi kun certeco scias, ke estas multaj ĉi tie, kiuj kompatas vin.”

”Kiel ili povas kompati min post kiam ili aŭdis, kion diris sinjoro Brocklehurst?”

”Sinjoro Brocklehurst ja tute ne estas iu dio; li eĉ ne estas granda aŭ admirata viro. Preskaŭ neniu ĉi tie lin ŝatas; neniam li faris ion por igi sin aminda. Vi trovus ĉirkaŭ vi ĉie publikajn aŭ kaŝitajn malamikojn, se li estus aginta al vi en favora maniero; sed ĉar la malo okazis, la plej granda parto montros al vi sian simpation, se ili nur kuraĝos tion fari. Estas eble, ke la instruistinoj kaj la knabinoj kelkajn tagojn agos al vi en indiferenta aŭ malvarma maniero, sed en siaj koroj ili kaŝas amikajn pensojn pri vi; kaj se vi daŭrigos bone konduti, tiuj amikaj sentoj baldaŭ sin montros des pli forte, ĉar unue ili devos subpremi kaj kaŝi ilin. Krom tio, Jane,” – ŝi eksilentis.

”Nu, Helen? ” mi diris, metante mian manon sur ŝian.

Dolĉe ŝi frotetis miajn fingrojn por ilin varmigi kaj diris plue:

”Se la tuta mondo vin malamus, kaj se ĉiu kredas vin malbona, vi ne estus sen amikoj, se nur via propra konscienco aprobas kaj senkulpigas vin.”

”Nu, mi mem ne trovas min malbona, sed tio ne sufiĉas.

Mi prefere mortas ol vivas, se aliaj ne ŝatas min – mi ne povas esti tute sola kaj mi ne povas suferi malamon, Helen. Por akiri vian amon aŭ tiun de fraŭlino Temple, aŭ de iu alia, kiun mi vere ŝatas, mi kun plezuro tolerus, ke oni rompus mian brakon, aŭ ke virbovo per siaj kornoj ĵetus min supren, aŭ mi stariĝus malantaŭ piedbatanta ĉevalo, por ke ĝi piedbatu mian bruston.”

”Silentu, Jane! Vi tro multe ŝatas homan amon; vi tro fordonas vin al subitaj ekboloj kaj vi estas tro eksplodema; la dia mano, kiu kreis vian korpon kaj enblovis vivon en ĝin, donacis al vi ankaŭ aliajn rimedojn krom via malforta memo, aŭ krom estaĵoj tiel malfortaj kiel vi mem. Krom ĉi tiu tero kaj la homaro, troviĝas ankoraŭ nevidebla mondo kaj regno de spiritoj.

Tiu mondo estas ĉie ĉirkaŭ ni, ĉar ĝi estas ĉiuloke; kaj tiuj spiritoj atentas nin, ĉar ili devas protekti nin; kaj se ni mortus pro doloro kaj honto, se malestimo vundus nin je ĉiuj flankoj, kaj malamo premus nin teren, tiam ĉi tiuj anĝeloj vidas niajn suferojn kaj senkulpecon (almenaŭ se ni estas senkulpaj); kaj pri la via mi estas certa. Mi scias, ke vi estas senkulpa pri tio, kion sinjoro Brocklehurst tiel patose parolis imitante sinjorinon Reed; ĉar mi legas sinceran karakteron en viaj fajraj okuloj kaj sur via serena frunto kaj Dio atendas nur la dispartigon de animo kaj korpo por doni al ni la kronon de la rekompenco. Kial do ni malesperu, premataj de malĝojo, ĉar la vivo pasas rapide kaj la morto estas certa transiro al la eterna feliĉo.”

Mi silentis. Helen kvietigis min, sed en la kvieteco, donita de ŝi, estis miksaĵo de neesprimebla malĝojo. Mi sentis sur mi pezan ŝarĝon, dum ŝi diris tion, sed ne povis klarigi al mi, per kio ĝi estis kaŭzita, kaj kiam ŝi finparolis kaj iom pli rapide spiris kaj aŭdigis mallongan tuson, mi dum momento forgesis pri mia propra ĉagreno kaj subite mi eksentis en mi neklaran maltrankvilecon kaj zorgemon pri ŝi.

Ripozante kun la kapo sur la ŝultro de Helen, mi ĉirkaŭbrakis ŝian talion, ŝi tiris min al si kaj tiel ni restis sidantaj senparole.

Tiel ni sidis nur mallongan tempon, kiam iu eniris.

Kelkaj mallumaj nuboj, forpelitaj de antaŭ la luno per la vento, reaperigis la lunon, kies lumo nun penetris tra la fenestro sur nin kaj sur la alproksimiĝantan figuron, kiun ni tuj rekonis kiel tiun de fraŭlino Temple.

”Intence mi venas ĉi tien por serĉi vin, Jane Eyre,” ŝi diris;

”mi dezirus, ke vi iru kun mi al mia ĉambro; kaj ĉar Helen Burns estas ĉe vi, ŝi povas kuniri.”

Ni sekvis la intendantinon, trairis kune kelkajn koridorojn kaj supreniris ŝtuparon kondukanta al ŝia ĉambro. Tie estis bona fajro kaj ĉio aspektis hejmece. Fraŭlino Temple sidigis Helenon Burns sur malaltan brakseĝon ĉe unu flanko de la fajrejo kaj sidiĝante mem ĉe la alia flanko, ŝi starigis min tuj apud si.

”Ĉu via ĉagreno foriĝis?” ŝi demandis malsupren rigardante min. ”Ĉu vi plorforigis vian tutan ĉagrenon?”

”Mi timas, ke mi neniam povos fari tion.”

”Kial?”

”Ĉar oni maljuste kulpigis min, kaj vi fraŭlino kaj ĉiu ĉi tie kredas, ke mi estas malbona.”

”Ni opinios vin tia, kia vi pruvos esti, mia infano. Restu bona knabino, kaj ni estos kontentigitaj.”

”Ĉu vere, fraŭlino?”

”Certe,” ŝi diris ĉirkaŭbrakante min. ”Kaj nun rakontu al mi foje, kiu estas tiu sinjorino, kiun sinjoro Brocklehurst nomis via bonfarantino.”

”Ŝi estas sinjorino Reed, la edzino de mia onklo. Mia onklo mortis kaj lasis min al ŝiaj zorgoj.”

”Ĉu ŝi adoptis vin propravole?”

”Ne, fraŭlino; ŝi tre bedaŭris devi fari tion. Sed, mi ekaŭdis de la servistinoj, ke li promesigis ŝin antaŭ sia morto, ke ŝi zorgos kaj edukos min.”

”Nu, Jane, vi scias, aŭ almenaŭ tion mi al vi sciigas, ke ĉiu kulpigito ĉiam rajtas diri ĉion, kion li povas por pruvi sian senkulpecon. Oni nomis vin mensogistino; defendu vin antaŭ mi kiel eble plej bone. Rakontu ĉion veran, kion vi povas memorigi al vi; sed ne aldonu nek troigu.”

En la fundo de mia koro mi decidis rakonti ĉion kiel eble plej modere kaj akurate; kaj post mallonga pripenso en kiu mi pripensis mian farotan rakonton, por ke ĝi estu bone komprenebla, mi rakontis mian tutan malĝojan infanecon. Ĉar mi estis tre laca pro la ĵusaj emocioj, mia parolo estis pli malforta ol ordinare kiam mi parolis pri tiu malĝoja temo; kaj pensante pri la averto de Helen por ne cedi al mia sento de malamo, mi metis en mian rakonton multe pli malmulton da amareco ol ordinare. Tiel moderigita kaj plisimpligita ĝi ŝajnis pli kredinda. Mi sentis, dum mi daŭrigis rakonti, ke fraŭlino Temple plene min kredas.

Dum mia rakonto mi ankaŭ menciis sinjoron Lloyd, kaj kiel li trovis min, kiam mi kuŝis sveninta: ĉar neniam mi povis forgesi pri tiu al mi tiel terura epizodo en la ruĝa ĉambro, kaj parolante pri ĝi mi ĉiam estis ekscitita; ĉar en mia memoro nenio povis mildigi la teruran suferadon, kiu premis mian koron, kiam sinjorino Reed rifuzis mian peton ne enŝlosi min plu la duan fojon en la malluma ĉambro vizitata de fantomo.

Kiam mi finis mian rakonton, fraŭlino Temple atente rigardis min dum kelkaj minutoj kaj poste ŝi diris: ”Mi konas iom sinjoron Lloyd; mi skribos al li kaj se lia respondo konformi ĝos kun via raporto, mi senigos vin publike de ĉiu malhonoro.

Laŭ mia opinio, Jane, vi estas senkulpa.”

Ŝi kisis min kaj dume ŝi lasis min stari ĉe sia flanko. Tre plaĉis al mi povi vidi tiel de proksime ŝiajn vizaĝon, vestaĵon, ornamojn, blankan frunton, brilantajn buklojn kaj radiantajn nigrajn okulojn. Sin turnante al Helen Burns, ŝi diris plue:

”Kaj kiel vi sentas vin hodiaŭ vespere, Helen? Ĉu vi ofte tusis hodiaŭ?”

”Ne tre ofte mi kredas, fraŭlino.”

”Kaj kiel estas la doloro en via brusto?”

”Iom pli malforta.”

Fraŭlino Temple ekstaris, prenis ŝian manon kaj sentis ŝian pulson; poste ŝi reiris al sia seĝo kaj eksidante, ŝi profunde ĝemis. Kelkajn momentojn ŝi restis droninta en pensoj, tiam vekiĝante, ŝi diris: ”Sed hodiaŭ vespere vi estas miaj gastoj, sekve mi devas agi kiel gastigantino.” Ŝi sonorigis.

”Barbara,” ŝi diris al la eniranta servistino ”mi ankoraŭ ne ricevis la teon; enportu la pleton kaj surmetu du tasojn por ĉi tiuj junaj fraŭlinoj.”

La teo estis baldaŭ enportita. Kiel homece, laŭ mia opinio, aspektis tiuj porcelanaj tasetoj kaj la brilanta teujo, kiuj estis metitaj sur la rondan tableton apud la fajrejo! Kiel aroma estis la vaporo de la teo kaj kiel agrabla la odoro de la rostita pano, sed je mia elreviĝo mi rimarkis nur malgrandajn porciojn kaj mia malsato estis tiel granda. Tion vidis fraŭlino Temple.

”Barbara,” ŝi diris, ”ĉu vi povos alporti pli multe da pano kun butero? La portita kvanto ne sufiĉas por tri personoj.”

Barbara foriris kaj baldaŭ revenis, dirante: ”Fraŭlino Harden certigas, ke ŝi sendis al vi la ordinarajn porciojn.”

Fraŭlino Harden estis la mastrumistino, virino laŭ la koro kaj deziro de sinjoro Brocklehurst, kaj kreita duone el balenosto, duone el fero.

”Ho, tre bone!” respondis fraŭlino Temple, ”mi klopodos sufiĉigi ĝin, Barbara.” Kiam la servistino estis for, ŝi ridetante diris plue: ”Feliĉe mi povas kompletigi tion, kio mankas.”

Invitinte Helenon kaj min sidiĝi ĉe la tablo, kaj metinte antaŭ ni taseton da teo kun bongusta, sed tre maldika tranĉajo da pano, ŝi leviĝis, tiris al si tirkeston kaj elpreninte paketon, ŝi tuj poste aperigis el ĝi grandan spicitan kukon.

”Mi unue intencis donaci al vi pecon da ĝi je via foriro,” ŝi diris, ”sed ĉar nun estas tiel malmulte da rostita pano, vi manĝu ĝin nun,” kaj ŝi malavare komencis distranĉi kaj dividi inter ni la kukon.

Ni festenis tiun vesperon kvazaŭ ĝi estus nektaro kaj ambrozio; kaj ne malpli agrabla ol la regalo, estis la rideto de kontentiĝo, kun kiu nin rigardis la gastigantino, dum ni kvietigis nian malsaton per la bongusta regalo, kiun ŝi tiel malavare pretigis al ni. Kiam finiĝis la tetrinkado kaj la pleto estis forigita, ŝi denove vokis nin al la fajrejo; ni sidis nun ĉiu ĉe flanko de la fraŭlino kaj sekvis interparolado inter Helen kaj ŝi, kaj vere estis privilegio aŭdi ĝin.

Fraŭlino Temple ĉiam montris kvietecon en sia aspekto, kaj majestecon en sia eksteraĵo, ion noblan en sia lingvo kaj bridis ĉiun eksplodon de eksciteco: tio estis io, kio plinobligis la plezuron de ĉiu, kiu rigardis kaj aŭskultis ŝin, kaj ĉion tion mi sentis nun. Sed kio koncernis Helen Burns, mi estis frapita de miro. La plifortiganta manĝaĵo, la ĝoja fajro, la ĉeesto kaj amikeco de ŝia amata instruistino, aŭ eble io de ŝia mirinda spirito, vekis en ŝi ĉiun energion. Ĉar nun ĝi vekiĝis kaj ekbrilis. Unue en la pliruĝiĝanta koloro de ŝiaj vangoj, kiujn mi ĝis nun vidis nur palaj kaj sensangaj; poste en la fluida brileco de ŝiaj okuloj, kiuj subite akiris belecon ankoraŭ pli mirindan ol tiu de fraŭlino Temple – belecon, ne devenanta de la delikateco pri koloro aŭ longaj okulharoj aŭ bele pentritaj brovoj, sed devenanta de esprimoj, movoj kaj viveco.

Ŝiaj plej intimaj pensoj fluis el ŝiaj lipoj kun mirinda elokventeco.

Ili parolis pri temoj, pri kiuj mi neniam antaŭe aŭdis; pri nacioj kaj longe foririntaj tempoj; pri malproksimaj landoj; pri natursekretoj malkovritaj kaj malkovrotaj. Ili parolis pri libroj; kiel multe ili estis legintaj! Kiel granda estis ilia scio!

Ankaŭ ili sciis la nomojn de multaj francaj aŭtoroj, sed mia miro atingis sian supron, kiam fraŭlino Temple demandis al Helen, ĉu ŝi en liberaj horoj ankoraŭ ripetis tion de la latina lingvo, kion al ŝi estis instruinta ŝia patro, kaj prenante libron de breto, ŝi petis al ŝi legi paĝon el Virgilo kaj traduki ĝin. Kaj Helen obeis, dum mia admiro pligrandiĝis ĉe ĉiu linio. Apenaŭ ŝi finis, jam la sonorilo anoncis la tempon de enlitiĝo; neeble estis kontraŭstari tion, kaj dum fraŭlino Temple ĉirkaŭbrakis nin, ŝi diris:

”Dio benu vin ambaŭ, miaj infanoj!” Helenon pli longe ŝi premis al sia koro ol min; pli malvolonte ŝi ellasis ŝin ol min.

Ankaŭ ŝin ŝi sekvis per la okuloj al la pordo kaj ankaŭ pro Helen ŝi ellasis malĝojan ĝemon kaj pro Helen ŝi ŝtele forviŝis larmon de sia vango. Veninte al la pordo de la dormejo, ni aŭdis la voĉon de fraŭlino Scatcherd. Ŝi estis ekzamenanta la tirkestojn; ĵus ŝi eltiris tiun de Helen kaj Helen estis salutata de akra riproĉo kaj klarigo, ke la sekvantan matenon seso da malorde kunvolvitaj objektoj estos pinglofiksitaj sur ŝian ŝultron.

”Mia tirkesto estis en hontinda malordo,” Helen flustris al mi. ”Mi antaŭe intencis ordigi ĝin, sed tute forgesis pri tio.”

La sekvantan matenon fraŭlino Scatcherd skribis sur pecon da kartono kaj per eksterordinare grandaj literoj la vorton ”Senordulino” kaj ligis ĝin ĉirkaŭ la larĝa, serena, intelekta frunto de la knabino. Pacience, sen venĝosento ŝi portis ĝin ĝis la vespero rigardante la punon justa. Tuj kiam fraŭlino Scatcherd en la posttagmezo eliris la instrusalonon, mi kuris al Helen, forŝiris ĝin de ŝia frunto kaj ĵetis en la fajron. La kolero, kiun ŝi ne povis senti, bolis en mia koro la tutan tagon; varmaj, grandaj larmoj ĉiufoje estis malsekigintaj mian vizaĝon; ĉar la vidaĵo de ŝia malĝoja rezignacio dolorigis mian koron en nepriskribebla maniero.

Proksimume semajnon post la ĉi supre rakontitaj okazintaĵoj, fraŭlino Temple ricevis respondon de sinjoro Lloyd, al kiu ŝi estis skribinta. Montriĝis, ke tiu respondo konformiĝis kun miaj sciigoj. Post kiam fraŭlino Temple kunvokis la tutan lernejon, ŝi sciigis, ke ŝi estis informiĝinta pri la vereco de la kulpigoj kontraŭ Jane Eyre, kaj ke ŝi ĝojis forigi de mi ĉiun kulpon. Poste la instruistinoj kore premis mian manon kaj kisis min kaj murmurado de aprobo trairis la vicojn de la lernantinoj.

Tiel liberigita de peza ŝarĝo, mi de post tiu horo komencis denove, decidinta forigi ĉiujn malfeliĉaĵojn. Mi forte laboris kaj mia sukceso estis egala al miaj penoj; mia memoro, kiu ne estis tre forta, plifortiĝis per ekzercoj; en malmultaj semajnoj mi transiris al pli alta klaso, kaj post du monatoj mi povis komenci lerni la francan lingvon kaj la desegnan arton. Mi lernis la unuajn du tempojn de la verbo ”être”, kaj en la sama tago skizis mian unuan kamparan domon (kies muroj staris ankoraŭ pli oblikvaj ol la oblikva turo de Pisa). Kiam tiun vesperon mi enlitiĝis, mi nur forgesis pri tio image pretigi la vesperman ĝon, konsistantan el varme bakitaj terpomoj, aŭ blanka pano kaj freŝa lakto, per kiuj mi ordinare plifortigis mian malsatan stomakon. Anstataŭ tiu manĝo, mi regalis min per imagaj desegnaĵoj, kiujn mi vidis antaŭ mi en la mallumo – kaj kiuj estis ĉiuj la laboro de miaj propraj manoj; per libera mano desegnitaj domoj kaj arboj, pentrindaj rokaroj kaj ruinoj, aroj da bovinoj laŭ la pentraĵoj de Cuyp (legu ”Kojp”: holanda pentristo nask. 1606.), belaj pentraĵetoj de papilioj, ŝvebantaj super ankoraŭ ne ekflorintaj rozoj, birdoj, kiuj bekmanĝis maturajn ĉerizojn, nestetoj de regoloj, en kiuj kuŝis perloformaj ovetoj kaj ĉirkaŭitaj de junaj hederbranĉoj.

Ankaŭ mi pripensis, ĉu iam mi estos kapabla flue traduki, kion en tiu tago estis montrinta al mi madame Pierrot; kaj ĉi tiu lasta problemo ne estis solvita kontentige antaŭ ol mi ekdormis.

Prave Salomo diris: ”Pli bona estas manĝaĵo el kreskaĵoj kun amo, ol grasigita bovo kun malamo.” Mi ne volus ŝanĝi Lowood kun ĉiuj ĝiaj malhavaĵoj kontraŭ Gateshead kun ĝiaj ĉiutagaj superfluo kaj luksaĵoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.