La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO VI.

La sekvanta tago komenciĝis kiel la antaŭa, ni ellitiĝis kaj vestis nin ĉe kandela lumo; sed ĉi tiun matenon ni estis devigataj preterlasi la ceremonion de lavado, ĉar la akvo en la kruĉoj estis tute frostita. La vetero de la pasinta vespero jam ŝanĝiĝis kaj la akra nord-orienta vento, kiu la tutan nokton fajfis tra la krevaĵoj de niaj dormej-vitroj, tremetigis nin en niaj litoj kaj ŝanĝis la enhavon de la kruĉoj en glacion.

Antaŭ ol pasis la longaj horo kaj duono de preĝado kaj legado en la biblio, mi preskaŭ ŝtoniĝis pro la malvarmo. Fine venis la tempo de la matenmanĝo kaj ĉi tiun matenon la kaĉo ne estis brunkuirita; ĝi estis manĝebla, sed la kvanto estis tre malgranda. Kiel malgranda ŝajnis mia porcio! Mi dezirus, ke oni estu doninta al mi la duoblon. Dum la paso de la tago mi estis enskribita kiel membro de la kvara klaso, kaj regule mi devis partopreni en la kursoj kaj plenumi la taskojn je fiksitaj tempoj. Ĝis nun mi estis rigardanto de ĉio, kio fariĝis en Lowood; de nun mi estis unu el ĝiaj aktorinoj. Ĉar mi ne kutimis lerni parkere, la lecionoj en la komenco ŝajnis al mi longaj kaj malfacilaj. La ripeta transiro de unu kurso en alian konfuzis min kaj mi ĝojis, kiam fraŭlino Smith enmanigis al mi posttagmeze je la tria horo du metrojn da muslina banderolo kun fadeno, kudrilo kaj fingringo, ordonante al mi sidiĝi en angulo kaj borderi. Je tiu horo preskaŭ ĉiuj aliaj sidis kudrantaj; sed unu klaso staris ankoraŭ ĉirkaŭ fraŭlino Scatcherd kaj legis, kaj ĉar estis ĉie silente, mi povis aŭdi, pri kio temas la kurso kaj samtempe, kion ĉiu knabino scias pri ĝi kaj la rimarkojn de fraŭlino Scatcherd, kiu nun instruis la anglan historion.

Inter la knabinoj, kiuj laŭvice legis, mi rimarkis ankaŭ mian konatinon el la verando. Ĉe la komenciĝo de la leciono ŝi ŝidis ĉe la fronto de la klaso, sed ĉar ŝi malbone prononcis kelkajn vortojn, aŭ ne atentis la interpunkcion, ŝi devis eksidi sur la plej malantaŭa loko. Eĉ en tiu loko de malhonoro fraŭlino Scatcherd sen interrompo ŝin atentis. Ĉiufoje ŝi parolis al ŝi en la sekvanta maniero:

”Burns ( tiel la knabino ŝajnis nomiĝi. La knabinoj ĉi tie estis nomataj laŭ sia familia nomo same kiel la knaboj en aliaj lernejoj), Burns, vi staras sur la rando de via ŝuo, aŭ: tuj turnu viajn piedfingrojn dekstren. – Burns, vi en tre malagrabla maniero elstarigas la mentonon, retiru ĝin. – Burns, mi nepre postulas, ke vi tenu la kapon rekta. En tia sinteno mi ne volas vidi vin antaŭ mi.” Kaj tiel plu, kaj tiel plu.”

Post kiam unu ĉapitro estis legita dufoje, la libroj estis fermitaj kaj demandoj farataj al la knabinoj. La leciono temis pri la regno de Karlo Unua, demandoj estis farataj pri enhavo-, pezo- kaj havenimpostoj, kiujn la plej multaj el la knabinoj ne sciis respondi; sed ĉiu malfacilaĵo estis solvita, kiam la vico venis al Burns. Ŝajnis, ke ŝia memoro kaptis la tutan lecionon kaj ŝi sciis ĉion, kio estis al ŝi demandata. Mi atendis, ke fraŭlino Scatcherd laŭdus ŝin pro ŝia atento; sed anstataŭ tio ŝi ekkriis subite:

”Malpura, tedema knabinaĉo! Vi ne purigis viajn ungojn!”

Burns ne respondis kaj ŝia silentado mirigis min.

Mi pensis: ”Kial ŝi ne klarigas, ke ŝi ne povis lavi siajn ungojn nek sian vizaĝon, ĉar la akvo estis glaciiĝinta?” Mia atento nun estis deturnita de fraŭlino Smith, kiu deziris, ke mi tenu faskon da lanfadeno. Dum ŝi volvis ĝin, ŝi de tempo al tempo diris ion al mi, demandante, ĉu mi jam antaŭe vizitis lernejon, ĉu mi scias marki, brodi, triki kaj tiel plu; antaŭ ol ŝi liberigis min, mi ne povis rimarki la pluajn movojn de fraŭlino Scatcherd. Kiam mi reiris al mia loko, ŝi ordonis ion, kion mi ne komprenis; sed Burns tuj eliris la klason kaj irinte al malgranda ĉambreto, kie estis gardataj la libroj, ŝi revenis post duona minuto kun fasko da branĉetoj kune ligitaj ĉe unu ekstremaĵo. Ĉi tiun malbonsignan objekton ŝi portis al fraŭlino Scatcherd kun humila ĝentileco; poste sen ordono ŝi kviete malbutonumis sian antaŭtukon kaj tuj la instruistino pundonis al ŝi dekduon da fortaj batoj sur la nukon per la vergo.

Neniu larmo venis en la okulojn de Burns; kaj dum mi interrompis mian kudradon, ĉar miaj fingroj tiel tremetis pro senutila kaj senpotenca kolero, mi vidis, ke eĉ ne unu muskolo de ŝia vizaĝo moviĝas.

”Obstina knabinaĉo!” ekkriis fraŭlino Scatcherd. ”Ĉu nenio povas punkorekti vin pri viaj malpuremoj? Forportu la vergon.”

Burns obeis. Plej atente mi ŝin rigardis, kiam ŝi revenis de la ĉambreto; ĵus ŝi enpoŝigis la naztukon dum larmo brilis sur ŝia vango.

La ludhoron en la vespero mi trovis la plej agrabla parto de la tago. La peceto da pano kaj la pokaleto da kafo estis vivigintaj niajn vivofortojn kvankam ili ne estis kvietigintaj nian malsaton. La longdaŭra disciplino de la tago tiam estis iom malstreĉigita; la instrusalono tiam estis iom pli varma ol matene – tiam la fajrejoj disvastigis iom pli da lumo por anstataŭi kelkajn kandelojn, kiuj ankoraŭ ne estis enportitaj. La ruĝeta krepusko, la tolerata bruo, la miksita interparolado de tiom da voĉoj donis al ni bonvenan senton de libereco.

En la vespero, kiam mi estis vidinta, ke fraŭlino Scatcherd tiel punis sian lernantinon Burns, mi iris kiel ordinare kaj sen akompanantino inter la benkoj kaj tabloj de la instrusalono; irante preter fenestro, mi levis kurtenon kaj de tempo al tempo rigardis eksteren; neĝegis kaj la neĝo jam amasiĝis kontraŭ la plej malsupraj vitroj; kaj kiam mi premis mian orelon al la fenestro, mi povis diferencigi la muĝadon de la vento eksterdome de la ĝoja bruado interne.

Se antaŭ ne longe mi estus foririnta de bona hejmo kaj karaj gepatroj, ĉi tiu horo verŝajne sentigus min plej dolore la adiaŭon. Tiam ĉi tiu vento estus agordinta min malĝoje kaj ĉi tiu duonluma ĥaoso estus malkvietiginta mian animan ripozon.

Sed nun ĉio tio ekscitis min kaj senzorge, febre mi deziris, ke la vento muĝu ankoraŭ pli laŭte kaj ke la krepusko kaj konfuzo ŝanĝiĝu je mallumo kaj tumulto. Saltante trans pupitrojn kaj rampante sub tabloj mi faris al mi vojon al unu el la fajrejoj. Kaj tie mi trovis Burns, ŝi sidis genue antaŭ la alta metalfadena cindro-ŝirmilo, malatentante ĉion, kio okazis ĉirkaŭe kaj dronanta en la enhavo de libro, kiun ŝi legis ĉe la malluma brilo de la cindroj.

”Ĉu vi ankoraŭ legas ”Rasselas”?” mi demandis, ekstarante malantaŭ ŝi.

”Jes,” ŝi respondis, ”mi preskaŭ finlegis ĝin.” Kaj post kvino da minutoj ŝi fermis la libron. Tio faris al mi plezuron.

”Eble mi povos paroligi ŝin,” mi pensis. Mi sidiĝis ĉe ŝia flanko sur la planko.

”Kiun nomon vi havas, krom Burns?”

”Helen.”

”Ĉu vi venis de malproksime?”

”Mi venis de ie el la nordo; de la limo de Skotlando.”

”Vi neniam reiros tien?”

”Mi esperas, ke jes; sed neniu scias diri ion certan pri la estonteco.”

”Sendube vi volonte forirus de Lowood?”

”Ne, kial mi dezirus tion? Mi estas sendita al Lowood por esti edukata; kaj estus senutile foriri antaŭ ol tiu celo estus atingita.”

”Sed tiu instruistino, fraŭlino Scatcherd estas tiel kruela kontraŭ vi.”

”Kruela? Tute ne! Ŝi estas severa. Ŝi ne povas toleri miajn kulpojn kaj erarojn.”

”Kaj se mi estus en via loko, mi ne povus toleri ŝin. Mi ribelus kontraŭ ŝi, kaj se ŝi batus min per tiu vergo, mi elŝirus ĝin el ŝiaj manoj kaj rompus en pecetojn.”

”Verŝajne vi tute ne farus ion tian, sed se vi farus tion, sinjoro Brocklehurst baldaŭ forpelus vin de la lernejo kaj tio tre ĉagrenus vian familion. Estas pli bone toleri ion, kio dolorigas nur vin, ol fari ion senpripense kaj tro rapide, kies sekvoj sin etendas ĝis la parencoj; krom tio, la Biblio diras: ”ne repagu malbonon per malbono.”

”Sed ŝajnas al mi hontinde esti batata en la mezo de ĉambro plena de homoj, precipe se oni estas tiel altkreska kiel vi.

Mi estas multe pli juna ol vi kaj mi ne povus elporti tion.”

”Se tio estus neevitebla, tiam tamen estus via devo elporti tion. Estas malforte kaj malsaĝe diri, ke vi ne povus tion elporti, kion vi devas elporti.”

Kun senparola miro mi aŭskultis ŝin. Ĉi tiun dogmon pri suferado mi ne komprenis, kaj ankoraŭ pli malbone mi povis kompreni aŭ senti ŝian paciencon kontraŭ la fraŭlino. Sed mi sentis bone, ke Helen Burns vidas kaj rigardas la aferon en lumo, kiun ne vidis miaj okuloj. Mi supozis, ke ŝi povus esti prava kaj mi malprava; sed nun mi ne volis plu pripensi la aferon, prokrastante ĝin ĝis pli oportuna tempo.

”Vi ĵus parolis pri viaj kulpoj kaj eraroj, Helen. Kiuj ili estas?

Al mi ili ne ŝajnas tre gravaj.”

”Tiam lernu de mi ne juĝi laŭ la ŝajno. Mi estas, kiel diris fraŭlino Scatcherd, tre senzorgema kaj malpurema; nur malofte mi relokas la objektojn sur ilian lokon, aŭ ordigas ion; mi estas senatenta; mi forgesas pri la reguloj; mi ne sekvas regulan sistemon por fari, kio estu farata; kaj kelkfoje mi diras, kiel vi ĵus diris, ke mi ne povas ’toleri’ sistemajn aranĝojn. Ĉion tion abomenas fraŭlino Scatcherd, ĉar ŝi estas aranĝema kaj precizema”.

”Kaj abruptema kaj kruela,” mi aldonis; sed Helen ne samopiniis.

Ŝi eksilentis.

”Ĉu fraŭlino Temple estas same severa kiel fraŭlino Scatcherd?”

Kiam ŝi aŭdis la nomon de fraŭlino Temple, dolĉa rideto glitis laŭ ŝia grava vizaĝo.

”Fraŭlino Temple estas enkorpigita bono. Ŝi malĝojas, kiam ŝi devas esti severa, eĉ kontraŭ la plej sentaŭga knabino de la lernejo. Ŝi vidas miajn kulpojn kaj ĝentile atentigas min pri ili. Kaj se mi faras ion laŭdindan, ŝi laŭdas min malavare.

Granda pruvo de mia mizera karaktero estas, ke eĉ ŝiaj admonoj, kiuj tamen estas tiel malseveraj kaj ĝustaj, ne sufiĉe efikas sur min por korekti miajn kulpojn; eĉ ŝiaj laŭdoj. Kiel ajn alte mi taksas ilin, mi ne povas sufiĉe instigi min al daŭraj zorgemo kaj memkonsiliĝo.”

”Tio estas stranga,” mi diris. ”Estas tamen tiel facile esti zorgema.”

”Eble al vi. Hodiaŭ matene mi atentis vin en via klaso kaj rimarkis, ke vi tute dediĉis vin al via laboro. Viaj pensoj ŝajnis tute ne deflankiĝi, dum fraŭlino Miller klarigis al vi la lecionon kaj direktis al vi demandojn. Miaj pensoj daŭre deflanki ĝas. Kiam mi devas aŭskulti fraŭlinon Scatcherd por kolekti en mian kapon ĉion, kion ŝi diras, tiam ofte eĉ la sono de ŝia voco perdiĝas por mi kaj estas al mi, kvazaŭ mi dronas en ian sonĝon. Kelkfoje mi imagas esti en Northumberland kaj kvazaŭ la sonoj, kiujn mi aŭdas ĉirkaŭ mi, estas la murmurado de rivereto, fluanta tra Deepden laŭlonge de nia domo; – kaj kiam venas mia vico, oni devas veki min; kaj aŭdinte nenion pri kio oni legis, kaj aŭskultinte la imageblan rivereton, mi ne scias doni respondojn.”

”Sed hodiaŭ matene vi sciis respondi al tiom multo.”

”Tio estis nura hazardo. La temo pri kiu ni legis, vekis mian atenton. Anstataŭ revi pri Deepden, mi pensis pri tio, kiel viro, kiel Karlo Unua, kiu intencis la bonon, tiel ofte povis agi tiel maljuste kaj malrajte; kaj mi pensis pri tio, kiel bedaŭrinde estis, ke tiu reĝo, alie tiel sincera kaj konscienca, ne rigardis pli malproksimen ol al la privilegioj de la krono. Estus dezirinde, ke li povu rigardi iom pli malproksimen kaj ke li estu rimarkinta kien iris tiu tiel nomata tempospirito! Sed kio ajn estas, mi ŝatas Karlon Unuan – mi lin estimas, la kompatindan mortigitan reĝon! Jes, liaj malamikoj estis pli malbonaj ol li. Ili verŝis lian sangon kaj tion ili ne rajtis. Kiel ili kuraĝis mortigi lin!”

Helen parolis nun al si mem. Ŝi ne pensis pri tio, ke verŝajne mi ne komprenas ŝin – ke mi scias nenion, aŭ almenaŭ tre malmulton pri la temo, kiun ŝi priparolis. Kaj mi malsuprenigis ŝin al la nivelo de mia kono.

”Ĉu viaj pensoj ankaŭ flankeniĝas kiam fraŭlino Temple instruas?”

”Ho ne, almenaŭ tre malofte; ĉar fraŭlino Temple ordinare parolas pri io, kio estas tute nova por miaj pensoj; mi trovas la manieron en kiu ŝi esprimas sin tre agrabla, ĉar tio, kion ŝi instruas al mi estas ofte ĝuste io, kion mi volonte scias.”

”Sekve vi bone atentas kaj kondutas ĉe fraŭlino Temple?”

”Jes, almenaŭ nekontraŭstare. Mi faras mian eblon tion fari; mi simple sekvas mian emon. En tia bona konduto ne estas merito.”

”Jes, tre multa. Vi estas bona al homoj, kiuj estas bonaj al vi. Pli multon mi neniam deziras. Se la homoj estus ĉiam amikaj kaj obeaj al tiuj, kiuj estas kruelaj kaj maljustaj, la malbonaj povus fari, kion ili dezirus. Ili timus nenion, kaj ne penus pliboniĝi kaj estiĝus pli kaj pli malbonaj. Kiam ni estas batataj sen kaŭzo, ni devas forte rebati; mi klare sentas, ke ni devas tion fari – tiel forte, ke ni instruas al la batinto, ke li neniam plu kuraĝos nin tuŝi!”

”Se vi estos pli aĝa, vi opinios alie pri tiuj aferoj, mi esperas.

Vi estas nun nur tre malgranda knabino, kiu scias tre malmulte.”

”Sed tiel mi sentas tion, Helen. Mi ne povas ami personojn, kiuj malamas min, kvankam mi faras mian eblon kontentigi ilin; mi sentas kontraŭstaron por defendi min kontraŭ homoj, kiuj maljuste punas min. Tio estas tiel natura, kiel mi amas homojn, kiuj montras, ke ili min amas, aŭ ke mi submetas min al puno, se mi sentas, ke mi ne meritis ĝin.”

”Idolanoj kaj sovaĝaj gentoj instruas tion saman; sed kristanaj kaj civilizitaj popoloj ne kredas tion.”

”Kion? Mi ne bone komprenas vin.”

”La plej bona maniero ne estas: pagi malamon per perforto – kaj ankaŭ venĝo ne povas rebonigi faritan maljustaĵon.”

”Kio do?”

”Legu foje la Novan Testamenton kaj atentu, kion foje diris kaj faris Jesuo; faru liajn dirojn via regulo, kaj rigardu lian konduton kiel ekzemplon.”

”Kion do li diris?”

”Amu viajn malamikojn; benu tiujn, kiuj malbenas vin; faru bonon al tiuj, kiuj vin malamas kaj kiuj perforte agas kontraŭ vi pro mia nomo.”

”Sekve mi devus ami sinjorinon Reed, kaj tion mi ne povas; kaj mi devus beni ŝian filon John, kaj tio estas al mi neebla.”

Helen petis al mi klarigi al ŝi tion kaj mi rakontis pri miaj suferoj kaj malamo. Akre kaj senbride pro eksciteco mi akurate diris ĉion, kiel mi ĝin sentis, kaŝante aŭ malgravigante nenion.

Helen pacience aŭskultis ĝis la fino; mi atendis, ke ŝi farus rimarkojn, sed ŝi silentis.

”Nu,” mi demandis malpacience, ”Ĉu vi ne trovas sinjorinon Reed malbona, senkompata virino?”

”Certe, ŝi estis al vi tre malamika, ĉar ŝi havis antipation kontraŭ via karaktero, same kiel fraŭlino Scatcherd kontraŭ la mia; sed kiel bone vi rememoras ĉion, kion ŝi diris kaj faris al vi! Kiel forte impresis vian koron ŝia maljusteco! Neniam mia sento tiel forte emociiĝas per kia ajn agmaniero kontraŭ mi. Ĉu vi ne povus esti pli feliĉa penante forgesi pri ŝia severeco kaj pri la pasiaj emocioj, kiujn ĝi kaŭzis? Ŝajnas al mi, ke la vivo estas tro mallonga por pasigi ĝin pensante nur pri malamo kaj maljusteco suferita.

En ĉi tiu mondo ni ĉiuj devas esti ŝarĝitaj de kulpoj: sed la tempo baldaŭ venos, mi kredas, ke ni forigos ilin el nia putrebla korpo; kiam malvirtoj kaj pekoj falos de ni kune kun ĉi tiu ĝenanta karna formitaĵo, kaj restos nur la fajrero de la spirito – la nepalpebla principo pri vivo kaj penso, pura kiel kiam ĝi foriris de la Kreinto por inspiri la kreitaĵojn; ĝi reiros al la loko de kie ĝi venis, eble por kuniĝi kun estaĵo pli alta ol homo – eble por trairi gradojn de gloro, de la pala homa animo por briligi la serafon! Tre certe kaj male neniam ĝi estos degenerita de homo al demono. Ne, tion mi ne povas kredi.

Mi kredas ion alian, kion neniu al mi instruis kaj pri kio mi nur malofte parolas, sed kio ĝojigas min kaj al kio mi kroĉi ĝas, ĉar ĝi donas esperon al ĉiu; ĝi faras la eternecon ripozejo – potenca hejmo kaj ne teruraĵo nek abismo. Krome, per tiu kredo, mi klare povas diferencigi la krimulon de lia krimo, per ĝi mi sincere povas pardoni al la unua dum mi abomenas la alian; per tiu kredo la venĝo neniam turmentas mian koron, la degradado neniam tro profunde naŭzas al mi, maljusteco neniam tro subpremas min; mi vivas kviete, atendante la finon.”

Dum Helen diris tion, ŝia kapo, kiu ĉiam estis iom kliniĝinta, kliniĝis ankoraŭ pli profunden. Mi vidis je ŝiaj okuloj, ke ŝi ne deziras paroli pli longe kun mi kaj pli volonte dronas en propraj pensoj. Sed oni ne donis al ŝi multan tempon dediĉi sin al revadoj. Plejaĝulino, altkreska, krudeta knabino, momenton poste venis al ni kaj ekkriis kun forta kumberlanda akcento:

”Helen Burns, se vi ne tuj ordigos vian tirkeston kaj ne tuj kunvolvas vian laboron, mi iros al fraŭlino Scatcherd, por ke ŝi ekzamenu ĝin!”

Helen ĝemis, kiam forflugis ŝiaj revadoj, kaj ekstarante, ŝi obeis al la plejaĝulino sen hezito kaj tute sen respondo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.