|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JANE EYREAŭtoro: Charlotte Brontë |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ellitiĝante kaj vestiĝante, mi pensis ankoraŭ fojon pri ĉio, kio okazis kaj kun miro mi demandis al mi, ĉu ĉio tio ne estis sonĝo. Mi ne povis kredi al la vero, antaŭ ol mi revidus sinjoron Rochester kaj denove aŭdus liajn amvortojn kaj lian amkonfeson.
Suprenligante miajn harplektaĵojn, mi konsideris mian vizaĝon en la spegulo kaj vidis, ke ĝi ne estas plu malbela; ĝi esprimis esperon kaj viva ruĝo kovris la vangojn. Miaj okuloj rigardis kvazaŭ ili estus vidintaj la fonton de la vivo kaj pruntintaj sian brilon de la ludantaj ondoj. Ofte mi estis rigardinta mian mastron, dum mi timis, ke mia rigardo povus esti al li malagrabla. Nun mi tamen sciis, ke mi povos levi mian vizaĝon al lia kaj ke ĝi ne malvarmigos lian amon. Mi prenis simplan sed puran, helan somerveston el mia ŝranko kaj vestis min per ĝi; estis al mi, kvazaŭ neniu vestaĵo tiel bone vestis min – mi ja ankaŭ neniam portis ĝin en tiu feliĉega animstato.
Malsuprenirante al la halo, mi tute ne estis mirigita pro tio, ke rava junia mateno sekvis la teruran dumnoktan uraganon.
Freŝiganta, aromplena aertrablovo iris al mi renkonte tra la malfermita vitro-pordo. La naturo ja nepre estu gaja, kiam mi estis tiel feliĉega.
Almozulino kun sia knabeto – ambaŭ palaj, mizeraj kaj ĉifone vestitaj – supreniris la larĝan ĝardenvojon; mi iris al ili renkonte kaj donis al ili la monon, kiun mi havis en mia monujo; pli ol kvar ŝilingojn; ĉiuj homoj ĉu bonaj ĉu malbonaj, devis partopreni mian feliĉegon. La korvo gratadis, la birdetoj kantis, sed nenio estis tiel ĝoja kaj belsona kiel la muziko de mia propra koro.
Sinjorino Fairfax mirigis min, dum ŝi kun malĝoja vizaĝo rigardis tra la fenestro dirante grave: ”Fraŭlino Eyre, ĉu vi volas eniri por matenmanĝi?” Dum la manĝo ŝi estis kvieta kaj malvarma, sed la momento ankoraŭ ne venis por doni al ŝi la intencitan klarigon. Mi devis atendi ĝis la veno de mia mastro, kiu klarigos al ŝi ĉion, kaj tiel longe ankaŭ ŝi devis atendi. Mi manĝis, kion mi povis kaj tuj poste rapidis supren.
Mi renkontis Adèle, kiu venis el la lerneja ĉambro.
”Kien vi iras? La studohoro ja komenciĝis.”
”Sinjoro Rochester sendis min al la infanĉambro.”
”Kie li estas?”
”Tie,” ŝi diris, montrante la ĉambron, kiun ŝi ĵus forlasis.”
Mi eniris. Jen li staris.
”Eniru kaj diru al mi, ’bonan matenon’,” li diris. Gaje mi iris al li. Ne malvarman, bonmanieran salutvorton aŭ indiferentan manpremon li donis al mi, sed koran ĉirkaŭbrakon kaj koran kison. Tio ŝajnis al mi tre natura; estis sankta konscio esti de li amata, esti tiel kore de li amata.
”Jane, vi aspektas tiel floranta, tiel ridanta kaj ĉarma,” li diris, ”vere ĉarma hodiaŭ matene. Ĉu tio estas mia pala, eta elfino? Ĉu tio estas mia mustard-semereto? Ĉi tiu eta, suna knabino kun kavetoj en la vangoj kaj rozaj lipoj? Kun la silke mola, kaŝtankoloraj haroj kaj brilantaj brunaj okuloj?”
Kara leganto, mi havis verdajn okulojn, sed pardonu al li la eraron; supozeble ili ŝajnis al li freŝe koloritaj.
”Tio estas Jane Eyre, sinjoro.”
”Kaj estos baldaŭ Jane Rochester,” li parolis plue, ”en kvar semajnoj, Jane; ne unu tagon pli longe. Ĉu vi aŭdas kaj komprenas min?”
Mi aŭdis lin, sed ne povis kompreni tion. Ĝi kaŭzis al mi kapturniĝon. La sento, kiun tiu sciigo naskis en mi, estis io pli forta ol ĝojo – ĝi estis io, kio doloris kaj surdigis min.
”Viaj vangoj ĵus estis ruĝetaj, Jane, nun ili iĝas morte palaj.
Kial do?”
”Ĉar vi donis al mi novan nomon – Jane Rochester, kaj tio sonis tiel strange.”
”Jes, sinjorino Rochester,” li diris, ”la juna sinjorino Rochester, la knabino-fianĉino de Fairfax Rochester.”
”Ŝajnas al mi, kvazaŭ tio estas neebla, sinjoro! Ĉio tio estas tiel neverŝajna. Sur ĉi tiu tero neniu akiras plenan feliĉegon.
Mi ja ne naskiĝis por pli bona sorto ol miaj proksimuloj. Estus fea rakonto nura sonĝo, se tia sorto okazus al mi.”
”Sed mi realigos tiun sonĝon. Ankoraŭ hodiaŭ mi komencos la efektivigon. Hodiaŭ matene mi skribis al mia bankiero en Londono, ke li sendu al mi certajn juvelojn, kiujn li konservas por mi – heredaĵojn de la sinjorinoj de Thornfield. Mi esperas, ke post du aŭ tri tagoj mi povu ŝuti ilin sur viajn genuojn, ĉar okazos al vi ĉiuj privilegioj kaj atentoj, kiuj iam okazos al la filino de senatano, se kun ŝi mi edziĝus.”
”Ho, sinjoro, ne parolu pri juveloj! – Mi ne amas, ke oni parolu pri ili. Juveloj por Jane Eyre! Tio estus stranga kaj nenatura! Pli volonte mi ne havos ilin.”
”Mi mem volas meti la diamantĉenon ĉirkaŭ vian kolon kaj kroni vian frunton per la diademo! Kiel rave ili vestos vin!
Ĉar, Jane, la naturo stampis sur via frunto la markon de nobeleco! Kaj mi volas ornami ĉi tiujn delikatajn brakojn per braceletoj, kaj plenŝarĝi ĉi tiujn etajn feo-fingrojn per multekostaj ringoj.”
”Ne, ne, sinjoro! Pensu pri aliaj aferoj, parolu pri io alia kaj alimaniere! Ne parolu al mi kiel al belaĵo; mi estas nenio krom via simpla, kvakersimila guvernistino.”
”En miaj akuloj vi estas belaĵo kaj eĉ belaĵo laŭ mia koro; delikata kaj elfsimila.”
”Malgranda kaj sensignita, vi volas diri. Ho, sinjoro, vi sonĝas, aŭ vi volas moki min. Pro la boneco de Dio, ne estu ironia!”
”Mi ankoraŭ sukcesos en tio, ke la mondo akceptos vin kiel belaĵon,” parolis li plue, kaj pro la maniero de lia parolo mi fariĝis malkvieta, ĉar mi sentis, ke li al si kredigas ĉion tion aŭ ke li provas kredigi tion al mi.
”Mi volas vesti mian Jane per silko kaj puntaĵo kaj rozojn ŝi devos porti sur la haroj; kaj la kapon, kiu super ĉio estas al mi kara, mi volas kovri per multekosta netaksebla vualo.”
”Sed tiam vi ne rekonos min plu, sinjoro; kaj mi ne estos plu via iama Jane Eyre, sed simio en arlekena vestaĵo – pigo en pruntitaj plumoj. Vere, sinjoro Rochester, pli mi amus vidi vin en teatra kostumo, ol min mem en la robo de korteganino.
Kaj mi ne diras, ke vi estas bela, sinjoro, kvankam mi senlime vin amas: multe tro kore kaj vere por flati vin. Tial ankaŭ vi ne flatu min.”
Tamen li daŭrigis pri sia temo, ne rimarkante miajn malkonsentajn malaprobojn.
”Ankoraŭ hodiaŭ mi veturos kun vi al Millcote, por ke vi elektu kelkajn vestaĵojn por vi. Mi ja diris, ke ni en kvar semajnoj estos geedziĝintaj. La edziĝo okazos tute senbrue en tiu preĝejo kaj tuj poste mi kondukos vin al la ĉefurbo. Post kelka restado en Londono, mi kondukos mian trezoron al regionoj pli proksimaj al la suno, al francaj vinberĝardenoj kaj italaj ebenaĵoj; kaj ĉion vi vidos, kio estis fame konata en la antikva historio kaj multekosta en la nuna epoko. Vi vidos ankaŭ la vivon en la grandaj urboj, kaj vi lernos alte ŝati vin, komparante vin kun aliuloj.”
”Ĉu mi vojaĝos? – Kaj kun vi sinjoro?”
”Vi vizitos kun mi Parizon, Romon kaj Napolon, ni iros al Florenco, Venecio kaj Vieno; viaj piedoj tuŝos la lokojn, kie iam mi promenis; ili ŝvebos trans la ombrojn, kiujn mi transiris.
Antaŭ dek jaroj mi senripoze vagadis kiel frenezulo tra la tuta Eŭropo; naŭzo, malamo kaj kolero estis miaj akompanantoj; nun mi resaniĝinte laŭiros la saman vojon, sed ĉaste kaj ĉe la flanko de anĝelo, kiu konsolos min.”
Mi ridis pro tiuj liaj paroloj.
”Mi ne estas anĝelo,” certigis mi, ”kaj mi ne fariĝos anĝelo, antaŭ ol mi estos mortinta kaj en la paradizo. Mi estos nur mi mem. Sinjoro Rochester, vi atendu de mi nek ion ĉielan, nek vi postulu tion – ĉar tian postulon mi ne povus plenumi, mi ja ankaŭ ne povus postuli ion tian de vi.”
”Kion do, mia etulino, vi atendas de mi?”
”Dum mallonga tempo vi eble restos, kiel vi estas nun, – sed nur mallongan tempon. Kaj poste vi estiĝos malvarma kaj kaprica, eble fine vi estiĝos severa kaj rigora, kaj mi havos multan penon kontentigi vin; sed kiam vi plene alkutimiĝos al mi, vi eble denove min ametos – mi diras: vi ametos, sed ne amos min. Mi supozas, ke via amo estos bolanta dum ses monatoj aŭ pli mallonge. En libroj, verkitaj de viroj mi vidis, ke tiu periodo estas la plej longa, ĝis kiu povas atingi la amo de viro. Malgraŭ tio mi esperas, ke nenian mi, kiel amikino kaj akompanantino, estos tute indiferenta al mia kara sinjoro.”
”Ne estos tute indiferenta! Kaj denove ameti vin! Mi kredas, ke ĉiam denove mi ametos vin, kaj unu tagon vi konfesos al mi, ke mi ne nur ametas, sed vere kaj daŭre amas vin.”
”Ĉu vi ne estas kaprica, sinjoro?”
”Al virinoj, kiuj neniel plaĉas al mi krom ilia vizaĝo, mi estas vera diablo, kiam mi ekscias, ke ili havas nek koron nek animon, se ili montras al mi nur perspektivon de sensignifeco, malsaĝeco, krudeco kaj maliceco; – sed al klara okulo kaj elokventa lango, al arda animo kaj karaktero, kiu sin kurbas sed ne rompiĝas kiu samtempe estas fleksebla kaj forta, konstanta kaj tamen facile traktebla – al tiuj mi ĉiam estas fidela kaj vera.”
”Ĉu vi konatiĝis kun tia karaktero, sinjoro? Ĉu vi amis tian?”
”Mi ĝin amas nun.”
”Sed antaŭ ol vi konis min, se vere mi povas plenumi tiajn malfacilajn ecojn?”
”Neniam mi trovis vian egalulinon. Jane, vi plaĉas al mi kaj vi regas min – ŝajne vi submetiĝas, kaj mi admiras la flekseblecon, kiun vi montras; kaj dum mi volvas la malmolan silkon ĉirkaŭ mia fingro, ĝi tremetigas mian koron. Vi influis je mi, venkis min, kaj tiu influo estas pli dolĉa, ol mi povas diri; kaj la venko, al kiu mi devas submetiĝi, estas pli ĉarma ol iu ajn triumfo, kiun mi povus venki. Kial vi ridetas, Jane?
Kion do signifas tiu neklarigebla, nebela ŝangiĝo de via vizaĝesprimo?”
”Mi pensis, sinjoro (pardonu al mi tiun ideon, kiu estis senvola) mi pensis pri Herkuleso kaj Samson kaj al iliaj ĉarmulinoj –”
”Vere, mia eta elfo –”
”Eksilentu, sinjoro! Vi ne parolas tre saĝe en ĉi tiu momento; ne multe pli saĝe ol agis tiuj du viroj. Sed, se ili estus edziĝintaj, ili sendube per sia severeco kiel edzoj, estus kompensintaj sian malsaĝecon kiel svatiĝantoj, – kaj mi timas, ke vi agus tutsame. Mi dezirus jam nun scii, kion vi respondos al mi post paso de unu jaro, kiam mi petos de vi komplezon, kies plenumo ne estos al vi agrabla.”
”Petu al mi nun ion, Jane – nur bagatelon, mi dezirus, ke vi petus ion al mi –”
”Certe, sinjoro, mi petos ion, mi havas peton farotan.”
”Parolu! Sed se vi rigardos supren kaj ridas al mi per tia esprimo, tiam mi ĵuras plenumi vian peton antaŭ ol mi ĝin konos, kaj tio faros el mi malsaĝulon.”
”Tute ne, sinjoro. Mi petas nur la jenon: ne venigu la juvelojn, kaj ne kronu min per rozoj; vi ja povus same bone borderi per veraj oraj strioj tiun simplan poŝtukon, kiun vi tenas en la mano.”
”Same bone mi povus orumi veran oron. Tion mi scias. Via peto tamen estas konsentita – almenaŭ por ĉi tiu momento.
Mi nuligos la ordonon faritan al mia bankiero. Sed vi petis ankoraŭ nenion, vi nur petis, ke mi retenu donacon: petu denove.”
”Nu, sinjoro, bonvolu do kontentigi mian scivolemon, kiu rilate al unu punkto fariĝis tre granda.”
Li rigardis min konfuzita. ”Kio ĝi estas? Kio ĝi povas esti?” li demandis rapide. ”La scivolemo estas danĝera petantino.
Estas feliĉe, ke mi ne ĵuris plenumi ĉiun peton –”
”Tamen ne povas esti danĝere plenumi la celitan, sinjoro.”
”Eldiru ĝin, Jane. Sed mi pli amus, se vi petus al mi la duonon de mia posedaĵo, ol ke vi povus eldemandi misteron.”
”Sed, ho reĝo Ahaŝveros! Al kio povus utili al mi la duono de via posedaĵo!! Ĉu vi kredas, ke mi estas procentegisto, kiu dezirus rentometi sian arĝenton per landpropraĵoj? Multe pli volonte mi posedus vian tutan konfidon. Vi do ne rifuzos al mi tiun fidon dum vi donas al mi lokon en via koro?”
”Prenu mian tutan fidon, se tio estas penvalora, Jane. Sed pro la amo de Dio, ne metu sur vin neporteblan ŝarĝon! Ne aspiru venenon – ne fariĝu vera Evo en miaj manoj!”
”Kial ne, sinjoro? Vi ja ĵus diris al mi, ke vi amas esti venkata kaj kiel volonte vi lasas vin konvinki. Ĉu vi ankaŭ ne opinias, ke mi devas uzi tiun konfeson kaj ke mi devas komenci per flatado kaj petado –, eĉ se necese per plorado – nur por vidi, kiel granda estas mia potenco?”
”Mi provokas vin riski tian provon; se vi komencas arogi tro multe aŭ se vi estiĝos tro postulema, la ludo finiĝis.”
”Vere, sinjoro? Tiam vi estas cedema. Kiel grave vi nun aspektas! Viaj brovoj fariĝis tiel dikaj, kiel miaj fingroj kaj via frunto estas simila al tio, kion mi iam aŭdis nomi ’tondronubo’ en stranga poemo. Supozeble, sinjoro, vi konstante montros tiun vizaĝon post kiam vi estos edziĝinta?”
”Se vi, post kiam vi estos edziniĝinta, aspektos kiel nun, tiam mi kiel deca kaj bonmaniera kristano tre baldaŭ forigos de mi la penson kuniĝi kun koboldeto aŭ salamandro, Sed, kara etulino, kion do vi volus peti? – Rapide diru!”
”Jen, nun vi estas vere malpli ol ĝentila. Sed tiu malĝentileco estas al mi pli agrabla ol flataĵo. Pli volonte mi estas etulino ol anĝelo. Jen kion mi volus demandi: Kial do vi tiel penis kredigi al mi, ke vi intencis edziĝi kun fraŭlino Ingram?”
”Ĉu vi tion celis? Dank’al Dio, ke ne estis pli grave!”
Lia frunto sereniĝis; li malsupren rigardis al mi, ridetis, karesis miajn harojn, kvazaŭ li kore ĝojis, ke granda danĝero estis fordeturnita.
”Mi kredas, ke mi povas konfesi tion al vi,” li parolis plue, ”eĉ kaŭzante per tio vian kolereton. Jane, mi ja vidis kia fajra spirito vi povas esti, kiam vi estas ekscitita. Eĉ hieraŭ en la malvarma lunlumo mi vidis vin ardi, kiam vi ribelis kontraŭ la sorto kaj pretendis, ke vi postulis esti konsiderata de mi kiel mia egalulo. Jane, flanken dirite, vi mem kaŭzis, ke mi tiel agis.”
”Kompreneble, mi estis kulpa. Sed ni revenu al la afero, mi petas, sinjoro – – fraŭlino Ingram?”
”Nu, do; aŭskultu; laŭŝajne mi amindumis fraŭlinon Ingram, dezirante, ke vi enamiĝu same freneze je mi, kiel mi enami ĝis je vi; kaj mi sciis, ke ĵaluzo estos mia plej forta samligano, kiun mi povus alvoki por helpi min!”
”Bonege! – Nun vi estas malgranda – ne multe pli granda ol la supro de mia malgranda fingro. Estas hontinda maljustaĵo tiel agi. Ĉu vi tiam tute ne pensis pri la sentoj de fraŭlino Ingram, sinjoro?”
”Ŝiaj sentoj koncentriĝas nur en unu punkto, nome en ŝia senlima fiereco; kaj ĝi devis esti humiligata. Ĉu vere vi estis ĵaluza, Jane?”
”Estas indiferente, sinjoro Rochester. Neeble povas interesi vin tion scii. Respondu al mi ankoraŭ unu fojon sincere. Ĉu vi ne kredas, ke fraŭlino Ingram suferos pro via malhonesta koketaĵo? Ĉu ŝi ne konsideros sin forlasitino.
”Neeble! – Mi ja rakontis al vi, kiel kontraŭe ŝi forlasis min. La flamo de ŝia amo en unu momento malpligrandiĝis, aŭ pli bone dirite, estingiĝis pro la famo de mia nesolventeco.”
”Vi havas strangan, intrigan karakteron, sinjoro Rochester.
Mi timas, ke rilate al multaj aferoj vi havas ekscentrajn principojn.”
”Miaj principoj neniam estis trejnataj; eble ili malrektiĝis pro manko de disciplino?”
”Ankoraŭ unu fojon plensincere: ĉu mi povos ĝui la grandan akiritan feliĉon sen timo, ke neniu alia sentos la amaran doloron, kiun mi mem sentis antaŭ nelonge?”
”Tion vi povos, mia malgranda knabineto. Sur la tuta tero troviĝas neniu alia, krom vi, kiu sentas por mi la saman puran amon, ĉar la kredo al via amo, Jane, estas la saniga, bonfaranta balzamo, kiun mi bezonas por mia animo.”
Mi premis miajn lipojn sur lian manon, kiu ripozis sur mia ŝultro. Mi tre amis lin, multe pli ol mi kuraĝis konfesi al li – pli ol povis esprimi vortoj.
”Petu ankoraŭ ion alian de mi,” li diris post kelkaj sekundoj, ”mia plej granda ĝojo estas, ke vi faras al mi peton kaj ke mi povas cedi.”
Mi ree havis peton.
”Sciigu al sinjorino Fairfax viajn intencojn, Sinjoro, hieraŭ vespere ŝi vidis nin en la halo kaj estis skandaliĝinta. Klarigu al ŝi la situacion antaŭ ol mi estos devigata renkonti ŝin denove. Mi ofendiĝas, ke tiel bona virino havu malfavoran juĝon pri mi.”
”Iru al via ĉambro kaj surmetu vian ĉapelon,” li respondis.
”Mi deziras, ke vi akompanu min hodiaŭ matene al Millcote, kaj dum vi aranĝas la preparojn por la vojaĝo, mi volas lumigi la cerbon de la maljuna virino.”
”Mi kredas, ke ŝi opinias, ke mi forgesis pri via situacio, same kiel pri mia, sinjoro.”
”Situacio! – situacio! – Via situacio estas en mia koro kaj sur la nuko de tiuj, kiuj povus ofendi vin nun aŭ estonte. – Nun iru.”
Baldaŭ mi estis vestita kaj aŭdante, ke sinjoro Rochester forlasis la ĉambron de sinjorino Fairfax, mi rapidis al ŝi. La aĝa sinjorino ĵus legis ĉapitron el sia biblio – la epistolon por la tago. La biblio kuŝis malfermita antaŭ ŝi kaj la okulvitroj kuŝis sur ĝi. Ŝi ŝajnis ne pensi pri sia legado, kiun estis interrompinta sinjoro Rochester.
Ŝiaj okuloj, fiksitaj sur la kontraŭa vando, esprimis la miregon de kvieta karaktero, kiu estis ekscitita pro neordinara novaĵo. Vidante min, ŝi regis sin; ŝi klopodis rideti kaj diris kelkajn gratulvortojn. Sed la rideto foriĝis kaj ne finiĝis la gratuloj.
Ŝi denove surmetis la okulvitrojn, fermis la biblion kaj ŝovis malantaŭen sian seĝon.
”Mi estas tiel mirigita,” ŝi komencis, ”ke apenaŭ mi scias, kion diri al vi, fraŭlino Eyre. Estas al mi, kvazaŭ mi sonĝis, sed mi ja ne sonĝis, ĉu ne vere? Sed kiam mi sidas tiel tute sola, mi ofte dronas en duondormo kaj tiam mi vidas kaj aŭdas ĉiajn aferojn, kiuj tute ne ekzistas. Pli ol unu fojon mi vidis en mia dormeto mian karan edzon, kiel li eniris kaj sidiĝis ĉe mia flanko; li mortis antaŭ pli ol dek kvin jaroj, sed malgraŭ tio mi ofte aŭdis lin voki mian nomon, Alico!! Alico!! kiel mi antaŭe estis nomata. Ĉu vi nun povas diri al mi, ĉu estas vere kaj certe, ke li petis vin edziĝi kun li? Ne ridu je mi! Sed estas al mi kvazaŭ li estis ĉi tie en la ĉambro, dirante, ke vi estiĝos lia edzino en unu monato.”
”Tion saman li diris al mi,” mi respondis.
”Ĉu vere li diris tion? Ĉu vi kredas al li? Ĉu vere vi akceptis lin?”
”Jes.
Ŝi rigardis min konsternite.
”Tion mi neniam povus pensi. Li estas fiera viro. Ĉiuj Rochesteroj estis fieraj. Kaj krome lia patro tre amis la monon.
Ankaŭ pri li oni ĉiam diras, ke li estas tre singarda kaj ŝparema.
Ĉu vere li intencas edziĝi kun vi?”
”Almenaŭ tion li diris al mi.”
Ŝi esplore rigardis min de la kapo al la piedoj. Mi vidis en ŝiaj okuloj, ke ŝi trovas je mi neniun ĉarmon, kiu estas sufiĉe forta por solvi la enigmon.
”Ne,” parolis ŝi plue, ”tio estas al mi nekomprenebla, sed nepre ĝi estas vera, ĉar vi mem tion diras. Kiel tio finiĝos – Dio scias: mi vere ne scias tion. En tiuj okazoj egaleco pri rango kaj posedaĵo estas tre konsilinda, kaj la diferenco je aĝo inter vi estas pli ol dudek jaroj. Li povus esti via patro.”
”Ho ne, sinjorino Fairfax!” kolerete mi kriis. ”Li tute ne similas mian patron. Neniu, vidante nin kune, supozus ion tian. Sinjoro Rochester aspektas tiel juna kaj li estas tiel juna kiel plej multaj viroj dudekkvin-jaraj.”
”Kaj ĉu vere li edziĝos kun vi pro amo?” ŝi demandis plue.
Ŝiaj duboj kaj skeptikoj kaj ŝia malvarmeteco tiel ofendis min, ke miaj okuloj pleniĝis per larmoj.
”Mi bedaŭras, ke tio doloras vin,” parolis plue la bonkora, maljuna vidvino, ”sed vi estas tiel juna, vi konas tiel malmulte la homojn, mi volonte farus vin iom singarda. La malnova proverbo diras: ’Ne ĉio brilanta estas diamanto’, kaj mi timas, ke ni trovos en ĉi tiu afero multon, kio estas tre diversa de tio, kion vi kaj mi atendas.”
”Kial? – ĉu do mi estas monstro?” mi demandis. ”Ĉu estus neeble, ke sinjoro Rochester sentus por mi sinceran inklinon?”
”Ne, vi estas ja sufiĉe beleta kaj en la lasta tempo vi eĉ multe plibeliĝis. Estas do eble, ke sinjoro Rochester tre vin amas.
Mi ĉiam rimarkis, ke li por vi sentas certan preferon. Estis momentoj, kiam mi pro vi malkvietiĝis kaŭze de la tiel klare montriĝanta prefero kaj ofte mi deziris fari vin iom singarda.
Sed ŝokis min tuŝi nur la eblecon de maljustaĵo. Mi sciis, ke tia ideo ofendus, eble kolerigus vin, kaj vi mem estis tiel diskreta, kaj tiel saĝa kaj modesta, ke mi esperis, ke oni povus lasi, ke vi mem protektu vin. Mi ne povas priskribi al vi, kion mi suferis, kiam hieraŭ vespere mi serĉis vin tra la tuta domo kaj ne povis trovi vin nek nian sinjoron. Kaj kiam mi vidis vin rehejmiĝi kun li je noktomezo!”
”Nun, jam ne maltrankviliĝu kaj ne pensu plu pri tio,” mi malpacience ŝin interrompis, ”kontentigu vin la penso, ke ĉio tute estis en ordo.
”Mi volas nur esperi, ke fine ĉio estos en ordo,” ŝi diris, ”sed kredu al mi, ke vi ne povas esti tro singarda. Faru vian eblon por teni sinjoron Rochester je certa distanco. Fidu lin tamen tiom malmulte, kiom vin mem. Sinjoroj de lia rango ordinare ne edziĝas kun siaj guvernistinoj.”
Mi vere sentis min ofendita; feliĉe Adèle enkuris en la ĉambron.
”Kunveturigu min, – kunprenu min ankaŭ al Millcote!” kriis ŝi. ”Sinjoro Rochester ne volas kunpreni min, kvankam tiom da loko estas en la nova veturilo. Ho, mademoiselle, petu lin por mi, ke li min kunprenu.”
”Tion mi petos, Adèle,” kaj ĝoja, ĉar mi povis foriri de mia malgaja admonistino, mi kun la knabino foriris de ŝi. La veturilo staris preta, la veturigisto ĵus haltis antaŭ la ĉefa portalo; mia sinjoro kaj ordonanto iris tien kaj reen antaŭ la domo, Piloto malpacience sekvis lin de proksime.
”Ĉu ne vere, sinjoro, Adèle povas akompani nin.”
”Mi tion rifuzis al ŝi. Mi iros sen infanaĉo – nur kun vi.”
”Kunirigu ŝin, sinjoro Rochester, mi vin petas. Estas vere pli bone.”
”Ne, ŝi ĝenus nin.”
Li parolis en tre ordona tono; liaj rigardoj mirigis min. Mi estis ankoraŭ sub la malvarma influo de la avertoj de sinjorino Fairfax; pensante pri la dubo, kiun ŝi eldiris, min ree atakis kvazaŭ tremfrosto. Miaj esperoj estis premitaj pro sento de necerteco kaj senbazeco. La konscio de mia povo super li subite foriĝis. Mi estis obeanta lin sen plua kontraŭstaro. Helpante min eniri en la veturilon, li rigardis min en la vizaĝon.
”Kio estas?” li demandis. ”Ĉiu sunbrilo malaperis –ĉu vi do vere deziras, ke la infano akompanu nin? Ĉu vere vi ĉagrenigis, ĉar la etulino restos hejme?”
”Mi tre ŝatus, se ŝi kunirus, sinjoro.”
”Nu, rapidu kaj surmetu vian ĉapelon, sed rapidu kiel la fulmo,” li kriis al Adèle.
Ŝi obeis lin kiel eble plej rapide.
”Reale la ĝeno dum unu sola mateno ne estas tiel grava,” li diris, ”ĉar baldaŭ vi, viaj pensoj, paroloj kaj societo plene okupos min – por la tuta vivo.”
Kiam Adèle estis metita en la veturilon, ŝi kisis min, por montri al mi sian dankon pro mia perado. Tuj li ŝovis ŝin en angulon sur la alia fianko. Tiam ŝi kliniĝis al mi preter lin. Ŝia gravmiena najbaro inspiris al ŝi multan devigon. Ŝi ne kuraĝis fari rimarkon pro lia nuna neafabla humoro, nek kuraĝis peti al li ian klarigon aŭ informon.
”Lasu ŝin veni al mi,” mi petis, ”eble ŝi ĝenos vin, sinjoro; sur ĉi tiu loko estas ankoraŭ sufiĉa loko.”
Li metis ŝin kiel hundeton al mia fianko. ”Mi tamen sendos ŝin al instituto,” li diris, sed nun li ridetis.
Adèle aŭdis lian diraĵon kaj demandis, ĉu ŝi ”sans mademoiselle” estos sendata al instituto.
”Jes,” li diris, ”tre decidite, sans mademoiselle; ĉar mi vojaĝos kun mademoiselle al la luno kaj tie mi serĉos kavernon en unu el la blankaj valoj inter la fajrokraĉantaj montoj, kaj tie supre mademoiselle vivos kun mi, tute sola kun mi.”
”Sed tie vi havos nenion por manĝi; tie vi mortos pro malsato,” rimarkis Adèle.
”Tage kaj nokte mi kolektos por ŝi manaon: la ebenaĵoj kaj la montodorsoj estas blankaj per la manao tie supre en la luno, Adèle.”
”Sed kiam ŝi suferos pro malvarmo kaj bezonos varmon, kiel ŝi tiam ricevos fajron?”
”La fajro suprenŝprucas el ĉiuj lunmontoj; kiam frostos, mi portos ŝin ien sur montsupron kaj kuŝigos ŝin sur la randon de la kratero.”
”Oh, qu’elle y sera mal – peu confortable! (Ho, kiel malbone ŝi estos tie – tute ne komforte!) Kaj ŝi eluzos siajn vestojn – kiel do ŝi ricevos novajn?”
Sinjoro Rochester kvazaŭ ne povante doni respondon al tiu demando,” diris:
”Hm – – Kion vi farus, Adèle? Rompu al vi la kapon por trovi taŭgan rimedon.
Kiel laŭ via opinio aspektus blanka aŭ roza nubo kiel vesto?
Kaj el ĉielarko oni eble povus fari belan skarpon.”
Post kiam Adèle estis pripensinta nomenton, ŝi diris: ”Ne, ĉi tie ŝi estos multe pli bone; krome ŝi ja terure enuus loĝante nur kun vi sur la luno. Se mi estus mademoiselle, mi neniam konsentus iri kun vi.”
”Ŝi jam konsentis: ŝi promesis kuniri.”
”Sed vi ja tute ne povos konduki ŝin supren; ne estas vojo al la luno; ĉar estas nur aero; kaj vi ne povas flugi, nek mademoiselle.”
”Adèle, rigardu tiun kamparon.”
Ni estis nun ekster la pordego de Thornfield kaj la veturilo senskue laŭiris la ebenan landvojon al Millcote. Pro la uragano ne estis polvo sur la vojo; la malaltaj kreskaĵ-bariloj ambaŭflanke de la vojo brilis verde pro la freŝa pluvego.
”Adèle, sur tiu kamparo mi iris antaŭ ĉirkaŭ dek kvar tagoj, tio okazis vespere en tiu tago, kiam ni kune kolektis fojnon sur la granda herbejo en la fruktoĝardeno. Ĉar mi estis laca de la laboro, mi sidiĝis sur barilo. Mi elpoŝigis libreton kun krajono kaj skribis pri malfeliĉo, kiu trafis min antaŭ nelonge; kaj mi skribis la fajran deziron, ke iam venu por mi feliĉaj tagoj. Mi skribis tre rapide, kvankam la taglumo jam estis foriĝonta, kiam sur la piedvojeto io alproksimiĝis, kio haltis je kelkaj paŝoj antaŭ mi. Mi rigardis ĝin. Tio estis eta, tre eta objekto, kiu portis vualon el araneaĵoj sur la kapo. Mi geste vokis ĝin al mi; baldaŭ ĝi sidis sur miaj genuoj. Mi ne parolis al ĝi – ĝi ne parolis al mi – per vortoj; sed mi legis en ĝiaj okuloj kaj ĝi legis en miaj; nia senparola interparolado estis proksimume jene:
”Ĝi diris, ke ĝi estas elfo venanta el la feujo; ĝi venis por fari min feliĉa, sed mi devus iri kun ĝi el la ordinara mondo al izolita loko – ekzemple al la luno – kaj ĝi fingre montris tien, kie la luno nun ruĝe brilas trans la altaĵo – kaj rakontis al mi pri la alabastraj kavernoj kaj arĝentaj valoj, kie ni povus vivi. Mi diris, ke volonte mi irus kun ĝi, sed mi memorigis la etan estaĵon, kiel ĵus vi faris, ke mi ne posedas flugilojn por flugi.”
’Ho,’ respondis la elfo, ’tio ne malhelpas! Jen vi havas talismanon, kiu forigos ĉiujn barilojn,’ kaj ĝi levis antaŭ miaj okuloj helan, oran ringon.
’Ŝovu ĝin ĉirkaŭ la kvaran fingron de mia maldekstra mano kaj mi apartenos al vi, kaj vi apartenos al mi; kaj ni forlasos ĉi tiun teron kaj serĉos tie supre nian ĉielon.’ Tiam la estaĵeto klinsalutis al la luno.
”La ringon, Adèle, mi portas en mia brustopoŝo, mi ŝanĝis ĝin en libron, sed baldaŭ mi ekzorcos ĝin kaj faros el ĝi ringon.”
”Sed kion do ĉio tio tuŝas mademoiselle? La elfo estas al mi tute indiferenta; vi ja diris, ke vi portos mademoiselle al la luno –?”
”Mademoiselle estas ja elfo,” li diris misterplene flustrante.
Tiam mi diris al ŝi, ke ĉio tio estas nur babilaĵo, kiun ŝi ne atentu; kaj ŝi siaflanke montris riĉan kvanton da veraj francaj skeptikaĵoj, dum ŝi nomis sinjoron Rochester vera mensogulo ”un vrai menteur” dirante al li, ke ŝi ne atentos liajn feorakontojn, kaj ke ”du reste il n’y avait pas de fees, et quand meme il yen avait” (Krome feoj tute ne ekzistas kaj se ili ekzistus) ŝi estis konvinkita, ke neniu aperos antaŭ li, ke neniu oferos al li ringon aŭ vojaĝos kun li al la luno.”
La horo, kiun ni pasigis en Millcote, estis al mi turmentiga.
Sinjoro Rochester devigis min iri al certa silkokomercejo, kaj tie li ordonis al mi elekti seson da silkaj vestoj. Mi malamis tion kaj petis, ke li prokrastu, sed vane – tiu afero devis tuj esti aranĝita. Per miaj fortaj petegoj, kiujn mi time flustris al li, li reduktis la seson je duo; sed li ĵuris, ke li mem elektos ilin. Kun vera angoro mi vidis, kiel liaj rigardoj ŝvebis trans la multkoloran varprovizon. Ili fiksiĝis sur riĉa ametist-kolora silkaĵo kaj belega roza atlaso. Ree mi flustris al li, ke li same bone povus aĉeti por mi oran veston kaj arĝentan ĉapelon, ĉar neniam mi havus la kuraĝon porti la vestojn, kiujn li elektis.
Li estis obstina kiel ŝtono kaj post senfina peno mi sukcesis decidigi lin, ke li ŝanĝis ilin kontraŭ hele perlogriza robo el silko.
”Post tiu momento, mia volo venku,” li diris, ”sed iam li tamen volus vidi min vestita belkolore kiel florbedo.”
Mi ĝojis kiam fine mi eliris la silkvaran komercejon kaj poste el la butiko de juvelisto; ĉar ju pli li aĉetis por mi, des pli mi sentis supreniri en miajn vangojn la ruĝo pro ĉagreneto kaj humiligo. Kiam ni ree sidis en la veturilo kaj mi apogis min malantaŭen en la kusenoj, min trafis la penso, kiel mi dum la malĝojaj kaj feliĉaj okazintajoj tute forgesis pri la letero de mia onklo, John Eyre al sinjorino Reed: nome pri lia intenco adopti min kaj igi min lia heredantino.
Mi pensis: ”Estus al mi vera senŝarĝiĝo, se mi havus nur la plej malgrandan sendependecon en monaj rilatoj; neniam mi povus suferi esti kiel ornamita pupo de sinjoro Rochester, aŭ sidi kiel dua Danae vidante malsuprenfali sur min la oran pluvon. Reveninte hejmen mi tuj skribos al Madejro por sciigi mian onklon, ke mi estas edziniĝonta kaj kun kiu; pli facile mi suferos esti subtenata de sinjoro Rochester, se mi nur havus la perspektivon, ke li pere de mi iun tagon ricevus grandan riĉaĵon.”
Post tiu penso, laŭ kiu mi agis ankoraŭ la saman tagon, mi denove ricevis kuraĝon rigardi mian ordonanton kaj amanton en la okulojn, kiuj daŭre serĉis miajn, kvankam mi forturnis miajn vizaĝon kaj okulojn. Li ridetis, kaj al mi lia rideto estis simila al tiu, per kiu sultano kutimas feliĉigi la sklavinon, kiun li ornamis per siaj oro kaj juveloj. Mi kore premis lian manon, kiu daŭre estis serĉinta mian, kaj tiam ĝin forpuŝis de mi; ĝi estis ankoraŭ ruĝa pro mia pasia premo.
Mi diris: ”Vi ne bezonas tiom min rigardi; se vi ankoraŭ foje faras tion, mi ĝis la fino portos nenion krom miaj malnovaj vestoj de Lowood. Mi edzinigos min en ĉi tiu siringkolora vesteto el katuno kaj el la perlogrizaj silkaĵoj vi povos farigi por vi noktoveston, kaj el la nigra atlaso senfinan aron da vestoj.”
Li subridetis, frotis al si la manojn. ”Ho, estas granda ĝuo aŭdi kaj vidi ŝin tiel!” li kriis. ”Ĉu ŝi ne estas originala? Ĉu ŝi ne estas pikanta? Mi ne volus ŝanĝi ĉi tiun etan anglan knabinon kontraŭ la tuta haremo de la grandturko, kun ĉiuj ĝiaj huri-okuloj kaj gazelo-formoj!”
Tiu orienta aludo refoje koleretigis min. ”Mi neniel volus plenumi ĉe vi la rolon de harema sinjorino,” mi diris, ”tial mi petas vin ne konsideru min tia. Se vi intencas ion tian, tiam senprokraste foriru al la bazaro de Stambulo, kaj uzu vian restantan monon, kiun ŝajne vi ne povas elspezi laŭ via plaĉo, por starigi sklavo-komercadon.”
”Kaj kion vi tiam farus, Jane, se mi komencus per tiom da bareloj da karno kaj provizo da nigraj okuloj?”
”Mi pretigus min eliri kiel misiistino al ĉiuj landoj por prediki liberecon al ĉiuj vivantaj en sklaveco – inter aliaj ankaŭ al la loĝantinoj de haremoj. Oni akceptus min tie kaj mi instigus al ribelado. Kaj vi, trivosta paŝao, baldaŭ starus antaŭ ni kiel katenita malliberulo; kaj mi ne konsentus al senkatenigo antaŭ ol vi estus subskribinta liberalan leĝon, kian despoto ankoraŭ neniam donis.”
”Mi submetus min al vi senkondiĉe, mia eta Jane.”
”Mi ne indulgus, sinjoro Rochester, eĉ se vi petegus min per tiaj okuloj. Se vi tiel aspektus, mi estas certa, ke vi, ree liberiĝinte, tuj malobeus ĉiun leĝon, kiun vi sub devigo subskribis.”
”Nu, Jane, kion do fakte vi volas de mi? Mi timas, ke vi devigos min okazigi ankoraŭ duan edziĝoceremonion, krom tiu antaŭ la altaro. Vi postulos ankoraŭ tute specialajn kondiĉojn; tion mi jam vidas – kiuj ili estos?”
”Mi dezirus nur malpezan animon, sinjoro, sur kiu ne premas devoj. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kion iam vi diris pri Céline Varens? pri la diamantoj kaj la kaŝmiraj ŝaloj, kiujn vi donacis al ŝi. Mi ne volas esti via angla Céline Varens. Mi daŭrigos esti la guvernistino de Adèle, per tio mi perlaboras enloĝadon kaj salajron, kaj krom tio ankoraŭ tridek sterlingajn funtojn. Per tiu mono mi aĉetos miajn vestojn, kaj vi donos al mi nenion krom –”
”Nu, krom?”
”Krom via estimo; kaj se mi interŝanĝe donos al vi mian, tiam ni kvitiĝis unu kun alia.”
”Vere, rilate al malvarma, natura malrespekto, kaj pura nefleksebla fiereco, vi ne havas vian egalulinon,” li diris. Ni nun atingis Thornfield.
”Ĉu plaĉus al vi tagmanĝi kun mi hodiaŭ?” li demandis, kiam ni veturis tra la parkopordon.
”Ne, mi dankas vin, sinjoro.”
”Kaj kial, ’ne, mi dankas vin, sinjoro’, se mi rajtas demandi?”
”Mi neniam manĝis kun vi, sinjoro, kaj mi ne vidas, kial mi nun faru tion, antaŭ ol –”
”Nu, antaŭ ol? Tiuj duonfrazoj ŝajnas ĉarmi vin.”
”Antaŭ ol mi devos tion.”
”Ĉu vi eble kredas, ke mi manĝas kiel kanibalo aŭ kiel gulo, ĉar vi ne volas esti mia kunmanĝantino?”
”Mi tute ne formis al mi ideon pri tiu afero, sinjoro; sed mi dezirus vivi ankoraŭ unu monaton kiel ĝis nun mi faris.”
”Ne, vi tuj metos flanken vian guvernistinan sklavecon.”
”Vere! Mi petas pardonon, sinjoro, sed tion mi ne faros. Mi vivos plue kiel antaŭe. La tutan tagon mi estos for de vi, kiel mi kutimis; se vi deziras vidi min, vi povos vokigi min en la vespero; tiam mi venos; sed ne en alia tempo.”
”Mi dezirus fumi cigaron, Jane, aŭ pipon da tabako, por konsoli min pro ĉio tio ’pour me donner une contenance’ kiel Adèle dirus; kaj malfeliĉe mi forgesis mian cigarujon kaj mian tabakujon. Sed aŭdu, nun vi povas disponi pri via tempo, eta tiranino, sed post mallonge venos mia vico. Kaj post kiam mi kaptis vin por ĉiam, por teni kaj teni vin, tiam mi – figure dirite – surmetos al vi ĉi tiun katenon.” Dirante tion li tuŝis sian horlogoĉenon. ”Jes, ho mia kara etulino, mi portos vin tuj apud mia koro, por ke mia juvelo ne perdiĝu.”
Tion li diris, dum li helpis min eliri el la veturilo; kaj dum li poste elportis Adèle, mi eniris la domon kaj feliĉe povis iri supren.
En la vespero li kiel kutime vokis min. Mi estis elpensinta okupadon por li; ĉar mi certe decidis ne pasigi kun li la vesperon tête-à-tete. Mi memorigis al mi lian belan voĉon; mi sciis, ke li amis kanti; bonaj kantistoj ordinare amas tion. Mi mem ne povis kanti kaj laŭ lia severa opinio mi eĉ ne posedis muzikan talenton. Sed estis al mi ĝojego aŭdi bonan kantadon.
Apenaŭ krepuskiĝis kaj venis la horo de la romantiko kaj apenaŭ ĝi etendis sian bluan kaj orstelan standardon antaŭ nia fenestro, mi leviĝis, malfermis la pianon kaj petis lin je la nomo de la ĉielo kanti por mi. Li diris, ke mi estas kaprica sorĉistino kaj ke prefere li kantus al mi alian fojon; sed mi certigis, ke nenio egalvaloras la estantecon.
”Ĉu mia voĉo do tiel plaĉas al vi?”
”Tre multe.”
Reale mi ne intencis flati lian grandan vantecon; sed ĉi tiun fojon mi estis malfidela al mia principo pro specialaj motivoj, kaj mi instigis kaj petegis lin.
”Tiam vi lud-akompanu, Jane.”
”Bone, sinjoro, mi faros mian eblon.”
Kaj mi faris mian eblon, sed tuj li forigis min de la seĝeto kaj nomis min ”malgranda fuŝludantino”.
Post kiam li ŝovis min flanken senceremonie – kion mi antaŭe deziris – li prenis mian lokon kaj komencis akompani sin mem, ĉar same bone li ludis kiel kantis. Mi kaŝis min sur la fenestrobenko kaj dum mi sidis tie rigardante eksteren al la mallumiĝanta ĝardeno kaj la senmovaj arbogrupoj, mi aŭskultis la dolĉan kanton, kiu estis kantata de ĉarma voĉo.
La enhavo de la kanto temis pri turmentata koro, kiu fine renkontis la aspiritan amon, kaj finiĝis per la vortoj:
”Mia amatino ĵuris kun sigelanta kiso, ke ŝi volas
Vivi kun mi – kaj morti ;
Fine mi ricevis mian neelparoleblan benon:
Mi estas amata – kiel mi amas!”
Li ekstaris kaj iris al mi; mi vidis, ke lia vizaĝo ardas, liaj falkosimilaj okuloj brilegis kaj pasio speguliĝis en liaj trajtoj.
Dum momento mi perdis la kuraĝon – sed mi regis min. Mi ne volis amoscenon, nek kuraĝan demonstracion – kaj ambaŭ minacis min en tiu momento. Armilo por defendi min estis necesa kaj mi akrigis mian langon. Kiam li staris ĉe mia flanko, mi severe demandis: kun kiu li estis edziĝonta?
”Tio estas stranga demando el la buŝo de mia amatino, Jane!”
”Vere! Mi rigardas ĝin tre natura kaj antaŭ ĉio tre necesa.
Vi parolis pri tio, ke via estonta edzino mortos kun vi? Kion vi opinias per tia idolana ideo? Mi tute ne intencas morti kun vi – atentu tion.”
”Ho, ĉio, kion mi aspiris kaj petegas, estas, ke estos al ni permesite vivi kune! La morto ja ne estas io por vi.”
”Vere, vi pravas. Mi same bone kiel vi havas la rajton morti, kiam venos mia tempo; sed mi volas atendi tiun tempon kaj ne lasi forbruligi min kiel hinda vidvino.”
”Ĉu vi volas pardoni al mi tiun egoistan penson kaj montri vian pardonon per kiso?”
”Ne, prefere ne, se estas eble.”
Mi aŭdis, ke li nomas min malmolnuka etulino, poste mi aŭdis, ke li grumblas: ”Ĉiu alia virino estus tuŝita ĝis la midolo, aŭdinte tian kanton honore al sia laŭdo.”
Mi certigis lin, ke laŭkaraktere mi estas malmolkora – kiel fajroŝtono – kaj ke li spertos tion tre ofte; kaj ke krom tio mi estis decidinta montri al li kelkajn krudajn ecojn de mia karaktero, antaŭ ol pasis la estontaj kvar semajnoj; ĉar li devos scii, kian agadon li estis entreprenonta, dum ne estos ankoraŭ tro malfrue eviti ĝin.
”Ĉu vi nun ne volas silenti aŭ prudente paroli kun mi?”
”Mi silentos, se vi tion deziras; sed rilate al la prudenta parolado, mi povas certigi, ke mi jam faris tion.”
Li grincigis la dentojn, dirante: fi do, kaj pa!
”Bone!” mi pensis, ”furiozu laŭplaĉe. Sed mi estas certa pri tio, ke ĉi tio estas la plej bona maniero trakti kaj bridi vin. Mi amas vin pli ol paroloj povas diri, sed mi ne volas fordoni min al sentopatoso, kaj per mia akra respondmaniero mi volas ankaŭ vin reteni de tiu abismo, kaj eĉ plie, per tiu mia mordanta helpilo mi konservos tiun distancon inter ni, kiu plej multe taŭgas por konduki nin al nia reciproka feliĉo.”
Pli kaj pli mi ekscitis lin; post kiam fine grumblante li retiris sin en la fundo de la ĉambro, mi leviĝis kaj diris en mia kutima, respektplena maniero: ”Mi deziras al vi bonan nokton, sinjoro.” Tiam mi elŝteliĝis el la ĉambro.
Kun tiu tiel komencita sistemo mi daŭrigis la tutan provotempon kaj eĉ kun la plej bona sukceso.
Ĉiuokaze en tiu maniero mi daŭre tenis lin en kolereta humoro; sed ĉion konsiderante, mi tamen rimarkis, ke li eksterordinare bone sin amuzis, kaj ke ŝafa submetiĝo kaj turtosimila sentimentaleco, kiuj nur pligrandigus lian despotismon, estus malpli konvenintaj liajn prudenton, racion kaj precipe lian tutan estetikan senton.
En ĉeesto de aliuloj mi estis kiel antaŭe respekt-montra kaj kvieta, ĉar ĉiu alia konduto estus maldeca; estis nur dum niaj vesperaj interparoloj kaj tête-à-têtes, ke mi tiel turmentetis, incitetis lin kaj disput-batalis kontraŭ li. Tamen li daŭrigis ĉiufoje, precize je bato de la sepa horo, venigi min al si, kvankam li, kiam mi aperis antaŭ li, neniam plu uzis la mieldolĉajn vortojn kiel ”karulino” kaj ”anĝelo”; la plej bonaj, kiujn li nun elektis por mi, estis ”turmentanta pupo”, ”malica elfo”, ”ŝanĝemulino” kaj tiel plu. Anstataŭ karesoj, mi ricevis grimacojn; anstataŭ premi mian manon, li pinĉis mian brakon; anstataŭ kiso sur la vangon, li tiretis mian orelon. Sed tiel estis bone.
En tiu tempo mi preferis tiujn aĉajn favormontrojn ol ĉiun alian kareson. Mi vidis, ke sinjorino Fairfax aprobis mian konduton; ŝiaj timoj kaj zorgoj pro mi foriĝis; tial mi estis certa, ke mi juste agis.
Intertempe sinjoro Rochester certigis, ke per mia pritrakto mi ŝanĝas lin je skeleto, kaj li minacis min per sia venĝo, kiun li eksplodigos sur min en ne tre malproksima tempo.
Tiuj minacoj igis subrideti min.
”Nur per saĝa traktado mi kapablas regi kaj bridi vin,” mi pensis, ”kaj mi ne dubas, ke ankaŭ estonte mi sukcesos en tio.
Kiam unu rimedo perdis siajn povon kaj efikon, mi rapide pripensu alian.”
Kaj tamen mia tasko ne estis tre malpeza; ofte mi pli volonte farus al li bonon aŭ gojigus lin, anstataŭ turmenteti lin. Mia estonta edzo jam estiĝis mia tuta mondo, pli ol la mondo; li estiĝis mia espero pri la ĉiama feliĉo. Li staris inter mi kaj ĉiuj religiaj pensoj, kiel sunmallumiĝo venas inter la hela suno kaj la homoj. En tiuj tagoj mi ne povis diferencigi Dion de Lia kreitaĵo, kiun mi estis farinta mia idolo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.