La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO III.

Kion plej bone mi memoras estas, ke mi vekiĝis kun sento kvazaŭ terura premsonĝo estis turmentinta min kaj ke mi vidis antaŭ mi teruran ruĝan brilegon kun kruciĝantaj larĝaj nigraj strioj. Mi ankaŭ aŭdis voĉojn obtuze parolantajn iuj al aliaj, kvazaŭ la bruo de la vento kaj la pluvo mallaŭtigis ilin. Per eksciteco, malcerteco kaj ĉion reganta sento de angoro, mi estis tute konfuzita. Baldaŭ mi sentis, ke iu klopodas sidigi min kaj subtenas min en sidanta pozo, kaj en pli amika maniero ol iam antaŭe oni sidigis kaj apogis min. Mia kapo ripozis sur kuseno aŭ brako, kaj mi kuŝis komforte.

Kvin minutojn poste la nubo de konfuziĝo malaperis. Tiam mi bone sciis, ke mi kuŝas en mia propra lito kaj ke la ruĝa brilo venas de la fajro en la infanĉambro. Estis nokto kaj kandelo brulis sur la tablo. Bessie staris ĉe la kapa parto de mia lito kaj tenis tasegon en la mano, kaj sinjoro sidanta sur seĝo tre apud mia kuseno sin klinis super mi. Min regis neesprimebla, kvietiganta sento de protekto kaj sendanĝero, sciante ke fremdulo estas en la ĉambro, iu ne apartenanta al Gateshead, kaj kiu ne interrilatas kun sinjorino Reed. Mi turnis min de Bessie, kvankam ŝia ĉeesto estis al mi multe malpli malagrabla ol estus tiu de Abbot, kaj fikse rigardis la vizaĝon de la fremda sinjoro. Mi bone lin konis. Li estis sinjoro Lloyd, apotekisto, kiu kelkfoje estis vokata de sinjorino Reed, kiam unu el la servistoj estis malsana. Por si mem kaj por la infanoj ŝi ĉiam konsultis kuraciston.

”Nu, kiu mi estas?” li demandis.

Mi diris lian nomon kaj samtempe etendis al li mian manon.

Ridetante li ĝin prenis kaj diris: ”Vi baldaŭ tute resaniĝos.”

Li rekuŝigis min, kaj konsilis al Bessie precipe bone zorgi pri mi, kaj ke neniu malkvietigu min dum la nokto. Post kelkaj aliaj ordonoj li diris, ke li revenos la sekvontan tagon kaj foriris, kion mi tre bedaŭris. Dum la tempo, kiam li sidis tie sur la seĝo tiel proksime al mia kuseno, mi sentis min tiel sendanĝera, kvazaŭ mi havus amikon, kaj kiam li fermis post si la pordon, la tuta ĉambro mallumiĝis, ankaŭ mia koro malĝojis kaj neesprimebla ĉagreno min atakis.

”Ĉu vi povos dormi?” demandis Bessie, en pli dolĉa tono ol ŝi kutimis paroli al mi.

Apenaŭ mi kuraĝis respondi, timante ke ŝi diros ion malĝentilan.

”Mi faros mian eblon.”

”Ĉu vi eble volas iom trinki aŭ manĝi?”

”Ne, Bessie, mi vin dankas.”

”Nu, mi opinias, ke mi enlitiĝos, ĉar la dekdua horo jam pasis, sed sentime veku min, se vi ion deziras.”

Kia stranga amikeco al mi! Ĝi kuraĝigis min fari demandon.

”Bessie, kio okazis al mi? Ĉu mi estas malsana?”

”Mi pensas, ke vi malsaniĝis pro tro multa plorado en la ruĝa ĉambro, sed vi baldaŭ resaniĝos.”

Bessie sin direktis al la apude kuŝanta dormoĉambro de la servistino kaj mi aŭdis, ke ŝi diras: ”Sara, venu kaj dormu ĉe mi en la infanĉambro; mi neniel kuraĝas lasi ŝin sola dum ĉi tiu nokto; ŝi eble endormiĝos; estas tiel strange, ke ŝin atakis tiu sveno; ĉu eble ŝi vidis ion terurigan? Sinjorino Reed estis tro severa al ŝi.”

Sara venis al ŝi; kaj ambaŭ enlitiĝis; pli ol duonan horon ili flustris unu al alia antaŭ ol ekdormi. De tempo al tempo mi komprenis ion de ilia interflustrado kaj al mi fariĝis tre klare pri kio ili parolis.

”Io ŝin paŝis, tute blanke vestita kaj subite ĝi malaperis.” – ”Granda nigra hundo iris post li. – ”Tri laŭtaj frapoj sur la ĉambropordo.” – ”Lumo super lia tombo en la tombejo.” – kaj tiel plu, kaj tiel plu.

Fine ambaŭ ekdormis; la fajro kaj la kandelo estingiĝis. Por mi la horoj de tiu nokto pasis inter timo kaj tremanta sendormeco; miaj oreloj, okuloj kaj animo estis streĉitaj de angoro, kiun nur povas senti infanoj.

La okazintaĵo en la ruĝa ĉambro estis sekvata de longdaŭra grava malsano. Miaj nervoj estis tuŝitaj tiel terure, ke ankoraŭ nun mi sentas la sekvojn de tio. Jes, sinjorino Reed, al vi mi dankas multan animan suferadon. Sed estas mia devo pardoni vin, ĉar vi ne sciis, kion vi faris. Dum vi disŝiris la plej delikatajn kordojn de mia koro, vi intencis nur ekstermi miajn malbonajn ecojn.

La sekvantan tagon je tagmezo mi ellitiĝis, estis vestata kaj sidis protektata de ŝalo ĉe la fajro en la infanĉambro. Mia korpo estis malforta kaj trolaciĝinta, sed tio estis nenio kompare kun la neesprimebla mizero, kiun sentis mia spirito, tiu spirita mizero, kiu multfoje kaj silente plorigis min. Apenaŭ mi forviŝis la larmojn, tuj aliaj sekvis, sed malgraŭ tio, mi sciis, ke en la realo mi devus senti min feliĉa, ĉar neniu Reed troviĝis en la ĉambro – ili ĉiuj vagonare estis foririntaj kun sia patrino – kaj Abbot sidis en alia ĉambro, kie ŝi kudris, kaj dum Bessie iris tien kaj reen, aranĝante la enhavon de tirkestoj kaj enmetante la infan-ludilojn, ŝi de tempo al tempo adresis al mi amikajn parolojn. Ĉio tio devus esti al mi, kiu estis kutiminta al vivo de seninterrompaj riproĉoj kaj sendankaj penoj kontentigi la samhejmanojn, vera paradizo de ripozo, sed miaj nervoj estis tiel konfuzitaj, ke neniu ripozo povus kvietigi ilin kaj neniu ĝuo povus esti agrabla al ili.

Bessie nun venis de malsupre el la kuirejo kaj kunportis por mi pecon da torto sur telero el porcelano, sur kiu estis pentrita paradizbirdo nestanta en aŭreolo de bluaj nuboj kaj rozoburĝonoj; tiu birdo ĉiam instigis en mi entuziasman senton de admiro; ofte mi petis teni en mia mano tiun teleron por admiri ĝin, kio ĝis nun ĉiam estis rifuzita, ĉar ĝi estus favoro tute malinda al mi. Tiu multekosta objekto nun estis metita sur miajn genuojn, dum Bessie amike invitis min regaliĝi per la bongusta bakaĵo, kuŝanta sur ĝi. Vana favoro! Ĝi venis tro malfrue, same kiel ĉiuj aliaj jam longe de mi petitaj favoroj!

Neeble estis al mi manĝi la torton kaj la plumoj de la birdo, la nuancoj de la floroj, ŝajnis al mi strange kolorŝanĝiĝintaj! Teleron kaj torton mi ŝovis flanken. Bessie demandis al mi, ĉu mi dezirus libron. La vorto libro efikis al mi kiel elektra ektuŝo kaj mi petis, ke ŝi alportu al mi el la librejo la vojaĝojn de Guliver. Jam multfoje kun plezuro mi legis tiun libron. Mi ĝin rigardis kiel libron, en kiu veraj okazintaĵoj estis rakontitaj, kaj mi estis trovinta en ĝi fonton de interesaj aferoj, pli interesaj ol tiuj, kiujn mi trovis en fabeloj; ĉar rilate al la elfoj, post kiam mi longe kaj vane serĉis ilin inter la folioj kaj floroj de la digitaloj, sub fungoj kaj hederoj, per kiuj estis kovritaj malnovaj muranguloj, mi fine kun malĝojo eksciis, ke ili ĉiuj estis forlasintaj Anglujon kaj forvojaĝintaj al necivilizita lando, kie la arbaroj estis pli sovaĝaj kaj densaj kaj la popolo pli multenombra. Liliput kaj Brobdignac kontraŭe mi rigardis kiel solidajn, ekzistantajn terpartojn kaj mi ne dubis pri tio, ke iam farinte longan vojaĝon, mi vidus per miaj propraj okuloj la kampetojn, dometojn kaj arbetojn, la popoleton, la etajn bovinojn kaj birdetojn de tiu lando, kaj la arbarealtajn sekalkampojn, la gigantajn hundojn, la monstrajn katojn, la ture-longajn virojn kaj virinojn de tiu alia lando.

Malgraŭ tio, havante antaŭ mi ĉi tiun amatan libron kaj foliumante ĝin kaj serĉante en mirakle belegaj bildoj la ĉarmon, kiun ĝis nun mi ĉiam estis trovinta, – ĉio ŝajnis al mi tremetiga kaj malĝoja; la gigantoj estis maldikaj koboldoj, la pigmeoj malicaj kaj teruraj diabletoj, Guliver mem estis forlasita vagulo en plej teruraj kaj plej danĝeraj regionoj. Mi fermis la libron, kiun mi ne plu kuraĝis foliumi kaj legi kaj metis ĝin sur la tablon flanke de la netuŝita torto.

Bessie ĵus finis la senpolvigadon kaj aranĝadon de la ĉambro, kaj lavinte siajn manojn ŝi tiris al si tirkeston, kiu estis plena de ĉiaj belegaj vestrestaĵoj el silko kaj atlaso, kaj ekfaris novan ĉapelon por la pupo de Georgiana. Dume ŝi kantis::

Kiam ni kiel ciganoj:
Antaŭ longa temp’ vagadis
”.

Jam ofte mi aŭdis tiun kanteton kaj ĉiam ĝi amuzis min, ĉar Bessie havis ĉarman voĉon, – almenaŭ laŭ mia opinio.

Sed, kvankam ŝia voĉo ankaŭ nun sonis agrable, mi imagis aŭdi en ĝi nepriskribeblan sonon. Kelkfoje, droninta kun atento en sia laboro, ŝi kantis tirtone tre mallaŭte la rekantaĵon. La vortoj ”Antaŭ longa temp’ vagadis” aŭdiĝis kiel malgaja funebra kanto. Fininte la kanton, ŝi komencis alian, kiu vere estis tre malgaja:

”La kruroj doloras, laciĝis la membroj,
La voj’ estas longa, la montoj sovaĝaj,
Kaj baldaŭ krepusko senluna, malĝoja
Ekkovros la vojon de l’ orfo malriĉa.

Min ili forsendis tre tre malproksimen.
Etendas sin marĉoj, kaj rokoj leviĝas
Al mi malamikaj nur estas la homoj;
Sed gardas anĝeloj la orfon tute solan.

La vento muĝetas en la malproksimo,
La nuboj forestas kaj brilas la steloj,
Kaj Di’ kompatema protekton ekmontras,
Donante esperon al orfo malriĉa.

Kaj eĉ se mi falus irante trans ponton,
Se falus mi marĉon, falslume trompita,
La Patro kun beno, konsol’ kaj promesoj
Sur brusto ekpremos la orfon malriĉan.

Se fortoj forlasus min dum la vagado,
Se vane mi serĉus sur ter’ rifuĝejon,
La ĉiel’ min akceptos, mi tie ripozos,
ĉar Dio kompatos la orfon malriĉan”.

Post tiu kanto ŝi rigardis min, dirante:

”Nu, nu fraŭlino Jane, ne ploru.”

Sammaniere ŝi povus diri al la fajro ”ne brulu”, ĉar kiel ŝi povis imagi mian suferon? En la daŭro de la mateno revenis sinjoro Lloyd.

”Kio estas tio!” li diris, enirante la infanĉambron. ”Nu, fraŭlino, kiel ŝi fartas?”

Bessie respondis, ke mi bone fartas.

”Tiam ŝi aspektu iom pli ĝoja. Venu ĉi tien, fraŭlino Jane. Via nomo estas Jane, ĉu ne?”

”Jes, sinjoro; Jane Eyre.”

”Mi kredas, ke vi ploris, Jane; ĉu vi povas diri al mi kial? Ĉu vi sentas doloron?”

”Ne sinjoro …”

”Ho, mi kredas, ke ŝi ploras, ĉar la sinjorino ne povis kunpreni ŝin en la veturilo,” interrompis Bessie.

”Nu do, ne! Ŝi estas multe tro aĝa por konduti tiel infane.”

Mi samopiniis kiel li, kaj ĉar mia sento pri memrespekto estis ofendita de tiu kulpigo, mi tuj respondis: ”Pro io tia mi neniam ploris; mi malamas eliri veturile. Mi ploras, ĉar mi sentis min malfeliĉa.”

”Fi do, fraŭlino!” diris Bessie.

La apotekisto ŝajne ne sciis, kion fari en ĉi tiu afero. Mi staris antaŭ li kaj li rigardis min fikse. Li havis malgrandajn, grizajn okulojn, sed kvankam ili ne estis tre brilaj, mi nun eble trovus ilin saĝaj. Liaj trajtoj estis iom akraj, sed montris bonkorecon.

Rigardinte min atente dum kelkaj momentoj, li diris:

”Kio do malsanigis vin hieraŭ?”

”Ŝi estas falinta,” diris Bessie, refoje sin miksante en nian interparolon.

”Falinta! Jen, refoje mi opinius, ke ŝi estas ankoraŭ infano! Ĉu ŝi, estante jam tiel aĝa, ne scius, kiel iri sola? Ŝi sendube estas jam ok aŭ naŭjara, ĉu ne?”

”Oni renversis min,” mi klarigis, kaj tiun kuraĝan klarigon eligis nova ekscito de humiligita fiereco; ”sed ĝuste tio ne malsanigis min,” mi diris plue; intertempe sinjoro Lloyd flaris tabakon.

Dum li estis enpoŝiganta la flartabakujon subite laŭte sonoris la manĝo-sonorilo por la servistaro; la apotekisto sciis, kion tio signifas. ”Jen oni vokas vin, fraŭlino”; li diris; ”kviete malsupreniru, intertempe mi faros riproĉ-paroladon al fraŭlino Jane.”

Volonte Bessie estus restinta, sed ŝi nepre devis foriri, ĉar en la domo de sinjorino Reed oni estis tre severa pri ĝustatempa apero ĉe la manĝoj.

”Sekve, laŭ via diro, tiu falo ne malsanigis vin; kio do malsanigis vin?” parolis li plue, kiam Bessie estis foririnta.

”Mi estis ŝlosita en malluma ĉambro, kie estas spirito.”

Mi rimarkis, ke sinjoro Lloyd ridetas kaj samtempe sulkigas la brovojn. ”Spirito! jen, se oni ĉion konsideras, vi estas ankoraŭ infano! Ĉu vi timas spiritojn?”

”La spiriton de sinjoro Reed mi timas. Li mortis en tiu sama ĉambro kaj tie li estis metita sur la mortliton. Nek Bessie nek iu alia kuraĝas vespere tien eniri, se tio ne estas necesa; kaj estis kruele enŝlosi min tie sen kandelo – tiel kruele, ke neniam mi forgesos pri tio!”

”Sensencaĵo! Kaj ĉu vi nur tial sentas vin tiel malfeliĉa? Ĉu vi ankaŭ timas dumtage?”

”Ne, sed baldaŭ estos refoje vespere kaj krom tio – mi estas tre tre malfeliĉa pro alia kaŭzo.”

”Pro kia kaŭzo? Ĉu vi povas tion al mi diri? Kiel volonte mi volus konfesi ĉion! Kiel malfacile estis al mi respondi tiun demandon! Infanoj povas senti, sed ili ne povas klare eldiri siajn pensojn, kaj kvankam ili plenumas tiun eldiron enpense al si mem, ili ne scias kiel esprimi tiujn pensojn per vortoj. Sed timante perdi ĉi tiun unuan kaj solan ŝancon mildigi mian doloron, sciigante ĝin al aliulo, mi sukcesis, post kelka doloriga silentado, trovi resuman kvankam sinceran respondon.”

”Unue mi havas nek patron, nek patrinon, nek fratinojn aŭ fratojn.”

”Sed vi havas amikan onklinon kaj krom ŝi kuzon kaj kuzinojn.”

Refoje mi eksilentis, poste mi balbute diris:

”Sed John Reed min batis teren kaj onklino ŝlosis min en la ruĝan ĉambron.”

Sinjoro Lloyd duafoje aperigis sian flartabakujon.

”Ĉu vi ne trovas, ke Gateshead Hall estas belega domo?” li demandis. ”Ĉu vi ne estas danka loĝi en tia bela domo?”

”Ĝi ne estas mia domo, sinjoro; kaj Abbot diris, ke mi ankoraŭ pli malmulte rajtas loĝi ĉi tie ol servisto.”

”Vere!? Sed vi ja ne estas tiel malsaĝa, ke vi deziras forlasi ĉi tiun belan domon?”

”Volonte mi forirus, se mi povus nur iri aliloken; sed mi ne povos foriri el Gateshead Hall antaŭ ol havi mastrinon.”

”Eble vi povos, kiu scias? Ĉu vi havas ankoraŭ aliajn parencojn, krom ĉe sinjorino Reed?”

”Mi kredas, ke ne, sinjoro.”

”Neniu de la patra flanko?”

”Tion mi ne scias; foje mi demandis tion al onklino Reed kaj ŝi diris, ke eble mi havas iun malriĉan parencon, kiu nomi ĝas Eyre, sed pli multon ŝi ne sciis pri tio …”

”Ĉu vi volus iri tien, se li ekzistus?”

Mi pripensis. La malriĉeco havas teruran aspekton por plenkreskuloj, kaj ankoraŭ pli teruran por infanoj. Ili scias nenion pri diligenta, honesta, honorinda malriĉeco; ili interrilatigas la vorton nur kun ĉifonaj vestoj, malbona nutraĵo, senfajra kameno, krudaj manieroj kaj malvirtoj. Malriĉeco sonis al mi kiel degradado. ”Ne, mi ne volonte apartenus al la malriĉuloj,” mi respondis.

”Ĉu ankaŭ ne, se ili estus amikaj al vi?”

Mi skuis la kapon; mi ne povis kompreni, kiel malriĉuloj povus esti amikaj; krome mi devus lerni paroli kiel ili parolas, mi devus transpreni iliajn manierojn, mi estus malbone edukata kaj poste fariĝus kiel unu el tiuj malriĉaj virinoj, kiujn mi kelkfoje vidis varti infanetojn, aŭ lavi siajn vestaĵojn en la pordokradoj de la dometoj de Gateshead. Ne, mi ne estis sufiĉe kuraĝa por aĉeti mian liberecon je kosto de rango.

”Sed ĉu viaj parencoj estas tiel malriĉaj? Ĉu ili apartenas al la laboristaro?”

”Tion mi ne scias; mia onklino Reed diris, se mi havas ilin, ili sendube estas almozuloj. Mi ne ŝatus almozpeti.”

”Ĉu vi ŝatus iri en lernejon?”

Mi pripensis tion; apenaŭ mi sciis, kio estas lernejo; kelkfoje Bessie rakontis pri ĝi kiel pri loko, kie knabinoj sidas sur benkoj kun bretoj por ripozigi la dorson kaj kie ili devas esti ekstreme bonkondutaj kaj obeemaj. John Reed malamis sian lernejon kaj parolis malbone pri sia instruisto; sed la opinio de John Reed ne estis regulo por la mia, kaj kvankam la rakontoj de Bessie pri lerneja disciplino (kiujn ŝi estis aŭdinta de knabinoj el familio, kie ŝi servis antaŭ ol veni al Gateshead) estis iom timigaj, mi tamen trovis tre agrabla, kion ŝi rakontis pri la diversaj kapabloj, akiritaj de kelkaj knabinoj. Ŝi fanfaronis pri belaj pentraĵoj, pejzaĝoj kaj floroj, kiujn ili estis farintaj, pri kantoj, kiujn ili kantis kaj poemoj, kiujn ili povis deklami, pri monujoj trikitaj de ili kaj francaj libroj, kiujn ili tradukis, kaj aŭskultante mi estis instigata fari tion saman.

Krom tio, lernejo estus granda ŝanĝo; ĝi signifis fari longan vojaĝon, tutan adiaŭon al Gateshead kaj komencon de nova vivo.

La fina aŭdebla rezulto de mia pripensado estis: ”Mi volonte irus en lernejon.”

”Bone, bone, nu, kiu scias, kio okazos,” diris sinjoro Lloyd, ekstarante. ”La infano bezonas ŝanĝon de ĉirkaŭaĵo,” li diris al si mem; ”ŝiaj nervoj ne estas en bona ordo.”

Bessie revenis; sammomente oni aŭdis veturilon proksimiĝanta laŭ la makadama vojo.

”Ĉu via sinjorino revenas, fraŭlino? Volonte mi parolus kun ŝi.”

Bessie petis lin eniri en la matenmanĝejon kaj montris al li la vojon tien. Mi kredas laŭ ĉio, kio okazis poste, ke la apotekisto dum sia interparolo kun sinjorino Reed konsilis al ŝi sendi min al lernejo. Tiu konsilo estis avide akceptita, ĉar kiel Abbot diris poste, kiam ŝi priparolis ĉion kun Bessie dum iu vespero, kiam ili sidis kune en la infanĉambro kudrante kaj kredante, ke mi jam dormas:

”Sinjorino tre certe ĝojas esti senigita de tia ĝenanta enuiga infano, kiu ĉiam agas kvazaŭ ŝi ŝpionadas kaj ŝpinas komplotojn.”

Mi kredas, ke Abbot vidis en mi specon de juna Guy Fawkes.

En la sama tempo mi la unuan fojon aŭdis, ke fraŭlino Abbot diris al Bessie, ke mia patro estis malriĉa predikisto, ke mia patrino kontraŭ la volo de sia familio estis edziniĝinta kun li, ke oni rigardis la geedziĝon kiel mezaliancon, ke mia avo Reed fariĝis tiel kolera pri ŝia malobeeco, ke li donis al ŝi eĉ ne unu ŝilingon; ke, post kiam mia patro jam post unu jaro de la geedziĝo estis atakita de la tifo pro siaj vizitoj ĉe la malriĉuloj en la granda fabrikurbo, kie li plenumis sian oficon de predikisto, kaj kie tiam regis tiu malsano; ke mia patrino estis infektita de la sama malsano kaj mortis monaton post li.

Kiam Bessie aŭdis tiun rakonton, ŝi ĝeme diris: ”Tiam tiu malfeliĉa Jane estas ja kompatinda, Abbot.”

”Jes,” diris Abbot, ”se ŝi estus amema, bela infano kaj oni povus kompati ŝian forlasitecon, sed tian malgrandan bufon oni ja tute ne atentas nek kompatas.”

”Ne multe, tio estas vera,” samopiniis Bessie; ”ĉiuokaze, la bela fraŭlino Georgiana multe pli interesus nin en tiaj cirkonstancoj.”

”Ho, mi freneze amas fraŭlinon Georgiana,” ekkriis la ekscitita Abbot. ”Ŝi estas anĝelo kun siaj longaj harbukloj kaj bluaj okuloj kaj tian belan koloron havas ŝiaj vangoj: ili estas kiel pentritaj! Bessie, mi dezirus peceton da rostita pano kun fromaĝo kiel vespermanĝon.”

”Tion mi ankaŭ dezirus – kun rostita cepo. Ĉu ni iru malsupren?”

Tuj poste ili foriris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.