La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXIII.

Ĉarmega somermezo brilis super Anglujo. Nur malofte nia ondĉirkaŭita lando estis feliĉigata de ĉielo tiel klara, de sunlumo tiel radianta, kiel ni havis ĝin sen interrompo en tiu somermezo. Estis, kvazaŭ aro da italaj tagoj, kiel armeo da belegaj migraj birdoj venis el la sudo por malsupreniĝi sur la ŝtonegojn de Albiono por ripozi tie. Ĉiu fojno estis jam rikoltita.

La kampoj ĉirkaŭ Thornfield estis verdaj kaj kvazaŭ ĵus razitaj, la landvojoj estis varmegaj kaj plenaj de polvo, la arboj paradis en la malluma verdo. Plektobariloj kaj arboj per sia plena malluma foliornamaĵo kontrastis la helajn herbejojn, sur kiuj ili staris.

En la somermeza tagfino Adèle, kiu la tutan tagon jam serĉis sovaĝajn fragojn en Haylane kaj tial estis laca, enlitiĝis je la malleviĝo de la suno.

Mi sidiĝis apud ŝi ĝis ŝi dormis kaj poste foriris de la knabino kaj eniris la ĝardenon.

Estis la plej ĉarma el ĉiuj dudek kvar horoj de la tago. La plej granda varmego pasis kaj sur la akvosopirantan teron kaj la brule varmegan monteton falis la bonfaranta roso. Kie la suno antaŭe malsupreniris en sia simpla belegeco, ne amasigante ĉirkaŭ si la pompon de la nuboj, tie sin etendis solena, ruĝa striego, en kiu tie kaj alie ardis kiel la fajro de brila gemo aŭ la moviĝanta flamo de altforno. Alte kaj malproksime, ĉiam pli malforta ĝi movis sin trans la horizonton. Sola stelo supreniris en la mallume blua oriento, baldaŭ ĝin sekvis la luno, sed ĝi estis ankoraŭ super la horizonto.

Kelkajn momentojn mi iris tien kaj reen sur la pavimita teraso; sed baldaŭ la odoro, kiun mi bone konis, nome tiu de cigaro, eliris al mi tra la malfermita fenestro; mi rimarkis, ke la fenestra pordo de la biblioteka ĉambro estas malfermita proksimume je manlarĝo, kaj mi sciis, ke de tie oni povas bone observi min. Tial mi malsupreniris en la fruktarbo-ĝardenon.

En la tuta parko ne estis loketo, kiu povis esti komparata kun ĝi pri kvieteco kaj paradiza belegeco; ĉi tie kreskis la ombroriĉaj arboj, la odorantaj floroj; tre alta muro ĝin apartigis de la mastrumada korto je unu flanko, je la alia flanko fagaleo ventoŝirmis la vastan herbejon kuŝantan post ĝi. Je la fino estis ruiniĝanta plektobarilo, la sola dispartigilo inter la solecaj grenkampoj; al tiu plektobarilo kondukis kurba piedvojeto, laŭ kies bordoj kreskis laŭroarboj etendiĝantaj ĝis giganta kaŝtanujo, ĉirkaŭ kies trunko estis metita oportuna benko. Tie nevidate oni povis promeni. La roso falis; estiĝis pli kaj pli mallume, kviete, kaj estis al mi, kvazaŭ mi ĉiam povus resti en ĉi tiu ŝirmata loko. Sed kiam mi transrigardis la florbedojn kaj arbogrupojn ĉe la fino de ĉi tiu izolita angulo, subite miaj paŝoj estis retenataj – ne de objekto, nek de brueto, sed refoje de avertanta odoro.

Jasmenoj kaj diantoj kaj rozoj jam longe cedis sian ĉiuvesperan odoron; ĉi tiu nova odoro devenas nek de ia floro nek de arbeto – ĝi devenas, tion mi scias tre bone, de la cigaro de sinjoro Rochester. Mi rigardis ĉirkaŭe kaj aŭskultis. Mi vidas la arbojn riĉe ŝarĝitaj de fruktoj. Duonmejlon de ĉi tie mi aŭdas en ĉarma arbetaĵo la kanton de najtingalo. Neniu moviĝanta homa figuro estas videbla, neniu proksimiĝanta paŝo estas aŭdebla, sed tiu odoro plifortiĝas: mi devas forkuri.

Mi iras al la kradpordo, tra kiu oni povas eniri la arbokulturejon – kaj rimarkas sinjoron Rochester enirintan. Mi paŝas flanken al la hedero. Kovrita niĉo; li ja ne restos longe; li ja baldaŭ reiros al la loko de kie li ĵus venis, kaj ne vidos min, se mi restos staranta senmove.

Sed ne – la vespera kvieteco estas same bonfaranta al li kiel al mi, kaj ĉi tiu antikva ĝardeno efikas al li la saman gravitadon; kaj li paŝetas pli malproksimen. Jen li levas la branĉon de grosarbetaĵo por gustumi la ĉarman frukton; ili estas grandaj kiel prunoj kaj peze pendas teren. Li deŝiras maturan ĉerizon de la spaliro; ree li sin klinas super grupo da floroj, ĉu por enspiri ĝian odoron, ĉu por admiri la roserojn sur la kalikoj.

– Granda tineo murmurante preterflugas min; ĝi sidiĝas sur planton je la piedoj de sinjoro Rochester; li vidas ĝin kaj kliniĝas pli profunden por atente observi ĝin.

”Nun li turnas al mi la dorson,” mi pensis, ”kaj estas okupita pro tiu observado; eble mi povos forŝteliĝi ne vidite, se mi senbrue foriras.”

Mi ŝteliris laŭ la rando de la florbedo, por ke min ne perfidu la knaretado de la ŝtonetoj kuŝantaj sur la vojo, kelkajn paŝojn de la loko, kiun mi estas paŝonta, li staris inter la florgrupetoj; evidente la tineo altiris lian atenton. ”Sendube mi pasos lin nerimarkite,” mi pensis. Kiam mi pasis trans lian ombron, kiun la ĵus surironta luno ĵetis trans la piedvojeton, li diris kviete ne turnante sin:

”Jane, venu ĉi tien kaj foje rigardu tiun insekton.”

Mi ne estis farinta bruon: li ne havis okulojn en la dorso – ĉu do lia ombro povis senti? En la unua momento mia koro sentis skueton, tiam mi proksimiĝis al li.

”Rigardu tiujn flugilojn,” li diris, ”ili rememorigas min pri okcidenta insekto; en Anglujo oni malofte vidas tian grandan kaj gajan noktovaganton: ho, jen ĝi flugas for!”

Kaj la tineo forflugis. Ankaŭ mi volis foriri; sed sinjoro Rochester sekvis min kaj kiam ni atingis la pordon, li diris:

”Reiru kun mi; la vespero estas tro bela por pasigi ĝin interne; kaj neniu povas deziri jam enlitiĝi, kiam la subiro de la suno kaj la suriro de la luno tiel mirinde bele koincidas.”

Unu el miaj eraroj estas, ke mia lango, kiu ofte kapablas doni trafan respondon, kelkfoje rifuzas al mi sian servon, kiam ĝi devas eligi senkulpigon, kie rapide elparolita vorto aŭ akceptebla preteksto povus savi min de granda embaraso. Ne estis al mi agrable promeni kun sinjoro Rochester en la fruktoĝardeno je ĉi tiu horo, sed pretekston mi ne trovis por povi foriri de li.

Per hezitantaj paŝoj mi sekvis lin, mi cerbumis pri la rimedo tiri min el la afero, sed li mem estis tiel kvieta kaj gravmiena, ke mi hontis pro mia konfuziĝo. La malpraveco – se mi povus paroli pri nuna aŭ estonta malpraveco – ŝajnis esti nur ĉe mia flanko; lia animo estis senkonscia kaj kvieta.

”Jane,” li ree parolis, kiam ni suriris la laŭbo-plantitan vojon kaj malrapide nin direktis al la ruiniĝanta plektobarilo kaj al la kaŝtanarbo, ”Jane, Thornfield estas belega restadejo en la somero, ĉu ne?

”Jes, sinjoro.

”Sendube vi jam komencis iom ami la domon, ĉar vi ŝatas naturbelecon kaj krom tio amas hejmecon.”

”Tre certe, mi tre amas kaj ŝatas Thornfield.”

”Kaj kvankam mi ne komprenas la kialon, mi tamen vidas, ke vi sentas ion simpatian rilate al tiu malsaĝa eta Adèle kaj same al la modesta sinjorino Fairfax.”

”Jes, sinjoro, en malsamaj manieroj mi kore amas ambaŭ.”

”Kaj ĉu vi ne malĝojus disiĝi de ili?”

”Jes.”

”Estas bedaŭrinde!” li diris ĝemante. Tiam li longe silentis.

Post kelka tempo li parolis plue: ”Tiel okazas en la mondo, apenaŭ oni trovis feliĉan restadejon, kiam subite sonas voĉo, kiu ordonas: ’leviĝu ĉar la tempo de via ripozo pasis.’ ”

”Ĉu do mi devos foriri, sinjoro?” mi demandis. ”Ĉu mi devos forlasi Thornfield?”

”Mi kredas, ke vi devos, Jane. Mi tre bedaŭras Jane, sed vere mi kredas, ke vi devas foriri.”

Tio estis por mi forta bato; sed mi ne lasis min ĵeti de ĝi sur la teron.

”Nu, sinjoro, mi estos preta, kiam venos la ordono de foriro.”

”Ĝi jam venis – ĉar mi devas hodiaŭ vespere sciigi al vi tiun ordonon.”

”Vi do estas edziĝonta, sinjoro?”

”Vi tion ĝuste divenis – precize divenis. Per via ordinara saĝeco vi denove trafis la kapon de la najlo.”

”Ĉu baldaŭ, sinjoro?”

”Tre baldaŭ, mia –, tre baldaŭ fraŭlino Eyre; kaj vi memoras ankoraŭ, kiam la famo aŭ mi mem sciigis al vi la unuan fojon, ke estas mia intenco, kurbigi mian maljunan fraŭlonukon sub la sankta jugo – ke mi intencas submeti min al la sankta edziĝostato kaj premi al mia brusto, mallonge dirite (ŝi estas plenbrakaĵo: sed tio estas indiferenta – oni ne povas havi tro multon de tia bonegaĵo, kia estas mia belega Blanche) nu do, kiel mi diris – aŭskultu min, Jane! Ne plu turnu la kapon por rigardi post alia tineo, ĝi estas nur kokcinelo fluganta hejmen. Mi nur volis memorigi al vi, ke estis vi, kiu unua diris al mi kun tiu via diskreteco, kiun mi tiel ŝatas – kun tiuj antaŭvido, prudento kaj humileco, kiuj decas al via respondebla kaj dependa situacio – ke, se mi edziĝos kun fraŭlino Ingram, vi prefere tuj foriros kun la eta Adèle. Mi ne volas aludi la ofendon, kiu por la adoratino de mia koro sin kaŝas en via deziro; vere, Jane, mi penos forgesi tiun ofendon, kiam vi estos malproksime de ĉi tie; mi penos forgesi pri ĝi kaj pensas nur al la antaŭzorgo, kiu kuŝas en ĝi; ĝi estis tiel granda, ke mi eĉ volas fari ĝin la gvidilo de miaj agoj. Adèle devas esti sendata al instituto kaj vi, fraŭlino Eyre, devos havi novan funkcion.”

”Jes, sinjoro, mi tuj presigos anoncon en la ĵurnaloj, sed mi supozas –” mi volis diri, ”mi supozas, ke mi povos resti ĉi tie, ĝis mi trovis alian hejmon,” sed mi eksilentis sentante, ke estus al mi neeble diri tiun longan frazon, ĉar en tiu momento mi ne povis regi mian voĉon.

Sinjoro Rochester parolis plue, ”Mia edziĝo okazos proksimume antaŭ la paso de monato, kaj en tiu intertempo mi ĉirkaŭrigardos por trovi por vi funkcion kaj novan hejmon.”

”Dankon, sinjoro, mi bedaŭras kaŭzi al vi tiom da peno.”

”Ho! ne senkulpigu vin! Mi opinias, ke subulo, kiu tiel bone plenumis sian devon, kiel vi, havas la rajton postuli malgrandan subtenon kaj helpon de sia mastro, precipe kiam li sen multa peno povos oferi ilin; mi eĉ aŭdis, ke mia estonta bopatrino scias pri funkcio, kiu eble taŭgos por vi; ŝi parolis pri la edukado de la kvin filinoj de certa sinjorino Dionisius O’Gall en Bitternutlodge, en la graflando Connaught en Irlando. Irlando plaĉos al vi, mi kredas; oni diris al mi, ke la tieaj homoj estas varmkoraj kaj bonaj.”

”Sed tio estas tiel malproksime de ĉi tie, sinjoro.”

”Ne gravas – saĝulinon kiel vi ja ne timigos la longa vojaĝo aŭ la malproksimeco – ĉu ne?”

”La vojaĝo estas al mi indiferenta – sed la malproksimo, kaj krom tio la maro estos interbarilo – –”

”Inter kiuj, Jane?”

”Inter Anglujo, Thornfield, kaj –”

”Nu?”

”Kaj vi, sinjoro.”

Tion mi diris malvole; kaj ne povante reteni la larmojn, ili venis al mi en la okulojn. Sed mi ne ploris tiel laŭte, ke oni povis aŭdi tion; mi retenis la singultojn. La penso pri sinjorino O’Gall en Bitternutlodge kaj ŝiaj kvin filinoj glaciigis mian koron; kaj ankoraŭ pli glaciiga estis la penso al la ondegoj kaj la ondoŝaŭmo, kiuj kiel ŝajnis, estis destinitaj muĝi inter mi kaj la viro, ĉe kies flanko mi nun estis promenanta; kaj plej terura estis la penso pri tiu vasta, profunda, neŝipirebla maro – riĉeco, situacio, moroj, kutimoj – disiganta min de tio, kion mi tiel nature kaj neeviteble amis.

”Ĝi estas tiel malproksime de ĉi tie,” mi diris refoje.

”Tre certe, kaj kiam vi estos en Bitternutlodge, graflando Connaught en Irlando, tiam mi neniam revidos vin, Jane, tio estas ne kontraŭdireble vera. Ĉar neniam mi iros al Irlando, mi ne simpatias kun tiu lando. Sed, ĉu ne vere, Jane, ni estis ĉiam bonaj amikoj.”

”Jes, sinjoro.”

”Kaj kiam bonaj amikoj estas kune en la antaŭvespero de disiĝo, tiam ili sentas sin feliĉaj, se ili povos pasigi la pasigotan tempon unu flanke de la alia. Venu – ni kviete parolu ankoraŭ horon aŭ pli longe pri la disiĝo kaj la vojaĝo kaj dume ni rigardu la stelojn, kiel ili kviete unu post la alia supreniras sur la ĉielo. Ni sidiĝu ĉi tie sur tiu benko sub la alta honorinda kaŝtanujo. Ni sidiĝu tie hodiaŭ vespere en paco; eble la sorto decidis, ke neniam poste ni sidos tie.” – Li premis min sur la benkon, kaj sidiĝis ĉe mia flanko.

”La vojo al Irlando estas tre longa, Jane, ke fariĝas al mi malfacile sendi mian etan amikinon al tia longa, laciga vojaĝo; sed kion fari, se mi ne havas la povon fari ion pli bonan?

Ĉu vi kredas, ke niaj karakteroj estas iel parencaj, Jane?

En tiu momento ne estis al mi eble doni iun ajn respondon; la emocio, kiun sentis mia koro, estis tro granda.

”Ĉar,” li parolis plue, ”ofte min atakas strangaj sentoj rilate al vi, precipe kiam vi estas tiel proksima al mi, kiel nun; tiam estas al mi, kvazaŭ mi portas en mia brusto iun fadenon, kiu firme kaj nerompeble estas ligita al sama loko en via malgranda, delikata korpeto. Kaj mi timas, ke por ĉiam rompiĝos tiu kunigita fadeno, kiam tiu ventega kanalego kaj pli ol ducent mejloj da tero kuŝas inter ni. Kaj tiam min teruras la angoro, ke tiam mi devos morti pro interna sangoperdo.

Rilate al vi – vi – baldaŭ forgesos min.”

”Tion mi povus neniam sinjoro – Vi scias, ke…” – mi ne estis kapabla paroli plue.

”Jane, ĉu vi aŭdas kiel la najtingalo kantas tie en la arbaro?

Aŭskultu do.”

Dum mi aŭskultis, mi komencis konvulsie singulti; ĉar mi ne povis plu regi miajn sentojn; mi devis cedi kaj mia longe retenita doloro tremigis mian tutan korpon. Kiam mi rekomencis paroli, mi faris tion nur por elparoli la pasian deziron, ke neniam mi naskiĝus aŭ venus al Thornfield.

”Ĉu estos al vi malfacile foriri de ĉi tie, Jane?”

La potenco de tiu sento, kiu naskis en mi amon kaj ĉagrenon, luktis por estiĝi la plej forta kaj volis eksplodi – ĝi volis perforte venki, ĝi volis sin montri, ĝi volis vivi, leviĝi, regi; jes – ĝi eĉ volis paroli.

”Mi malĝojas, ĉar mi devas forlasi Thornfield, ĉar mi amas Thornfield – mi ĝin amas, ĉar mi vivis ĉi tie plenan, feliĉegan vivon almenaŭ dum mallonga tempo. Ĉi tie oni ne piedpremis min. Ĉi tie mi ne ŝtoniĝis, oni ne enŝlosis min kun stultaj animoj, oni ne metis min ekster ĉion, kio estas brila, alta kaj plenforta. Mi povis vizaĝon kontraŭ vizaĝo paroli kun tio, kion mi honoras; kun fortega, grandanima, malproksimen rigardanta karaktero. Mi konatiĝis kun vi, sinjoro Rochester, kaj teruro kaj angoro min kaptas, ĉar por ĉiam mi estos fortirata de vi. Mi vidas la necesecon de mia forvojaĝo kaj ĝi fantome min rigardas kiel la neceseco de la morto.”

”Kie do vi vidas tiun necesecon?” subite li demandis al mi.

”Kie? Vi mem, sinjoro, ŝovis ĝin antaŭ min.”

”En kiu formo?”

”En la formo de fraŭlino Ingram, nobla, belega virino – via fianĉino.”

”Mia fianĉino! Kiu fianĉino? Mi ne havas fianĉinon!”

”Vi havos ŝin.”

”Jes – mi havos! – mi havos!” Li kunpremis la dentojn.

”Tial mi devos foriri – vi mem tion diris.”

”Ne: vi restu! Mi ĵuras tion – kaj tiun ĵuron mi plenumos.”

”Mi diras, ke mi iru,” mi respondis, pasie emociiĝinta. ”Ĉu vi kredas, ke mi povos resti, kaj esti nenio al vi? Ĉu vi kredas, ke mi estas aŭtomato? – maŝino sen sento? Ke mi povas toleri, ke oni forbatu de mia buŝo la panpecon, ke oni fortiru de mia mano la kalikon kun la klara akvo? Ĉu vi kredas, ke mi estas senanima, senkora, ĉar mi estas malriĉa, malgranda?

– Vi malprave pensas! Mi havas tiom da animo, kiom vi – tiom da koro, kiom vi! Se Dio estus donacinta al mi nur iom da beleco kaj grandan riĉaĵon, tiam mi kaŭzus al vi tiom da peno kaj ĉagreno forlasi min, kiom vi al mi kaŭzas iri de vi. Mi nun ne parolas per la mediumo de la kutimo, eĉ la karno nun ne parolas al la karno – nun ĝi estas mia animo, kiu parolas al via, estas kvazaŭ ili ambaŭ trairus la pordon de la morto, kaj kvazaŭ ni starus antaŭ la piedoj de Dio – kiel egaluloj kiaj fakte ni estas!”

”Kiaj fakte ni estas!” ripetis sinjoro Rochester – ”tiel” li diris plue kaj ĉirkaŭbrakis min, premis sur sian koron, premis sian buŝon sur mian kaj diris: ”tiel, Jane!”

”Jes, tiel, sinjoro,” mi diris kiel li, ”sed tamen ne tiel; ĉar vi estas edziĝonta viro – aŭ preskaŭ edziĝonta – kaj eĉ kun iu, kiu staras tre malsuper vi – kun iu, kiun vi ne simpatias – kiun neeble vi povas kore ami; ĉar mi vidis kaj aŭdis, kiel vi mokis ŝin. Mi malestimus tian geedziĝon, tial mi estas pli bona ol vi – lasu min iri!”

”Kien, Jane? Al Irlando?”

”Jes, al Irlando. Mi nun diris mian opinion kaj nun mi povas iri, kien mi volos.”

”Jane, silentu; ne tiel luktu kiel sovaĝa birdo, kiu pro senespero disŝiras siajn proprajn plumojn.”

”Mi ne estas birdo, kaj neniu reto, neniu birdkaptisto kapablas kapti min. Mi estas libera homa estaĵo kun sendependa volo, kaj nun mi uzas tiun volon, dum mi foriras de vi.”

Dua, forta klopodo liberigis min kaj mi staris rekte antaŭ li.

”Kaj via volo ankaŭ decidu pri via sorto,” li diris. ”Mi oferas al vi mian manon, mian koron kaj parton de ĉio, kion mi posedas.”

”Vi ludas farson, kiun mi priridas.”

”Mi petas vin iri ĉe mia flanko tra la vivo – esti mia dua duono kaj plej bona akompanantino.”

”Rilate al tio vi jam longe faris vian elekton, tenu ĝin.”

”Jane, silentu kelkajn momentojn; vi estas tro ekscitita. Ankaŭ mi klopodos kvietiĝi.”

Ventopuŝo trairis la laŭro-aleon kaj murmuris tra la branĉojn de la kaŝtanujo. Ĝi iris pluen – pli kaj pli pluen ĝis ĝi formortis en la malproksimo. La kantado de la najtingalo estis nun la sola sono aŭdata, kaj dum mi aŭskultis ĝin, miaj larmoj ekfluis. Sinjoro Rochester sidis senmove kaj amike kaj grave rigardis min. Mallonga momento pasis antaŭ ol li ree ekparolis; fine li diris:

”Sidiĝu ĉe mia flanko, Jane, kaj ni klopodu kompreni unu alian.”

”Neniam mi sidiĝos plu ĉe via flanko. Mi devis cedi tiun lokon kaj ne reprenos ĝin.”

”Sed, Jane, mi petas tion al vi, kiel al mia edzino; nur kun vi mi volas edziĝi.”

Mi silentis, pensante, ke li primokas min.

”Venu, Jane – venu ĉi tien.”

”Via fianĉino staras inter ni.”

Li salte leviĝis kaj per unu paŝo estis apud mi.

”Mia fianĉino estas ĉi tie,” li diris, ree tirante min al si, ”ĉar vi estas mia egalulino kaj ĉar vi similas min, Jane, ĉu vi volas estiĝi mia edzino?”

Mi ankoraŭ ne respondis, kaj ree mi luktis por liberigi min de liaj brakoj, ĉar mi ankoraŭ ne kredis al li.

”Ĉu do vi ne kredas, kion mi diras, Jane?”

”Ne, tute ne.”

”Ĉu do vi ne fidas min?”

”Neniel.”

”Ĉu mi estas mensogulo en viaj okuloj?” li kolerete demandis.

”Eta dubulino, mi konvinkos vin. Kio estas al mi fraŭlino Ingram? Tute nenio. Kaj tion vi tre bone scias. Kion ŝi sentas por mi? Nenion, kaj mi faris mian eblon por ricevi la pruvon pri tio. Mi zorgis por tio, ke ŝin atingis la famo, ke mia posedaĵo ne estas la triono de tio, kion oni supozis, kaj poste mi vizitis ŝin por vidi la efikon; kaj de ŝi kaj de ŝia patrino mi estis ricevata tre indiferente, malvarmete. Mi ne povus kaj ne volus edziĝi kun fraŭlino Ingram. Ho vi – vi stranga, preskaŭ supertera estaĵo! – Vin mi amas kiel mian propran karnon.

Vin – ho malriĉa, eta, kvankam ne bela – vin mi petegas akcepti min kiel vian edzon.”

”Kion, min!” mi kriis, komencante kredi lian sincerecon pro lia graveco kaj precipe pro lia malĝentileco. ”Ĉu min, kiu havas neniun amikon, krom vi – almenaŭ se vi estas tia. Kiu posedas nenion krom tio, kion vi al mi donis?”

”Jes, vin. Jane. Vi devas estiĝi mia – tute mia. Ĉu vi konsentas?

Diru jes kaj tuj.”

”Sinjoro Rochester, montru al mi vian vizaĝon; turnu ĝin al la lunlumo.”

”Kial?”

”Ĉar mi volas legi vian vizaĝon – turnu ĝin al la lunlumo!”

”Jen! Vi trovos nur malmulton legeblan krom ĉifita, plenskribita paĝo. Sed provu legi – tamen rapidu, ĉar mi suferas.”

Lia vizaĝo estis tre ekscitita kaj ruĝa; spasmaj linioj kuris sur lia vizaĝo kaj liaj okuloj brilis per stranga ardo.

”Ho, Jane, vi turmentas min!” li kriis. ”Vi turmentas min per tiu esplora kaj tamen korfidela kaj noblanima rigardo!”

”Kiel mi povas fari tion? Se vi estas sincera kaj via ofero sincera, miaj solaj sentoj al vi devas esti dankemo kaj dediĉo – ili ne povas turmenti.”

”Dankemo!” li kriis; kaj sovaĝe li diris plue – ”Jane, akceptu min rapide. Diru Edward – nomu min per mia nomo – Edward – mi volas edziĝi kun vi.

”Ĉu vi ne mokas? Ĉu vere vi amas min? Ĉu sincere vi deziras, min kiel vian edzinon?”

”Tion mi deziras, kaj se ĵuro estas necesa por pruvi tion, mi ĵuras.”

”Tiam, mi volas edziĝi kun vi, sinjoro.”

”Diru Edward, ne: sinjoro.

”Kara Edward!”

”Venu al mi – kiel eble plej proksime,” – li diris; kaj premante sian vangon al mia, li flustris: ”faru min feliĉa kaj mi feliĉigos vin.”

”Dio pardonu al mi!” li diris al si mem, ”kaj ke la mondo sin ne loku inter nin. Ŝi estas mia, ŝi restos mia.”

”Sed neniu povus loki sin inter nin.”

”Ne, – kaj tio estas tre feliĉa,” li diris. Kaj se mi amus lin malpli multe, mi trovus en tiu momento liajn ravitan rigardon kaj voĉtonon sovaĝaj; sed sidante tiel ĉe lia flanko, vekita de la premsonĝo de disiĝo – kaj vokita al la paradizo de la rekuniĝo mi pensis nur pri la feliĉo, kiu abunde estis al mi oferata. Kaj ĉiam denove li demandis: ”Ĉu vi estas feliĉa, Jane?” Kaj ĉiam mi respondis lin: ”Jes!” Kaj tiam li murmuris:

”Per tio ĉio kvitiĝos – per tio ĉio kvitiĝos. Ĉu mi ne trovis ŝin sen amikoj kaj senkonsola? Ĉu nun mi ne protektos, amos kaj konsolos ŝin? Ĉu mia koro ne estas plena de amo kaj ĉu miaj decidoj ne estas firmaj? Ĉi tio ne estos. alkalkulita al mi kiel peko antaŭ la dia tribunalo. Mi scias, ke mia Kreinto aprobas, kion mi nun faras. Rilate al la juĝo de la mondo – ĝi estas al mi tute indiferenta. Mi kontraŭstaros ĉies opinion.”

Sed kio okazis al la vespero? La luno ankoraŭ ne subiris kaj malgraŭ tio ni jam dronis en la mallumo. Apenaŭ mi povis vidi la vizaĝon de mia mastro, kvankam mi sidis tuj apud li.

Kaj kio okazis al la kaŝtanujo? Ĝi ĝemis kaj kurbigis siajn branĉojn dum subite la vento fajfegis trans nin tra la laŭroaleo.

”Ni devos iri internen,” diris sinjoro Rochester, ”la vetero ŝanĝiĝas. Mi povus sidi kun vi ĉi tie ĝis morgaŭ matene, Jane.”

”Kaj mi kun vi,” mi pensis. Kaj eble mi estus dirinta tion, sed blindiganta fulmo pafiĝis el nubo, al kiu okaze mi suprenrigardis; sekvis bruego, kraketado kaj tondrobato tiel terura, ke mi kaŝis miajn blindigitajn okulojn sur la ŝultro de sinjoro Rochester.

La pluvo ekfalis torente. Rapide li tiris min post si laŭ la piedvojo, tra la parko, ĝis ni atingis la domon. Sed ni ambaŭ estis trempe malsekaj antaŭ ol ni transiris la sojlon. Li estis deprenanta mian ŝalon en la koridoro, kaj forĵetanta la akvon el miaj disiĝintaj haroj, kiam sinjorino Fairfax venis el sia ĉambro.

Komence mi ne rimarkis ŝin, nek sinjoro Rochester. La lampo brulis. Estis preskaŭ noktomezo.

”Iru tuj demeti viajn malsekajn vestojn,” li diris, ”kaj: bonan nokton – dormu bone, mia karulino!”

Ripete li kisis min. Rigardante supren kaj liberiginte min el lia ĉirkaŭbrako, mi vidis la palan, gravan kaj konsternitan vidvinon. Mi ridetis al ŝi kaj rapidis supren. ”Klarigoj sekvos poste,” mi pensis. Sed atinginte mian ĉambron, mi sentis la okazintaĵon ĝenege terura, ke ŝi klarigus al si malbone, kion ŝi ĵus vidis. Tiu timo baldaŭ foriĝis, ĉar mia ĝojego forpelis ĉiun alian senton; kaj kvankam la vento fajfegis kaj la fulmotondro bruegis, kaj la fulmoj ĉiam denove heligis mian ĉambron, kaj la pluvego kiel akvofalo falis el la ĉielo, mi ne sentis plu timon kaj eĉ malmultan respektimponon. Sinjoro Rochester venis tri fojojn al mia ĉambro dum la ventego por demandi, ĉu mi estas kvieta, kaj tio konsolis min kaj donis al mi la forton por elteni ĉion.

Antaŭ ol mi ellitiĝis en la sekvanta mateno, eta Adèle enkuris mian dormejon por rakonti al mi, ke la alta sovaĝa kaŝtanarbo en la nokto estis trafita de la fulmo kaj ke ĝi duone estas frakasita.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.