La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO II.

Mi kontraŭbatalis dum mi estis portata supren, io tia ĝis tiu tempo ankoraŭ neniam okazis, kaj krome estis io, kio pligrandigis la malbonan opinion, kiun havis pri mi Bessie kaj fraŭlino Abbot. Mi estis ekster mi mem, mi bone sciis, ke unu momento de ribelo ĉiam kaŭzos al mi ĉiajn punojn, kaj kiel ĉiu alia ribelanta sklavo, mi en mia malespero decidis defendi min kiel eble plej forte.

”Firme tenu ŝiajn brakojn, fraŭlino Abbot, ŝi ja similas sova ĝan katon.”

”Fi do, fi do!” kriis la servistino, ”kia hontinda konduto, kuraĝi bati la junan sinjoron, kaj eĉ la filon de via bonfarantino! Li ja estas via juna mastro!”

”Mastro!? Ĉu li estas mia mastro? Ĉu mi estas lia servistino …?”

”Ne, vi estas ankoraŭ pli malmulte ol servistino, ĉar vi faras nenion por via manĝo. Sidiĝu tie kaj pripensu vian netaŭgecon.”

Ili sukcesis porti min en la ĉambron indikitan de sinjorino Reed kaj tie ili sidigis min sur seĝeton. Mia unua klopodo estis tuj forsalti de ĝi kiel risorto; sed la kvar manoj tuj residigis min.

”Se vi ne kviete sidos, mi estos devigata ligsidigi vin,” diris Bessie. ”Fraŭlino Abbot, pruntedonu al mi vian ŝtrumprubandon; mian ŝi tuj rompus.”

Fraŭlino Abbot paŝis flanken por senigi sian dikan kruron de la petita ŝtrump-rubando. Tiuj preparoj por ligi min kaj la honto devenanta de tio, iom kvietigis mian ekscitecon.

”Ne ligu min!” mi kriis, ”mi kviete sidos”. Por konvinki ilin pri tio, mi kaptis ambaŭmane la seĝeton.

”Estas plej saĝe tion fari,” diris Bessie; kaj kiam ŝi estis certa pri tio, ke vere mi kvietiĝis, ŝi ellasis min; poste ŝi kaj fraŭlino Abbot ekstaris antaŭ mi kun krucumitaj brakoj kaj ambaŭ fikse rigardis min, kvazaŭ dubante, ĉu mi perdis la prudenton.

”Ion tian ŝi ankoraŭ neniam faris,” diris Bessie fine, turnante sin.

”Sed tia estas ŝia karaktero,” respondis la alia. ”Mi jam pli ol unu fojon diris al la sinjorino, kion mi opinias pri tiu infano, kaj la sinjorino tute opinias kiel mi.”

”Ŝi ŝpinas malicaĵojn, neniam mi vidis knabinon de ŝia aĝo, kiu estas tiel trompkaŝema.”

Bessie respondis nenion; sed post kelka tempo ŝi diris al mi:

”Vi devas pripensi kiel danka vi estu al la sinjorino. Ŝi nutras vin, kaj se ŝi ne plu zorgos pri vi, tiam vi devos iri en la malriĉulejon.”

Mi havis nenion por respondi al tiuj paroloj, ĉar ili tute ne estis por mi io nova; la plej unuaj rememoroj de mia vivo enhavis tiajn diraĵojn. La riproĉo, ke mi estas tute dependa, estis al mi io malklara, ĉiam resonanta en miaj oreloj tre dolorige, sed kiun ĝis nun mi duone komprenis.

Fraŭlino Abbot parolis plue:

”Kaj precipe ne imagu, ke vi estas egalulino de la junaj fraŭlinoj kaj de la juna sinjoro, ĉar la sinjorino havis la bonecon eduki vin. Ili poste ricevos herede multege da mono, kaj vi ricevos tute nenion. Mi tial konsilas al vi esti humila kaj peni esti kontenta.”

Kaj Bessie parolis plue akravoĉe: ”Ĉio, kion ni diras al vi, estas por viaj propraj bono kaj profito. Vi devas fari vian eblon esti utila kaj agrabla, tiam vi eble havos ĉi tie bonan hejmon; sed la sinjorino forpelos vin, se vi fariĝos eksplodema kaj malbonkonduta.”

”Krom tio,” diris fraŭlino Abbot, ”Dio punos vin; Li povus mortigi vin meze de via kolero kaj kien vi tiam iros? Nu, Bessie, ni foriru kaj lasu ŝin sola. Mi ne dezirus havi ŝian koron eĉ se oni riĉigus min. Preĝu post kiam vi rekvietiĝos, Jane, ĉar se vi ne pentos, malica spirito povus tra la kamentubo malsupreniri por forkonduki vin.”

Ili foriris kaj ŝlosis post si la pordon.

La ruĝa ĉambro estis gastoĉambro, kie malofte aŭ neniam iu dormis. Ĝi estis nur uzata, kiam okaze venis en la Gateshead-kastelon aro da vizitantoj kaj kiam estis necese uzi ĉiujn dormejojn, kiujn posedis la kastelo. Ligna lito, kun masivaj mahagonaj kolonoj, kaj ĉirkaŭita de malhele-ruĝaj kurtenoj el damasko, staris kiel tabernaklo en la mezo; la du grandaj fenestroj kun la daŭre fermitaj ĵaluzioj estis duone kovritaj per festonoj el la sama ŝtofo; la planka tapiŝo estis ruĝa; la tablo ĉe la pieda parto de la lito estis kovrita per fajre ruĝa tuko; la muroj estis kapreol-koloraj kun violkolora nuanco; la vestoŝranko, la tualetotablo, la seĝoj estis el malhele polurita malnova mahagono. El ĉi tiuj profundaj ombroj leviĝis alte kaj brile iuj sur aliaj, la matracoj kaj kusenoj de la lito, kovritaj de neĝblanka ”marseille”-kovrilo. Iom pli malakre konturiĝis grandega remburita brakseĝo, ankaŭ blanka kaj kun piedbenketo ĉe la kapa parto de la lito kaj kiu, kiel ŝajnis al mi, aspektis kiel malbrilkolora trono.

Estis malvarmete en tiu dormejo, ĉar nur malofte ĝi estis fajre varmigita; estis silente tie, ĉar ĝi kuŝis tiel malproksime de la infanĉambro kaj kuirejo; grava ĝi estis, ĉar tiel malofte oni ĝin eniris. Nur la laboristino venis tien sabate por forigi la polvon amasiĝintan dum tuta semajno sur la speguloj kaj mebloj.

Krom tio sinjorino Reed tiam kaj tiam ĝin eniris por kontroli la enhavon de certa sekreta tirkesto en la vestoŝranko, enhavanta diversajn pergamenojn, juvelojn kaj miniaturan portreton de ŝia mortinta edzo; kaj en tiuj lastaj vortoj sin kaŝis la tuta sekreto de la ruĝa ĉambro – la sorĉvortoj, kiuj allogis tiel malmultajn vizitantojn al ĉi tiu ĉambro malgraŭ ĝia graveco.

Sinjoro Reed mortis antaŭ naŭ jaroj kaj en ĉi tiu ĉambro li elspiris sian lastan elspiron, ĉi tie li kuŝis sur la pomp-lito; kaj de tie lia ĉerko estis forportita de funebraĵistoj; kaj post tiu tago sento de malgaja konsterno retenis ĉiun viziti ĝin ofte.

La loko sur kiu Bessie kaj la akrehumora fraŭlino Abbot estis kvazaŭ najlintaj min, estis malalta kanapo, staranta apud marmora kamen-breto. Antaŭ mi leviĝis la lito; ĉe la dekstra flanko staris la alta malhela vestoŝranko kun malklaraj lumnuancoj, kiuj daŭre ŝanĝis la koloron de la paneloj.

Ĉe mia maldekstra flanko estis la duone kovritaj fenestroj; granda spegulo inter ĉi tiuj lastaj reflektis la gravecon de la lito kaj de la ĉambro. Mi ne estis certa pri tio, ĉu ili ŝlosis la pordon, kaj tuj kiam mi kolektis sufiĉan kuraĝon por min movi, mi ekstaris por ekzameni. Ho ve! jes; neniu malliberejo estis iam pli bone ŝlosita. Deturnante min de la pordo, mi devis iri laŭlonge de la spegulo; mia ensorĉita rigardo mezuris la profundon, kiun ĝi montris. En tiu fantazia profundo ĉio aspektis ankoraŭ pli malvarma kaj pli malluma ol en la realo; la stranga, eta figuro, fikse rigardanta min, kun pala vizaĝo, kun brakoj konturiĝantaj en la mallumo kaj kun okuloj brilantaj de teruro, kaj kiuj solaj sin movis dum ĉio alia staris senmove, efikis al mi kiel aperaĵo de fantomo. Mi imagis, ke ĝi aspektas kiel malgranda fantomo, duone feina, duone kobolda, kiel prezentis ilin la dumvesperaj rakontoj de Bessie kaj kiel ili leviĝis el la solecaj filik-kovritaj valoj en la marĉejo kaj kiuj aperis antaŭ vojaĝantoj surprizitaj de la nokto.

Mi reiris al mia seĝeto.

La superstiĉo tute regis min en tiuj momentoj; sed la horo de ĝia plena triumfo ankoraŭ ne venis: mia sango estis ankoraŭ varmega; la kuraĝo de ribelanta sklavo ankoraŭ armis min per sia amara povo; unue mi devis forigi de mi la memorojn pri ĉio, kio ĵus okazis, antaŭ ol mi povus droni en timo de tio, kio estis okazonta.

Ĉiuj tiranaĵoj de John Reed, ĉiu fiera indiferenteco de liaj fratinoj, ĉiu malŝato, kiun por mi sentis ilia patrino, la partieco de la servistaro, leviĝis en mia animo kiel en malpura fonto.

Kial mi devis ĉiam suferi, kial oni ĉiam riproĉis min kaj kial mi estis ĉiam kulpigata? Kial mi neniam povis kontentigi aliulon?

Kial mi ĉiam vane faris mian eblon gajni la favoron de aliuloj?

Eliza, kiu estis obstina kaj egoista, estis respektata. Georgiana, kiu estis tro-dorlotita, amata kaj ĉikankaraktera, kiu ĉiam disputadis kaj havis arogantan teniĝon, estis indulgata.

Ŝajnis, ke ŝia bela vizaĝo, ŝiaj ruĝaj vangoj kaj orblondaj haroj ĉarmigis ĉiun, kiu ŝin vidis kaj ke ili liberigis ŝin de kiu ajn plenumita kulpo.

Kaj neniu kuraĝis kontraŭi al John, pli malmulte lin puni, kvankam li tordrompis la kolojn de la kolomboj, mortigis la kokidojn kaj incitis la hundojn kontraŭ la ŝafojn, forŝiris la fruktojn de la vinberbranĉoj kaj rompis plej maloftajn kreskaĵojn en la florejo. Sian patrinon li nomis maljunulino, kaj kelkfoje li mokis ŝin pro ŝia pala vizaĝkoloro, kiu tamen ne estis pli pala ol lia; li tute ne atentis ŝiajn dezirojn; kaj ofte okazis, ke li difektis ŝian silkan vestaĵon; kaj malgraŭ ĉio li restis ”ŝia karulo”. Mi ne kuraĝis fari ion malbonan. Mi penis plenumi ĉiun devon, sed malgraŭ tio, oni nomis min sentaŭga, enuiga, obstina kaj ŝtelirema.

Mia kapo doloris ankoraŭ kaj sangis pro la ricevita bato kaj la falo, kiun mi faris; neniu estis riproĉinta lin pro lia senpripensa bato; sed ĉiu superŝutis min per amaraj insultoj, ĉar mi estis kontraŭstarinta lin por eviti pluan maljustan perforton.

Maljustan! – Maljustan! diris mia prudento incitita per la timiga instigo al maloportuna kvankam mallongdaŭra fortostreĉo; kaj la decido, ankaŭ devenanta de mia inciteco, igis min serĉi iun rimedon por senigi min de tiaj nesufereblaj subpremoj – ekzemple per forkuro, aŭ se tio estus ebla, per rifuzo de manĝaĵo kaj malsatmortiĝo.

Kia anima konsterno min atakis en tiu terura posttagmezo!

Kiel konfuziĝis mia cerbo kaj kiel ribelis mia tuta koro! Kaj malgraŭ tio, en kia mallumo, en kia granda nescio tiu animbatalo okazis en mi! Mi ne povis trovi respondon al la demando, kiu senĉese trudiĝis en mia animo: – Kial mi devas tiel suferi; nun, post tiom da jaroj, ĉio tio estas al mi klara.

Mi estis malakordo en Gateshead Hall; mi estis tie kiel neniu alia; mi havis nenion, kio harmoniis kun sinjorino Reed aŭ kun ŝiaj infanoj aŭ kun ŝia kunularo. Sed ĉar ili min ne amis, mi ankaŭ ne amis ilin. Ili ne bezonis montri iun amon al estaĵo samopinianta kun neniu el ili; estaĵo tiel malsama pri karaktero, temperamento kaj emo; senutila estaĵo kaj ne kapabla utili al ili, aŭ esti al ili agrabla; estaĵo, kiu donis malbonan ekzemplon, ĉar ĝi portis en si la ĝermojn de indigno pri ilia konduto al mi, kaj pri manko de respekto por ilia opinio.

Se mi estus ĝoja, viva, senzorga, multpostulema, bela kaj petolema infano – eĉ dependa kaj kun malmultaj amikoj – sinjorino Reed estus konsiderinta min kun pli da plezuro kaj kontento; tion mi sciis tre bone, kaj tiam ŝiaj infanoj estus agintaj je mi kun pli da bonkoreco kaj ludintaj kun mi pli amike, kaj la servistaro ne estus farinta min la turmentato de la infanĉambro.

La taglumo malaperis el la ĉambro; la kvara horo jam pasis kaj la nubhava posttagmezo ŝanĝiĝis en malgajan krepuskon.

Mi aŭdis la pluvon, kiu ankoraŭ seninterrompe frapadis la fenestrovitrojn de la ŝtuparo, kaj la venton, kiu muĝadis en la arbetaĵoj malantaŭ la halo; iom post iom al mi fariĝis ŝtonmalvarme kaj mi perdis la kuraĝon. La kutima sento de subpremo, sento de dubo pri mi mem kaj de senespera malĝojo, falis malvarme sur la lastajn formortantajn fajrerojn de mia kolero. Ĉiuj diris, ke mi estas malbona kaj eble ili pravis: ĉar ĉu mi antaŭ nelonge ne pensis malsatmortigi min? Tio sen kontraŭdiro estis krimo, kaj ĉu mi estis preta morti? Kaj ĉu la tombokelo sub la ĥorejo de Gatesheadpreĝejo estas tia alloga fino? En tiun tombokelon estis ankaŭ metita la ĉerko de sinjoro Reed; pensante pri tio, min iom post iom kaptis granda teruro. Mi ne bone povis rememori lin, sed sciis, ke li estis mia propra onklo – la frato de mia patrino – ke li estis akceptinta min en sian domon, kiam mi fariĝis malgranda orfino; kaj ke li sur sia mortolito igis promesi sinjorinon Reed, ke ŝi zorgos pri mi kaj edukos min kiel propran infanon. Sinjorino Reed verŝajne opiniis, ke ŝi plenumis tiun promeson; kaj ŝi faris tion laŭ la povo de sia karaktero, tion mi devas diri.

Sed kiel en realo ŝi povus ami entrudulinon, kiu ne apartenis al ŝia familio kaj kiu en neniu maniero estis parenca al ŝi?

Nepre fariĝis al ŝi tre penige kaj enuige esti ligita al tiu promeso, plenumi la devojn de patrino por infano de iu alia, kiun ŝi ne povis ami, kaj vidi malsamspecan strangan estaĵon, kiu daŭre sin miksis en ŝian hejman parencaron.

Stranga ideo naskiĝis en mi. Mi ne dubis pri tio – kaj neniam estis dubinta pri tio – ke sinjoro Reed estus al mi pli amika, se li vivus ankoraŭ; kaj rigardante la blankan liton kaj la murojn, kiuj ĉiam pli kaj pli mallumiĝis – kaj dum mia rigardo de tempo al tempo estis allogata de la nur malforte brilanta spegulo – reaperis antaŭ mia animo ĉio, kion mi estis aŭdinta pri mortintaj homoj, kiuj ne povas ripozi en sia tombo, ĉar iliaj lastaj deziroj ne estis plenumitaj kaj kiuj refoje vizitas ĉi tiun teron por puni ĵurrompintojn kaj venĝi la subpremitojn; kaj tiel kaptis min la penso, ke la spirito de sinjoro Reed, turmentata de la maljusteco farata al la infano de lia fratino, povus eliri el sia restadejo, nome: el la ĉerko sub la ĥorejo de la preĝejo aŭ el la nekonata mondo de la mortintoj.

Mi forviŝis miajn larmojn kaj subpremis miajn singultojn, timante, ke mia eliĝanta doloro eble vekus supernaturan voĉon por konsoli min, aŭ ke el la mallumo aperus vizaĝo ĉirkaŭita de aŭreolo por sin klini super mi kun stranga kompato.

Kiel ajn konsola teorie povus esti ĉi tiu ideo, mi sentis, ke ĝi estus io terura, se vere ĝi realiĝus. Per ĉiuj miaj fortoj mi penis subpremi ĝin – kaj esti kuraĝa. Mi forŝovis la harojn de antaŭ miaj okuloj, levis la kapon kaj penis ĉirkaŭrigardi sen timo en la malluma ĉambro; sed en la sama momento mi ekvidis lumon sur la muro. Mi demandis min, ĉu ĝi estas radio de la luno penetranta tra la ĵaluzio? Ne, ĉar la lumo de la luno estis senmova kaj ĉi tiu lumo moviĝis. Dum mi ĝin rigardis, ĝi glitis supren al la plafono kaj fine haltis super mia kapo, kie ĝi restis tremetanta. Nun mi povas supozi, ke tiu lumstrio plej verŝajne estis la lumo de lanterno, kiun oni portis trans la herbejeton, sed en tiuj momentoj, kiam mia animo estis atendanta ion teruran kaj miaj nervoj estis ekscititaj, mi opiniis, ke tiu rapide forŝoviĝanta lumo estas la antaŭ-anoncanto de tuj alproksimiĝonta fenomeno el la alia mondo. Mia koro terure batadis kaj mia kapo fariĝis fajre varma. En miaj oreloj sonis bruo, kiun mi kredis alproksimiĝantaj flugiloj. Ŝajnis kvazaŭ io mistera estis tute apud mi; mi tiel ektimis, ke preskaŭ mi sufokiĝis. Tion mi ne povis plu elporti; mi kuris al la pordo kaj malespere klopodis malŝlosi ĝin. Paŝoj eksonis, kiuj eniris en la koridoron; la ŝlosilo turniĝis en la seruro kaj Bessie kaj Abbot eniris.

”Ĉu vi estas malsana, fraŭlino Eyre?” demandis Bessie.

”Kia terura bruo! Mia kapo turniĝas.” kriis Abbot.

”Konduku min el ĉi tiu ĉambro! Lasu min iri en la infanĉambron!” mi kriis.

”Kial? Ĉu vi estas vundita? Ĉu vi vidis fantomon?” demandis Bessie.

”Ho! Mi vidis lumon kaj tiam mi kredis, ke aperos spirito.”

Mi kaptis la manon de Bessie kaj nun ŝi ne retiris ĝin.

”Intence ŝi tiel kriadis,” indigne certigis Abbot. ”Kaj kiel ŝi kriadis! Se ŝi suferus pro doloro, tio estus komprenebla, sed ŝia sola intenco estis venigi nin ĉi tien. Mi konas tiujn ŝiajn malicaĵojn.”

”Kion do ĉio tio signifas?” ordone demandis tria voĉo; kaj sinjorino Reed rapide venis de la koridoro, dum ŝia kufo flirtetis post ŝi kaj ŝia jupo laŭte susuris.

”Abbot kaj Bessie, mi tamen kredas, ke mi ordonis, ke Jane Eyre restu en la ĉambro ĝis mi mem aliros al ŝi.”

”Fraŭlino Jane Eyre tiel laŭte kriadis, sinjorino,” senkulpigis sin Bessie.

”Ellasu ŝin!” estis la sola respondo. ”Ellasu la manon de Bessie; en tiu maniero vi ne ricevos pardonon, estu certa pri tio. Mi abomenas ĉiujn artifikaĵojn, kaj precipe ĉe infanoj; estas mia devo montri al vi, ke vi atingos nenion per tiaj malicaĵoj. Vi restos ankoraŭ unu horon pli longe, kaj poste mi liberigos vin, sed ne antaŭ ol vi promesis al mi esti tre obeema kaj kvieta!”

”Ho, onklino, kompatu! Pardonu min! Mi mortos – punu alie. Mi mortos se –”

”Silentu! Tian perforton mi terure malamas.” Kaj sen dubo ŝi sentis, kion ŝi diris. Ŝi sincere rigardis min kiel junan aktorinon kaj kiel miksaĵon de malica kolero, malnobleco kaj danĝera hipokriteco.

Post kiam Bessie kaj Abbot estis foririntaj, sinjorino Reed, al kiu tedis miaj preskaŭ freneza angoro kaj sovaĝaj plorisingultoj, senparole repuŝis min en la ĉambron kaj turnis la ŝlosilon.

Mi aŭdis, ke ŝi rapide malproksimiĝas kaj baldaŭ post kiam ŝi estis malaperinta, mi kredas, ke min atakis speco de sveno, ĉar senkonscio finis ĉi tiun scenon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.