|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JANE EYREAŭtoro: Charlotte Brontë |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Mi plenumis mian taskon en la vilaĝa lernejo kiel eble plej fidele kaj bone. En la komenco tiu laboro vere estis malfacila. Malgraŭ ĉiuj miaj penoj pasis longa tempo antaŭ ol mi povis kompreni la dialekton de miaj lernantinoj.
Ili estis tute malkleraj, ĉiuj iliaj kapabloj ŝajnis dormi nevekitaj kaj ĉe la unua rigardo ĉiuj estis same stultaj. Sed baldaŭ mi rimarkis mian eraron. Same kiel inter la civilizitoj, ankaŭ inter miaj lernantinoj estis diferenco; kaj kiam mi pli bone konati ĝis kun ili kaj ili kun mi, tiu diferenco montriĝis pli kaj pli rapide. Post kiam malaperis ilia miro pri mi, pri mia lingvo, pri miaj ordonoj kaj agmanieroj, mi vidis je mia plej granda miro, kiel kelkaj el ĉi tiuj mallertaj kun malfermita buŝo rigardantaj kamparidinoj disvolviĝis je lertaj, saĝaj knabinoj. Iuj el ili eĉ fariĝis komplezemaj kaj amindaj; kaj mi rimarkis inter ili pli ol unu ekzemplon de natura, denaska ĝentilo kaj eĉ de memestimo. Tiuj bonegaj kapabloj naskis miajn miron kaj koran simpation. Kaj tiuj knabinoj baldaŭ laboris kun plezuro, ili ne malpuriĝis kaj regule studis siajn taskojn; ili adaptiĝis al kvietaj kaj ordaj manieroj. En kelkaj okazoj la rapideco de iliaj progresoj estis eĉ miriga kaj pri tio mi sentis honestan, feliĉan fieron; krome mi baldaŭ spertis personan bonvolon al kelkaj el la plej bonaj knabinoj, kaj reciproke ili amis min. Inter miaj lernantinoj estis filinoj de farmistoj, preskaŭ plenkreskulinoj. Ĉi tiuj jam sciis legi, skribi kaj kudri, kaj al ili mi instruis la unuajn elementojn de la gramatiko, geografio, historio kaj la delikatajn specojn de kudraĵo. Mi trovis inter la knabinoj kelkajn kun estimindaj karakteroj – karakteroj, kiuj sopiris je scienco kaj kiuj kapablis kompreni ĝin. Kun ili mi pasigis multajn agrablajn vesperojn en iliaj propraj hejmoj.
Ĉe tiuj okazoj la gepatroj – la gefarmistoj – superŝarĝis min per siaj atentoj. Kun ĝojo mi akceptis tiun simplan koran afablecon, kaj per estimo kaj komplezo mi repagis ĝin. Tiu repago tamen ofte estis doloriga al ilia sento, ĉar ili eble ne kutimiĝis al ĝi kvankam ĝi estis al ili utila; dum ĝi levis ilin en iliaj prapraj okuloj, ĝi instigis ilin igi sin indaj al la estimplena traktado, kiun mi montris al ili.
Mi sentis, ke mi farigis la favoratino de mia ĉirkaŭaĵo. Kiam mi eliris, mi aŭdis de ĉiuj flankoj amikajn salutojn kaj ĉie oni ridetante diris bonvenon al mi. Vivi meze de ĝenerala estimo, eĉ se tiu estimo venas nur de simplaj laboristoj, similas la senton ”sidi en sunbrilo, kvieta, dolĉa sunbrilo”; puraj, kvietigantaj sentoj ĝermas kaj floras sub la vivigantaj radioj. En tiu periodo de mia vivo mia koro ŝvelis multe pli ofte pro dankemo, ol ĝi estus malĝojinta; kaj tamen, mia kara leganto, se mi devas diri ĉion al vi, meze de tiu kvieta, utila ekzisto – post kiam mi senbrue kaj kontente estis pasiginta la tagon en honesta klopodo inter miaj lernantinoj, kaj la vesperon per desegnado kaj legado – mi nokte ofte havis strangajn sonĝojn: multkolorajn, ekscitajn malkvietigantajn sonĝojn – dum kiuj mi renkontis sinjoron Rochester en stranga ĉirkaŭaĵo plena de aventuroj, inter teruraj danĝeroj kaj romantikaj epizodoj kaj ĉiam en momento, kiam komenciĝis ia decidanta krizo; kaj tiam ripetiĝis kun sia tuta unua forto, kun sia tuta unua fajro la sento, kvazaŭ mi kuŝus en liaj brakoj, aŭdante lian voĉon kaj vidante lian rigardon, tuŝante liajn manon kaj vangon, amante lin kaj esti de li amata – kaj per tio ripetiĝis la espero povi pasigi tutan mian vivon ĉe lia flanko. Kaj poste mi vekiĝis. Tiam mi memoris, kie mi estas kaj kia estas mia situacio. Mi leviĝis tremante. Kaj la kvieta, malluma nokto vidis la tremadojn de mia senespero, aŭdis la plendojn de la pasio. La sekvintan matenon precize je la naŭa horo mi ree estis en mia lernejo por instrui kaj tiam mi estis kvieta, preparita por la gravaj devoj de la tago.
Rosamond plenumis sian promeson viziti min. Ŝia vizito en la lernejo ordinare okazis en la tempo de ŝia matenrajdado.
Ŝi kutimis rajdi ĝis la pordo de la lernejo kaj post ŝi sekvis livree vestita servisto ankaŭ surĉevale. Apenaŭ oni povas imagi pli amindan estaĵon ol ŝia aperaĵo en tiu malhele ruĝa rajdvesto, kun la amazono-ĉapeleto el nigra veluro, kiu gracie estis lokita sur ŝiaj longaj harbukloj pendantaj laŭlonge de ŝiaj vangoj kaj ŝultroj. Tiel ŝi eniris la simplan lernejon kaj kvazaŭ ŝvebis tien kaj reen inter la vicoj de duone blindigitaj vilaĝinfanoj. Plej ofte ŝi aperis, kiam sinjoro Rivers instruis la kateĥismon. Mi timis, ke la okuloj de la belega vizitantino dolore traboros la koron de la juna pastro. Ŝajnis kvazaŭ ia instinkto sciigis al li ŝian eniron, eĉ kiam li ne vidis ŝin per la okuloj. Kiam li rigardis en la kontraŭa direkto de la pordo, tra kiu ŝi eniris, liajn vangojn kovris hela ruĝo, kaj liaj trajtoj sanĝiĝis nepriskribeble, kvankam li faris sian eblon por kontraŭbatali tiun ŝanĝon.
Kompreneble ŝi konsciis pri sia povo kaj li ne kaŝis tion al ŝi, ĉar tion li ne kapablis. Malgraŭ lia kristana stoiko, liaj manoj tremis, liaj okuloj flamis, kiam ŝi iris al li kaj parolis kun li, dum ŝi gaje kaj eĉ karese ridetis al li. Li ŝajnis diri per sia malgaja, decidita rigardo, kvankam li ne elparolis tion:
”Mi amas vin kaj mi scias, ke vi min amas. Miaj lipoj restas mutaj, ne ĉar mi dubas pri la sekvo. Mi kredas, ke vi akceptus mian koron. Sed ĉi tiu koro kuŝas jam sur sankta altaro, la oferflamo jam brulas. Baldaŭ ĝi estos plu nenio krom la cindro de la oferaĵo.”
Tiam ŝi koleretis kiel koleranta infano; melankolieta nubo tiam malheligis ŝian radiantan viglon. Rapide ŝi retiris sian manon el lia kaj kolere sin deturnis de li, dum li restis staranta kiel heroo kaj martiro samtempe. Sen dubo li volus doni ĉion, se li povus sekvi aŭ reen voki ŝin, kiam ŝi forturnis sin de li en tiu maniero; sed li ne volis cedi eĉ unu atomon de sia atendado pri la ĉielo; li ne volis oferi eĉ unu solan esperon je la vera eterna paradizo por la elizeo de ilia amo. Krome li ne povis ĉeni en la malvastaj limoj de unu pasio ĉion, kion li havis en sia karaktero; tio estis neebla al la revanto, la poeto, la pastro. Li ne povis – li ne volis – cedi sian sovaĝan misioterenon al la belegaj salonoj kaj la paco de Vale Hall. Ĉion ĉi mi eksciis de li mem per enrompo, kiun mi, malgraŭ lia sinretenemo, havis la kuraĝon fari en sian konfidon.
Fraŭlino Oliver jam ofte faris al mi la honoron per siaj vizitoj en mia loĝejo. Mi konatiĝis kun ŝia tuta karaktero, kiu ne havis sekretojn nek ŝajnigojn. Ŝi estis koketa sed ne sensenta, ordonema sed ne malnoble egoista. De ŝia naskiĝo oni estis dorlotinta sed ne tute malboniginta ŝin. Ŝi estis trorapidema sed bonhumora; vantema (sed ŝi ne estis kulpa en tio, ĉar ĉiu rigardo en la spegulo montris al ŝi tian superfluon da ĉarmo) sed ne afektema; ŝi estis malavara, tute sen tia petolkura ĝo, kiun ordinare granda riĉeco akompanas; originala; sufiĉe inteligenta; gaja, vivoplena kaj senpensema; koncize dirite, ŝi estis ĉarma eĉ en la okuloj de indiferenta observantino, kia mi estis; sed ŝi ne estis tre interesa aŭ speciale impona.
Ŝia karaktero tro diferencis de tiuj de la du fratinoj de St.
John. Tamen mi ne amis ŝin pli malmulte ol mian lernantinon Adèle; nur la diferenco estis, ke pli kora inklino naskiĝis por la infano, kiun mi gardis kaj instruis, ol por plenkreskulino, posedanta la samajn kvalitojn. Subita kaprico ŝati min estis reginta ŝin. Ŝi diris, ke mi similas al sinjoro Rivers (sed, tiel ŝi parolis plue, tute ne tiel bela, kvankam mi estas ankaŭ malgranda beleta persono; sed li estas anĝelo). Tamen laŭ ŝia opinio mi estis bona, saĝa, decidema kaj karakterenergia kiel li.
Laŭ ŝia opinio mi estis lusus naturae, fenomena vilaĝinstruistino; ŝi estis certa pri tio, ke mia vivohistorio, se oni konus ĝin, taŭgus kiel modelo por la plej bela romano.
En unu vespero, en sia kutima, senpripensa kaj infana scivolemo, traserĉante la ŝrankon kaj la tirkeston de la tablo en mia kuirejo, ŝi por la unua fojo vidis du francajn librojn, unu volumon de la verkoj de Schiller, germanajn gramatikon kaj vortaron, poste mian desegnan ilaron kaj kelkajn skizojn, unu krajone desegnitan kapon de malgranda anĝelsimila knabino, kaj diversajn desegnaĵojn laŭ la naturo, kiujn mi antaŭe faris en la valo de Morton kaj sur la ĉirkaŭkuŝantaj marĉejoj.
Unue ŝi estis muta pro mirego, poste kvazaŭ elektrita de ravego.
Ŝi demandis: Ĉu mi faris tiujn desegnaĵojn; ĉu mi konas la francan kaj la germanan lingvojn? Kaj ŝi diris plue: ”Kia trezoro, kia mirindaĵo vi do estas! Vi desegnas pli bone ol mia instruisto de la instituto de S–. Ĉu vi volas fari skizon de mi, por ke mi montru ĝin al mia patro?”
”Kun plezuro,” mi respondis kaj mi sentis ion de artista ravo, povante desegni tian perfektan kaj brilan modelon. Ŝi estis vestita per malhele bruna robo el silko; ŝiaj brakoj kaj nuko estis nudaj; ŝia sola ornamaĵo estis la kaŝtan-brunaj harplektaĵoj, kiuj pendis libere kaj nature gracie trans ŝiaj ŝultroj.
Mi prenis folion de bela kartono kaj zorge desegnis la konturojn.
Mi ĝojis desegni ŝin per koloroj, kaj ĉar jam krepuski ĝis, mi petis ŝin reveni ankoraŭ fojon por pozi antaŭ mi.
Al sia patro ŝi rakontis pri mi tiajn mirindaĵojn, ke sinjoro Oliver akompanis ŝin en la sekvinta vespero. Li estis alta, grizhara viro kun masivaj vizaĝesprimoj kaj jam mezaĝa. Ĉe lia flanko la aminda filino aspektis kiel belega floro apud prujne griza turo. Li ŝajnis silentema, eble ankaŭ fiera viro; sed al mi li estis bona kaj amika. La skizo de la portreto de Rosamond tre plaĉis al li; li diris, ke mi faru el ĝi pretan portreton.
Ankaŭ li deziris, ke la sekvontan tagon mi venu en Vale Hall por pasigi tie la vesperon.
Mi iris tien. Ĝi estis vasta, bela konstruaĵo, kiu plene montris la riĉecon de la posedanto. Dum la tuta tempo de mia vizito Rosamond estis plena de ĝojo kaj amindeco. Ŝia patro estis amika kaj kiam post la tetrinkado li komencis interparoli kun mi, li sciigis al mi per fortaj esprimoj sian kontenton pri ĉio, kion mi jam faris en Morton. Li nur timis, ke mi estas tro bona por tiu ofico kaj ke baldaŭ mi interŝanĝos ĝin por pli bona.
”Vere,” kriis Rosamond, ”ŝi estas sufiĉe kompetenta por plenumi la oficon de guvernistino ĉe eminenta familio.”
Mi pensis tamen, ke plej volonte mi restos, kie mi estis, ol iri al eminenta familio ie en la lando. Sinjoro Oliver parolis pri sinjoro Rivers kaj pri ties tuta familio kun la plej granda estimo. Li diris, ke ĝi estas la plej malnova en la tuta ĉirkaŭaĵo, ke la praavoj de la familio estis tre riĉaj, ke tuta Morton antaŭe apartenis al ĝi kaj ke li opinias, ke la sola restinto de tiu familio nur povis kaj decis aspiri la manon de filino de la plej eminenta familio. Estas bedaŭrinde, li diris plue, ke tiel bela kaj talenthava juna viro havas la intencon fariĝi misiisto; ĉar tio estas forfuŝi riĉan, valorplenan vivon. Ŝajnis do, ke la patro ne kontraŭstarus la edziĝon de St. John kun Rosamond.
Sinjoro Oliver do rigardis la bonan devenon, la malnovan nomon kaj la pian oficon de la juna pastro kiel sufiĉan kompenson por la manko de kapitalo.
Estis la kvina de novembro kaj ripoztago. Post kiam mia malgranda servistino helpis min purigi la domon, ŝi foriris, tre feliĉa per la penco, kiun mi al ŝi donis por ŝia servado. Ĉio ĉirkaŭ mi estis brilante pura kiel spegulo – la planko estis frotpurigita, la fajrejo polurita. Mi estis bele vestinta min kaj antaŭ mi estis la posttagmezo, kiun mi povos pasigi laŭplaĉe.
Traduko de kelkaj paĝoj de la germana literaturo postulis de mi tutan horon. Poste mi prenis mian paletron kaj miajn krajonojn kaj komencis fini la miniaturbildon de Rosamond Oliver. La kapo estis jam finita; nur la fundo kaj la ombrumo de drapiraĵo mankis; iom da karmino devis ankoraŭ esti metita sur la belformajn lipojn tie kaj alie, la haroj ne sufiĉe ondis – pli malhela nuanco devis ankoraŭ reliefigi la okulharojn sub la blueta palpebro. Mi estis profundiĝinta en la plenumo de tiuj belaj detaloj, kiam post mallonga, laŭta frapado mia pordo malfermiĝis kaj St. John Rivers eniris.
”Mi venas por vidi, kiel vi pasigas vian ripoz-tagon,” li diris.
”Vi ne profundiĝis en pensoj, mi esperas? Nu, tio estas bona.
Vi ne sentos vin soleca, kiam vi pentras. Vi vidas, ke mi malfidas vin ankoraŭ, kvankam ĝis nun vi kondutis mirinde kuraĝe. Kaj mi kunportis por vi ĉi tiun libron por la vesperaj horoj.” Dirinte tion, li metis sur la tablon ĵus aperintan libron – poemon de tiaj geniaj produktoj, kiaj al la publiko tiel ofte estis oferataj en tiuj tagoj de la ora epoko pri moderna literaturo.
Sed kuraĝon! Mi ne volas malĝoji aŭ plendi. Mi scias, ke la poezio ankoraŭ ne mortis, ke la genio ankoraŭ ne estas perdita, kaj la mamono ankoraŭ ne regas ĝin; ĝi ne povas kateni nek mortigi la poezion – iun tagon ree ĝia ĉeesto certigos ĝian liberecon kaj ĝian povon. Potenca anĝelo, kiu tie supre en la ĉielo trovis vian certecon! Vi ridetas kiam malicaj animoj triumfas, kaj malfortaj ploras pro via neniigo. Ĉu la poezio estas neniigita? Ĉu la genio estas ekzilita? Ho ne! mezkvalito, la envio ne flustru al vi tiajn pensojn! Ne! ili ne nur vivas, sed ili regas! ili liberigas! Kaj sen ilia dia enfluo, kiu ĉien enpenetras, vi estus en la infero – en la infero de via propra malnobleco!
Dum fervore mi foliumis la libron (ĝi estis Marmion de Walter Scott) St. John sin klinis por ekzamenrigardi mian desegnaĵon. Subite lia longa figuro rektiĝis supren – sed li diris nenion. Mi rigardis lin: li evitis mian rigardon. Mi bone konis liajn pensojn kaj povis klare legi en lia koro; en ĉi tiu momento mi sentis min pli kvieta kaj pli malvarma ol li, kaj tial superis lin, kaj subite kaptis min la deziro montri al li ion ĝentilan, se mi povus.
”Malgraŭ liaj firmeco kaj memregado li metas sur sin tro pezan ŝarĝon,” mi pensis, ”li subpremas ĉiun senton, ĉiun doloron – li esprimas, konfesas, sciigas nenion. Mi estas certa pri tio, ke kelka parolado pri tiu ĉarma Rosamond, kiun, laŭ sia kredo, li ne povas edziĝi, faros al li bonon. Mi volas devigi lin paroli.”
Unue mi diris: ”Sidiĝu, sinjoro Rivers.”
Sed kiel ĉiam li respondis, ke li ne povos resti.
”Bone,” mi diris enpense al mi, ”restu staranta se tio plaĉas al vi, sed mi decidis, ke vi ne foriru tiel rapide, ĉar la soleco estas al vi same malbona, kiel al mi. Mi tamen volas klopodi, ĉu mi ne povos malkovri la sekretan risorton de via konfido kaj la malfermaĵon de ĉi tiu marmora brusto, tra kiu mi povus engutigi guton de simpatia balzamo.”
”Ĉu la portreto estas simila?” mi demandis kvazaŭ senintence.
”Ĉu simila … al kiu? Mi ne rigardis ĝin tre atente.”
”Ho jes, vi rigardis ĝin atente, sinjoro Rivers.”
Li ektimis pro mia subita kaj eksterordinara abrupteco kaj mirigite rigardis min dum mi pensis: Ho, tiu malvarmo viaflanke tute ne timigos min; mi decidis iri pluen ankoraŭ; kaj mi daŭrigis: ”Vi atente rigardis tiun bildon, sed volonte mi konsentas, ke vi ree ĝin rigardu,” kaj mi ekstaris, prezentante ĝin al li.
”Ĝi estas desegnita bildo,” li diris, ”la koloro estas tre klara kaj korekte farita.”
”Jes, jes. Ĉion tion mi scias. Sed kion vi opinias pri la simileco?
Al kiu ĝi estas simila?”
Post mallonga hezito li respondis: ”Al fraŭlino Oliver, mi supozas?”
”Kompreneble. Kaj tial, sinjoro, por rekompenci vin, ĉar vi tiel bone divenis, mi volas desegni por vi trafe similan kopiaĵon, kondiĉe, ke tia donaco estu al vi agrabla. Mi tamen ne volas forfuŝi miajn tempon kaj penon por laboro, kiu havas por vi nenian valoron.” Li daŭrigis rigardi la pentraĵon; ju pli longe li ĝin rigardis, despli firme li ĝin tenis en la mano kaj des pli li ŝajnis aspiri ĝin.
”Ĝi estas simila,” murmuris li, ”ĝi estas tre simila al ŝi! La okuloj mirinde similas; la koloro, la nuancoj kaj la vizaĝesprimo estas belegaj, tute perfektaj! La tuto kvazaŭ ridetas!”
”Ĉu vi sentos konsolon aŭ ofendon posedi similan portreton?
Diru tion al mi. Kiam vi estos en Madagaskaro aŭ en Hindujo, ĉu tiam ĝia posedo konsolos vin; aŭ ĉu ĝi inspiros al vi memorojn, kiuj povus nur kaŭzi al vi ĉagrenon kaj senkura ĝon?”
Li rigardis supren. Li rigardis min, nedecidite, ekscitite; poste li denove fiksis la okulojn sur la portreton, dirante:
”Certe mi volonte posedus ĝin. Sed alia demando estas, ĉu tio estus saĝa kaj konsilinda.”
Estante certa pri tio, ke Rosamond vere lin amis, kaj ke ŝia patro ne kontraŭstarus ilian geedziĝon, mi estis decidinta favori tion.
Ŝajnis al mi, ke, se li iam estus la posedanto de la granda riĉaĵo de sinjoro Oliver, li povus fari same tiom da bono en la ĉirkaŭaĵo, kiel ie ajn malproksime en la mondo, kie lia genio forvelkus sub tropika suno kaj liaj fortoj fine elĉerpiĝus. Kaj estante certa pri tio, mi respondis:
”Kiom mi komprenas la cirkonstancojn, estus pli saĝe kaj pli konsilinde kunpreni la originalon.”
Intertempe li estis sidiĝinta; li estis metinta la portreton antaŭ sin sur la tablon, kaj dum li ripozigis la kapon en ambaŭ manoj li rigardis ĝin per amplenaj okuloj. Mi subite rimarkis, ke mia kuraĝa teniĝo ne ofendis nek kolerigis lin. Mi eĉ rimarkis, ke li sentis kvazaŭ ĝojon, kvazaŭ neesperitan senŝar ĝigon, ke oni senkaŝe parolis al li pri io, kion li ĝis nun rigardis kiel netuŝebla. Retenemaj homoj ofte pli bezonas malkaŝajn priparolojn pri siaj ĉagrenoj kaj sentoj, ol la komunikemaj. Reale la plej severa stoikulo estas ja nur homo; kaj ofte estas plej granda bonfaro, kiun oni povas montri al li, kiam oni kuraĝe kaj bonvole penetras la ”silenteman maron” de lia animo.
”Ŝi amas vin, pri tio mi estas certa,” mi diris, starante post lia seĝo, ”kaj ŝia patro estimas vin. Krom tio, ŝi estas aminda knabino – iom senpripensema; sed vi sola ja havus sufiĉan pripenson por ŝi kaj vi kune. Vi devas edziĝi kun ŝi.”
”Ĉu ŝi amas min?” li demandis.
”Certe. Vin ŝi amas pli multe ol iun alian. Ŝi ĉiam parolas pri vi; ne estas temo, kiu estas tiel kara al ŝi, aŭ kiun ŝi tuŝas tiel ofte.”
”Estas tre bonfare aŭdi tion,” li diris, ”tre bonfare. Mi petas parolu plue en tiu maniero ankoraŭ kvaronhoron.” Kaj vere li tiris la horloĝon el sia poŝo kaj metis ĝin sur la tablon por mezuri la tempon.
”Sed al kio utilos daŭrigi,” mi demandis, ”se vi tiel sidas kaj eble preparas feran pugnobaton kiel kontraŭdiron aŭ forĝas novan ĉenon por kateni vian kompatindan koron?”
”Ne imagu tiajn terurajn aferojn. Pli volonte pensu, ke mi cedas kaj degelas, ĉar tion mi nun vere faras. Surtera amo penetras kiel freŝa fonto en mian animon kaj per sia dolĉa murmurado superakvas la tutan terenon, kiun mi preparis tiel zorgoplene kaj tiel diligente kulturis per la semo de bonaj intencoj kaj memforgesado. Kaj nun kvazaŭ fluo de ĉiela nektaro superakvas ĉion tion – la junaj ĝermoj estas dronigataj, dolĉa veneno putrigas ilin. Nun mi vidas min sur divano en Vale Hall; antaŭ la piedoj de mia fianĉino Rosamond Oliver, ŝi parolas al mi per sia melodia voĉo – rigardas malsupren al mi per tiuj okuloj, kiujn vi tiel simile pentris – ridetas al mi per tiuj koral-similaj lipoj. Ŝi apartenas al mi – mi apartenas al ŝi – ĉi tiu surtera vivo, ĉi tiu mondo sufiĉas al mi! Silentu! silentu! diru nenion – mia koro estas plena de feliĉego – miaj sentoj estas ravitaj, – lasu preteriri ĉi tiun kvaronhoron en paco.”
Mi obeis lin. La horloĝo tik-takis plue. Li spiris rapide kaj mallaŭte. Senparole mi staris ĉe lia flanko. En tiu senparoleco la kvaronhoro pasis. Poste li ŝovis la horloĝon en la poŝon, metis la portreton sur la tablon, sin levis kaj staris antaŭ la kameno.
”Nu,” li diris, ”ĉi tiu mallonga momento estis dediĉita al la fantazio kaj al la iluzio. Mi premis mian vangon al la brusto de la tento kaj kurbigis mian dorson libervole sub ĝia jugo de floroj; mi gustumis je ĝia pokalo. La kapkuseno brulis; la vino estis al mi amara; ilia promeso estas konkava – kaj falsa ilia ofero – ĉion tion mi scias kaj vidas.”
Mirigita mi rigardis lin.
”Estas strange,” parolis li plue, ”ke mi, kiu tiel senlime kaj sovaĝe kaj eĉ kun la tuta fajro de unua pasio ŝin amas, ĉar si estas senfine belega kaj ĉarma – tamen samtempe kaj klare konscias, ke ŝi ne estus al mi taŭga edzino; ke ŝi ne estas la vivokunulino, kiun mi bezonas; mi scias, ke mi spertus tion jam en la unua jaro de nia geedziĝo, ankaŭ mi scias, ke post la feliĉego unuajara sekvus la pento de tuta longa vivo.”
”Vere, tio estas stranga!” mi kriis ne povante reteni tiun krion de mirego.
”Dum io en mi estas influebla je ŝiaj belegeco kaj aliaj avantaĝoj,” li diris plue, ”io alia en mi estas ofendata pro ŝiaj mankoj. Tiuj lastaj estas tiaj, ke ŝi ne povus simpatii kun mi en ĉio, kion mi aspiras – ke ŝi eĉ en unu afero de mi entreprenota ne povus helpi min. Ĉu ŝi povus esti suferantino, laborantino kaj virina apostolo – ĉu si povus esti la edzino de misiisto? Ne, ne, ne!”
”Sed vi ja ne bezonas fariĝi misiisto! Tiun intencon vi ja povus forlasi.”
”Kion!?… Forlasi mian oficon? Mian grandan laboron!? La fundamenton, kiun mi sur la tero faris por loĝejo en la ĉielo?
Forlasi mian esperon aparteni estonte al la nombro de tiuj, kiuj forŝutis de si ĉiun ambicion pro la pli granda idealo esti pliboniginta la homaron – esti portinta scion en la regnon de la nesciado – esti metinta pacon anstataŭ militon – elekti liberecon anstataŭ servuton – religion anstataŭ superstiĉon – esperon je la eterna vivo anstataŭ timon antaŭ la infero?
Ĉion tion mi forlasu!!? Ĉio tio estas al mi pli kara ol la sango en miaj vejnoj. Ĝi estas tio, por kio mi vivas!”
Post longa silentado mi diris: ”Kaj fraŭlino Oliver? Ĉu ŝia ĉagreno kaj ŝia seniluziiĝo estas al vi nenio?”
”Fraŭlino Oliver estas ĉiam ĉirkaŭata de amantoj kaj flatantoj.
En malpli ol unu monato mia bildo estos forviŝita el ŝia koro, ŝi forgesos pri mi kaj sendube edziniĝos kun viro, kiu kapablos fari ŝin pli feliĉa ol mi iam povus.”
”Vi parolas tre saĝe kaj kviete; sed vi suferas en ĉi tiu batalado.
Vi forvelkas.”
”Ne, se eble mi ŝajne iom forvelkas, tion kaŭzas la timo antaŭ mia estonto, kiu estas tiel malcerta – tion kaŭzas la malkvieto, pro la ĉiam daŭranta prokrastado de mia forvojaĝo. Nur hodiaŭ matene mi ricevis la sciigon, ke la posteulo, kies alvenon mi jam longe atendis, povos anstataŭi min nur post tri monatoj. Post tiuj tri monatoj sekvos eble ankoraŭ tri aliaj.”
”Vi tremas kaj ruĝiĝas tuj kiam fraŭlino Oliver eniras la lernejan ĉambron.”
Ree esprimo de mirego montriĝis sur lia vizaĝo. Li ne estis kredinta, ke virino povus tiel paroli al viro. Rilate al mi, mi sentis min tre hejmece dum tiaj interparoloj. Mi ne povis kontentigi min kun la interrilato de fortaj, diskretaj, sentemaj karakteroj ne nur de viroj, sed ankaŭ de virinoj, antaŭ ol mi transiris la eksteraĵojn de la konvencia sinretenemo kaj la sojlon de la fido, kaj antaŭ ol mi konkeris lokon en la pli profunda kerno de ilia koro.
”Vi estas originala,” li diris, ”kaj tute ne timema. Io kuraga kaŝiĝas en via spirito kaj io penetranta en viaj okuloj. Sed permesu, ke mi certigu al vi, ke vi parte juĝas malbone pri miaj sentoj. Vi opinias ilin pli profundaj kaj pli potencaj ol ili vere estas. Vi atribuas al mi pli grandan parton da simpatio ol reale mi povas pretendi. Kiam mi ruĝiĝas aŭ tremetas antaŭ fraŭlino Oliver, tiam mi ne kompatas min mem. Mi malestimas tian malfortecon. Mi scias, ke ŝi estas malnobla; rilate al mi ĉio estas nur febro de la karno kaj vere ne tremeto de la animo, tion mi certigas al vi. Mia animo estas fortika kiel ŝtonego, kiu havas sian fundamenton en la plej profundo de furiozanta maro. Rigardu en mi tiun, kiu vere mi estas – malvarma, rigida viro!”
Mi ridetis nekredeme.
”Vi konkeris perforte mian fidon,” parolis li plue, ”kaj nun mi estas tute je via dispono. Senigite de la sangmakulita vesto, per kiu la kristaneco kovras la homajn malfortecojn kaj mankojn, mi estas nur rigida, malvarma, ambicia viro. El ĉiuj sentoj, nur la Amo, kiun la naturo metis en nian koron, daŭre regas min. Ne la sento, sed la prudento estas mia gvidanto.
Mia ambicio estas senlima; mia sopiro, supreniri pli alte, fari pli multon ol aliaj homoj, estas nesatigebla. Mi estimas la suferadon, la persistadon, la diligenton, la talenton, ĉar ili estas la rimedoj, per kiuj la homoj atingas altajn celojn kaj supreniras al kapturnigantaj altecoj. Mi rigardis vian karieron kun intereso, ĉar mi opinias, ke vi estas ekzemplo de diligenta, ordema, energia virino: ne ĉar mi profunde kompatas je tio, kion vi spertis aŭ kion vi suferas ankoraŭ riun.”
”Vi povus prezenti vin kiel idolanan filozofon,” mi diris.
”Ne. Inter mi kaj diistaj filozofoj estas diferenco: mi kredas, kaj mi kredas je la evangelio. Via epiteto estis falsa. Mi ne estas idolana, sed kristana filozofo – sekvanto de la sekto de Jesuo. Kiel lia lernanto, mi akceptis lian puran, favorkoran, mildan doktrinon. Mi batalas por ĝi. Mi ĵuris disvastigi ĝin.
Jam en mia juneco mi dediĉis min al la religio kaj ĝi plinobligis miajn denaskajn kvalitojn: el la malgranda ĝermo de la natura amo ĝi faris la grandan ombroriĉan arbon de amo al la homoj. El la sovaĝa, eltenpova radiko de homa honesteco ĝi maturigis la veran senton de la dia justeco. El la ambicio, akirigi al mi povon kaj famon, ĝi formis la ambicion disvastigi la regnon de mia Sinjoro kaj konkeri venkon por la standardo de la kruco. Tiom multe la religio faris por mi. La originalajn talentojn ĝi plej bone uzis; ĝi ĉirkaŭtranĉis kaj plinobligis la naturon. Sed ĝi ne povis ekstermi la naturon; kaj ĝi ne povas esti ekstermata, ĝis ĉi tiu morteblulo estos metinta sur sin la veston de senmorteco.”
Dirinte tion, li prenis sian ĉapelon, kiu kuŝis sur tablo flanke de mia paletro. Ankoraŭ unu fojon li rigardis la portreton.
”Vere ŝi estas aminda,” murmuris li: ”ŝi rajte portas la nomon rozo de la mondo!”
”Kaj ĉu mi pentru duan por vi?”
”Cui bono? (cui bono? = pro kio? kiacele?) – Ne!”
Poste li ŝovis sur la pentraĵon la folion de papero, sur kiu ordinare kuŝis mia mano, kiam mi estis desegnanta, por ne malpurigi la portreton. Estas al mi neeble diri, kion li subite vidis sur tiu folio da papero.
Sed lia rigardo vidis ion. Li tiris ĝin al si; li atente rigardis la randon kaj direktis al mi siajn okulojn kun esprimo stranga, nedireble stranga kaj al mi tute nekomprenebla. Liaj okuloj ŝajnis trabori mian korpon, mian vizaĝon, miajn vestojn; ili trafis min rapide kiel fulmo. Liaj lipoj malfermiĝis kvazaŭ por paroli; sed li subpremis la dirotan frazon, kiu ajn ĝi estos.
”Kio estas al vi?” mi demandis.
”Nenio, tute nenio,” sonis la respondo, kaj dum li remetis la folion sur la portreton, mi vidis, ke li kaŝe deŝiris peceton de la rando. Ĝi malaperis en lian ganton; kaj kun rapida kapsaluto sekvata de ”bonan vesperon” li iris for.
”Nu,” mi kriis, ”tio superas ĉion, kion mi ĝis nun spertis pri li.”
Mi ekzamenis la folion, sed povis rimarki nenion eksterordinaran krom kelkaj malhelaj farbomakuletoj sur loko, kie mi provis la koloron de miaj penikoj. Mi cerbumis kelkajn minutojn pro la sekreto; sed trovante ĝin neklarigebla kaj estante certa, ke ĝi neeble estas io grava, mi rezignis kaj baldaŭ ne pensis plu pri ĝi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.