La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXV.

La monato de nia amindumado estis finiĝonta; ĝiaj lastaj horoj rapide pasis. La tago de la geedziĝo ne povis esti plu prokrastata kaj ĉiuj preparoj estis faritaj. Mi mem havis nenion plu por plenumi, antaŭ la vando de mia ĉambreto staris miaj kofroj, enpakitaj, ŝlositaj, ĉirkaŭitaj de ŝnuroj, unu flanke de alia; morgaŭ je ĉi tiu horo ili jam estos survoje al Londono, kaj same mi mem, aŭ pli bone dirite, certa Jane Rochester, persono, kiun mi ĝis nun ankoraŭ ne konis. Restis nenio por fari krom najli sur la kofroj la kartojn kun la adreso. Jen ili kuŝis, kvar etaj kvadrataĵoj, sur la komodo. Sinjoro Rochester mem estis skribinta sur ili la nomon kun la celloko: ”Sinjorino Rochester, Hotelo Western, Londono”, sed mi ne povis decidi surnajli aŭ surnajligi ilin. Sinjorino Rochester!

Ŝi ja ne ekzistis, ne antaŭ la morgaŭo ŝi vidos la lumon de la mondo, mallonge post la oka matena horo, kaj mi volis atendi, ĝis mi estis certa, ke ŝi viva eniris la mondon, antaŭ ol mi skribe cedis al ŝi mian tutan posedaĵon. Estis jam sufiĉe grave, ke en ŝranko kontraŭe de mia tualotatablo, la al ŝi destinitaj vestoj estis anstataŭintaj mian nigran lanan veston el Lowood kaj la pajlan ĉapelon. Ĉar tiuj edziĝvestoj, tiu perlokolora vesto, tiu vualo delikata kiel araneaĵo, kiuj pendis sur la plenŝarĝita vestokroĉilo, ne apartenis al mi. Mi fermis la ŝrankon por kaŝi la strangan fantomaspektan vestaĵon, kiu en ĉi tiu vesperhoro – estis la naŭa – ĵetis fantoman brilon trans la ombron de la ĉambro. ”Mi lasos vin sola, blanka sonĝo,” mi diris. ”Mi havas febron. Mi aŭdas la venton muĝadi.

Mi iros eksteren por rigardi kia estas la vetero.” Ne sole la trorapidaj preparoj nervigis min, sed ankaŭ la atendo de grandaj ŝanĝoj – la nova vivo, kiu morgaŭ komenciĝos. Sendube tiuj du cirkonstancoj kunlaboris por fari min senripoze ekscitita kaj sendube ĉio kune pelis min en la mallumiĝantan parkon je ĉi tiu malfrua horo; sed tria kaŭzo pli influis mian animon ol la du aliaj.

En mia koro mi sentis strangan malkvietecon. Io okazis, kion mi ne povis kompreni; nur mi sola sciis pri tiu okazintaĵo, nur mi ĝin vidis. Tio okazis en la antaŭa nokto. Sinjoro Rochester tiun nokton ne estis hejme, kaj ankaŭ nun li ne rehejmiĝis. Pro aferoj li iris al malgranda bieno de du aŭ tri farmejoj, kiujn li posedis je distanco de tridek mejloj – pro aferoj, kiujn li persone devis aranĝi, antaŭ ol li laŭ nia plano forvojaĝos el Anglujo. Mi nun atendis lian revenon, dezirante rakonti al li, kion mi sentis en mia koro, kaj klopodi trovi ĉe li la solvon de la enigmo, kiun mi ne povis solvi. Restu ĉe mi, leganto, ĝis li venos, kaj kiam mi senŝarĝigos mian koron de la sekreto, kiu ĝin premas, tiam vi partoprenos en tio.

Mi eniris la fruktogardenon por serĉi tie rifuĝejon kontraŭ la vento, kiu la tutan tagon forte blovis el la sudo, ne kunportante unu solan pluveron. Anstataŭ kvietiĝi, kiam krepuskis, ĝi ŝajnis fariĝi ankoraŭ pli forta. La arboj sin klinis ĉiuflanken, dum la paso de unu horo ili apenaŭ povis leviĝi: tiel furiozis la vento, kiu konstante kurbigis iliajn pezajn suprojn norden kaj pelis amasegojn da nuboj de polo al polo. En ĉi tiu juliotago ne unu sunradio falis sur nian teron, niaj okuloj ne vidis unu bluan lokon sur la ĉielo.

Ne sen plaĉo mi igis min peli de la vento kaj transdonis mian kormalkvieton al la senbrida aerfluego, brue pafiĝanta tra la vasto. Irante laŭlonge de la laŭro-aleo, mi subite staris antaŭ la detruita kaŝtanarbo; jen ĝi staris nigra, disrompita; la trunko, kies unu duono estis frakasita, aspektis fantome terura. La dispecigitaj pecoj ankoraŭ kunligiĝis, ĉar la firma tero, la fortikaj radikoj tenis ilin kune, kvankam la vivoforto estis rompita – la suko ne povos plu flui; la dikaj branĉoj je ambaŭ flankoj estis senvivaj, kaj la ventegoj de la estontaj vintroj nepre ĵetos la unuan duonon teren; kvankam oni povis ankoraŭ diri, ke ili formas arbon – ili estis nur ruino.

”Vi agis bone, ke vi tenis vin kune,” mi diris; kvazaŭ la gigantaj splitoj estus vivantaj estaĵoj, kaj povus aŭdi min. ”Kiel ajn rompite, bruligite kaj mizere vi aspektas, estas tamen al mi, kvazaŭ sin kaŝas ankoraŭ en vi iom da vivo, kiu devenas de la sindoneco de la honestaj, fidelaj radikoj. Neniam vi portos plu la verdan folioornamaĵon – neniam vi vidos plu la birdojn konstrui siajn nestojn sur viaj branĉoj, kaj neniam vi aŭdos plu iliajn laŭdkantojn en via supro; via tempo de amo kaj feliĉo estas for, sed soleca vi ne estas, vi havas samsortulon, kiu priploras kun vi la dekadencon!”

Kiam mi rigardis supren al ĝi, la luno aperis momenteton sur tiu parto de la ĉielo, kiu estis videbla tra ĝia fendo; la disko estis sange ruĝa kaj kvazaŭ volvita en nebulo; ŝajne ĝi ĵetis al mi nur unu solan malĝojan, konsternitan rigardon kaj tuj poste sin retiris en la antaŭen rapidantajn nubojn. Dum momenteto kvietiĝis la ventego, kiu estis furiozinta ĉirkaŭ la sinjora domo de Thornfield, sed fore trans arbon kaj akvon la vento sovaĝe kaj ĝemante daŭrigis sian vojon; estis malĝoje aŭdi ĝin kaj denove mi iris pluen.

Mi trairis la fruktoĝardenon kaj kolektis la pomojn, per kiuj estis kovrita la herbo sub la arboj; poste mi dispartigis la maturajn de la nematuraj. Mi portis ilin hejmen kaj metis ilin en la provizo- ĉambron. Post tio mi direktis min al la biblioteka ĉambro por certigi min, ĉu la fajro jam estas bruligita; ĉar kvankam estis somero, mi sciis, ke sinjoro Rochester ĝojos vidi belan hejmecan kamenofajron post sia rehejmiĝo. La fajro jam longe estis bruligita kaj gaje brulis. Mi ŝovis brakseĝon apud la kamenon, kaj rulis tablon antaŭ ĝin; la fenestrokurtenojn mi tiris malsupren kaj ordonis, ke oni enportu la bruligotajn kandelojn. Farinte tiujn aranĝojn, mi ne povis kviete sidiĝi, eĉ mi ne povis resti hejme. Jen la malgranda franca kamenhorloĝo de la ĉambro kaj la malnova horloĝo en la halo batis samtempe la dekan horon.

”Kiel malfrue jam estas!” mi diris, ”mi iros malsupren al la parkpordo; tiam kaj tiam la luno lumas; mi povas transvidi longan parton de la landvojo. Eble li baldaŭ venos, kaj irante renkonte al li, mi forpelos dum kelkaj minutoj la timon.”

La vento bruegis tra la altaj arboj, kiuj ĉirkaŭis la parkpordon; sed la tuta landvojo; kiun mi povis transrigardi, estis kvieta kaj soleca. Nur la ombroj de la nuboj kelkfoje glitis trans ĝin, kiam la luno sin montris, alie ĝi estis mallarĝa, hela striego, sur kiu nenio moviĝanta estis videbla.

Larmo malsekigis mian okulon, kiam mi tiel rigardis antaŭ mi – larmo de seniluziiĝo kaj malpacienco; mi hontis pro ili kaj rapide forviŝis ĝin. Tamen mi restis tie staranta; la luno nun retiris sin en sian nuboĉambron kaj malsuprenigis siajn nubkurtenojn; la nokto iĝis pli kaj pli malhela; nun la ventego alportis pluvegon.

”Ho, ke li nur venus! Ke li nur estus ĉi tie!” mi kriis, kaptita de malĝoja antaŭsento. La horo de tetrinkado jam atendis lian revenon, nun estis jam tute mallume. Kio do retenis lin?

Ĉu okazis katastrofo? Ree mi pensis al la okazintaĵo de la antaŭa vespero. Mi nun klarigis ĝin kiel anoncanton de granda malfeliĉo. Mi timis, ke miaj esperoj estas tro brilaj por esti efiktivigataj. Mi spertis tiom da feliĉego en la lastaj tagoj kaj kredis, ke mia feliĉo transpasis sian meridianon kaj nun estas malleviĝonta.

”Mi ne povas nun reiri en la domon,” mi pensis; ”mi ne povas kviete sidi apud la kameno, dum li estas ekstere en la malbela sovaĝa vetero. Pli volonte mi volas lacigi miajn piedojn ol eksciti mian koron ĝis la plej alta grado. Mi volas iri pluen renkonte al li.”

Mi do ekiris, rapide sed ne malproksimen. Antaŭ ol mi estis irinta kvaronan mejlon, mi aŭdis hufofrapadon, rajdanto plengalope proksimiĝis, hundo kuris je lia flanko. For la malbonajn antaŭsentojn! Estis li! Jen li alte sidis sur la ĉevalo, sur Messour, kaj Piloto sekvis lin. Li vidis min, ĉar ĵus la luno aperis sur vasta blua loko en la ĉielo kaj nun ŝvebis antaŭen sur la klara ebenaĵo. Sinjoro Rochester deprenis sian ĉapelon kaj svingis ĝin alte super la kapo. Mi kuris renkonte al li.

”Jen rigardu!” li kriis, klinante sin malsupren kaj etendante al mi la manon,” vi ne povas vivi sen mi, tio ja estas tre klara.

Metu la piedon sur la pinton de mia boto, donu al mi ambaŭ manojn kaj saltu sur la ĉevalon.”

Mi obeis. La ĝojo tremetigis min, mi salte surĉevaliĝis. Li donis al mi koran salutkison kaj triumfis iomete, ĉar mi ne kontraŭstaris lin. Li interrompis siajn ĝojmontrojn kaj demandis:

”Ĉu io malbona okazis, Jane, ĉar vi venas renkonte al mi en ĉi tiu horo? Ĉu okazis akcidento?”

”Ne, sed mi kredis, ke vi neniam revenos. Mi ne povis plu elteni atendi vin ankoraŭ pli longe; kaj krom tio: kia pluvo, kia vento!”

”Vere –pluvo kaj vento! Jes, vi estas malseka kiel virineto de maro; volvu vin en mia mantelo; sed vi tremetas, mi kredas; viaj vangoj kaj manoj estas brule varmaj. Ree mi demandas: ĉu io okazis?”

”Ĉio nun pasis. Mi estas ree nek timanta nek malfeliĉa!”

”Sekve vi estis ambaŭ?”

”Iomete, jes. Sed iom post iom mi rakontos al vi ĉion tion, sinjoro; kaj mi estas konvinkita, ke vi ridos pro miaj doloroj.”

”Kiam pasis la morgaŭo, mi kore ridos pri vi; antaŭe mi ne havos la kuraĝon fari tion; ankoraŭ ne estas certa mia venko.

Ĉu vere estas vi, kiu dum la tuta lasta monato estis glata kiel angilo kaj dorna kiel eglanterio? Nenie mi povis meti mian manon, kaj ne esti pikata, kaj nun estas al mi, kvazaŭ mi tenas erarvagintan ŝafidon en la brakoj. Vi foriris de via ŝafaro por serĉi vian paŝtiston, ĉu ne, Jane?”

”Mi sopiris je vi. Sed pro tio ne fariĝu tro kuraĝa. Jen ni estas en Thornfield. Metu min teren.”

Li igis min malsupreniri sur la terason. Kiam John transprenis de li la ĉevalon, li sekvis min en la halon dirante, ke mi rapide ŝanĝu la vestojn kaj poste venu al li en la bibliotekan ĉambron. Kiam mi estis suprenironta la ŝtuparon, li retenis min kaj promesigis min reveni baldaŭ. Mi tial rapidis kaj post ne pli ol kvin minutoj mi ree estis apud li. Li estis vespermanĝanta.

”Sidiĝu, Jane, kaj restu momenton; se plaĉos al Dio, ĉi tio estas la antaŭlasta manĝo, kiun vi prenos en Thornfield en longa tempo.”

Mi sidiĝis je lia flanko, sed diris, ke mi ne povas manĝi.

”Ĉu tio estas pro la longa farota vojaĝo, Jane? Ĉu tio estas pro la penso, ke vi vidos Londonon, ĉu tio forigas vian apetiton?”

”Hodiaŭ vespere miaj perspektivoj ne kuŝas klare antaŭ mi, sinjoro; apenaŭ mi scias, kiaj pensoj trairas mian kapon.

Ĉio ŝajnas al mi tiel stranga, tiel neverŝajna.”

”Escepte de mi mem, ĉu ne? Mi ja estas veraĵo? Jen, tuŝu min.”

”Vi, sinjoro, vi estas la plej fantoma el ĉio – Vi estas nenio krom sonĝo.”

Li etendis al mi la manon kaj ridante demandis: ”Ĉu tio estas sonĝo?” Tiam li metis ĝin antaŭ miajn okulojn. Li havis belrondforman muskolfortan manon kaj longan, fortan brakon.

”Jes, kvankam mi tuŝas ĝin – ĉio estas sonĝo,” mi diris, flanken ŝovante la manon. ”Ĉu vi finis vian vespermanĝon, sinjoro?”

”Jes, Jane.”

Mi sonorigis kaj ordonis, ke oni forportu la manĝaĵon.

Kiam ni estis ree solaj, mi iom incitis la fajron kaj sidiĝis sur malalta benketo je la piedoj de mia sinjoro.

”Noktomezo estas proksimiĝonta,” mi diris.

”Jes, Jane, sed vi do ne forgesis, ke vi promesis al mi, esti veka kun mi en la nokto antaŭ nia geedziĝo?”

”Tion mi bone memoras kaj mi tenos mian promeson; almenaŭ unu aŭ du horojn. Mi ne sentas la deziron jam dormi.”

”Ĉu vi aranĝis jam ĉiujn preparojn?

”Ĉion mi aranĝis, sinjoro.”

”Mi same,” li diris, ”ĉion mi aranĝis, kaj morgaŭ unu horon post nia reveno el la preĝejo ni foriros de Thornfield.”

”Tre bone, sinjoro.”

”Kun kia eksterordinare stranga rideto vi diris tiujn vortojn:

’tre bone, sinjoro’. Kia ardanta ruĝo kovras viajn vangojn!

Kaj kiel brilegas viaj okuloj! Vi do sentas vin bone?”

”Mi kredas, ke jes.”

”Vi kredas! Kio do okazis? Diru do al mi, kion sentas via koro.”

”Tion mi ne povus, sinjoro. Vortoj ne kapablus esprimi, kion mia koro sentas. Mi dezirus, ke la nuna horo neniam finiĝu! Kiu scias, kian teruran sorton alportos la plej proksima.”

”Tio estas la plej granda hipokondrio, Jane. Vi estas ekscitita aŭ trolaciĝinta.”

”Vi do estas kvieta kaj feliĉa, sinjoro?”

”Ĉu kvieta? – ne, sed feliĉa – ĝis la plej profunda loko de mia koro.”

Mi supren rigardis al li, por legi la signojn de lia feliĉo en liaj trajtoj; ili estis ekscititaj, lia vizaĝo estis ruĝa.

”Donu al mi vian fidon, Jane,” li diris, ”senŝarĝigu vian animon; forigu ĉiun ŝarĝon, kiu ĝin premas, sciigante al mi ĉion.

Kion vi timas? – Ke mi ne estos bona edzo por vi?”

”Tiu penso estas al mi pli malproksima ol ĉiu alia.”

”Ĉu iom timigas vin la nova sfero, en kiun vi estas enironta? la nova vivo, kuŝanta antaŭ vi?”

”Ne.”

”Vi malkvietigas min, Jane. Tiuj rigardo kaj malĝoja tono turmentas kaj koleretigas min. Mi volas klarigon.”

”Aŭskultu do, sinjoro. – Hieraŭ vespere vi estis eksterdome.”

”Mi estis, tion mi scias; kaj antaŭ momento vi aludis pri tio, ke dum mia foresto io okazis. Eble nenio grava okazis, sed ĉiuokaze ĝi malkvietigis vin. Sciigu al mi tion. Eble sinjorino Fairfax ion diris? Eble vi subaŭskultis klaĉadon de la servistoj.

– Eble via sentema memestimo iel vundiĝis?”

”Ne, sinjoro.”

Noktomezo batis – mi atendis ĝis la arĝentaj sonoj de la malnova horloĝo formortis – tiam mi parolis plue:

”La tutan tagon hieraŭ mi estis tre okupita kaj dum mia seninterrompa okupado mi sentis min senfine feliĉa, ĉar la nova sfero tute ne timigis min, nek la nova vivo, kiel vi ŝajne kredis, ĉar mi pensas, ke ĝi estos io senfine feliĉa, vivi kun vi, ĉar mi sentime vin amas. Ne, sinjoro, ne karesu min nun – lasu min senĝene paroli plue. Hieraŭ mi fidis je la providenco kaj kredis, ke ĉio kunlaboras en nia reciproka feliĉo. Kiel vi povas rememori, la tago estis bela, la kvieto en la aero kaj sur la ĉielo malpermesis ĉiun timon rilate al viaj komforto kaj sendanĝereco dum la vojaĝo. Trinkinte teon, mi iris momenton tien kaj reen sur la teraso pensante al vi. Image mi vidis vin tiel proksime al mi, ke mi ne sentis vian foreston. Mi pensis pri la antaŭ mi kuŝanta vivo – pri via vivo, sinjoro – pli vasta, pli movoplena ol mia; pli movoplena ol la profundoj de la maro en kiun sin ĵetas la rivereto. Mirigite mi demandis al mi, kial moralistoj nomas ĉi tiun mondon malĝoja sovaĝejo; por mi ĝi estis floranta kaj radianta kiel rozo. Je sunleviĝo la aero fariĝis malvarma kaj la ĉielo plena de nuboj. Mi eniris la domon. Sophie vokis min supren por ke mi rigardu la ĵus portitan edziĝo-veston. Kaj en la kesto mi trovis ankaŭ vian donacon – la vualon, kiun vi venigis el Londono kaj kiu, kiel ŝajnis al mi, decidigus min porti ion same multekostan, kiel la juveloj de mi rifuzitaj. Mi ridetis, kiam mi malfaldis la pintaĵon kaj jam projektis planon inciti vian aristokratan guston pro viaj klopodoj kaj kiel vi volis maski vian plej belan fianĉinon per la atributoj de nobela filino. Mi pensis pri tio, ke mi aperigu la kvadratan nebroderitan vualon, faritan de mi mem kaj kovru per ĝi mian maleminentan kapon kaj demandu al vi, ĉu ĝi ne estas sufiĉe bela por virino, kiu povas doni kiel doton nek belecon, nek posedaĵojn nek altrangecon. Klare mi vidis, kiel vi aspektus; kaj mi aŭdis viajn sovaĝajn, respublikajn respondojn kaj vian fieran certigon, ke vi ne bezonas kunligi vian riĉecon per edziĝo de monujo aŭ vian rangon per kunligo de nobela krono.”

”Kiel bone vi kapablas diveni miajn pensojn, ho, eta sorĉistino!” interrompis min sinjoro Rochester. ”Kion vi trovis en la vualo krom la brodaĵo? Ĉu vi trovis en ĝi venenon aŭ ponardon, ĉar vi nun aspektas tiel malĝoja?”

”Ne, ne, sinjoro, krom la delikateco kaj la riĉeco de la laboro, mi trovis nur la fierecon de Fairfax Rochester; kaj tiu ne timigis min, ĉar mi jam kutimiĝis pri la rigardo de tiu demono. Sed, kiam mallumiĝis, la vento levigis; hieraŭ vespere ĝi blovis – ne kiel nun, sovaĝe kaj laŭte – sed per ĝemanta tono, kio estis pli fantomsimila.

Kiel mi deziris, ke vi estu hejme. Mi eniris ĉi tiun ĉambron, kaj la vido de la malvarma, nigra kameno, de via neokupita brakseĝo tremigis min. Enlitiĝinte, mi longe ne povis dormi – sento de angora eksciteco turmentis min. La ankoraŭ daŭre ĝemanta vento ŝajnis supertoni alian tonon; mi komence ne povis aŭdi ĉu ĝi venas el la domo aŭ de ekstere, sed tuj kiam la vento momenton kvietiĝis, mi aŭdis tiun tonon denove, malrapide, melankolie, tirtone. Fine mi kredis, ke ĝi estas hundo, blekeganta en la proksimo. Mi ĝojis, kiam fine ĝi silentis. Post kiam mi estis ekdorminta, mi kunportis kun mi en miajn sonĝojn la bildon de ventega nokto. Sed ankaŭ mi kunportis la ardan deziron esti apud vi kaj la konscion pri malhelpaĵo, kiu leviĝante, sin lokis inter ni. Dum la unua horo de mia dormo mi sekvis nekonatan vojon; plena mallumo ĉirkaŭis min, la pluvo malsekigis min; mi portis pezan ŝarĝon, etan infanon, delikatan estaĵeton, kiu estis tro juna kaj tro malforta por iri kaj ĝi tremetis en miaj brakoj kaj ĝemploris.

Estis al mi, kvazaŭ vi iras antaŭ mi sur la sama vojo sed je granda distanco kaj mi strecis ĉiujn miajn nervojn por kuratingi vin; mi seninterrompe klopodis voki vian nomon kaj peti vin halti – sed miaj movoj estis paralizitaj kaj mia voĉo ne estis aŭdita, dum vi – tion mi sentis pli kaj pli malproksimi ĝis.”

”Kaj tiuj sonĝoj premas ankoraŭ vian animon, Jane, kvankam mi estas apud vi? Ho malgranda, nervema etulino! Forgesu vian imagan malĝojon, kaj pensu nur al via vera feliĉo!

Vi diras, ke vi amas min, Jane, jes – tion mi neniam forgesos; kaj tion vi ankoraŭ ne povas nei. Tiuj vortoj ne formortis sur viaj lipoj. Mi aŭdis ilin, klare, dolĉe; eble vi diris ilin tro solene, sed tamen ili sonis en miaj oreloj kiel muziko. – ’Estas io rava, ho Edward, povi esperi ĉiam esti apud vi, ĉar mi vin amas.’ – Ĉu vi amas min, Jane? Rediru tion.

”Mi amas vin, sinjoro. – Tutkore mi amas vin.”

”Nu,” li diris post mallonga silentado, ”estas strange, sed tiuj vortoj dolorige traboris mian bruston. Kial? Mi ne scias tion. Eble ĉar vi diris tiujn vortojn tiel solene kaj kun tiom da pia emfazo; kaj ĉar via rigardo al mi esprimis tiom da fido kaj dediĉo. Estas kvazaŭ iel fantomo ŝvebas ĉirkaŭ mi. Aspektu kolere, Jane, tion vi tiel bone kapablas; ridu al mi per tiu sovaĝa, timema, instiganta rideto; diru al mi, ke vi malamas min – incitetu min, kolerigu min, faru ĉion, kion vi volas, sed ne moligu min; pli volonte mi dezirus, ke vi igu min kolera ol mola.”

”Ĝis la fino rakontinte, mi volas kiel eble plej multe kolerigi kaj inciti, sinjoro. Sed nun vi devos ankoraŭ aŭskulti min?”

”Mi kredis, ke vi jam ĉion rakontis al mi, Jane. Mi kredis, ke la fonto de via melankolio naskiĝis de tiu sonĝo!”

Mi kapneis.

”Kion? Ĉu estas ankoraŭ io alia? Sed mi ne volas esperi, ke estu io grava. Mi tamen jam antaŭe diras al vi, ke mi ne kredos al vi. Nun parolu plue, mia eta karulino!”

La malkvieto de lia rigardo, la terura malpacienco, kiun li montris, mirigis min, tamen mi rakontis plue:

”Mi sonĝis ankoraŭ alian sonĝon, sinjoro. Thornfield Hall ŝajnis al mi esti malĝoja ruino, rifuĝejo de strigoj kaj vespertoj.

Estis al mi, kvazaŭ de la majesta fronto restis nur peco de tre alta kaj tre rompebla muro. En lunbrila vespero mi promenis sur la herbejkovrita interspaco interne de la muroj. Tie mi faletis trans marmoran kamenon kaj trans falintan pecon de kornico. Mi portis ankoraŭ la nekonatan infanon, volvitan en ŝalo, mi ne kuraĝis meti ĝin teren, kvankam miaj brakoj laciĝis – kiel ajn la pezo de la ploretanta estaĵo min ĝenis – mi devis ankoraŭ ĉiam porti ĝin. En la malproksimo mi aŭdis hufofrapadon de ĉevalo sur la landvojo; mi estis certa, ke vi venas, kaj mi sciis, ke vi foriras al malproksimaj landoj por multaj, multaj jaroj. Mi grimpis sur la malfortikan muron kun freneza danĝerminacanta rapido, esperante vidi vin tie supre ankoraŭ unu fojon; la ŝtonoj forruliĝis el sub miaj piedoj; la hederobranĉoj, al kiuj mi kroĉiĝis, cedis; la infano kun angoro sin premis al mia kolo, kaj preskaŭ premsufokis min. Fine mi atingis la mursupron. Mi vidis vin en la malproksimo kiel punkteton sur la vojo, kiu fariĝis ĉiam pli malgranda. La vento tiel forte blovis, ke mi ne povis stari. Mi sidiĝis sur la mallar ĝa rando; mi klopodis kvietigi la plorantan infanon en miaj brakoj. Jen vi laŭiris la angulon de la landvojo; mi klinis min antaŭen por lastfoje vidi vin; la muro enfalis; mi perdis la ekvilibron, la infano elglitis el miaj brakoj, mi salte sekvis ĝin, falis kaj vekiĝis.”

”Espereble tio estis ĉio, Jane.”

”Ĝi estas la antaŭparolo, sinjoro; la vera rakonto sekvos.

Kiam mi vekiĝis, blindigis min lumo. En la unua momento mi pensis: ”Ho, jam tagiĝis!” Sed mi eraris. Ĝi estis nur la brilo de kandelo. Mi supozis, ke Sophie eniris. Sur mia vestotablo staris lumo, kaj la pordo de la malgranda kabineto, en kiu mi estis pendiginta mian edziĝoveston kaj mian vualon antaŭ ol mi enlitiĝis, kaj kiun tiam mi estis ferminta, estis nun malfermita.

Bruo venis de tie. Mi demandis: Sophie , kion vi faras tie? Neniu respondis, sed figuro eliris el la kabineto; ĝi kaptis la lumon, levis ĝin kaj atente rigardis la vestojn pendantaj sur la vesto-kroĉiloj.

”Sophie ! Sophie !” ree mi kriis – kaj ankoraŭ la figuro ne eligis sonon. Mi estis leviĝinta en la lito kaj kliniĝis antaŭen; unue min regis miro, poste konstemo – kaj fine la sango glaciiĝis en miaj vejnoj. Ne estis Sophie, nek Leah, nek sinjorino Fairfax – ne, ĝi ne estis – ne, pri tio mi estus certa kaj tamen, ĝi eĉ ne estis tiu stranga persono, Grace Poole.”

”Unu el ili ĝi tamen nepre estis,” min interrompis mia ordonanto.

”Ne, sinjoro, mi povas certigi al vi la malon. Tiel longe, kiel mi estis en Thornfield Hall, miaj okuloj neniam vidis la figuron, kiu staris antaŭ mi. La vizaĝo, la membroformoj estis al mi tute nekonataj.

”Priskribu la figuron, Jane.”

”La figuro ŝajnis al mi esti virino, kies longaj nigraj haroj dense disfalis trans la dorson. Mi ne scias, kiaj estis la vestoj, kiujn ŝi portis; ili estis blankaj kaj malvastaj, sed mi ne kapablas diri ĉu estis vesto, litotuko aŭ vesto de mortinto, en kiu ŝi estis volvita.”

”Ĉu vi vidis ŝian vizaĝon?”

”En la unua momento mi ne vidis ĝin. Sed subite ŝi kaptis mian vualon, etendis ĝin antaŭ si, konsideris ĝin longe, ĵetis ĝin sur sian kapon kaj poste sin rigardis en la spegulo. En tiu momento mi vidis ŝian spegulbildon kaj ŝian tutan figuron en la malluma longforma spegula vitro.”

”Kaj ili estis?”

”Ili ŝajnis al mi teruraj kaj fantomaj, sinjoro! Ho, neniam mi vidis tian vizaĝon! – Ĝi estis sangruĝa – sovaĝa. Mi dezirus, ke mi povus forgesi la ruladon de la ruĝaj okuloj – kaj la terurajn, ŝvelintajn vizaĝtrajtojn!”

”Sed ordinare fantomoj estas palaj, Jane!”

”Ĉi tiu fantomo tamen estis blue ruĝa, sinjoro; la lipoj estis ŝvelintaj kaj malhelaj, la frunto plena de sulkoj; la nigraj brovoj formis altan arkon super la okuloj subpleniĝintaj per sango. Ĉu mi diru, pri kio ili memorigis min?”

”Diru tion.”

”Pri la frosttremiga, germana fantomo – pri vampiro.”

”Ah! – Kaj kion ĝi faris?”

”Fine ĝi prenis mian vualon de sia kapaĉo, ŝiris ĝin en pecojn, ĵetis ĝin teren kaj piedpremis ĝin.”

”Poste?”

”Poste ĝi ŝovis flanken la fenestrokurtenojn kaj rigardis eksteren. Eble ĝi vidis, ke tagiĝas, ĉar ĝi prenis la kandelon kaj iris al la pordo. Tuj apud mia lito la figuro haltis dum la sangecaj okuloj rigardis min – ĝi levis ĝis mia vizaĝo la lumon kaj blovestingis ĝin. Mi sentis, ke ŝia malluma vizaĝo pli kaj pli proksimiĝis al mia tiam mi perdis la konscion; la duan fojon en mia vivo la teruro senkonsciigis min.”

”Kiu estis apud vi, kiam vi rekonsciiĝis?”

”Neniu, sinjoro, krom la hela taglumo. Mi leviĝis, malvarmigis mian vizaĝon per akvo kaj trinkis; kvankam mi estis laca, mi tamen ne sentis min malsana, kaj tial mi decidis al neniu paroli pri tiu vizio. Nun, sinjoro, diru al mi, kiu kaj kio estis tiu virino?”

”La efiko de tro ekscitita cerbo, mi estas certa, ke ĝi estis nur tio. Mi devos zorge gardi vin, mia trezoro. Nervoj kiel viaj ne estas faritaj por elporti kontraŭajn fatalojn.”

”Estu certa pri tio, sinjoro, ke miaj nervoj ne estis kulpaj, ĉio vere okazis.”

”Kaj viaj antaŭaj sonĝoj? Ĉu ili ankaŭ estis veraj? Ĉu Thornfield Hall estas ruino? Ĉu mi estas apartigita de vi per netransirebla barilo? Ĉu mi iras de vi sen unu larmo? – sen kiso? – aŭ sen vorto?”

”Ankoraŭ ne.”

”Ĉu mi estas faronta tion? – La tago, kiu por ĉiam kunligos nin, jam venis; kaj kiam ni estos kunligitaj, tiuj animaj turmentoj kaj teruroj ne revenos; pri tio mi garantias vin.”

”Ĉu animaj turmentoj kaj teruroj, sinjoro! Mi dezirus, ke mi povus kredi, ke ili estas nur tiaj; nun mi tion deziras pli ol iam, ĉar vi mem eĉ ne povas klarigi al mi la sekreton de tiu terura vizito.”

”Kaj ĉar mi ne povas tion, la vizito ankaŭ ne vere okazis, Jane.”

”Sed sinjoro, kiam ellitiĝante en ĉi tiu mateno, mi diris tion saman al mi kaj ĉirkaŭrigardis en la ĉambro, por reakiri kuraĝon kaj konsolon per la hela taglumo kaj per la rigardo de ĉiu konata kaj amata objekto – tiam mi vidis – antaŭ mi sur la tapiŝo – tion, kio klare refutis mian hipotezon – la vualon, kies pecoj kuŝis sur la planko!”

Mi sentis, kiel sinjoro Rochester timiĝas kaj tremas; ambaŭmane li ĉirkaŭprenis min kriante: ”Dank’al la ĉiopotenca Dio, ke nur la vualon trafis malfeliĉo, se malica monstro trovi ĝis en via apudeco. – Ho! kio povus okazi!”

Li rapide spiris kaj tiel forte premis min al si, ke mi komencis tusi.

Post silento de kelkaj minutoj li subite parolis plue:

”Nun mi klarigos ĉion al vi, Jane. Estis duone sonĝo, duone vero; mi ne dubas plu pri tio, ke virino estis en via sanktejo: kaj tiu virino estis – Grace Poole. Vi nomas ŝin stranga persono; post ĉio, kion vi scias, vi estas prava, ke vi tiel nomas ŝin – ĉar pensu nur, kion ŝi faris al mi: kion ŝi faris al Mason!

– En stato inter maldormo kaj dormo vi rimarkis ŝian eniron kaj ŝiajn gestojn; sed febre ekscitite, preskaŭ delirante, vi rigardis ŝin kiel fantomon, tute diversa de ŝia vera eksteraĵo; la longaj senordiĝintaj haroj, la ŝvelinta vizaĝo. Ia nenatura eksteraĵo, ĉio tio estis efikaĵoj de via imago; la rezulto de premsonĝo. La kolera disŝirado de via vualo estis realeco – kaj ion tian ni povas atendi de ŝi. Mi vidas en viaj okuloj, ke vi dezirus demandi, kial mi konservas en mia domo tian estaĵon.

Kiam ni estos geedziĝintaj unu jaron kaj unu tagon, mi ĉion klarigos al vi. Ne ankoraŭ nun. Ĉu vi estas kontenta, Jane? Ĉu la klarigo de la mistero kontentigas vin?”…

Mi pripensis momenton, kaj poste lia klarigo ŝajnis al mi la sola ebla. Tamen tute kontenta mi ne estis, sed pro amo al li, mi ŝajnigis min kvazaŭ mi estas tia – kaj vere mi ankaŭ estis kvietigita. Mi certigis tion al li kun rideto. Kaj ĉar la noktomeza horo jam longe pasis, mi preparis min por forlasi lin.

”Ĉu Sophie kaj Adèle dormas en la infanĉambro?” li demandis ekbruligante mian kandelon.

”Jes, sinjoro.”

”Kaj por vi estas sufiĉa spaco en la lito de Adèle. Ĉi tiun nokton vi devos dividi ĝin kun ŝi, Jane. Ne estas mirige, ke okazintaĵo, kiun vi rakontis al mi, igis vin nerva kaj mi dezirus, ke vi ne dormu sola. Promesu al mi, ke vi iros al la infanĉambro.”

”Mi tre ĝojas povi fari tion, sinjoro.”

”Kaj zorge ŝlosu la pordon interne. Veku Sophien irante supren, kun la preteksto, ke vi petas ŝin frue veki vin morgaŭ matene. Ĉar vi devos matenmanĝi kaj esti vestita antaŭ la oka. Kaj nun forpelu la malgajajn pensojn, Jane! Ĉu vi ne aŭdas, ke la ventego kvietiĝis kaj ke la vento flustras nur dolĉe kaj mallaŭte? La pluvego ne vipas plu la fenestrojn: rigardu eksteren,” – li ŝovis flanken la kurtenojn – ”la nokto estiĝis ĉarma!”

La nokto vere estis ĉarma. La duono de la ĉielo estis hela kaj sennuba. La nuboj, kiujn la vento pelis antaŭ si, ŝvebis je longaj arĝentaj kolonoj okcidenten kaj la luno amike lumis sur la dormetantan teron.

”Nu?” diris sinjoro Rochester, demande rigardante en miajn okulojn, ”kiel nun sin sentas mia Jane?”

”La nokto estas kvieta kaj serena, sinjoro, – kaj mi estas tute sama.”

”Kaj vi ne plu sonĝos pri disiĝo kaj malfeliĉaĵoj kaj malĝojoj, sed nur pri feliĉaj geedziĝo kaj unuiĝo!”

Tiu antaŭdiro veriĝis nur duone. Mi ne sonĝis pri disiĝo kaj malĝojoj, sed ankaŭ ne pri ĝojo kaj feliĉa amo; ĉar mi dormis eĉ ne unu momenton. Mi tenis la malgrandan Adèle en la brakoj kaj gardis la feliĉan dormon de la infaneco – tiel kvietan, tiel senpasian, tiel senkulpan – kaj tiel mi atendis la proksimi ĝantan tagon. La vivo pulsis forte en miaj vejnoj, kaj kiam leviĝis la suno, ankaŭ mi mem leviĝis. Mi memoras, kiel forte Adèle sin kroĉis al mi, kiam mi ellitiĝis. Mi memoras ankoraŭ, kiel kore mi ŝin kisis, kiam mi malligis ŝiajn malgrandajn manojn, kiuj tenis miajn; stranga emocio ekregis min, mi eksplodis en larmoj kaj devis ŝteliri de la lito, timante, ke miaj singultoj vekos ŝin. Ŝi dormis ankoraŭ profunde. Ŝi estis la simbolo de mia ĝistiama vivo, kaj li, por kiu mi estis vestonta min por poste renkonti lin, estis al mi la timata, sed adorata personigo de mia estonteco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.