|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JANE EYREAŭtoro: Charlotte Brontë |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Dum multaj sinsekvantaj tagoj mi preskaŭ ne vidis sinjoron Rochester; matene li ŝajnis esti okupita kaj tagmeze sinjoroj venis el Millcote kaj kelkfoje ili restis por tagmanĝi kun li. Kiam lia piedo estis sufiĉe resaniĝinta, ke li povis rajdi, li ofte eliris ĉevale; verŝajne por fari revizitojn, ĉar preskaŭ ĉiufoje li revenis malfrue vespere.
En tiu tempo li venigis al si Adèlon nur malofte; kaj mia tuta konatiĝo kun li konsistis en tio, ke mi kelkfoje renkontis lin en la koridoro, aŭ sur la ŝtuparo aŭ en la galerio; kaj ĉe tiuj okazoj li pasis min jen kun rapida saluto jen kun afabla rideto kaj klinsaluto. Liaj malsamaj humorstatoj ne ĝenis min, ĉar mi vidis, ke ili ne celis min, sed devenis de kaŭzoj sendependaj de mia persono.
Unu fojon, kiam liaj vizitantoj tagmanĝis ĉe li, li alportigis mian paperujon, sendube por ke mi montru la enhavon; la sinjoroj foriris frue al kunveno en Millcote, kiel diris al mi sinjorino Fairfax; sed ĉar tiun vesperon la vetero estis pluveta kaj malagrabla, sinjoro Rochester ne akompanis ilin. Mallonge post ilia foriro li sonorigis kaj ordonis, ke Adèle kaj mi venu malsupren al li. Mi brosis la harojn de Adèle kaj kiam mi estis certa pri tio, ke mi mem estas vestita laŭ la ordinara kvakera modo neriproĉebla, tio estas: rigida, modesta kaj orda – eĉ la harligoj, kiuj neeble povis impliktiĝi – ni malsupreniris.
Adèle estis tre scivolema, ĉu ŝia kofreto fine alvenis, ĉar pro eraro ĝi ankoraŭ ne estis alveninta. Ŝi ĝojis; jen sur la tablo staris kartona skatolo kiam ni eniris la manĝosalonon.
Tuj ŝi rekonis ĝin.
”Ma boîte! Ma boîte!” (Mia skatolo! Mia skatolo!) ŝi ekkriis kurante al ĝi.
”Jes – fine alvenis via”boîte”; kunprenu ĝin en angulon, ho vera parizanino kaj amuzu vin malpakante ĝin,” diris sinjoro Rochester per peza, iom sarkasma voĉo, venanta el la profundo de grandega brakseĝo apud la fajro. ”Kaj atentu,” li diris plue, ”ke vi ne tedu min pro la specialaĵoj dum la malpakado, per tio, kiel ĉio aspektas aŭ per tio, kion ĝi enhavas; ĉio okazu silente, tiens-toi tranquille, enfant; comprends-tu?” (Estu trankvila kaj senbrua infano, ĉu vi komprenas?)
Adèle preskaŭ ne bezonis tiun averton; ŝi estis irinta al la kanapo kaj jam malligis la ŝnuron de la kovrilo de sia trezoro.
Forpreninte la kovrilon kaj levinte ĉiajn arĝentaspektajn paperaĵojn ŝi ekkriis:
”Oh ciel! Que c’est beau!” (Ho ĉielo! Kiel bela ĝi estas!) kaj ekdronis en ravan rigardadon.
”Ĉu fraŭlino Eyre estas ĉi tie?” demandis sinjoro Rochester leviĝante sur sia seĝo, por rigardi la pordon, ĉe kiu mi staris.
”Ho, bone, venu pli proksimen kaj sidiĝu ĉi tie!” Li starigis seĝon apud la sia.
”Mi ne amas la babilaĵon de infanoj,” li diris plue, ”ĉar kiel needziĝinta viro, neniu kara rememoro ligas min al tio. Estus al mi netolereble pasigi la tutan vesperon kun tia infano. Ne metu la seĝon pli malproksimen, fraŭlino Eyre, sidiĝu, kie mi lokis la seĝon, nome se plaĉas al vi. La diablo prenu tiujn ĝentilaĵojn, mi konstante forgesas pri ili. Ankaŭ mi ne amas simplanimajn maljunajn virinojn. Mi devas tamen atenti mian, ne estus bone malatenti ŝin, ŝi estas Fairfax-animo, almenaŭ ŝi estis la edzino de unu Fairfax, kaj sango ne silentas, kiel diras la proverbo.”
Li sonorigis por venigi sinjorinon Fairfax, kiu baldaŭ aperis kun sia trikaĵo.
”Bonan vesperon, sinjorino; mi venigis vin pro filantropia celo; mi malpermesis al Adèle paroli kun mi pri siaj donacoj; kaj ŝi estas plena de entuziasmo pri ili; bonvolu aŭskulti kaj pridemandi ŝin; per tio vi plenumos unu el la plej grandaj filantropaĵoj.”
Tuj kiam Adèle ekvidis sinjorinon Fairfax, ŝi vokis ŝin al la kanapo kaj plenigis ŝian antaŭtukon per ludiloj el porcelano, vakso kaj eburo ĉerpitaj el ŝia kesteto, eligante ĉiajn ĝojkrietojn en kripligita angla lingvo.
”Plenuminte tiagrade mian rolon kiel gastiganto, por ke mi ebligu al miaj gastoj sin amuzi reciproke, mi povas zorgi pri miaj propraj amuzoj,” diris sinjoro Rochester. ”Fraŭlino Eyre, ŝovu ankoraŭ pli proksimen ĉi tien vian seĝon; vi sidas ankoraŭ tro malproksime; mi ne ŝatas sanĝi la oportunan pozon en ĉi tiu seĝo kaj sen tio mi ne povas vidi vin.”
Mi faris laŭ lia deziro kvankam multe pli volonte mi restus sidanta en la ombro; sed sinjoro Rochester havis tian imponan voĉon, kiam li ion ordonis, ke kompreneble mi tuj obeis lin.
Kiel mi jam diris, ni sidis en la manĝosalono; la kandelabro, kies kandeloj estis ekbruligitaj antaŭ la manĝo, plenigis la salonon per festa lumo; la kamena fajro estis ruĝa kaj brila; la purpuraj kurtenoj pendis riĉe kaj peze antaŭ la alta fenestro kaj la ankoraŭ pli alta portiko; ĉie regis silento, kaj estis nur aŭdata la subpremita babilado de Adèle (ŝi ne kuraĝis paroli laŭtvoĉe) kaj kiam ŝi eksilentis, oni aŭdis la tintadon de la pluveroj sur la fenestrojn.
Dum sinjoro Rochester estis tiel sidanta sur sia seĝo el damasto, li aspektis alie ol antaŭe, ne tiel severa kaj malgaja.
Ĉirkaŭ lia buŝo ludis rideto; liaj okuloj brilis; mi ne scias, ĉu la vino kaŭzis tion, sed mi kredas tion verŝajna. Lia humoro estis postmanĝa, pli libera, pli indulga, ankaŭ al si mem, ĉar matene li aspektis pli krudeta. Lia forta kapo kuŝis sur la remburita seĝdorso kaj la fajrolumo ludis sur liaj akraj vizaĝtrajtoj kaj speguliĝis en liaj grandaj malhelaj okuloj, ĉar grandajn malhelajn okulojn li havis kun ŝanĝiĝema brilo, kaj belegaj ili estis, ne rigardante milde, sed malgraŭ tio montrante sentemon.
Dum kelkaj minutoj li rigardis en la fajron kaj tiam mi rigardis lin; subite li sin turnis; niaj okuloj renkontis iuj la aliajn.
”Vi rigardis kaj ekzamenis min, fraŭlino Eyre,” li diris, ”ĉu vi trovas min belaspekta?”
Se mi estus pripensinta tiun demandon, mi estus respondinta ĝin per ia neklara ĝentilaĵo; sed antaŭ ol pripensi la demandon, mi respondis:
”Ne, sinjoro.”
”Vere? – Nu, vi aspektas iom eksterordinare,” li diris. ” Vi aspektas kiel virineto stranga, kvieta, grava kaj simpla, sidante tie kun plektitaj manoj kaj kun mallevitaj okuloj (esceptinte kiam vi penetre min rigardas, kiel vi faras nun); kaj kiam oni demandas ion al vi, aŭ faras rimarkon, kiun vi devas respondi, ĉar tiam vi malkaŝe respondas, se ne subite mallonge tamen sufiĉe krudete. Kion vi intencas per tio?”
”Sinjoro, mi malkaŝe diris mian opinion. Mi petas pardonon. Mi devus respondi, ke ne estas facile doni respondon nepripensitan al demando pri ies eksteraĵo; ekzemple: ke la opinioj estas malsamaj; ke beleco ne estas io grava, aŭ ion similan.”
”Ne, ion tian vi ne devus respondi. Ĉu beleco ne estas grava, vi diras? Kaj jen, pretekstante plibonigi la antaŭan ofendon per flataĵo kaj karesaĵo por kvietigi min, vi en ruza maniero puŝas tranĉileton en mian nukon! Sed diru plue, kian malbonon vi vidas sur mi? Mi kredas, ke ĉiuj miaj korpomembroj kaj ĉiuj miaj vizaĝtrajtoj estas kiel de ĉiu alia viro.
”Sinjoro Rochester, konsentu al mi, ke mi reprenu mian unuan respondon. Mi ne intencis ion malagrablan. Mi nur faris malsaĝan eraron.”
”Ĝuste; mi samopinias kaj vi devos esti respondeca. Juĝu min. Ĉu ekzemple mia frunto ne estas laŭ via plaĉo?”
Li ŝovis flanken la nigrajn, densajn harojn, kuŝantajn sur lia frunto kaj montris al mi sian larĝan frunton, malantaŭ kiu povus sin kaŝi multaj cerboj, sed samtempe li montris la lokon, kie devus sin trovi la signo de bonvoleco kaj amikeco.
”Nu, fraŭlino, ĉu mi estas malsaĝulo?”
”Tute ne, sinjoro. Eble vi trovus min malĝentila, se mi demandus vin, ĉu vi estas filantropo?”
”Jen! Denove la tranĉileto min tuŝas dum ŝi faras, kvazaŭ ŝi karesas mian kapon. Kaj tio okazas, ĉar mi diris, ke mi ne ŝatas la societon de maljunaj virinoj (mi diru tion mallaŭte!) kaj de infanoj. Ĝenerale mi ne estas filantropo; sed konsciencon mi havas;” kaj li montris la tuberojn, kiuj kiel oni pretendas, pruvas ĝian ĉeestadon, kaj kiuj, feliĉe por li, estis sufiĉe grandaj; ili eĉ plilarĝigis la supran parton de lia frunto.
”Krome, mi montris iam grandan sentemon de koro. Havante vian nunan aĝon mi estis vere sufiĉe sentema; mi kompatis la premitojn kaj malfeliĉulojn; sed la sorto strange jetis min tien kaj reen de post tiu tempo. Ĝi eĉ knedis min per siaj manoj kaj mi kredas, ke mi nun povas diri, ke mi estas malmola kiel kaŭĉuka pilko; meze de tiu brilo estas nur malgranda sentebla punkto, kaj en unu aŭ du nevideblaj lokoj ĝi estas penetrebla. Ĉu tio donas al mi ankoraŭ iomete da espero?
”Espero al kio, sinjoro?”
”Al mia ŝanĝiĝo de kaŭĉuko en karnon kaj sangon?”
”Tre certe li trinkis tro multe da vino,” mi pensis, kaj mi ne sciis, kion mi devus respondi al tiu stranga demando. Kiel mi povus scii, ĉu li estis kapabla je retransformiĝo?
”Vi rigardas min tute konfuzite, fraŭlino Eyre; kaj kvankam vi estas tiel malmulte beleta kiel mi estas bela, tiu konfuzita vizaĝo bonege taŭgas por vi, krome ĝi estas utila al mi, ĉar ĝi deflankigas tiujn akrajn okulojn de mia vizaĝo kaj igas ilin atenti la lanajn florojn de la kamentapiŝo. Sekve restu konfuzita, juna virino; hodiaŭ vespere mi sentas min inklina al hejmeco kaj al konversacio.”
Dirinte tion, li ekstaris kaj brake sin klinis kontraŭ la marmora kamenbreto. En tiu pozo mi tre klare vidis liajn vizaĝon kaj figuron; same kiel la eksterordinare larĝan bruston, kiu preskaŭ estis proporcia al la longo de liaj korpomembroj. Mi estas konvinkita, ke plej multaj homoj trovus lin malbela; tamen tiom da senkonscia fiereco estis en lia pozo; tiom da facileco en liaj movoj; tia provo de indiferenteco pri lia eksteraĵo; tia fiera konscio pri la potenco de aliaj ecoj, veraj aŭ okazaj, kiuj anstataŭis la personajn belecojn, ke oni rigardante lin, en neevitebla maniero dividis tiun indiferentecon, kaj eĉ blinde kredis tiun fidon.
”Mi estas hodiaŭ vespere inklina al hejmeco kaj konversacio,” li rediris; ”kaj tial mi venigis vin. La fajro kaj la kandelabro kaj eĉ Piloto estis nesufiĉa societo, ĉar neniu povas paroli.
Adèle estas unu gradon pli bona, tamen ankoraŭ profunde sub la postulita nivelo; sinjorino Fairfax tutsame, sed se vi volas, vi povus kontentigi min. La unuan vesperon, kiam mi petis vin malsupreniri, mi ne povis kompreni vin. Tial mi preskaŭ tute forgesis pri vi. Aliaj pensoj forpuŝis vin el mia kapo; sed hodiaŭ vespere mi volas esti kvieta, kaj forpeli ĉion malagrablan kaj refoje pensi pri kio estas bona. Plaĉus al mi esplori, pridemandi vin, sekve parolu.”
Anstataŭ paroli mi ridetis; sed tiu rideto ne montris submeti ĝon nek ĝentilecon.
”Parolu do,” li diris insiste.
”Pri kio do, sinjoro?”
”Pri kio ajn vi deziras. Pri la temo de la interparolo kaj pri la maniero trakti ĝin, decidu mem, jam elektu.”
Mi sekve sidiĝis kaj diris nenion: ”Se li atendas, ke mi parolos, nur por interparoli kaj por esplori min, li spertos, ke li direktis sin al malĝusta persono,” mi pensis.
”Ĉu vi mutiĝis, fraŭlino Eyre?”
Mi silentis. Li iom sin klinis super min kaj ŝajnis, ke li per unu rapida ekrigardo volis penetri en la plej profundan lokon de mia animo.
”Ĉu obstina?” li demandis, ”kaj ofendita? Nu, tion mi meritis.
Mi faris mian demandon en malsaĝa, preskaŭ senhonta maniero. Mi petas vian pardonon, fraŭlino Eyre. La fakto estas nome, ke mi ne deziras konduti al vi kiel al subulo. Tio estas – li korektis sin mem – mi postulas nur la superecon, kiu ekzistas per la dudek jara diferenco pri nia aĝo kaj superecon devenantan el centjara sperto. Tion mi rajtas postuli, et j’y tiens (kaj al tio mi tenas min) kiel dirus Adèle, kaj pro tiu supereco kaj nur pro ĝi sole mi dezirus, ke vi bonvolus iom paroli kun mi por distri miajn pensojn, kiuj fariĝis tute galaj pro cerbumado pri unu sola afero; kaj difektitaj kiel rustinta najlo.”
Li kompleziĝis klarigi sian deziron; ĝi preskaŭ estis senkulpiga, mi ne estis malsentema por la honoro, kiun li faris al mi, sed tion mi ne volis montri.
”Tre volonte mi volus distri vin, sinjoro, se mi povus; sed malfacile mi povas ekparoli pri iu temo, ne sciante kio interesas vin. Faru al mi demandojn, kaj mi penos respondi ilin.”
”Unue, permesu al mi, ke mi rajtas esti iom abrupta kaj ordona; eble kelkfoje tre postulema, pro la kaŭzoj, kiujn mi ĵus citis; nome, ke mi estas sufiĉe aĝa por esti via patro kaj ke mi trabatis min tra ĉiuj spertoj inter homoj de ĉiuj nacioj kaj ke mi vagadis tra duono de nia terglobo, dum vi pasigis vian vivon kviete inter unu sola aro da homoj en unu sama domo.”
”Faru kiel plaĉos al vi, sinjoro.”
”Tio ne estas respondo; aŭ pli bone dirite, tio estas koleriga respondo, ĉar ĝi estas evita. Donu pli klaran respondon.”
”Mi ne kredas, sinjoro, ke vi havas la rajton ordoni al mi, ĉar vi estas pli aga ol mi, aŭ ĉar vi vidis pli multon de la mondo ol mi; via rajto al supereco dependas nur de la uzo, kiun vi faris de viaj tempo kaj sperto.”
”Hm! Bone dirite! Sed mi ne pravigos vin pri tio, ĉar tio ne utilos al mi, ĉar mi uzis nur malmulte, eble nur malbone tiujn du avantaĝojn … Sekve, metante flanken tiun superecon, vi sendube de tempo al tempo sekvos miajn ordonojn ne estante ofendita de la ordona tono?”
Mi ridetis, pensante: sinjoroRochester estas certe tre rimarkinda – li ŝajnas tute forgesi pri tio, ke li pagas al mi tridek funtojn sterlingajn jare por ricevotaj ordonoj.
”Tiu rideto pruvas jam multon,” li diris, tuj rimarkante tiun subitan esprimon, ”sed mi volonte aŭdus ĝin.”
”Mi pensis pri tio, sinjoro, ke tre malmultaj mastroj penus demandi, ĉu iliaj pagataj subuloj povus senti ofendon pro iliaj ordonoj.”
”Pagataj subuloj!? Kion, ĉu vi estas mia pagata subulo? Ho jes, mi ne pensis pri la salajro! Nu, do, ĉu vi volas permesi al mi, pro tiu mona kaŭzo, esti iom postulema?”
”Ne sinjoro, ne pro tiu kaŭzo. Sed, ĉar vi forgesis pri ĝi kaj ĉar vi ne estas indiferenta pri tio, ĉu subulo en via dependeco estas feliĉa aŭ malfeliĉa, mi tutkore konsentas.”
”Ĉu vi ankaŭ konsentas, ke mi liberigu min de amaso da konvenciaj formoj kaj esprimoj, ne pensante, ke tio okazas pro malĝentileco?”
”Mi estas certa pri tio, sinjoro, ke neniam mi konsideros senĝenatecon kiel arogantecon. La unuan mi tre ŝatas, la lastan ne tolerus libere naskiĝinto, eĉ ne salajrita.”
”Sensencaĵo! La plej multaj libere naskiĝintoj tolelas ĉion, kion ajn, por salajro; sekve juĝu pri vi mem kaj ne parolu pri ĝeneralaĵoj pri kiuj vi scias tute nenion. Sed image mi premas vian manon pro via respondo, kvankam tiu respondo ne estis trafa, kaj same pro la maniero en kiu vi ĝin diris kaj pro la enhavo de via dirajo; la maniero estis honesta kaj sincera; oni ne renkontas ĝin ofte; kontraŭe; afekto aŭ malvarmeco, aŭ malsaĝa, kruda miskompreno de la intenco estas la ordinara rekompenco de sincereco. El tri mil nespertaj guvemistinoj ne tri estus respondintaj kiel vi ĵus faris. Sed ne pensu, ke mi volas flati vin. Se vi estas skulptita el alia ligno ol la plej multaj, tio ne estas merito, sed nur laboro de la naturo. Krom tio, eble mi faras tro rapidan konsekvencon. Ĉar kiel mi povas scii, ĉu vi estas pli bona ol aliaj. Estas ja eble, ke vi havas netolereblajn malvirtetojn, kiuj ne kompensas viajn bonajn ecojn.”
”Eble ankaŭ vi havas ilin,” mi pensis.
Niaj okuloj renkontis unu la aliajn, kiam tiu penso naskiĝis en mia kapo; li ŝajnis legi mian penson en miaj okuloj kaj respondis ĝin kvazaŭ mi estus dirinta ĝin voĉe.
”Jes, jes! Vi pravas,” li diris, ”mi mem havas multajn malvirtetojn; tion mi bone scias, kaj mi ne intencas kaŝi ilin, estu certa pri tio. Dio scias, ke mi ne rajtas severe juĝi aliajn personojn.
Mi ne forgesu, ke mi havas post mi aron da faroj, kiujn mi povus apliki al mi mem, kvankam mi malaprobas ilin en sarkasma maniero ĉe miaj proksimuloj. Estante dudekiomjara, mi ĵetis min sur malbonan vojon, aŭ pli ĝuste dirite (ĉar kiel aliaj pekuloj, mi volonte ŝovas la duonon de mia ŝuldo sur malfavorajn cirkonstancojn) mi estis ĵetata sur ĝin kaj neniam mi povis returni min sur la bonan vojon. Sed mi povus esti tute alia persono, ol mi nun estas; mi same bone povus esti kiel vi – eĉ pli saĝa – jes, preskaŭ same senmakula.
Mi envias vian anim-pacon, vian puran konsciencon, vian puran memoron, ĉar memoro sen makulo nepre estas granda trezoro, ĉu ne vere? – ĝi estas neelĉerpebla fonto de rava freŝeco, ĉu ne vere?”
”Kiel estis via memoro, kiam vi estis dekokjara, sinjoro?”
”Ĝi estis bona, klara kaj sana: neniu kota rivero ŝanĝis ĝin ankoraŭ en fetorantan lagetaĉon. Kiam mi estis dekokjarulo, mi estis kiel vi – en ĉiuj rilatoj. La naturo destinis, ke mi fariĝu bona viro, fraŭlino Eyre, kaj vi vidas, ke mi ne fariĝis tia.
Eble vi diros, ke vi ne rimarkis tion. Almenaŭ mi flatas min, ke mi legas tion en viaj okuloj (sed estu singarda pri tio, kion vi esprimas per tiu organo, ĉar mi tre facile legas la lingvon de la okuloj). Sed kredu kaj fidu miajn vortojn – mi ne estas fripono, ne pensu tion – tian famon rilate al tiu malboneco ne aljuĝu al mi; sed mi vere kredas, ke mi, pli multe per la cirkonstancoj ol per mia karaktero, estas nur kutima pekulo, sperta pri ĉiuj ordinaraj mizeraj distraĵoj, per kiuj ĉiuj riĉuloj kaj diboĉuloj pasigas sian tempon. Ĉu vi miras, ke mi konfesas tion? Sciu do, ke ofte dum via estonta vivo vi estos la nevola fidato de la sekretoj de viaj konatoj. La homoj instinkte sentos, same kiel mi sentis tion, ke via koro ne instigas vin rakonti pri vi mem, sed ke pli multe ĝi igos vin aŭskulti dum aliaj parolas pri si mem; kaj ankaŭ ili sentos, ke vi ne aŭskultos kun malica malestimo pri ilia maldiskreteco, kio estas malpli konsola kaj kontentiga, ĉar ĝi estas tiel malmulte trudema pri siaj demonstracioj.”
”Kiel vi scias tion? – ĉu vi povas diveni ĉion tion, sinjoro?”
”Ho, tion mi scias certe; tial senhezite mi parolas plue, kvazaŭ mi enskribus miajn pensojn en taglibro. Vi eble diros, ke mi devus levi min super la cirkonstancojn. Kaj tion mi devus; sed kiel vi vidas, mi ne faris tion. Kiam la sorto estis al mi maljusta, mi ne estis sufiĉe saĝa kaj restis kvieta. Mi estis indiferenta pri tio, kion mi faris; kaj tiam mi degeneris. Kaj se la unua veninta malsaĝulo kaŭzis al mi abomenon pro liaj diboĉaĵoj, mi eĉ ne povis flati min, ke mi estas pli bona ol li. Mi devas konfesi, ke li kaj mi staris samnivele. Mi dezirus resti pli firma – tion Dio scias! Se iam vin regas la tento, fraŭlino Eyre, tiam vin ne retenu la pento, kiu certe venos. Pento estas la veneno de la vivo.”
”Mi foje aŭdis, sinjoro, ke ĝi estas ties kuracilo.”
”Ĝi ne estas kuracilo. Eble pliboniĝoj estas ties kuracilo; kaj mi povus plibonigi min – por tio mi havas la forton – se – sed kial pensi pri tio, estante piede kaj mane ligita kaj malbenita kaj teren premita sub ŝarĝo? Kaj ĉar al mi estas nerevokeble malpermesata la feliĉo, mi havas la rajton ĝui la vivon kiel eble plej multe. Kaj tion mi volas, malgraŭ ĉio.”
”Per tio vi degeneros pli kaj pli multe, sinjoro.”
”Tio estas ebla. Sed kial mi ne akceptu, se al mi estos prezentata dolĉa ĝuo? Kaj mi povas ĝui ĝin, same kiel la abelo kolektas la mielon sur la erikejo.”
”Kiel amara ĝi estos, sinjoro.”
”Kiel vi scias tion? – Vi neniam spertis tion. Kiel terure grave vi rigardas min; kaj pri tiu afero vi scias same malmulte kiel ĉi tiu kameo (dirante tion li prenis unu de la kamenbreto).
’Vi ne rajtas prediki al mi, ho novulo. Vi eĉ ne iris tra la pordego de la vivo, kaj vi scias absolute nenion pri ĝiaj sekretoj’.”
”Mi nur memorigas vin pri viaj propraj vortoj, sinjoro. Vi diris, ke eraroj trenas post si penton, kaj la penton vi nomis la veneno de la vivo.”
”Sed kiu parolis pri eraroj? Mi malfacile povas akcepti, ke la ideo, moviĝanta en mia cerbo, estis eraro. Pli multe mi kredas, ke ĝi estas inspiraĵo kaj ne eraro. Ĝi estas tre agrabla kaj kvietiga. Jen ĝi denove alvenas! Ĝi ne estas malica spirito, tion mi certigas al vi; kaj se ĝi estus io tia, tiam ĝi transformiĝis en anĝelon de la lumo. Mi opinias, ke mi devas allasi tian belan gaston, se ĝi petas la eniron en mian koron.,”
”Ne fidu ĝin, sinjoro; ĝi ne estas vera anĝelo.”
”Sed, refoje mi demandas, kiel vi scias tion? Per kiu instinkto vi kapablas diferencigi falintan anĝelon de senfunda abismo de sendito de la trono de la Eternulo, alivorte kiel vi kapablas diferencigi kondukanton de deloganto?”
”Mi juĝis nur laŭ la esprimo de via vizaĝo, sinjoro; ĝi esprimis malkvieton, kiam vi diris, ke la ideo revenas en vi. Klare mi sentas, ke ĝi kaŭzos al vi novan mizeron, se vi aŭskultos ĝin.”
”Tute ne – ĝi alportas la plej ĉarman sciigon de la mondo.
Krome ne ekzistas gardisto de mia konscienco. Sekve ne maltrankvili ĝu. Eniru kara vaganto.” Tion li diris kvazaŭ al aperaĵo, kiu estis videbla nur al li; poste krucante la duone etenditajn brakojn sur la brusto, li faris kvazaŭ li ĉirkaŭbrakas nevideblan estaĵon.
”Nu,” li diris plue, refoje turuante sin al mi, ”mi ricevis la pilgrimanton – alivestitan diaĵon, mi vere ĝin kredas. Ĝi faris al mi jam multan bonon. Mia koro similis ostarejon; de nun ĝi estos sanktejo.”
”Por diri al vi la veron, sinjoro, mi tute ne komprenas, pri kio vi parolas. Mi ne povas plu sekvi la temon, ĉar ĝi superas mian komprenon. Mi nur scias, ke vi diris, ke vi ne estas tiel bona, kiel vi dezirus esti, kaj ke vi bedaŭras vian neperfektecon.
Nur tion mi povas kompreni. Vi diris, ke via makulita rememoro estas konstanta turmentado. Ŝajnas al mi, ke se vi farus vian eblon, vi post kelka tempo povus esti, kion vi dezirus; kaj ke, se vi rekomencus de la komenco kun forta volo plibonigi viajn proprajn pensojn, ke vi post unu jaro estus kolektinta novan kaj senmakulan trezoron de rememoroj, kiujn vi povus rigardi kun plezuro.”
”Tre ĝuste pensite kaj tre ĝuste dirite, fraŭlino Eyre, kaj en ĉi tiu momento mi jam estas pavimanta la inferon.”
”Kion vi volas diri per tio, sinjoro?”
”Mi nutrus ĉiajn bonajn intencojn, kiujn mi kredas ne nur daŭraj, sed ankaŭ malmolaj kiel ŝtonoj. Miaj agoj kaj faroj estiĝos nepre tute aliaj ol la ĝisnunaj.”
”Kaj, ĉu ankaŭ pli bonaj?”
”Ankaŭ pli bonaj – tiom pli bonaj, kiel oro estas pli pura ol malpura skorio. Vi ŝajnas dubi pri mi, mi ne dubas pri mi eĉ minuton. Mi nun scias, kion mi volas, kaj mi konas la kaŭzojn; kaj tiumomente mi submetas min al leĝo, tiel neŝanĝebla, kiel la leĝoj de la Medoj kaj Persoj, kaj mi certigas vin, ke mia volo kaj la kaŭzo de mia volo estas ambaŭ bonaj.”
”Ili ne povas esti bonaj, sinjoro, se vi bezonas novan leĝon por atesti ilin.”
”Malgraŭ tio ili estas tiaj, eĉ se nova leĝo estus necesa.
Eksterordinaraj cirkonstancoj postulas eksterordinarajn regulojn kaj leĝojn.”
”Tiu tezo ŝajnas al mi danĝera, sinjoro, ĉar oni tuj povas vidi, ke oni povas uzi ilin malbone.”
”Ho, elokventa saĝulino! tiel estas: sed mi ĵuras je miaj hejmaj dioj, ke mi ne uzos ilin malbone,”
”Vi estas nur homo kaj erarebla.”
”Certe; same kiel vi – kion poste?”
”La erarebla homo ne proprigu al si potencon, kiu povas nur esti konfidata al la dia kaj perfekta estaĵo.”
”Kian potencon?”
”Tiun, kiu deklaras bona ĉiun strangan kaj nesankciigitan agon.”
”Bona, – jen la ĝusta vorto. Vi diris ĝin.”
”Sekve ĝi estu bona,” mi diris, leviĝante, ĉar mi opiniis, ke estas senutile daŭrigi interparolon, kies temon mi tute ne komprenis, kaj ĉar mi sentis, ke mi ne povas penetri en la karakteron de mia mastro, almenaŭ ankoraŭ ne; kaj ĉar mi havis la malkvieton kaj la konscion pri necerteco, devenanta de la certeco, ke mi estas nescianta.
”Kien vi nun iras?”
”Mi iras por konduki Adèlon al ŝia lito, jam pasis la kutima horo, en kiu ŝi enlitiĝas.”
”Vi timas min, ĉar mi parolas kiel Sfinkso.”
”Viaj vortoj estas enigmja, sinjoro. Sed kvankam mi komprenas ilin nur malbone, mi tamen ne timas vin.”
”Vi tamen timas – via memestimo timas fari mallertaĵon.”
”Jes, tiurilate mi iom timas – mi ne volonte diras sensencaĵon.”
”Se vi dirus ĝin, vi farus tion tiel grave kaj kviete, ke mi rigardus ĝin tre sagaca. Ĉu vi neniam ridas, fraŭlino Eyre? Ne penu respondi tiun demandon – mi vidas, ke vi ridas malofte; sed vi povas ridi tre ĝoje. Kredu al mi, via karaktero ne estas tiel rigida, same kiel mia karaktero ne estas malbona. La disciplino de Lowood ankoraŭ iom premas vin, kaj tial vi subpremas viajn trajtojn, mallaŭtigas vian voĉon kaj ne tiel movas viajn korpomembrojn, kiel vi farus sub aliaj cirkonstancoj; kaj en ĉeesto de edzo kaj frato – aŭ patro aŭ mastro aŭ kiu ajn – vi estas tro timema por rideti tre ĝoje, por paroli malkaŝe aŭ esti tro vigla pri viaj movoj; sed post kelka tempo vi sendube lernos esti natura en mia ĉeesto, ĉar estas neeble al vi esti konvencia; kaj tiam viaj rigardoj kaj movoj estiĝos pli viglaj kaj ŝanĝiĝemaj ol ili nun kuraĝas esti. De tempo al tempo mi jam ekvidis kvazaŭ la ekrigardon de stranga birdo tra la densaj kradoj de kaĝo; en tiu kaĝo sidas viva, senripoza, energia malliberulo; se ĝi estus libera, ĝi flugpendus alte en la blua ĉielo. Ĉu nepre vi volas foriri?”
”La naŭa horo jam batis.”
”Tio ne gravas – atendu ankoraŭ momenteton. Adèle ne estas ankoraŭ preta enlitiĝi. Mia ĉi tiea loko, fraŭlino Eyre, dum mi sidas kun la dorso turnita al la fajro kaj la vizaĝo turnita al la salono, kapabligas min ĉion bone rigardi. Dum mi estis parolanta kun vi, mi de tempo al tempo ekzamenis Adèlon (mi havas kaŭzojn, ekzameni kaj rigardi ŝin kun intereso speciala – kaŭzojn, kiujn mi eble – ne, kiujn mi certe komunikos al vi poste); antaŭ malpli ol dek minutoj ŝi prenis el sia” boĵte” jupeton el silko; ŝia vizaĝo radiis pro ravego dum ŝi malfaldis ĝin; la koketeco jam nestiĝis en ŝia sango kaj miksi ĝis kun ŝia tuta korpo. ”Il faut que je l’essaie!” (Mi devas provi ĝin!) ŝi ekkriis. ”Et a l’instant même!” (Kaj eĉ tuj!) kaj ŝi kuregis el la salono; en ĉi tiu momento, estu certa pri tio, ŝi estas jam ĉe Sophie, kie ŝi submetiĝos al transformado de vestoj.
Post kelkaj minutoj ŝi revenos kaj mi scias jam anticipe, kion mi vidos – la miniaturon de Céline Varens, kiel ŝi kutime aperis sur la sceno ĉe la prezentado de – sed mi nun ne parolu pri tio. Intertempe mi antaŭscias, ke miaj plej delikataj sentoj estas ricevontaj bategon. Mi antaŭsentas tion; restu por vidi ĉu mia antaŭdiro veriĝos.”
Baldaŭ ni aŭdis la piedeton de Adèle en la koridoro. Ŝi eniris ĝuste kiel ŝia adoptinto estis antaŭdirinta. Jupo rozkolora el atlaso, tre mallonga kaj borderita kiel eble plej larĝe, anstataŭis la brunan jupeton, kiun ŝi portis antaŭ kelkaj minutoj; ŝiajn krurojn vestis ŝtrumpoj el silko kaj ŝiaj piedoj portis blankajn sandalojn el atlaso, sur sia frunto ŝi havis girlandon el rozoburĝonoj.
”Est-ce que ma robe va bien?” (ĉu mia jupo vestas min bone?) ŝi ekkriis kurante al ni. ”Et mes souliers? Et mes bas?” (kaj miaj ŝuoj kaj miaj ŝtrumpoj?) ”Tenez, je crois que je vais danser!”
(atendu, mi dancos) kaj etendante sian jupeton, ŝi faris kelkajn paŝojn tra la salono – ĝis ŝi venis al sinjoro Rochester.
Poste ŝi turnis sin rapide antaŭ li sur unu piedo kaj falis antaŭ li sur unu genuo, ekkriante:
”Monsieur, je vous remercie mille fois de votre bonté” (Sinjoro, mi dankas vin milfoje pro via boneco); poste levante sin, ŝi diris plue: ”C’est comme cela que maman faisait, n’est-ce pas, monsieur?” (Tion faris mia patrino, ĉu ne vere, sinjoro?)
”Ĝuste!” li respondis. ”Kaj, comme cela (tiel) ŝi tiris mian anglan oron el miaj britaj poŝoj. Ankaŭ mi estis verda, fraŭlino Eyre jes, herbe verda. Ne unu pli verda printempa nuanco ol tiu, kiu nun aspektigas vin freŝa, faris min freŝaspekta antaŭ multaj jaroj. Mia printempo pasis, sed ĝi postlasis al mi tiun francan floreton, de kiu mi sub kelkaj animagordoj, volontege estus senigita. Ĉar mi ne estimas la radikon, el kiu ĝi ekfloris, spertante ke ĝi povis esti nutrata nur per orpolvo, mi amas nur duone la floron, kiun ĝi kreskigis, precipe kiam ŝi aspektas tiel arte kiel nun. Mi konservas kaj edukas ĝin laŭ la rom-katolika ideo, nome por per unu bona ago ekstermi kvanton da grandaj aŭ malgrandaj pekoj. Ĉion tion mi klarigos al vi alian fojon. Bonan nokton.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.