La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XX.

Mi estis forgesinta malsuprenigi la kurtenojn, kvankam mi kutimis fari tion, ankaŭ mi ne estis ferminta la fenestrokovrilojn.

La sekvo de tio estis, ke la hela plenluno – estis ravega, hela nokto – vekis min per sia blanka brilo, kiam ĝi dum sia kvieta irado tra la ĉielo enrigardis mian ĉambron.

Vekiĝante en la mezo de la nokto miaj okuloj trafis la arĝente blankan kristal-helan diskon. La vidaĵo estis belega, sed tro solena. Mi sidiĝis sur mia lito, por malsuprentiri la kurtenojn.

Bona Dio! Kia kriego! – La nokton – la silenton subite penetris sovaĝa, akra, tirtona kriego, kiu trasonis la tutan domon.

Miaj pulsoj haltis – mia koro plu ne batis; mia etendita brako kvazaŭ paraliziĝis. La kriego formortis; dua ĝin sekvis.

Vere, kiu ajn estaĵo eligis tiun teruran ekkrion– ĝi neeble povus ripeti ĝin tiel baldaŭ; eĉ la plej flera, la plej potenca kondoro de la Andoj ne kapablus malsupren sendi dufoje tian penetrantan kriegon el tiu nubo, kiu envolvas ĝian neston. La estaĵo, eliginte tian sonegon, devus ripozi antaŭ ol ĝi kapablus aŭdigi ĝin denove.

Ĝi venis el la tria etaĝo, ĉar ĝi flugis trans mian kapon. Kaj super mi – jes, ĝuste en la ĉambro super mia – mi aŭdis luktadon; laŭ la bruo ĝi ŝajnis esti morta batalo; kaj duone sufokanta voĉo kriis:

”Helpu! Helpu! Helpu!” trifoje ripetita.

”Ĉu do neniu venas por helpi?” ĝi kriis ree.

Kaj dum la luktado kaj bruado kaj kriado daŭris plue, mi klare aŭdis tra la ĉarpentaĵo de la ĉambroplafono:

”Rochester! Rochester! Pro la amo de Dio! Venu por helpi!

Venu do!”

Pordo malfermiĝis: iu senbrue, sed rapide kvazaŭ pelata de furioj, trairis la galerion. Alia piedo bruis super mia kapo.

Subite sekvis terura, peza falado kaj tuj poste ĉio estis silenta.

Rapide mi ĵetis ĉirkaŭ mi kelkajn vestaĵojn, kvankam pro angoro mi tremis en mia tuta korpo. Mi eliris el mia ĉambro.

Ĉiuj en la domo estis jam vektaj: ekkrioj, konfuzaj voĉoj aŭdiĝis el ĉiuj ĉambroj; unu pordo post alia brumalfermiĝis; aperis vizaĝo, poste dua kaj baldaŭ tria. La galerio estis baldaŭ plena de figuroj, kiuj kun ektimo interpuŝiĝis. Ne nur la sinjoroj, ankaŭ la sinjorinoj kaj fraŭlinoj eliris siajn litojn kaj de ĉiuj flankoj oni aŭdis intermiksitan voĉozumadon:

”Ho, kion tio signifas?” – ”Kio okazis?” – ”Kiu estas vundita?”

– ”Alportu lumon!” – ”Ĉu la domo brulas?”

”Ĉu enŝteliĝis ŝtelistoj kaj mortigistoj?” – ”Kien ni rapidos?”

– ”Kiun ni devas helpi?” – ”Kien ni saviĝos?” – Se la luno ne ĵetus siajn radiojn en la galerion, ni troviĝus en la plej profunda mallumo. Ĉiuj iris tien kaj reen kaj interpuŝiĝis. Iuj ĝemploris, aliaj faletis aŭ falis. La konsterno estis nepriskribebla.

”Kie pro la diablo estas Rochester?” kriis kolonelo Dent.

”Li ne estas plu en sia lito.”

”Ĉi tie, ĉi tie!” returne kriis alia voĉo.

”Rekvietiĝu do ĉiuj! Mi jam venas!"

La pordo de la galerio fine malfermiĝis kaj aperis sinjoro Rochester kun brulanta kandelo en la mano. Li ĵus malsuprenvenis de la plej alta etaĝo. Unu el la sinjorinoj tuj iris al li kaj prenis lian brakon. Estis fraŭlino Ingram.

”Kiu teruraĵo do okazis?” ŝi demandis. ”Parolu do! Sciigu tuj la plej teruran.”

”Sed ne ĵetu min teren kaj ne premsufoku min,” li respondis, ĉar la du fraŭlinoj Eshton ankaŭ kvazaŭ atakis lin; kaj la du vidvinoj vestitaj per larĝaj ĉirkaŭvestaĵoj rapidis al li kiel ŝipoj kun plenblovitaj veloj.

”Ĉio estas en ordo! – ĉio estas en ordo!” li kriis. Ĝi estas nur ĝenerala ripetado de ’Multa bruado pro nenio’. ”Sinjorinoj, malproksimiĝu, alie mi fariĝos danĝera.”

Kaj vere li aspektis danĝera; liaj nigraj okuloj ardis kiel fajreroj.

Tiam li ekregis sin por fariĝi kvieta kaj parolis plue:

”Premsonĝo atakis unu el la servistinoj; jen ĉio! Ŝi estas ekscitema, nerva virino. Sendube ŝi konsideris sian sonĝon kiel aperaĵon aŭ ion tian kaj pro teruro sentis kramfon. Nun, gesinjoroj, mi rekondukos vin ĉiujn en viajn ĉambrojn; ĉar oni ne povos helpi la servistinon antaŭ ol vi ĉiuj rekvietiĝis.

Sinjoroj, bonvolu doni la ekzemplon al la sinjorinoj kaj iru unuaj. Fraŭlino Ingram, mi estas certa, ke vi montros vin supera al tiaj vanaj teruraĵoj. Amy kaj Louisa, reiru kiel paro da kolomboj en vian nesteton. Sinjorinoj” – li daŭrigis, turnante sin al la du vidvinoj – ”vi sendube malvarmumiĝos, se vi restos eĉ unu minuton pli longe en ĉi tiu frostmalvarma galerio.”

Kaj alterne ordonante kaj petegante en tiu maniero, li sukcesis rekonduki ĉiujn en iliajn dormejojn. Mi ne atendis ĝis li ordonis al mi reiri en mian, sed nerimarkite retiriĝis, same kiel mi estis elirinta ĝin.

Sed ne por denove enlitiĝi, male, mi komencis zorge vesti min. La bruoj, kiujn mi aŭdis tuj post tiu terura ekkrio de angoro kaj la paroloj, kiuj penetris en miajn orelojn, verŝajne estis aŭdataj de neniu krom de mi mem, ĉar ili venis el la ĉambro troviĝanta super mia; sed ili ankaŭ certigis min, ke ili ne estis la sonĝo de servistino, kiu kaŭzis tian teruron tra la tuta konstruajo. Ankaŭ mi sciis, ke la klarigo donita de sinjoro Rochester, estis nur eltrovo, kiun li uzis por kvietigi la ekscititajn animojn de la gastoj. Mi do vestis min por esti preparita por ĉiuj eventualaj okazontaĵoj. Vestinte min mi sidiĝis apud la fenestro, longe rigardis la kvietan parkon kaj la kampojn, prilumitajn de la arĝentkolora lunlumo kaj atendis – mi ne sciis, kion. Al mi ŝajnis, ke sekvos nova okazontaĵo post tiuj strangaj krioj, lukto kaj angorkriadoj.

Ne: ĉie regis silento kaj paco. Iom post iom foriĝis ĉiu bruo, ĉiu murmurado kaj post unu horo Thornfield Hall kuŝis denove same senbrua kiel dezerto. Ŝajnis, ke la nokto kaj la dormo ree senĝene regas en sia regno. La luno estis subironta – kaj subiris. Mi ne volis pli longe sidi en la malvarmo kaj mallumo kaj decidis enlitiĝi tute vestita. Mi foriris de la fenestro kaj kiel eble plej senbrue iris trans la tapiŝon; kiam mi kliniĝis por forigi la ŝuojn de miaj piedoj, iu frapetis sur la pordon.

”Ĉu iu volas paroli kun mi?” mi demandis.

”Ĉu vi leviĝis?” demandis la voĉo, kiun mi jam atendis ekaŭdi, nome tiun de mia sinjoro.

”Jes, sinjoro.”

”Ĉu vi vestiĝis?”

”Jes.”

”Eliru, sed mallaŭte.”

Mi obeis. Sinjoro Rochester staris en la galerio; en la mano li tenis brulantan kandelon.

”Mi bezonas vin,” li diris, ”iru kun mi, sed ne rapidu kaj ne faru bruon.”

Miaj ŝuoj estis malpezaj. Mi ŝteliris trans la tapiŝ-kovritan plankon kiel katino. Mi trairis la galerion, supreniris la ŝtuparon kaj haltis en la malalta, malluma koridoro de la mistera tria etaĝo. Mi estis sekvinta lin kaj staris flanke de li.

”Ĉu vi havas spongon en via ĉambro?” li flustre demandis.

”Jes, sinjoro.”

”Ĉu vi ankaŭ havas tie salon – volatilan salon?”

”Certe.”

”Reiru kaj revenu kun ambaŭ.”

Mi reiris, prenis la spongon de la tualeta tablo, la salon el la komodo kaj refoje ŝteliris returne laŭ la sama vojo. Li atendis min; en la mano li tenis ŝlosilon; irante al malgranda nigra pordo, li ŝovis ĝin en ĝian ŝloson; poste li haltis kaj rigardante min, li diris:

”Ĉu vi povas vidi sangon kaj ne sveni?”

”Mi kredas, ke jes. Neniam mi spertis tion.”

Frostotremo trakuris mian korpon, kiam mi donis al li tiun respondon; sed tion kaŭzis nek la malvarmo nek eksveno.

”Donu al mi vian manon,” li diris, ”estas pli bone ne riski svenatakon.” Mi metis mian manon en lian. ”Ĝi estas varma kaj ne tremas,” li rimarkis. Poste li turnis la ŝlosilon kaj malfermis la pordon. Antaŭ mi mi vidis ĉambron, kiun mi, kiel mi memoris, antaŭe vidis jam unu fojon, – nome en tiu tago, kiam sinjorino Fairfax montris al mi la tutan domon. Ĝi estis tapetita per pezaj tapetoj. En tiu momento la tapetoj de unu loko estis ŝovitaj supren, per kio videbliĝis pordo, kiu antaŭe estis kaŝita. Tiu pordo estis malfermita, lumstrio penetris el ĉambro, malantaŭ kiu aŭdiĝis grumblanta bruo, kiu similis tiun de kolera hundo. Dum sinjoro Rochester metis la kandelon sur la tablon, li diris al mi ”atendu momenton’ ” kaj tiam li iris en la internan ĉambron. Akra ridado salutis lin dum li eniris; unue ĝi sonis bruante, sed sanĝiĝis al la karakteriza ridado de Grace Poole: ha! ha! Ŝi do estis tie! Li faris iun aranĝon ne parolante, kvankam mi aŭdis mallaŭtan voĉon, kiu alparolis lin. Tuj poste li eliris kaj fermis post si la pordon.

”Ĉi tien, Jane!” li diris, kaj mi iris al la alia flanko de granda lito, kiu kun siaj sulkplenaj kurtenoj plenigis grandan parton de la ĉambro. Ĉe la kapa parto de la lito staris brakseĝo; en ĝi sidis viro, kiu krom per la surtuto, estis tute vestita; lia kapo kliniĝis malantaŭen, la okuloj estis fermitaj. Sinjoro Rochester tenis la brulantan kandelon super li. En tiu pala kaj ŝajne senviva vizaĝo mi rekonis la fremdulon, sinjoron Mason.

Ankaŭ mi vidis, ke lia cemizo ĉe unu flanko estis tute makulita per sango.

”Prenu la kandelon,” diris sinjoro Rochester, kaj mi prenis ĝin. Li alportis teleron kun akvo de la tualeta tablo. ”Prenu ĝin,” li diris. Mi obeis. Li kaptis la spongon, trempis ĝin en la akvo kaj per ĝi malsekigis la kadavre palan vizaĝon. Poste li petis mian volatilan salon kaj metis ĝin sub lian nazon, Baldaŭ poste sinjoro Mason malfermis la okulojn; li ĝemis pro doloro. Sinjoro Rochester ŝirmalfermis la ĉemizon de la vundito, kies brako kaj ŝultro estis bandaĝitaj. Li forviŝis la sangon, kiu gutis el la vundo.

”Ĉu tuja danĝero minacas?” demandis sinjoro Mason per malforta voĉo.

”Pa! neniel – ĝi estas nur grato. Do ne lasu vin tiel superforti, ho viro! Tenu vin kuraĝa. Mi venigos kuraciston. Mi esperas, ke ni povos transporti vin jam morgaŭ. Jane – ” li parolis plue.

”Sinjoro?”

”Mi estas devigata lasi vin sola kun ĉi tiu sinjoro dum ĉirkaŭ unu horo; – eble eĉ du horojn. Forviŝu la gutetantan sangon, kiel mi nun faras. Kiam li svenos, tiam metu la akvoglason, tie staranta sur la tablo, al lia buŝo, kaj la volatilan salon sub la nazon. Neniuokaze parolu al li – kaj – Richard – via vivo estas en danĝero, kiam vi parolos al ŝi. Eĉ ne malfermu la buŝon – ne ekscitiĝu – alie neniu povos respondi pri la sekvoj.”

Refoje la kompatinda viro ĝemis pro doloro; li aspektis kvazaŭ li ne kuraĝus movi sin; la timo antaŭ la morto aŭ antaŭ io alia terura ŝajnis paralizi lin. Sinjoro Rochester donis al mi la sang-trasorbiĝintan spongon kaj mi daŭrigis uzi ĝin kiel li estis farinta. Li rigardis min dum unu minuto kaj poste diris:

”Ne forgesu! – ĉiu interparolo estas malpermesata.” Samtempe li eliris la ĉambron. Stranga sento ekregis min, kiam mi aŭdis, ke la ŝlosilo turniĝis en la ŝloso kaj liaj paŝoj formortis en la longa koridoro.

Mi nun estis ensloŝita en la tria etaĝo en unu el tiuj mistikaj ĉeloj; nigra nokto ĉirkaŭis min; antaŭ miaj okuloj, sub miaj manoj estis pala, sangokovrita bildo; apartigita de murdistino de nur unu sola malfortika pordo: – tio lasta estis io terura – ĉion alian mi povis suferi; sed malvarma morta tremo trakuris min, kiam mi pensis, ke ĉiumomente Grace Poole povus ĵeti sin sur min.

Intertempe tamen mi devis persiste resti sur mia posteno.

Mi devis rigardi tiun spirit-palan vizaĝon – tiujn bluajn senmovajn lipojn, kiuj ne kuraĝis malfermiĝi – tiujn okulojn, kiuj alterne fermiĝis kaj malfermiĝis, kiuj serĉe vagadis tra la ĉambro, kaj esplore sin fiksis sur min dum seninterrompe ili montris teruran angoron. Ĉiam denove mi devis trempi mian manon en la pelveton, plenan de sango kaj akvo por forviŝi la sangon. Mi devis suferi, ke la lumo dum miaj malgajaj agadoj ĉiam malsupreniĝis en la kandelingon; la ombroj sur la altaj tapiŝoj fariĝis pli mallumaj; la kurtenoj de la masiva, granda lito mallume ondis malsupren; strangaj lumoj kaj ombroj ludis sur antikva ŝranko, kies pordoj portis la belege skulptitajn kapojn de la dekdu apostoloj, dum sur la supro de la malnova meblo leviĝis krucifikso kun mortanta Kristo el ebono. Laŭ la alternanta mallumo kaj la flagranta lumo, kiuj falis sur tiun antikvan ŝrankon, aperis el la kadroj jen la barbhava kuracisto, sankta Luko kun la sulk-plena frunto; jen sankta Johano kun la ondantaj haroj, jen la diabla vizaĝo de Judaso Iskarioto, kiuj ŝajnis ekvivi.

Dum tiu tuta tempo mi devis ne nur aŭskulti sed ankaŭ gardadi, aŭskulti mi devis la movojn de la sovaĝulino aŭ de la diablo en la apuda ĉelo. Post la vizito de sinjoro Rochester en tiu ĉambro la bruado tie ŝajnis esti kiel ekzilita. Dum la tuta nokto mi aŭdis en longaj intertempoj nur trifoje bruon, – nome knarantan paŝon, mallongan ripetadon de tiu karakteriza gruntanta bruo similanta tiun de hundo, kaj profundan koro-ŝirantan ĝemadon el hombrusto.

Nun miaj propraj pensoj komencis turmenti min.

Kio estis tiu krimo, kiu kiel homo apartigita vivis en ĉi tiu domo kaj kiun la posedanto ne povis superforti nek forpeli?

– Kio estis tiu sekreto, kiu en la morta silento de la nokto montriĝis unue per fajro, poste per sango? – Kio estis tiu estaĵo, portanta la vizaĝon de ordinara virino kaj subite eliganta la tonojn de mokema demono, aŭ la kriojn de sangavida rabobirdo?

Kaj kiel ĉi tiu viro, simpla, ordinara, kvieta fremdulo, super kiu mi kliniĝis, kiel li estis miksita en tiu teruraĵo? – Kial tiu furio sin ĵetis sur lin? – Kio estis deviginta lin viziti ĉi tiun parton de la domo en tia nekutima tempo, kiam li devus kviete kuŝi en profunda dormo en sia lito? Mi ja aŭdis, ke sinjoro Rochester montris al li dormejon en pli malalta etaĝo – kio do irigis lin ĉi tien? Kaj kial li estis nun tiel submetiĝema sub la perforto aŭ la perfido, kiun oni suferigis lin? Kial li tiel pacience sin submetis al la silentado, kiun sinjoro Rochester postulis de li? Lian gaston oni estis ofendinta en la plej terura maniero; en antaŭa okazo oni tiel abomene estis atencinta lian vivon – kaj ambaŭ atencojn li kaŝis en mistero kaj klopodis forgesigi! Kaj fine mi vidis ankaŭ, ke sinjoro Mason obee sekvis la volon de sinjoro Rochester, ke la fera energio de la laste nomita plene superfortis la senvolecon kaj malviglecon de la unua. La malmultaj paroloj, kiujn ili ambaŭ interŝanĝis estis al mi la pruvo de tio. Ŝajnis, ke la forta volo de la lasta komplete superregis la inertecon de la unua. Sed el kiu kaŭzo devenis la ektimo de sinjoro Rochester, kiam li eksciis pri la alveno de sinjoro Mason? – Kial la nura nomo de tiu senvola, senenergia viro, kiun li per kelkaj vortoj povis regi kiel infanon, kvazaŭ terenĵetis lin kiel la fulmo terenĵetas fortikan kverkon?

Ho, mi ne povis forgesi liajn rigardon kaj palan vizaĝon, kiam li flustris: ”Jane, forta bato min trafis – terura bato.” Mi ne povis forgesi, kiel tremis la brako, kiun li apoge metis sur mian ŝultron. Ne povis esti bagatelo, kiu kapablis tiel skuegi la decideman animon kaj la potencan korpon de Fairfax Rochester.

”Kiam li revenos? Kiam li venos reen?” mi kriis enpense, dum pasis la noktaj horoj – kiam la sangperdanta malsanulo fariĝis pli kaj pli malforta kaj pli kaj pli malsana dum li korŝire ĝemadis – sed ne venis la arde sopirata helpo nek la savanta mateno. Ĉiam denove mi metis la akvon al la palaj lipoj de sinjoro Mason; daŭre mi oferis al li la plifortigantan salon – sed senfruktaj estis ĉiuj miaj klopodoj. La korpa suferado, la anima suferado kaj la sangoperdo rapide forigis liajn fortojn. Li tiel ĝemadis kaj aspektis tiel malforta, tiel sova ĝa, tiel mizera, ke mi timis pri lia baldaŭa motto. Kaj eĉ ne estis al mi permesate paroli kun li.

Fine la lumo finbrulis – kaj estingiĝis. Dum ĝia lasta flagrado mi rimarkis, ke grizaj strioj ludas sur la fenestrokurtenoj.

La tagiĝo estis do proksimiĝanta. Ankaŭ mi ekaŭdis la malproksiman bojadon de Piloto, kiu penetris al mi el hundejo sur la korto, – mia espero reviviĝis.

Ĝi ne estis vana, ĉar post kvin minutoj la ŝlosilo turniĝis en la ŝloso, la pordo estis malfermata – mia nokta gardado estis finita. Ĝi ne daŭris pli longe ol du horojn – sed multaj semajnoj ŝajnis al mi pli mallongaj ol ĉi tiuj noktaj horoj.

Sinjoro Rochester eniris kaj lin sekvis la kuracisto, kiun li venigis kun si.

”Rapidu, Carter,” diris sinjoro Rochester, tumante sin al la alia, ”mi donas al vi nur duonan horon por ekzameni la vundon, meti la bandaĝon, portigi la pacienton malsupren kaj forportigi lin eksterdomen.”

”Ĉu li povos esti transportata, sinjoro?”

”Sendube! la vundo tute ne estas danĝera, li estas nur tre nervema, nur instigu iom lian spiriton. Rapide, rapide, eklaboru!”

Sinjoro Rochester flankentiris la dikajn kurtenojn de la fenestro, suprentiris la holandan ĵaluzion kaj enirigis kiel eble plej multe da lumo en la ĉambron. Kiel ĝoja kaj mirigita mi estis vidante, ke fine la tago venis! Rozkoloraj strioj aperis super la orienta horizonto. Sinjoro Rochester proksimiĝis al sia gasto, kiun jam ekzamenis la kirurgo.

”Nu, mia bona knabo, diru kiel vi sentas vin nun?” li demandis.

”Mi timas, ke ŝi min tro vundis,” diris per malforta voĉo la vundito.

”Sensencaĵo! – Kuraĝon! kuraĝon! Post du semajnoj vi jam forgesos pri la tuta afero. Vi perdis iom da sango, jen ĉio. Carter, certigu do al li, ke eĉ ne la plej malgranda danĝero lin minacas.”

”Tion mi povas senskrupule,” diris Carter, kiu ĵus aranĝis la bandaĝon, ”mi nur dezirus esti veninta iom pli frue: tiam li ne estus perdinta tiom da sango. – Sed kio do estas tio? La karno ĉi tie sur la ŝultro estas ne nur distranĉita – ĝi estas disŝirita. Tiun vundon ne faris tranĉilo.”

”Ŝi mordis min,” li flustris. ”Kiam Rochester fortiris de ŝi la tranĉilon, ŝi atakis min kiel tigrino.”

”Vi ne devus cedi al ŝi, sed tuj ŝin ataki,” diris sinjoro Rochester.

”Sed, kion mi povis sub tiaj cirkonstancoj?” rediris sinjoro Mason.

”Ho! Estis terure! terure!” parolis li plue kaj malvarma tremeto trakuris lian korpon. ”Kaj mi tute ne atendis tion, ĉar komence ŝi aspektis tiel kvieta kaj prudenta.”

”Mi tamen avertis vin,” estis la respondo de lia amiko. ”Mi diris al vi: gardu vin, kiam vi venas en ŝian proksimecon.

Krom tio, vi povus atendi ĝis la mateno, por ke mi akompanu vin. Estis nepardonebla malsaĝaĵo iri al ŝi hieraŭ vespere kaj eĉ tute sola.”

”Mi kredis fari ion bonan per tio.”

”Vi tion kredis! Vi tion kredis! Vere! Vi malpaciencigas min, kiam mi aŭdas vin tiel paroli: sed vi suferis, kaj eble suferos ankoraŭ pli multe ne sekvinte mian konsilon; tial mi silentos pri tio. Carter – rapidu! – rapidu! La suno estas leviĝonta kaj li devas esti transportota.”

”Tuj, sinjoro; la ŝultro estas jam bandaĝita. Mi devas ankoraŭ bandaĝi tiun alian vundon sur la brako: ŝi ankaŭ metis tien siajn dentojn, mi kredas.”

”Ŝi elsuĉis la sangon; ŝi diris, ke ŝi volas trinki la sangon de mia koro,” diris Mason.

Mi vidis sinjoron Rochester tremegi. Stranga esprimo de teruro, angoro, malamo distordis lian vizaĝon, kaj ĝi fariĝis preskaŭ nerekonebla; sed li diris nur:

”Nu do, Richard, nun eksilentu kaj ne atentu pri ŝiaj malsa ĝaj diraĵoj! Almenaŭ ne rediru ilin!”

”Ho, mi dezirus, ke mi estus kapabla forgesi tion,” sonis la laca respondo.

”Vi kapablos tion, se nur vi estos turninta la dorson al ĉi tiu lando. Reveninte en Spanish Town, pensu pri ŝi kvazaŭ pri iu, kiu mortis kaj estas enterigita, aŭ: plej bone estos tute ne plu pensi pri ŝi.”

”Estas neeble forgesi tian nokton da teruraĵoj!”

”Tio ne estas neebla! Montru do iom da energio! Antaŭ du horoj vi kredis vin tiel senviva kiel haringo kaj tamen vi vivas ankoraŭ kaj parolas same vive kiel mi. Rigardu! Carter estas preskaŭ preta pri la bandaĝado. Kaj nun mi volas fari el vi Adonison en mallonga momento. Jane,” – tiuj estis la unuaj vortoj, kiujn li diris al mi post sia reveno – ”Jane, prenu ĉi tiun ŝlosilon: malsupreniru en mian dormejon kaj de tie rekte en mian vestoĉambron; malfermu la plej altan tirkeston de la komodo kaj prenu puran ĉemizon kaj koltukon el ĝi. Alportu ilin ambaŭ ĉi tien. Sed rapidu!”

Mi iris, serĉis la meblon, kiun li estis nominta, trovis la du celitajn objektojn kaj reiris kun ili al la tria etaĝo.

”Nun iru al la alia flanko de la lito, dum mi helpos al li vesti ĝi,” li diris. ”Sed ne eliru el la ĉambro; estas eble, ke mi bezonos ankoraŭ foje vian helpon.”

Mi retiriĝis malantaŭ la litkurtenon, kiel mia sinjoro estis al mi ordoninta.

”Ĉu neniu jam ellitiĝis en la pli malaltaj etaĝoj, kiam vi venis tien, Jane?” demandis sinjoro Rochester tuj poste.

”Ne, sinjoro, ĉie estis ankoraŭ silento.”

”Ni foririgos vin baldaŭ kaj nevidata, Dick, estos plej bone, ne nur por vi, sed ankaŭ por la kompatinda estaĵo tie supre.

Mi tiel longe klopodis eviti malkovron, kaj mi ne dezirus, ke fine ĉio montriĝu! – Carter, helpu lin do iom je lia veŝto. Kie vi pendigis vian peltmantelon? En ĉi tiu malbeninda malvarma klimato vi ne povos vojaĝi duonan mejlon sen ĝi, tion mi scias. – Ĉu en via ĉambro? – Jane, kuru malsupren en la ĉambron de sinjoro Mason, – ĝi estas tuj apud mia, – kaj alportu la mantelon, kiun vi trovos tie.”

Refoje mi foriris kaj revenis kun nekutime granda mantelo, kiu estis subŝtofita kaj garnita per peltaĵo.

”Kaj nun mi havas ankoraŭ alian komision por vi Jane,” diris mia senlaca mastro, ”iru ankoraŭ unu fojon malsupren en mian ĉambron. Kiel feliĉe estas, Jane, ke vi havas velurajn ŝuojn! Komisiito kun lignaj apenaŭ estus uzebla en ĉi tiu okazo.

Malfermu la mezan tirkeston de mia tualeta tablo kaj elprenu por mi boteleton kun glaseto, kiujn vi tie trovos; alportu ilin rapide ĉi tien!”

Mi rapidis malsupren kaj ree supren, kunportante la deziritajn objektojn.

”Bone! Nun, doktoro, mi prenos la liberecon doni al li dozon de miaj medikamentoj je mia respondeco. Ĉi tiun vivigantan rimedon mi ricevis de itala ĉarlatano – homo al kiu vi donus piedbaton, Carter. Ĝi ne estas medikamento, aplikebla en ĉiuj okazoj, sed ofte ĝi efikas kiel miraklo! Ankaŭ nun.

Jane, iom da akvo!”

Li donis al mi la glason, kiun mi duone plenigis per akvo el la botelo de la lavotablo.

”Tio sufiĉas. Nun malsekigu la randon de la boteleto.”

Mi obeis. Li gutigis dek du gutojn da ruĝa fluidajo en la glason kaj prezentis ĝin al Mason. ” Trinku, Richard; ĝi donos al vi kuraĝon, kiu mankas al vi, almenaŭ dum unu horo.”

”Sed ĉu ĝi ne faros al mi malbonon? Ĉu ĝi ne kaŭzos inflamon?

”Trinku! trinku! trinku!”

Sinjoro Mason obeis; sed nur ĉar ŝajne estis senutile kontraŭstari.

Li estis nun vestita; li aspektis ankoraŭ pala, sed ne plu sangokovrita kaj malpura.

Sinjoro Rochester konsentis al li tri minutojn por ripozi, post kiam li trinkis la fluidaĵon. Poste li prenis lian brakon.

”Nun mi estas certa, ke vi povos stari sur la piedoj. – Klopodu,” li diris.

La malsanulo ekstaris.

”Carter, apogu lin ĉe la alia flanko. Kuraĝon, Richard; bone nun ekmarŝu! – Rigardu – rigardu – vi jam marŝas.”

”Mi sentas min pli bona,” rimarkis sinjoro Mason.

”Tion mi sciis antaŭe. Nun Jane, paŝu antaŭ ni al la posta ŝtuparo; malriglu la pordon de la flanka koridoro kaj diru al la veturigisto, ke li pretigu la poŝt-veturileton, kiun vi vidos sur la korto, aŭ apud la kortopordo, ĉar mi ordonis lin ne veturi kun siaj brufarantaj radoj trans la pavimon. Ni tuj venos.

Kaj atentu la jenon, Jane, kiam vi tie malsupre vidos iun leviĝintan, tiam vi venu al la ŝtuparo kaj tusu.”

Estis nun la kvina horo kaj duono kaj la suno estis leviĝonta. Malgraŭ tio estis ankoraŭ mallume en la kuirejo. La pordo de la flanka koridoro estis riglita; mi malfermis ĝin kiel eble plej senbrue. Ankaŭ sur la korto regis ankoraŭ silento. La pordoj estis larĝe malfermitaj, kaj ekstere haltis poŝt-veturileto; la ĉevaloj estis jungitaj, la veturigisto sidis sur sia konduksidloko.

Mi proksimiĝis al li kaj diris, ke la sinjoroj venas; li kapklinis; poste mi atente ĉirkaŭrigardis kaj aŭskultis.

Ĉie regis la sankta silento de la frua mateno! Eĉ la kurtenoj de la fenestroj de la servistejo estis ankoraŭ mallevitaj; la birdoj kantetis en la florpezaj branĉoj de la fruktarboj, kiuj kiel blankaj girlandoj ornamis ĉiujn murojn, kiuj staris ĉe unu flanko de la korto. La ĉevaloj de la veturilo de tempo al tempo piedbatis en la ankoraŭ fermitaj staloj. – Krom tio ĉio estis silenta.

Nun venis la sinjoroj. Sinjoro Mason, kiu apogis sin sur sinjoron Rochester kaj la kuracisto, ŝajnis povi iri sufiĉe facile.

Ili helpis al li eniri la veturilon; Carter sidiĝis ĉe lia flanko.

”Gardu lin bone,” diris sinjoro Rochester sin turnante al la laste nomita, ”kaj tenu lin en via domo ĝis li plene rekuraĝiĝis. Post unu aŭ du tagoj mi iros al vi por vidi, kiel marŝas lia resaniĝo. Richard, kiel vi sentas vin nun?”

”La freŝa aero revivigas min, Fairfax!”

”Carter, ŝovu malsupren la fenestron je lia flanko; estas senvente. La freŝa aero ne faros al li malbonon. Fartu bone Dick, mia knabo!”

”Fairfax –”

”Nu, kio estas?”

”Prizorgu ŝin –” subite li eksilentis kaj eksplodis en larmojn.

”Mi faras mian eblon; tion mi faris ĝis nun, tion mi faros estonte,” li respondis. Poste li fermis la pordeton de la veturilo, kaj la vojaĝantoj forveturis.

”Ho, Dio volu, ke ĉio tio finiĝu!” ĝemflustris sinjoro Rochester, fermante la pezajn korto-pordojn kaj zorge riglante ilin. Farinte tion li per malrapidaj paŝoj kaj droninta en malĝojaj pensoj, iris al tiu muro, kiu limigis la frukto-ĝardenon.

Supozante, ke mia laboro tie estas finita, mi estis reironta en la domon; tuj poste tamen mi aŭdis lin voki ”Jane!” Tiun pordon li estis malferminta kaj staris antaŭ ĝi, ŝajne atendante min.

”Iru kun mi kelkajn minutojn tien, kie estas freŝe kaj gaje; tiu domo estas vera malliberejo. Ĉu ne ankaŭ vi tion opinias?”

”Al mi ĝi ŝajnas belega kastelo, sinjoro.”

”La fatamorgano de nesperteco blindigas viajn okulojn,” li respondis. ”Kaj vi vidas ĝin tra magia spegulo; vi ne povas diferencigi, ke la oro estas nura ŝlimo kaj la silkaj drapiroj nenio krom araneaĵoj; ke la marmoro estas mizera ardezo kaj la multekosta polurita ligno nur forĵetitaj rabotaĵo kaj ordinara arboŝelo. Sed ĉi tie,” – kaj dirante tion, li montris la ombroriĉan ĉirkaŭmuritan lokon, kiun ni ĵus eniris – ”ĉi tie ĉio estas dolĉa, pura kaj vera!”

Li laŭpaŝis piedvojeton, limigitan de bukso; ĉe unu flanko staris pomarboj, pirarboj kaj ĉerizarboj, ĉe la alia bedoj, sur kiuj staris ĉiaj malnovmodaj floroj, kiel levkojoj, diantoj, primoloj, trikoloraj violoj miksitaj kun abrotanoj, eglanterioj kaj diversaj bonodoraj herboj. Ĉio tio estis freŝa kaj kolorriĉa kiel tuta vico de aprilaj pluvegoj, sekvataj de ĉarmeta printempa mateno nur povas igi ilin. La suno majeste sin levis super la multkolora horizonto kaj ĝia lumo radiis sur la ombroriĉa, rose freŝa fruktoĝardeno kaj ties kvietaj padoj sub ĝi.

”Jane, ĉu vi volas havi floron?”

Li deŝiris duon-malfermiĝintan rozon, la unuan sur la arbusto, kaj donis ĝin al mi.

”Dankon, sinjoro.”

”Ĉu vi trovas ĉi tiun sunleviĝon bela, Jane? Ĉu vi ĝojas pro ĉi tiu ĉielo kun ĝiaj altaj, lumaj, viglaj nuboj, kiuj disiros kiam la tago fariĝos pli varma, kaj pro tiu klara balzama atmosfero?”

”Certe, sinjoro, mi tre ĝojas pro ili.”

”La pasinta nokto estis stranga, Jane.”

”Jes, sinjoro.”

”Kaj ĝi igis vin pala! – ĉu vi sentis timon, kiam mi lasis vin sola kun Mason?”

”Mi nur timis, ke iu povus veni el la interna ĉambro.”

”Sed vi ja vidis, ke mi fermis la pordon – la ŝlosilon mi havis en la poŝo. Mi estus devoforgesinta paŝtisto, se mi estus lasinta ŝafidon – mian plej amatan ŝafidon – senŝirma kaj tiel proksima al la kaverno de la leono; – ne, vi estis tie sendanĝere.”

”Ĉu Grace Poole restos ankoraŭ pli longe en ĉi tiu domo, sinjoro?”

”Ho, certe! Sed ne rompu al vi la kapon pro ŝi –ekzilu ŝin el viaj pensoj.”

”Tamen nepre ŝajnas al mi, ke via vivo estas en danĝero, se ŝi restos en la dorno.”

”Timu nenion, Jane – mi scias kiel gardi min.”

”Ĉu pasis la danĝero, kiun vi timis hieraŭ vespere, sinjoro?

”Mi povas garantii pri ĝi, kiam Mason estos forlasinta Anglujon.

Jane, mia vivo estas vivo sur vulkano, kiu ĉiumomente povas eksplodi, kraĉi fajron kaj engluti min.”

”Sed sinjoro Mason ŝajnas al mi viro facile kondukebla. Via influo je li ŝajne estas ĉiopova. Neniam li klopodos kontraŭstari vin aŭ malutili.”

”Ho ne, neniam Mason kontraŭstaros aŭ intence malutilos – sed nevole li povus neniigi mian vivon aŭ almenaŭ la tutan feliĉon de mia vivo per unu senpripensa vorto.”

”Diru do al li sinjoro, ke li estu singarda. Sciigu al li, kion vi timas kaj montru al li, kiel li povos eviti la danĝeron.”

Li ridis ironie, rapide prenis mian manon kaj same rapide lasis ĝin.”

”Simplanima infano! Kie do estus la danĝero, se mi povus fari tion? En unu momento mi neniigus ĝin. De kiam mi konas Mason, – kaj tio estas jam de longe – mi bezonis nur diri: ”Faru tion,” kaj li faris tion. Sed en ĉi tiu okazo mi povas ordoni al li nenion, mi ne povas diri al li: ”Gardu vin kaj ne kaŭzu al mi malutilon, Richard,” ĉar nepre estas necese, ke li neniam eksciu, ke li havas la povon igi min malfeliĉa. Vi estas konfuzita, vi rompas al vi la kapon, kaj ankoraŭ pli multe vi rompos al vi la kapon pro mi. Sed vi estas mia eta, fidela amikino, ĉu ne vere, Jane?”

”Estos al mi ĝojo obei kaj servi vin en ĉio, kio estas honesta.”

”Vere! Mi vidas, ke estas tiel. Mi vidas sinceran, kontentiĝon en viaj trajtoj, en via teniĝo, en viaj okuloj kaj en via vizaĝo, kiam vi helpas min – kiam vi laboras por mi kaj kun mi en ĉio ’kio estas honesta’, kiel vi tiel karakterize diras. Ĉar se mi postulus de vi ion malhonestan, mi ne vidus rapidan kuradon nek komplezeman gajecon, nek vivajn rigardojn kaj ardajn vizaĝkolorojn. Mia amikino kontraŭe tiam sin turnus al mi pala kaj kvieta dirante: ’Ne, sinjoro; tio estas neebla; mi ne povas tion fari, ĉar ĝi estas malhonesta’, kaj ŝi restos nemovebla kiel fiksita astro. Nun ankaŭ vi havas potencon je mi kaj povus malutili min; sed mi ne kuraĝas montri al vi la lokon, kie mi estas vundebla, ĉar mi timas, ke vi povus trabori min malgraŭ viaj fideleco kaj amikeco.”

”Vin minacus neniam danĝero, se vi ne havus pli multon por timi de sinjoro Mason ol de mi.”

”Dio donu, ke tiel estu! – Jen, Jane, tie estas laŭbo, ni sidiĝu.”

La laŭbo estis hedere kovrita arkaĵo en la muro; simpla kampara benko staris en ĝi. Sinjoro Rochester sidiĝis kaj lasis por mi lokon ankaŭ sidiĝi. Sed mi restis staranta antaŭ li.

”Sidiĝu,” li diris, ”la benko proponas lokon al ni ambaŭ. Ĉu vi hezitas sidiĝi ĉe mia flanko? Ĉu ankaŭ tio estas malhonesta, Jane?”

Mi ne respondis, sed sidiĝis. Mi sentis, ke estus malsaĝe rifuzi lian deziron.

”Kaj nun, mia eta amikino, dum la suno trinkas la roson – dum ĉiuj floroj en ĉi tiu malnovmoda ĝardeno ekvivas kaj iliaj kalikoj malfermas sin kaj la birdoj sur la kampoj de Thornfield serĉas la nutraĵon por siaj idoj, kaj la diligentaj abeloj eklaboras – mi volas paroli al vi pri ’okazo’ kaj vi devos klopodi rigardi ĝin via. Unue rigardu min kaj diru, ke vi ne sentas vin malkomforta, kaj ke vi ne timas fari ion malhonestan pro tio, ke mi detenas vin de tuja foriro kaj ke vi ne kontraŭstaras.”

”Ne, sinjoro; mi sentas min komforta ĉi tie.”

”Nu, bone, Jane; nun serĉu helpon en via fantazio: – imagu, ke vi plu ne estas bone edukita, tre civilizita knabino, sed sovaĝa knabo, kiu en sia juneco havis nur sian propran volon.

Image iru al fremda, malproksima lando; imagu, ke vi faris tie grandan konduteraron, indiferente kian aŭ pro kio, sed eraron, kies sekvoj persekutas vin dum via tuta vivo kaj neniigas vian tutan ekziston. Atentu bone, mi ne parolas pri ia krimo; ne pri murdo aŭ iu alia kulpo, punebla de la leĝo – ne, mi parolas nur pri eraro.

La sekvoj de via eraro fine fariĝas al vi nesufereblaj; vi uzas rimedojn por pli senŝarĝigi vian staton – fakte nekutimajn rimedojn, sed ili estas nek kontraŭleĝaj nek kondamnindaj.

Malgraŭ tio vi estas plej mizera kaj malfeliĉa, ĉar la espero jam forlasas vin, kiam via vivo apenaŭ komenciĝis. Via suno jam tagmeze mallumiĝis de eklipso, kiu – tion vi certe scias – daŭros ĝis la sunmalleviĝo. Amaraj, senĝojaj rememoroj iĝis la sola nutraĵo por via animo. Vi vagadas tien-reen, vi serĉas ripozon en libervola ekzilo – feliĉon en ĝuoj – nome en senkoraj, voluptemaj ĝuoj – en ĝuoj, kiuj stultigas la spiriton kaj velkigas la senton. Post longaj jaroj de libervola ekziliteco vi reiras hejmen, kun laca koro kaj velkinta animo. Vi konati ĝas kun iu alia – indiferente estas kiel aŭ kie. En tiu fremda estaĵo vi trovas ĉiujn bonajn, brilajn ecojn, kiujn vi serĉis dum dudek jaroj sed kiujn vi neniam trovis; ili estas tiel freŝaj, tiel sanaj, tiel veraj kaj sen makuloj, sen difektoj. Per tiu konati ĝo vi estas revivigata kaj denove naskita. Vi sentas, ke ree feliĉaj tagoj estas venontaj – vin nutras puraj sentoj, noblaj deziroj. Vi sentas la deziron rekomenci vian vivon kaj pasigi la reston de via vivo en maniero, inda je nemortebla estaĵo.

Ĉu vi rajtas – por atingi tion – transiri malhelpaĵon, kiu metis antaŭ vin la tradicio, kaj kiu reale estas nur malhelpaĵo ne sanktigita de via konscienco, nek aprobita de via juĝkapablo?”

Li haltis kaj atendis mian respondon. Sed kion mi diru? Ho kial bona spirito ne aperis por flustri al mi saĝan kaj samtempe kontentigan respondon? – Vana deziro! La okcidenta vento flustris en la pendantajn hederojn, sed neniu kara Arielo pruntedonis sian spiron kiel mediuman voĉon, – la birdoj kantetis en la arbosuproj, sed kiel ajn dolĉe sonis ilia kanteto – ĝi estis nekomprenebla.

Sinjoro Rochester denove parolis:

”Ĉu la senripoza, peka, nun tamen ripozserĉanta kaj pentanta viro, rajtas kontraŭstari la opinion de la mondo ligante al si por ĉiam tiun bonan, simpatian, amindan, fremdan estaĵon por certigi per tio sian animpacon, la renaskiĝon de sia koro?”

”Sinjoro,” respondis mi, ”la ripozo de vaganto, la konverto de pekulo neniam estu dependa de proksimulo. Viroj kaj virinoj mortas. Filozofoj maltrafas pri sia saĝeco, kristanoj sin trompas pri sia boneco. Se tiu de vi menciita homo pekis kaj suferis, tiam igu lin rigardi pli alten ol al siaj proksimuloj; konsolo kaj resanigo por liaj vundoj, forteco por lia konverto venos de supre.”

”Sed la perilo – la perilo! Dio, kiu faras la laboron, elektas la perilon. Mi mem estis monduma, senripoza, malŝparema viro – tion mi diras senparabole – kaj mi kredas esti trovinta la perilon de mia konverto en –”

Li eksilentis: la birdoj daŭre kantetis; la folioj flustris plue super niaj kapoj. Min ekregis mirego kial ankaŭ ili ne haltis siajn kantadojn kaj flustradojn por aŭdi tiun interrompitan konfeson! Sed ili devus atendi multajn minutojn – ĉar la silentado daŭris tre longe. Fine mi rigardis supren al la hezitanta parolanto: lia vivoplena rigardo estis fiksita sur mia.

”Malgranda amikino,” li diris per tute ŝanĝita voĉo, dum ankaŭ ŝanĝiĝis liaj vizaĝtrajtoj, ĝi perdis la seriozecon kaj bonecon kaj iĝis malmola kaj sarkasma – ”Vi rimarkis miajn korajn inklinojn al fraŭlino Ingram: ĉu vi ne kredas, ke ŝi pro venĝo kaŭzos mian renaskiĝon, edziniĝante kun mi?”

Subite li salte leviĝis, rapide iris ĝis la plej malproksima fino de la pado, kaj – murmuris kanteton kiam li revenis al mi.

”Jane! Jane!” ekkriis li, haltante antaŭ mi, ”la nokta gardado tute paligis vin. Ĉu vi ne malbenas min, ĉar mi malkvietigis vian ripozon?”

”Ĉu mi malbenas vin? Ne, sinjoro.”

”Donu al mi vian manon por pruvi viajn parolojn. Kiel malvarma do estas ĉi tiu malgranda mano! Ĝi estis pli varma kiam mi tuŝis ĝin hieraŭ vespere apud la pordo de tiu misterplena ĉambro. Jane, kiam vi ree maldormos kun mi?”

”Tuj kiam mi povos per tio esti utila al vi, sinjoro.”

”Ekzemple en la nokto antaŭ mia edziĝo! Tiam mi certe ne estos kapabla dormi. Ĉu vi volas promesi al mi, tiam esti mia akompanantino por maldormi kun mi? Kun vi mi povas paroli pri mia amatino: ĉar vi jam vidis ŝin kaj vi ŝin konas.”

”Jes, sinjoro.”

”Ĉu ne vere, Jane, ŝi estas eksterordinara kreitaĵo?”

”Jes, sinjoro.”

”Longkreska kaj forta – vera fortulino, Jane: longa, bruna, kaj bonsana; kun haroj ĝuste kiel la sinjorinoj de Kartago sendube havis. Kara ĉielo! Dent kaj Lynn estas jam en la staloj!

Iru hejmen tra la arbetaĵo, tra tiu pordeto.”

Dum mi iris laŭ unu vojo, li iris laŭ alia kaj mi aŭdis lin gaje diri sur la korto: ”Ĉi tiun matenon Mason antaŭis vin ĉiujn, li forvojaĝis antaŭ la sunleviĝo. Mi ellitiĝis je la kvara horo por adiaŭi lin!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.