|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JANE EYREAŭtoro: Charlotte Brontë |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La sinjora domo en Ferndean estis jam malnova konstruaĵo de meza grandeco kaj tute ne arkitektura belaĵo. Ĝi kuŝis meze de la arbaro. Pli frue mi ofte aŭdis paroli pri ĝi.
Sinjoro Rochester de tempo al tempo parolis pri Ferndean kaj multfoje iris tien. Lia patro antaŭe aĉetis la bienon pro ĝiaj vastaj ĉasejoj. Volonte li poste ludonus la domon, sed pro la maloportuna situo ne povis trovi luanton. Tial ĝi restis nemeblita kaj neloĝata, escepte de tri ĉambroj, kiuj estis pretaj por la posedanto, kiam li pasigis tie la ĉasan sezonon.
En la vespero de la tago mi alvenis al tiu domo. La ĉielo estis malluma kaj pluvis preskaŭ seninterrompe. La lastan mejlon mi iris piede, post kiam mi pagis al la veturigisto la promesitan sumon kaj reirigis lin per sia veturileto.
Eĉ starante tre proksime de la domo, oni ne povis vidi ĝin, tiel dense ĝi estis ĉirkaŭita de la malhelaj arboj. Fera pordego inter du kolonoj el granito montris al mi, kie mi devas eniri, kaj trairinte la pordegon mi ree trovis min sub la densaj suproj de longa vico de arboj. Inter la altaj musko-kovritaj arbotrunkoj kaj arbetaĵo sin etendis la de herbo plenkreskita vojo. Mi laŭiris ĝin atendante baldaŭ atingi loĝejojn; sed ĝi etendiĝis pli kaj pli antaŭen kaj nenie mi vidis domon aŭ parkon.
Mi kredis, ke mi iris en malĝustan direkton. La mallumeco de la vespero kaj de la arbaro fariĝis pli kaj pli malpenetrebla. Mi rigardis ĉirkaŭe por serĉi alian vojon, sed nenie ĝi estis. Nenio krom sovaĝa arbetaĵo, kandelrektaj arboj kaj densa somerfoliaro.
Mi iris pluen. Fine la vojeto plilarĝiĝis, la arboj staris malpli dense; nun mi vidis latbarilon, poste domon preskaŭ ne distingeblan de la arboj pro la pligrandiĝanta mallumo, tiel malsekaj kaj muskokovritaj estis ĝiaj muroj.
Irinte tra la pordego, fermita nur de klinko, mi staris meze de spaco ĉirkaŭita de plektobarilo, sin etendanta duoncirkle inter la arboj. Tie kreskis nek floroj nek bedoj, sed estis nur larĝa, silika vojo, kiu ĉirkaŭis herbejon. La domo havis du frontonojn; la fenestroj estis mallarĝaj kaj kun kradoj; ankaŭ la pordo estis mallarĝa kaj ŝtupareto kondukis al ĝi. La tuto estis, kiel la gastejestro de ”Je la blazono de la Rochesteroj” jam diris, tre malĝojiga loko. Ĉio estis silenta, kiel en preĝejo meze de la semajno; la pluvo, kiu senhalte falis sur la foliaron, faris la solan brueton, kiu frapis mian orelon, kaj mi demandis min:
”Ĉu ĉi tie povas loĝi vivaj estaĵoj?”
Jes, ĉi tie loĝis iu, ĉar mi aŭdis ion. La mallarĝa pordo malfermi ĝis kaj figuro estis elironta la konstruaĵon.
La pordo malrapide malfermiĝis, figuro eliris en la mallumon, viro sen ĉapelo, li etendis la manon kvazaŭ por senti, ĉu pluvas. Malgraŭ la mallumo mi rekonis lin – li estis mia mastro, Edward Fairfax Rochester, – neniu alia.
Mi restis staranta, retenis la spiron kaj tiel rigardis lin – ne estante vidata de li kaj, ho ve – estante al li nevidebla!
La renkonto estis tre subita, kaj la ravo, kiun ĝi kaŭzis al mi, estis tuj bridata de la teruro, kiun ĝi inspiris. Ne estis al mi malfacile reteni krion, mi ne estis tentata rapidi al li. Lia figuro havis la saman fortan eksteraĵon kiel antaŭe; lia sintenado estis rekta, liaj haroj korve nigraj, liaj trajtoj ne estis ŝanĝiĝintaj; unu jaro de ĉagreno kaj sufero ne kapablis kurbigi lin, rompi lian noblan viran fortecon. Sed mi rimarkis ŝanĝon en lia vizaĝesprimo; ĝi estis malluma kaj senespera – ĝi memorigis min pri katenita sovaĝa besto aŭ pri birdo, al kiu oni en ĝia doloro ne povas proksimiĝi sen danĝero. La malliberigita aglo, kies kvazaŭ de oro ĉirkaŭita okulo estas blindigita de la krueleco, povus rigardi kiel ĉi tiu blinda Ŝimŝon. Sed, mia leganto, ĉu vi kredas, ke mi timis lin en lia blinda sovaĝeco? Se tiel estas, vi konas min nur malbone. En mia ĉagreno sin miksis la dolĉa espero, ke mi baldaŭ sukcesos premi kison sur tiun marmoran frunton, kaj sur tiujn premfermitajn lipojn – sed – sed ankoraŭ ne nun. Mi ankoraŭ ne volis paroli al li.
Li malsupreniris la ŝtonan ŝtupareton kaj malrapide sin direktis al la herbejo. Kie estis liaj firmaj paŝoj? Li haltis subite kvazaŭ nesciante en kiun direkton iri. Li levis la manon kaj malfermis la palpebrojn, levis ilin, ŝajne kun streĉita peno ĉielen kaj poste al la amfiteatro de la arbaro – sed por li ĉio estis malplena kaj nur mallumo. Li etendis la manon (la senmanan brakon li tenis kaŝita en la brustopoŝo) estis kvazaŭ li per tuŝoj volis ekzameni, kio estas en lia plej proksima ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ tie li trovis nur malplenan spacon, ĉar la arbovicoj staris kelkajn metrojn pli malproksime. Li tial forlasis sian klopodon, krucis la brakojn kaj staris senmove kaj senparole en la pluvo, kiu nun seninterrompe falis sur lian nekovritan kapon.
En tiu momento John, kiun mi ĝis nun ne rimarkis, iris al li.
”Sinjoro, ĉu vi volas preni mian brakon?” li diris, ”ĉar pluvas torente. Estus pli bone, se vi irus en la domon.”
”Lasu min!” li respondis. John sin retiris, ne vidante min.
Nun sinjoro Rochester denove klopodis iri, sed vane. Ĉio estis tro malcerta. Palpserĉante li reiris al la domo kaj eniris ĝin, fermante post si la pordon.
Nun mi alproksimiĝis kaj frapis. La edzino de John malfermis al mi la pordon.
”Maria,” mi diris ”kiel vi fartas?”
Ŝi ektimis kvazaŭ ŝi vidus fantomon. Mi kvietigis ŝin. Al ŝia laŭta krio: ”Ĉu vere vi estas tie, fraŭlino, tiel mafrue venanta al ĉi tiu soleca loko?” Mi respondis nur kaptante ŝian manon.
Poste mi sekvis ŝin en la kuirejon, kie John estis sidanta antaŭ hele brulanta fajro.
Per malmultaj vortoj mi klarigis al ili, ke mi scias jam ĉion, kio okazis post mia foriro el Thornfield, kaj ke mi venis por vidi sinjoron Rochester. Mi petis John iri al la vojbarila domo, al kiu mi estis konfidinta mian kofron, post kiam mi resendis la veturileton, kaj por alporti ĝin al Ferndean. Tiam mi formetis de mi la ĉapelon kaj la ŝalon kaj petis Marian, ĉu ŝi por tiu nokto povus konsenti al mi tranokti en la domo kaj vidante, ke tio estas ebla malgraŭ kelkaj malfacilaĵoj, mi diris al ŝi, ke mi restos. En tiu momento la sonorilo en la familia ĉambro aŭdiĝis.
”Se vi iros al via sinjoro, Maria, tiam diru, ke iu estas ĉi tie, kiu deziras paroli kun li, sed ne diru mian nomon.”
”Mi ne kredas, ke li akceptos vin,” ŝi respondis, ”ĉar li akceptas neniun.”
Kiam ŝi revenis, mi demandis, kion li diris.
”Li informiĝas pri via nomo kaj pri la celo de via vizito,” ŝi respondis, kaj plenigis glason per akvo metante ĝin kun du kandeloj sur pleton.
”Ĉu li sonorigis por ricevi ion?” mi demandis.
”Jes, ĉiam li portigas al si kandelojn, kiam ekmallumiĝas, malgraŭ sia blindeco.”
”Donu al mi la pleton, mi volas porti ĝin al li.”
Mi prenis ĝin el ŝia mano kaj ŝi montris al mi la pordon de la familia ĉambro. La pleto tremis en mia mano kaj mi disverŝis la akvon; mia koro aŭdeble batis en mia brusto. Maria malfermis por mi la pordon kaj fermis ĝin ree post mi.
La ĉambro aspektis mallume; malbone prizorgita fajro fumaĵis en la kameno, kaj klinita super ĝi kun la kapo apogita sur la alta kamen-kornico, staris la blinda loĝanto de la ĉambro.
La aĝa hundo Piloto kuŝis ĉe lia flanko; ŝajnis ke ĝi singarde eliris el lia vojo timante esti puŝata per la piedoj. Kiam mi eniris, Piloto starigis la orelojn; tiam ĝi krietante salte leviĝis kaj rapidis al mi, preskaŭ puŝante la pleton el mia mano.
Mi metis ĝin sur la tablon, karesis la hundon flustrante:
”kuŝiĝu Piloto!” Mehanike sinjoro Rochester sin turnis, kvazaŭ por vidi, de kie venas la movo. Sed povante vidi nenion, li ree turnis la kapon kaj eligis laŭtan ĝemon.
”Donu al mi la akvon, Maria,” li diris.
Mi proksimiĝis al li kun la nur duone plena glaso. Piloto ankoraŭ ĉiam sekvis min kun svingiĝanta vosto.
”Kio do estas?” li demandis.
”Kuŝiĝu Piloto!” mi diris ankoraŭfoje. Eltrinkonte la akvon, li haltis kaj aŭskultis, tiam li trinkis kaj metis la glason sur la tablon.
”Estas vi, ĉu ne vere, Maria?”
”Maria estas en la kuirejo,” mi respondis.
Kun subita gesto li etendis la manon, sed ne vidante, kie mi staras, li ne tuŝis min.
”Kiu estas? Kiu estas?” li demandis maltrankvile kaj ŝajne klopodis vidi per la kompatindaj okuloj. Sed la klopodo estis vana! ”Respondu min, parolu ankoraŭfoje!” li laŭte kaj ordone diris.
”Ĉu vi volas ankoraŭ iom da akvo, sinjoro? Mi disĵetis la duonon de tio, kio estis en la glaso,” mi diris.
”Kiu vi estas? – Kiu do parolis?”
”Piloto konas min, kaj John kaj Maria scias, ke mi estas ĉi tie. Mi venis nur hodiaŭ vespere,” mi respondis.
”Ĉiopotenca Dio! Kia trompo min kaptis? Kia dolĉa frenezo ekregas min?”
”Neniu trompo – neniu frenezo, sinjoro! Via spirito estas tro forta por esti trompata; via sano tro bona por ke frenezo ĝin kaptu.”
”Kaj kie estas la parolantino? Ĉu tio estas nur ŝia voĉo? Ho! mi ne povas vidi, sed mi devas senti, alie mia koro ĉesos bati kaj mia kapo rompiĝos. Kiu ajn vi estas –tuŝu min, alie mi ne povas vivi!”
Li palpis ĉirkaŭe. Mi kaptis lian serĉantan manon kaj premis ĝin en la miajn.
”Ŝiaj fingroj!” li kriis, ”ŝiaj malgrandaj, delikataj fingroj! Kaj se ŝiaj fingroj estas ĉi tie, ankaŭ pli multe da ŝi estas ĉi tie.”
La muskola mano sin detiris de la miaj, li kaptis mian brakon mian ŝultron – mian kolon – mian talion – li tiris min al si kaj ĉirkaŭbrakis min.
”Ĉu tio estas Jane? Aŭ kio alia? Ĉi tio estas ŝia figuro – ŝia tuta persono –”
”Kaj tio estas ŝia voĉo,” mi aldonis. ”Ŝi estas ĉi tie, kun sia tuta persono, kaj ankaŭ sia koro. Dio vin benu, sinjoro! Mi estas tiel feliĉa refoje esti tiel proksime al vi!”
”Jane Eyre! – Jane Eyre!” tio estis ĉio, kion li diris.
”Mia kara sinjoro,” mi diris, ”mi estas Jane Eyre; mi retrovis vin – mi revenis al vi!”
”Ĉu vere? Ne nur via spirito? Sed ankaŭ via korpo? Ĉu vi estas mia vivanta Jane?”
”Vi ja tenas min, sinjoro – vi ja tenas min, kaj eĉ firme tenas min. Mi ne estas malvarma, kiel mortinto, ne travidebla kiel la aero, ĉu ne?
”Mia karulino vivas! Ĉi tio estas ŝiaj membroj! Ĉi tio estas ŝia vizaĝo! Sed estas ja neeble estiĝi tiel feliĉa post tiu tuta mia mizero. Ĝi estas sonĝo! Same kiel en senkonsolaj noktoj, kiam mi premis ŝin sur mian koron, kaj tion nun mi faras; kaj ŝin kisis – kiel nun, kaj kiel mi sentis, ke ŝi min amas, kaj kiel mi esperis, ke ŝi ne plu forlasos min. ”.
”Kaj de nun mi tion ne plu faros, sinjoro.”
”Ne plu faros tion, ĉu la vizio diras tion? Sed ĉiam mi vekiĝis kaj spertis, ke ĉio estis nur amara trompo; kaj denove mi estis soleca kaj forlasita – mia vivo estis malluma, mizera, senespera – mia animo soifis, kaj neniu donis al mi refreŝigan trinkaĵon – mia koro malsatis, kaj la nutraĵo estis al ĝi rifuzita. Ho, dolĉa sonĝo, ĉar nun vi estas inter miaj brakoj, ĉu ankaŭ vi forkuros de mi kiel ĉiuj viaj fratoj forkuris antaŭe.
Sed kisu min antaŭ ol forkuri! Kisu min, mia Jane, mia amatino!”
”Jes sinjoro, unu fojon – kaj ankoraŭ unu fojon!”
Mi premis miajn lipojn sur liajn, antaŭe tiel brilantajn sed nun tute senbrilajn okulojn – mi ŝovis la harojn de lia frunto kaj ankaŭ kisis tiun. Subite li ŝajnis tute vekiĝi; li konsciis pri tio, kio okazis!
”Ĉu estas vi, Jane? – ĉu vere – vere? Ĉu vi revenis al mi?”
”Jes.”
”Kaj vi ne kuŝas senviva ie en foso aŭ rivero? Vi ne velkas malĝoja kaj soleca kaj ekzilita inter fremduloj?”
”Ne, sinjoro, mi estas tute sendependa.”
”Sendependa? Kion signifas tio?”
”Mia onklo en Madejro mortis kaj postlasis al mi kvin mil funtojn.”
”Ho! tio estas praktika! Nun ni revenis al la realo!” li kriis, ”ion tian mi neniam kuraĝis imagi! Mi aŭdas refoje ŝian propran voĉon, tiel vivigan, tiel ĉarman, tiel pikantan kaj tamen tiel dolĉan. Mia malsana koro refreŝiĝas, ĉar mi aŭdas vin paroli; mi sentas en mi novan – vivon. – Kion, Jane! vi estas nun sendependa? – – eble riĉa?”
”Preskaŭ riĉa, sinjoro. Se vi ne volas lasi min loĝi ĉi tie, tiam mi povas konstruigi por mi domon proksime al via, kaj tiam vi povos iri al mi kaj sidi ĉe mi en mia familia ĉambro, kiam vespere vi deziros ne esti tute sola.”
”Sed estante riĉa, Jane, vi sendube havas amikojn, kiuj ne deziros, ke vi tute dediĉu vin al kompatinda, blinda kriplulo, kia mi estas.”
”Mi ja diris al vi, sinjoro, ke mi estas sendependa kaj krom tio riĉa; mi estas nun mia propra mastrino.” ;
”Kaj ĉu vi volas resti ĉe mi?”
”Certe – se vi ne kontraŭstaros. Mi estos via najbarino, via flegistino, via mastrumistino. Mi trovas vin ĉi tie soleca kaj malĝoja: mi estos via fraŭlino de akompano. Mi laŭtlegos al vi, mi promenos kun vi, ĉiam estos ĉe vi, respondos viajn demandojn, servos al vi, mi estos viaj okuloj kaj manoj. Mia kara sinjoro, nun ne aspektu plu tiel malĝoja; tiel longe, kiel mi vivos, vi ne estos plu soleca.”
Li respondis nenion; li ŝajnis esti serioza – droninta en pensoj. Li dispartigis la lipojn kvazaŭ por paroli, sed ree fermis la buŝon. Mi estis iom embarasita. Eble mi transiris la limojn de bonmaniero tro rapide, kaj same kiel St. John li rimarkis ion nedecan en mia senpripenseco. Mi vere diris mian proponon, kvazaŭ li dezirus peti min fariĝi lia edzino.
Kvankam mi ne esprimis mian atendon, ke li tuj faros tion, mi tamen preskaŭ kun certeco diris ion tian. Ĉar el lia buŝo eliris eĉ ne unu vorto rilate al tio, kaj ĉar lia vizaĝo fariĝis pli kaj pli malĝoja, min subite ekregis la penso, ke mi trompis min kaj ke mi agis kiel malsaĝulino. Tial mi iom post iom liberigis min el liaj brakoj – sed li premis min ankoraŭ pli forte al sia brusto.
”Ne – ne – Jane; ne foriru de mi. Ne, mi sentis vin, mi aŭdis vin paroli, mi sentis la konsolon de via proksimeco – la mildecon de via konsolo! Tiujn ĝojojn mi ne denove povas oferdoni. De mi mem restis nur malmulto, mi devas posedi vin. La mondo eble ridos – eble ĝi nomos min stulta, egoista – tio ne estas grava. Mia animo aspiras vin! Ĝia deziro devas esti plenumata, alie ĝi plenumos teruran venĝon kontraŭ sia ĉirkaŭkovraĵo.”
”Nu, sinjoro, mi ja diris, ke mi volas resti ĉe vi.”
”Jes, sed per tio vi celas ion, kion mi tute ne celas. Eble vi intencas per tio konstante esti apud mi por flegi min kiel bonkora eta flegistino (ĉar vi havas sindonan koron kaj noblaniman spiriton, kiuj instigas vin montri sinoferojn al tiuj, kiujn vi kompatas), kaj sendube tio devas sufiĉi por mi. Mi supozas, ke mi devas havi por vi nur patrajn sentojn, ĉu ne? Nun respondu al mi.”
”Mi volas pensi, kion vi deziras, sinjoro, mi estos kontenta, se mi povus esti via flegistino, se vi tion deziras.”
”Sed vi ne povas ĉiam esti mia flegistino, Jane: vi estas juna – vi eble iam edziniĝos.”
”Estas al mi indiferente edziniĝi.”
”Ne estu indiferenta pri tio, Jane: se mi estus, kio mi iam estis, tiam mi klopodus paroligi vin alie – sed – mi estas nur senokulaĉo!”
Ree li ekdronis en malgajaj pensoj, sed mi fariĝis pli ĝoja kaj denove kuraĝiĝis. Liaj lastaj vortoj malfermis al mi la okulojn antaŭ la malfacilaĵoj. Por mi tamen, tiu malfacilaĵo ne ekzistis; miaj antaŭaj malcerteco kaj timo tute malaperis kaj mi komencis pli ĝojan interparoladon.
”Estas bezonate, ke iu faru vin ree pli homsimila,” mi diris, dum mi per la mano glatigis liajn malordiĝintajn harojn, ”ĉar mi vidas, ke iom post iom vi ŝanĝiĝas je leono aŭ io simila.
Tute certe vi portas en vi ion pri la ”faux air” de Nebukadnezar; viaj haroj memorigas min pri la plumoj de aglo; mi ankoraŭ ne rimarkis, ĉu viaj ungoj sanĝiĝis en birdo-ungegojn.”
”Je ĉi tiu brako mi havas nek manon nek ungojn,” li diris, tirante la kripligitan brakon el la brustopoŝo kaj montrante ĝin al mi. ”Ĝi estas nur stumpo – nur terura vidaĵo! Ĉu ne, mia eta Jane?, ”Malĝoja vidaĵo! Kaj estas ankaŭ malĝoje rigardi viajn okulojn kaj la bruldifekton sur via frunto; kaj kio estas plej malbona, oni estus inklina tro multe vin ami pro ĉiu tiu mizero kaj trodorloti vin.”
”Mi kredas, Jane ke vin kaptos teruro, se vi vidus mian brakon kaj mian difektitan vizaĝon.”
”Ĉu vere vi kredas tion? Sed ne diru tion al mi – pro timo, ke mi povu diri ion pri via prudento, tio estus flatado. Nun lasu min unu momenton, por ke mi bruligu helan fajron. Ĉu vi povas vidi hele brulantan fajron?”
”Jes, per la maldekstra okulo mi povas iom vidi ardolumon – ruĝetan nebulon.”
”Kaj ĉu vi vidas la kandelojn?”
”Tre nebule, – ĉiu el ili estas kvazaŭ hela nubeto.”
”Ĉu vi povas min vidi?”
”Ne, mia feino. Sed mi estas jam tre danka, se mi povas aŭdi aŭ senti vin.”
”Kiam vi vespermanĝas?
”Neniam mi kutimas vespermanĝi.”
”Hodiaŭ vespere vi tamen vespermanĝu. Mi estas malsata, kaj mi estas certa, ke ankaŭ vi estas malsata, sed vi nur ne atentas pri tio.”
Post kiam mi estis vokinta Marian, ni baldaŭ estis pli bone ordigintaj la ĉambron; ankaŭ mi preparis por li bongustan vespermanĝon. Mia spirito estis ekscitita kaj dum la manĝo mi parolis kun li gaje kaj facile. Eĉ mi sukcesis mallongigi lian tempon per mia babilado. Ĉi tie forestis ĉiu retenemo, ĉiu premita viveco kaj gajeco; ĉar antaŭ li mi sentis min tre senĝena, sciante ke mi estis al li agrabla. Ĉio, kion mi diris aŭ faris, ŝajnis konsoli aŭ revivigi lin. Tio estas agrablega konscio!
Tio vivigis kaj aperigis mian tutan proprecon. En lia apudeco mi vivis duoble, kaj li vivis en mia. Malgraŭ lia blindeco ofte rideto kuris sur lia vizaĝo kaj ĝojo montriĝis sur lia frunto. Liaj trajtoj estiĝis pli mildaj, pli molaj, pli feliĉkonsciaj.
Post la vespermanĝo li faris al mi multajn demandojn: kie mi antaŭe estis kaj faris kaj kiel mi sukcesis trovi lin. Mi respondis tamen nur parte, ĉar estis jam tro malfrue por priparoli specialajn detalojn. Krome mi ne deziris tuŝi delikatajn, vibrantajn kordojn, nek malfermi novan fonton de ekscito en lia koro; mia sola celo nun estis distri lin kaj tion mi jam faris, sed nur iom post iom. Post paŭzo en nia interparolado, li denove fariĝis senripoza, li tuŝis min kaj diris: ”Jane.”
”Ĉu vi vere estas homa estaĵo, Jane? Ĉu tute vere vi estas tia?”
”Pro honoro kaj konscienco, mi kredas ke jes, sinjoro Rochester.”
”Kiel do estis eble, ke tiel subite vi aperis sur mia soleca kameno en ĉi tiu senkonsola vespero? Mi etendis la manon por preni glason da akvo de servistino – kaj vi donis ĝin al mi. Mi faris demandon kaj atendis, ke la edzino de John respondu min – kaj via voĉo sonis en miaj oreloj.”
”Ĉar anstataŭ Maria mi estis enirinta en la ĉambron kun la pleto.”
”Kaj vera sorĉo kuŝas en la horo, kiun mi nun pasigas kun vi. Neniu scias, kiel senkonsolan, malluman, malplenan, senesperan vivon mi trabatalis dum kelkaj monatoj! Mi havis plu nenion kaj atendis plu nenion; la tago ŝanĝiĝis en nokton, kaj mi ne rimarkis tion; mi sentis malvarmon, kiam mi lasis estingi ĝi la fajron; kaj malsaton, kiam mi estis forgesinta manĝi; poste neniam finiĝantan doloron, kaj ofte preskaŭ frenezan deziron ankoraŭ unu fojon revidi mian Jane. Jes, pli multe mi aspiris, ke vi estu redonata al mi ol reakiri la perditan lumon de miaj okuloj. Kiel estas eble, ke Jane estas ĉe mi kaj diras, ke ŝi min amas? Ĉu ŝi denove ne malaperos kiel ŝi revenis?
Ho, mi timas ne revidi vin morgaŭ.”
Mi estis certa, ke estas por li plej bone en ĉi tiu animstato, doni al li tre trivialan praktikan respondon, kiu havas nenion por fari kun lia nuna ekscitita pensirado. Tial mi glitigis la fingron trans liajn brovojn kaj rimarkis, ke ili estas bruldifektitaj, sed mi konis rimedon, refoje fari ilin tiel larĝaj kaj nigraj, kiel ili estis antaŭe.
”Kian utilon tio havos, fari al mi ian bonon, ho bonfaranta feino, se en fatala momento vi tamen forlasos min? Se vi forŝteliĝos de mi kiel ombro kaj mi ne scias kial kaj kien, kaj se poste vi restos por mi neretrovebla?”
”Ĉu vi havas kombilon en la poŝo, sinjoro?”
”Kiacele, Jane?”
”Nur por kombaranĝi la senordajn nigrajn kapharojn.
Kiam mi atente vin rigardas, tiam vi preskaŭ timigas min. Vi diras, ke mi estas kiel feino, sed mi opinias, ke vi similas pli multe koboldon.”
”Ĉu mi estas malbelega, Jane?
”Tre malbelega, sinjoro. Vi ja scias, ke vi ĉiam estis tia.”
”Hm! Nu, kie ajn vi estis dum ĉiu tiu tempo, via maliceco ne forlasis vin.”
”Tamen mi estis ĉe bonaj homoj, kiuj estas pli bonaj ol vi, centfoje pli bonaj; kiuj havas ideojn kaj opiniojn, kiujn vi dum via tuta vivo neniam konis; kiuj estas pli delikataj kaj pli civilizitaj ol vi!”
”Pro la diablo, ĉe kiuj vi do estis?”
”Se vi ne sidas senmove kaj kviete, tiam mi nepre elŝiros al vi la harojn; kaj tiaokaze vi espereble perdos ĉiun dubon pri mia apudesto.”
”Ĉe kiuj vi do estis, Jane?”
”Hodiaŭ vespere vi ne sukcesos rakontigi tion al vi, sinjoro; vi devas atendi ĝis morgaŭ; vi scias, ke estos speco de certeco por vi, ke mi ree aperos morgaŭ matene je matenmanĝo, se mi rakontos mian historion nur duone hodiaŭ vespere. Sed subite min trafas la penso, ke mi devis aperi antaŭ vi kun nur duona glaso da akvo; mi devos alporti almenaŭ ovon, jam ne parolante pri fritita ŝinko.”
”Ho mokema sorĉistino! – naskita de feino kaj edukita de homoj! Dum dek du monatoj mi ne spertis, kion mi nun spertas pere de vi. Se Saul estus veniginta vin al Davido, tiam la malbonaj spiritoj estus ankaŭ ekzorcitaj sen la harpo.”
”Jen sinjoro, nun mi dece kombaranĝis viajn harojn kaj nun mi volas forlasi vin. La dutaga vojaĝo tre lacigis min.
Bonan nokton!”
”Ankoraŭ unu sola demando, Jane! Ĉu estis nur sinjorinoj en la domo, kie vi loĝis?”
Laŭte mi ekridis kaj forŝteliĝis de li. Kaj kiam mi supreniris la ŝtuparon, mi ridis ankoraŭ.
”Jen bonega ideo!” mi pensis, plena de ĝojo. ”Mi vidas, ke mi posedas la rimedon, tiom turmenteti lin, ke lia melankolio almenaŭ dum mallonga tempo ne plu regos lin.”
Jam tre frue la sekvintan matenon mi aŭdis lin senripoze promeni tien kaj reen de unu ĉambro en alian. Tuj kiam Maria venis malsupren, mi aŭdis lin demandi: ”Ĉu fraŭlino Eyre estas ĉi tie?” kaj poste: ”Kiun ĉambron vi pretigis por ŝi? Ĉu ĝi estis seka? Ĉu ŝi jam leviĝis? Iru kaj demandu, ĉu ŝi bezonas ion kaj kiam ŝi venos malsupren.”
Mi venis malsupren, tuj kiam mi pensis, ke la matenmanĝo estas preta. Tre mallaŭte mi eniris en la ĉambron kaj vidis lin antaŭ ol li rimarkis mian apudeston. Estis vere malĝoje vidi, kiel korpa kripleco subigis tiun fortan spiriton. Li sidis en sia seĝo – senmove, sed ne kviete, okulŝajne plena de atendo; la trajtoj de lia kutima malĝojo tre profundiĝis sur lia vizaĝo. Li memorigis min pri perforte estingita lampo, kiu atendas ree esti bruligata – kaj ho ve! li ne estis plu si mem, kiu povis flamigi la brilon de vivigita mieno: li estis dependa de aliulo, kiu devis preni sur sin tiun taskon! Mi estis intencinta esti ĝoja kaj senzorga, sed la senhelpeco de ĉi tiu forta viro tuŝis mian animon! Tamen mi alparolis lin per la tuta gajeco, kiun mi en tiu momento povis montri:
”La mateno estas hela kaj suna, sinjoro,” mi diris. ”Ne pluvas plu kaj la suno lumas tiel milde; ni povus fari promenon duope.”
Mi estis viviginta ĉiun brilon, pri kiu mi ĵus parolis; lia vizaĝo heliĝis.
”Ho, ĉu vere estas tie mia kara alaŭdo! Venu al mi. Ĉu vi ree ne forflugis por malaperi? Antaŭ horo mi aŭdis ekstere alian alaŭdon, ĝi laŭte kaj alte kantis super la arbaro, sed ĝia kanto ne havis melodion por mi, same kiel la supreniranta suno ne havas por mi radiojn. Por miaj oreloj koncentriĝas la melodio de la tuta tero en la voĉo de mia Jane (kaj kiel ĝoja mi estas, ke ŝi ne estas silentema!) kaj sunbrilon mi sentas nur en ŝia apudeco.”
La larmoj eniris en miajn okulojn, kiam mi aŭdis la konfeson de lia dependeco. Estis ĝuste kvazaŭ reĝa aglo, katenita al sia stango, petegus paseron, ke ĝi estu ĝia provizisto. Sed mi ne volis plori, mi forviŝis la larmojn kaj pretigis por li la matenmanĝon.
La plej grandan parton de la mateno ni pasigis eksterdome. Mi kondukis lin tra la sovaĝa arbaro sur la sunplenan kamparon; mi rakontis al li, kiel freŝe verdaj ili estas; kiel refreŝi ĝinte aspektas la floroj kaj plekto-bariloj post la pluvo, kiel brile blua estas la ĉielo. Sur soleca, agrabla loko mi serĉis por li sidejon: sekan arbostumpon. Kiam li estis sidanta, mi ne kontraŭstaris, kiam li tiris min sur sian genuon. Kaj kial mi kontraŭstaru? Ni ja estis feliĉaj estante tiel proksime unu al alia! Piloto kuŝis flanke de mi. Ĉirkaŭe regis la senbruo, paco!
Subite li ĉirkaŭbrakis min kriante:
”Kruela, kruela forkurintino! Ho Jane, kion mi sentis, malkovrante, ke vi forkuris de Thornfield, kaj ke nenie mi povas retrovi vin; kiam mi traserĉis vian ĉambron kaj vidis, ke vi kunprenis nek monon nek ion alian, kio povus utili vin!
Ĉirkaŭkolo el perloj, kiun mi antaŭe donacis al vi, kuŝis en sia ujo; viaj kofroj estis ŝlositaj kaj ĉirkaŭitaj de ŝnuroj, kiel ili estis pretigitaj por nia edziĝvojaĝo. Kion do mia karulino povus entrepreni; tiel mi seninterrompe demandis al mi, sen mono kaj senigita de ĉiuj rimedoj? Kaj kion ŝi entreprenis?
Nun rakontu tion al mi.”
Cedante al liaj petoj mi fine rakontis miajn travivaĵojn de la lasta jaro. Kiam mi rakontis pri tiuj tri tagoj de disvagado, de almozpetado kaj malsato, mi silentis pri multa spertita mizero, ĉar ĝi povus nur kaŭzi al li senutilan ĉagrenon, se li ekscius ĉion, kion mi estis travivinta; la malmulto, kiun mi rakontis, vundis lian fidelan koron jam pli profunde, ol mi dezirus.
Li diris, ke mi ne devus lin forlasi tiel tute sen mono, por serĉi mian vojon; mi devus sciigi al li mian intencon. Mi devus fidi lin, ĉar neniam li estus deviginta min estiĝi lia amatino. Kiel ajn kolera li estis en sia senespero, li vere min amis tro multe kaj tro kore por iam fariĝi mia tirano. Li estus donacinta al mi sian duonan havaĵon ne postulante eĉ unu kison kiel rekompencon; sed mi ne forkuru senmona, senhelpa, senamika por vagi en la mondo. Li diris, ke li estas certa pri tio, ke mi suferis multe pli multe ol mi nun al li konfesis.
”Nu, kiaj ajn estu miaj sufero kaj manko, ili tamen ne daŭris longe,” mi respondis kaj daŭrigis rakonti, kiel oni akceptis min en Moor House, kiel mi ricevis la oficon de instruistino en vilaĝa lernejo kaj tiel plu. Rakontante sinsekve plue mi poste klarigis kiel mi akiris mian havaĵon kaj kiel mi eksciis, ke mi estas ĉe parencoj. Kompreneble dum la rakonto mi venis al la nomo de St. John Rivers kaj ofte mi ripetis tiun nomon. Kiam mi finis, li tuj menciis ĝin, demandante:
”Ĉi tiu St. John sekve estas via kuzo?”
”Jes.”
”Ofte vi parolis pri li: ĉu vi lin ŝatas?”
”Li estas tre bona viro, sinjoro; mi ne povas ne ŝati lin.”
”Bona viro. Ĉu tio signifas respektinda, bone edukita viro kvindekjara? Aŭ kion alian tio signifas?”
”St. John estas nur dudek naŭ, sinjoro.”
”Jeune encore, kiel diras la francoj. Ĉu li estas malalta, flegma kaj malhela? Ĉu persono, kies boneco konsistas pli multe en senkulpeco pri malvirtoj, ol en tio, ke li praktikas virtojn?
”Li estas nelacigeble laborema. Li vivas nur por plenumi grandajn aferojn.”
”Sed lia prudento? Sendube ĝi estas malgranda! Eble li havas la plej bonajn intencojn, ĉu ne? kaj oni skuas la ŝultrojn aŭdante lin paroli, ne vere?”
”Li parolas malmulte; sed tio, kion li diras, ĉiam trafas la celon. Li estas tre prudenta – laŭ mia opinio – ne tre impresema, sed potenca.”
”Sekve, li estas kapabla viro, ĉu ne?
”Tre kapabla.”
”Kaj tre tre civilizita viro?”
”St. John Rivers estas rimarkebla kaj funde civilizita viro.”
”Sed al mi ŝajnas, ke laŭ via diro liaj manieroj ne estas tute laŭ via gusto? – afektitaj kaj pastraj?”
”Mi tute ne parolis pri liaj manieroj; sed mia gusto estus tre malbona, se ili ne plaĉus al mi. Li estas ĝentila, kvieta kaj konstante sin regas.”
”Kiel li aspektas, – mi tute forgesis pri tio, kion vi diris pri tio; ĉu li estas kruda vilaĝpastro, kiu preskaŭ sufokas en sia blanka ĉirkaŭkolo kaj en siaj dikplandaj botoj iras kiel sur stilzoj?”
”St. John sin vestas tre bone. Li estas bela viro, svelta, pala, kun bluaj okuloj kaj greka profilo.”
(flanken): ”La diablo lin prenu!” – (al mi): ”Kaj ĉu vi lin ŝatas Jane?”
”Jes, Sinjoro Rochester, mi lin ŝatas; sed vi jam du fojojn demandis tion.”
Mi nature jam longe rimarkis, kion la demandanto celis. La ĵaluzo estis kaptinta lin kaj ĝi turmenis kaj ekscitis lin; sed tio estis bona, ĉar ĝi senigis lin de lia malĝoja melankolio, kiu premis lin teren. Tial mi ne tuj volis forpeli la ĵaluzon.
”Eble estos al vi maloportune, fraŭlino Eyre, sidi ankoraŭ pli longe sur mia genuo, ĉu ne?” li fine kaj neatendite rimarkis.
”Kial do, sinjoro Rochester?”
”La bildo, kiun vi ĵus priskribis al mi, sendube pligrandigos la grandegan kontraston. Viaj paroloj pentris ĉarman Apolonon; vi tre klare prezentas lin al la okuloj – svelta, pala, bluaj okuloj, greka profilo! Kaj nun viaj okuloj renkontas Vulkanon – veran forĝiston, brunan, larĝŝultran kaj krom tio kripligitan kaj blindan.”
”Pri tio mi ĝis nun ankoraŭ ne pensis; sed vi multe similas Vulkanon, sinjoro.”
”Bone, bela fraŭlino. Nun forlasu min; sed antaŭ ol vi faras tion,” (kaj li tenis min pli firme ol antaŭe) ”vi havu la komplezon respondi al mi ankoraŭ unu aŭ du demandojn.”
Li eksilentis.
”Kiujn demandojn, sinjoro Rochester?”
Tiam sekvis la sekvanta kontraŭdemandado:
”St. John havigis al vi oficon de instruistino en Morton, antaŭ ol li sciis, ke vi estas lia kuzino?”
”Jes.”
”Ĉu vi ofte estis kune kun li? Ĉu li ofte vizitis la lernejon?”
”Ĉiutage.”
”Kaj li aprobis vian instrumanieron, Jane? Mi estas certa, ke ĝi estis bona, ĉar vi estas talentplena kreitaĵo.”
”Li aprobis ĝin, jes.”
”Li malkovris en vi multajn bonajn flankojn, kiujn li antaŭe ne atendis, ĉu ne? kelkaj el viaj talentoj estas ja eksterordinaraj.”
”Tion mi vere ne scias.”
”Vi diris, ke vi havas dometon apud la lernejo, ĉu ne?ĉu li ofte venis en ĝin por viziti vin?”
”Tiam kaj tiam.”
”Vespere?”
”Unu – aŭ du fojojn.”
Sekvis paŭzo.
”Kaj kiel longe vi loĝis kun li kaj liaj fratinoj, post kiam li malkovris la parencecon?”
”Kvin monatojn.”
”Ĉu St. John Rivers pasigis grandan parton de sia tempo ĉe la fraŭlinoj de sia familio?”
”Jes. La malantaŭa familia ĉambro estis ne nur lia studejo, sed ankaŭ nia. Li kutime sidis apud la fenestro kaj ni ĉetable.”
”Ĉu li multe studis?”
”Tre multe.”
”Kion?”
”La hindostanan lingvon.”
”Kaj kion vi faris intertempe?”
”Komence mi studis la germanan.”
”Ĉu li instruis vin?”
”Li tute ne konis la germanan lingvon.”
”Ĉu li instruis al vi tute nenion?”
”Iomete la hindostanan.”
”Ĉu Rivers instruis al vi la hindostanan?”
”Jes, sinjoro.”
”Ĉu ankaŭ al siaj fratinoj?”
”Ne.”
”Nur al vi?”
”Nur al mi.”
”Ĉu vi petis lin, ke li instruu vin?”
”Ne.”
”Do li deziris instrui vin?”
”Jes.”
Sekvis dua paŭzo.
”Kial li deziris tion? Kiun utilon alportus al vi tiu lingvo?”
”Li volis, ke mi iru kun li al Hindujo.”
”Ha! nun mi venas al la radiko de ĉio. Li volis, ke vi fariĝu lia edzino!”
”Li petis min, ke mi edziniĝu kun li.”
”Tio estas mensogo – impertinenta mensogo por kolerigi min!”
”Mi petas pardonon, tio estas vera; li petis tion pli ol unu fojon kaj obstine sin tenis al sia volo, same kiel vi estus farinta tion.”
”Fraŭlino Eyre, mi ripetas ankoraŭfoje, vi forlasu min.
Kiomfoje mi do devas ripeti tiun saman aferon? Kial vi restas tiel obstine sidanta sur mia genuo, kiam mi diras al vi, ke vi foriru?”
”Ĉar ĉi tie mi sentas min tre komforta.”
”Ne, Jane, vi ne sentas vin tre komforta ĉi tie, via koro ne estas ĉe mi; ĝi estas ĉe via kuzo St. John Rivers! Ho, ĝis ĉi tiu momento mi kredis, ke mia eta Jane apartenas nur al mi! Eĉ post kiam ŝi forkuris de mi, mi kredis ankoraŭ, ke ŝi min amas, – tio estis la sola atomo de dolĉeco en mia amara vivokaliko.
Kiel longe ajn ni estis disigitaj – kiom ajn da varmegaj larmoj mi verŝis pro nia disiĝo – mi tamen neniam kredis, ke ŝi amus iun alian, dum mi tiel kore malĝojis pro ŝi! Sed kio utilas al mi mia malĝojo! Jane, forlasu min! Iru for kaj edziniĝu kun Rivers.”
”Vi do forpuŝas min de vi, sinjoro – forpuŝas min! Propravole mi ne forlasos vin.”
”Ho, Jane, kiel mi amas ankoraŭ la sonon de via voĉo! Ĝi vekas ĉe mi denove la esperon, ĝi sonas tiel honeste kaj fidele.
Kiam mi ĝin aŭdas, ĝi rekondukas min tutan jaron en la estintecon. Mi forgesas, ke vi kunigis novajn ligilojn! – Sed mi ne estas malsaĝulo – iru for –”
”Kien mi iru, sinjoro?
”Iru vian propran vojon kun la edzo, kiun vi elektis por vi.”
”Kaj kiu li estas?”
”Tion vi scias, – St. John Rivers.”
”Li ne estas mia edzo kaj neniam estos. Li min ne amas – mi lin ne amas. Li amas (se li povas ami, kaj tio ne estas, kiel vi povas ami) belan, junan knabinon, Rosamond. Min li volis nur edziĝi ĉar li kredas, ke mi taŭgas kiel edzino de misiisto – kaj tion li ne atendis de Rosamond. Li estas bona kaj granda, sed severa, kaj antaŭ mi li estas malvarma kiel glacimonto.
Li ne estas kiel vi, sinjoro; mi ne estas feliĉa ĉe lia flanko, nek en lia apudeco, nek en lia akompano. Li ne indulgas min – li ne sentas amon al mi. En mi li vidas nenion allogan, eĉ ne mian junecon – sed nur kelkajn spiritajn proprecojn. – Ĉu nun mi forlasu vin, sinjoro, por iri al li?”
Senvole tremeto trakuris min kaj instinkte mi premis min pli forte al mia amata, blinda mastro. Li milde ridetis.
”Kion, Jane? Ĉu tio estas vera? Ĉu vere la aferoj staras tiel inter vi kaj St. John Rivers?”
”Ĝuste tiel, sinjoro. Ho, vi ne havas kaŭzon esti ĵaluza! Mi volis nur iom inciteti vin por tiri vin el via malĝojo. Mi kredas, ke kolereto por vi estas pli bona ol ĉagreno. Se vi tamen dezirus, ke mi vin amu, se vi povus nur vidi, kiom mi vin amas, tiam vi estus fiera kaj kontenta. Mia tuta koro, mia tuta animo apartenas al vi, sinjoro. Kaj ĉe vi ili ĉiam restos, se la sorto estos tiel kruela, ke ĝi por ĉiam ekzilos mian ceteran ”min” el via apudeco!”
Li kisis min. Sed refoje malhelaj nuboj glitis trans lian frunton.
”Mia perdita okulolumo! Mia paralizita forteco!” li malĝoje murmuris.
Mi karesis lin por kvietigi lin. Mi sciis, al kio li pensis; volonte mi volus paroli por li, sed mi ne kuraĝis. Kiam li turnis la kapon iom flanken, mi vidis flui larmon el sub liaj fermitaj palpebroj kaj ruliĝi trans liajn bruniĝintajn vangojn.
Mia koro laŭte kaj forte batis. Post longa silentado li rimarkis:
”Nun mi ne estas io pli ol la maljuna nuksarbo trafita de la fulmo en la okcidenta parko de Thornfield Hall. Kaj kiun rajton havis tiu arbotrunko, ke arbara vento kovru ĝin per freŝa verdaĵo?”
”Vi ne estas malviva arbotrunko, nek ruino, sinjoro – vi ne estas de fulmo frakasita arbo; vi estas ankoraŭ verda kaj forta.
El viaj radikoj elkreskos plantoj, indiferente ĉu vi petas tion al ili aŭ ne, ĉar ili amas vian bonfarantan ombron. Kaj kiel ili kreskas, ili apogos sin je vi kaj volviĝos ĉirkaŭ vi, ĉar via forto transdonas al la malfortaj markotoj tian certan subtenon.”
Refoje li ridetis kaj mi konsolis lin.
”Ĉu vi parolas pri amikoj, Jane?” li demandis.
”Jes, pri amikoj,” mi respondis iom hezitante, ĉar mi bone konsciis, ke mi celis pli multe ol amikojn. Sed mi ne tiel rapide trovis la ĝustan vorton. Tamen li helpis al mi.
”Ho, Jane! mi aspiras je edzino.”
”Ĉu vere, sinjoro?”
”Jes! Ĉu tio mirigas vin?”
”Kompreneble! Ĝis nun vi tute ne aludis ion tian.”
”Ĉu la sciigo estas al vi malbonvena?”
”Tio dependas de cirkonstancoj, sinjoro – aŭ reale de via elekto.”
”Vi elektu por mi, Jane. De via decido dependos ĉio.”
”Tial elektu tiun – kiu plej multe vin amas, sinjoro.”
”Almenaŭ mi volas elekti tiun – kiu min plej multe amas, Jane, ĉu vi volas edziniĝi kun mi?”
”Jes, sinjoro.”
”Kun kompatinda, blinda viro, kiun vi devos konduki je la mano, Jane?”
”Jes, sinjoro.”
”Kun kriplulo, kiu estas dudek jarojn pli aĝa ol vi, kaj kiun vi devos flegi kaj prizorgi!”
”Jes, sinjoro.”
”Ĉu vere, Jane?”
”Certe kaj tre vere, sinjoro.”
”Ho, mia karulino! mia karulino! la ĉiopotenca Dio benu, rekompencu vin!”
”Sinjoro Rochester, se iam en mia vivo mi plenumis bonan aferon – se iam mi havis noblan penson – se mi sendis supren sinceran preĝon – se mi havis justan deziron – tiam mi estas nun rekompencita. Fariĝi via edzino signifas por mi esti tiel feliĉa, kiel iam mi povus esti en ĉi tiu mondo.”
”Ĉar vi estas feliĉa, kiam vi faras oferon.”
”Oferon! Kian oferon mi do faras? Malsategon por manĝaĵo! atendon por kontenteco. Ke estas al mi permesate ĉirkaŭbraki, kion mi ŝatas – premi miajn lipojn sur tion, kion mi amas – ripozi ĉe tiu, kiun mi fidas: ĉu tio estas fari oferon?
Kaj se vere estas tiel, tiam mi estas feliĉa povi fari oferon.”
”Kaj elporti mian kriplecon, Jane, kaj rigardi trans miajn mankojn?”
”Por mi tio ne estas kripleco, nek mankoj, povi esti utila al vi; mi amas vin pli kore ol en la tempo de via fiera sendependeco, kiam vi malŝatis ĉiun rolon esceptinte tiun de donacanto kaj protektanto.”
”Ĝis nun mi sentis malamon, kiam oni helpis al mi, kaj kiam oni kondukis min. Sed de nun – tion mi sentas – mi ne plu malamos tion. Estis al mi terure meti mian manon en tiun de dungito, sed estas bonfaro kiam la delikataj fingroj de Jane ĉirkaŭas ilin. Mi preferis absolutan solecon pli ol ĉiaman apudecon de servistoj; sed la pacienca kondukado de Jane estos por mi ĉiama ĝojo. Jane estas agrabla al mi. Ĉu mi ankaŭ al ŝi?”
”Ĝis mia plej delikata nervo, sinjoro.”
”Nu, se tiel estas, ni havas plu nenion en la mondo por atendi; ni devas geedziĝi kiel eble plej baldaŭ.”
Li aspektis ekscitita kaj parolis vive; lia antaŭa malkvieto refoje vekiĝis.
”Sen prokrasto ni devas fariĝi unu karno, Jane; ni bezonos nur la leĝan permeson – poste ni geedziĝos.”
”Sinjoro Rochester, ni vidis, ke la suno jam subiris sub la meridianon, kaj Piloto jam iris hejmen por vespermanĝi.
Montru al mi vian poŝhorloĝon.”
”Metu ĝin je via zono, Jane, kaj tenu ĝin tie. Mi ja ne povas uzi ĝin plu.”
”Estas preskaŭ la kvara posttagmeze, sinjoro. Ĉu vi ne estas malsata?”
”Post tri tagoj okazos nia geedziĝo, Jane. Ni ne atentu pri belaj vestoj kaj juveloj kaj tiaj aferoj: ĉio tio valoras nenion.”
”La suno forsekigis ĉiun pluveron, sinjoro. La vento kuŝiĝis – fariĝis varmega vetero.”
”Ĉu vi scias, Jane, ke mi en ĉi tiu momento portas sur mia bronzkolora nuko sub mia kravato vian malgrandan perloĉirkaŭkolon?
Mi portas ĝin de la tago kiel memoraĵon je mia perdita trezoro.”
”Ni iros hejmen tra la arbaro, tie ni havos ombran vojon.”
Ne atentante miajn parolojn, li daŭrigis sian pensiradon.
”Jane, mi estas certa, ke vi rigardos min kiel idolanon, sed en ĉi tiu momento mia koro ŝvelas pro dankemo al la kompatema Dio de ĉi tiu tero. Li ne vidas kiel la homo,j. Li vidas pli klare. Li ne juĝos kiel homoj juĝas, sed pli saĝe. Mi agis maljuste. Mi volis makuli mian senkulpan floron – mi volis malpurigi ĝian purecon kun kulpo – kaj la ĉiopotenca Dio fortiris ŝin de mi. En mia obstina ribelo mi malbenis tiun dian aranĝon; anstataŭ min fleksi, mi ĝin kontraŭstaris. Sed la dia justeco iris sian vojon; la malfeliĉo preskaŭ premis min teren; mi estis devigata trairi tra la valon de la morto. Liaj punoj estas potencaj, kaj unu el ili min trafis, kiu por ĉiam humiligis min. Vi scias, ke mi estis fiera pro mia forto. Kaj kio ĝi estas nun? Mi devas transdoni min al la kondukado de aliuloj, kiel malforta, neplenaĝa infano. Nur antaŭ nelonge, Jane – nur antaŭ nelonge mi ekkonis la manon de Dio en mia puno.
Mi sentis konscienc-riproĉojn, mi sentis la deziron repaciĝi kun mia kreinto. Kelkfoje mi preĝis; la preĝoj estis mallongaj sed sinceraj.”
”Antaŭ kelkaj tagoj – ne, mi povas kalkuli ilin – antaŭ kvar tagoj; estis en la vespero de la lasta monato; tiam min regis tre stranga animstato; anstataŭ koleron kaj frenezon mi sentis ĉagrenon, en loko de fiero mi sentis doloron. Jam longe estis vekiĝinta en mi la konvinko, ke sen dubo vi estas mortinta, ĉar nenie vi estis trovebla. Mafrue tiun vesperon – estis eble inter la dek-unua kaj la dek-dua – antaŭ ol mi kuŝigis sur mian senkonsolan liton, mi preĝis al Dio, ke Li baldaŭ, se plaĉus al Li, forprenu min de ĉi tiu vivo, en kiu mi estis perdinta la esperon revidi mian Jane.
”Mi estis en mia ĉambro kaj sidis apud la malfermita fenestro; la balzama nokta aero efikis sur min kvietigante. Mi ne povis vidi la stelojn, kaj nur unu pala hela nebulo montris al mi, ke la luno jam leviĝis. Ho, Jane, kaj mi sopiris al vi. Mi sopiris vin korpe kaj anime. Mi demandis Dion – en angoro kaj humileco, ĉu mi ankoraŭ ne sufiĉe longe estis soleca, punita kaj turmentita; ĉu neniam plu mi trovos feliĉon kaj pacon. Mi konfesis al Li, ke mi meritas ĉion, kion mi devas suferi – sed ke mi preskaŭ ne povos elporti pli multon. Kaj tiam la alfo kaj la omego de tuta mia kordeziro senvole eksplodis de miaj lipoj per la vortoj:
”Jane! Jane! Jane!”
”Kaj ĉu vi laŭte diris tiujn vortojn?”
”Tion mi faris, Jane. Se iu min estus aŭdinta,tiam li estus kredinta min freneza, ĉar mi eldiris ilin kun freneza energio.”
”Kaj tio okazis la lastan lundon vespere? Ĉirkaŭ noktomezo?”
”Jes; sed la tempo estas sen signifo; kio tamen sekvis, tio estas la plej stranga en la afero. Vi kredos min superstiĉa – ĉar en mia sango sin kaŝas kelka superstiĉo – sed malgraŭ tio estas vere – almenaŭ estas vere, ke mi aŭdis, kion mi nun rakontos:
”Kiam mi kriis Jane:! Jane! tiam voĉo respondis – mi ne povas diri, de kie ĝi venis, sed mi scias, kies voĉo ĝi estis – ”Mi venas, atendu min,” kaj tuj poste la vento alportis al mi la flustre parolitaj vortoj: ”Kie vi estas?”
”Se mi povus, mi priskribus al vi la penson, la bildon, kiun tiuj vortoj disvolvis antaŭ mia animo; sed estas malfacile esprimi, kion mi volus esprimi. Kiel vi vidas, Ferndean kuŝas kaŝita en densa arbaro, kie ĉiu bruo formortas obtuze kaj sen eĥo. Ŝajne ”Kie vi estas?” estis parolata inter montoj, ĉar mi aŭdis, ke monta eĥo ripetis la vortojn. Ŝajnis, ke la vento en tiu momento karesis mian frunton pli malvarmete kaj pli freŝe, preskaŭ mi povus imagi, ke Jane kaj mi denove staras sur sovaĝa soleca loko. Mi kredas, ke niaj animoj retrovis unu la alian. Sendube vi en tiu horo dronis en profunda kaj senkonscia dormo, eble via animo liberiĝis de sia ĉirkaŭkovraĵo kaj rapidis al mia por konsoli ĝin; ĉar estis via voĉo tiel vere kiel mi vivas – tio estis via voĉo!”
Leganto! estis en lundovespero – je noktomezo – kiam ankaŭ mi aŭdis la misterplenan voĉon; estis tiuj vortoj, per kiuj mi estis respondinta ĝin. Mi aŭskultis la rakonton de sinjoro Rochester, sed miaflanke mi ne donis klarigon. La koincido ŝajnis al mi tro neklarigebla kaj tro terurplena por paroli pri ĝi. Se iel mi rakontus pri ĝi, tiam mia rakonto nepre estus tia, ke ĝi profunde impresus la animon de mia aŭskultanto; kaj tiu animo, kiu pro sia malĝoja cerbumado estis jam tro multe premita, ne bezonis la profundan ombron, kiun la supernatureco ĉiam ĵetas ĉirkaŭ si. Tial mi silentis pri tiuj aferoj kaj sola cerbumis pri ili.
”Vi sendube nun ne plu miros,” parolis plue mia sinjoro, ”ke fariĝis al mi malfacile rigardi vin kiel ion alian ol vizio, voĉo, kiam hieraŭ vespere vi tiel subite staris antaŭ mi; mi kredis, ke refoje vi malaperos en silenton kaj en la nenion, kiel tiu noktomeza flustrado kaj montoeĥo antaŭe formortis.
Nun mi dankas Dion! nun mi ne dubas plu! Jes, fundkore mi dankas Dion!”
Li starigis min de sia genuo, leviĝis, respekte prenis la ĉapelon de sia kapo, kaj teren mallevante siajn blindajn okulojn, li longe restis staranta en senparola meditado. Nur la lastaj vortoj de lia preĝo estis aŭdeblaj:
”Mi dankas mian Kreinton, ke meze de la puno Li pardonis al mi. Humile mi petegas mian Liberiginton, ke Li donu al mi la forton rekomenci de nun pli bonan, pli puran vivon ol mi faris antaŭe!”
Poste li etendis la manon, por ke mi konduku lin. Mi prenis la karegan manon, premis ĝin momenton sur miaj lipoj kaj tiam lasis ĝin meti sur mian ŝultron. Estante tiom pli malgranda ol li, mi servis lin ne nur kiel apogilo, sed ankaŭ kiel kondukantino. Ni en iris la arbaron kaj direktis nin hejmen.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.