La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XXIX.

Pri la tri tagoj kaj noktoj, kiuj pasis, mi konservis nur tre malfortan kaj malklaran rememoron. Mi povus revoki al mi kelkajn sentojn, kiujn mi havis en tiu tempo, sed firman bildon pri tio mi ne povas formi, ĉar mi estis tro malforta. Mi sciis, ke mi kuŝas en mallarĝa lito en ĉambreto. Ŝajnis al mi, ke mi firmkreskis al tiu lito. Senmove kiel ŝtono mi kuŝis kaj se oni estus portinta min el ĝi, tiam estus al mi kvazaŭ mi mortus. Mi ne rimarkis la pason de la tempo mi sciis nenion pri la ŝanĝiĝo de mateno al tagmezo, de tagmezo al vespero.

Mi rimarkis, ke iu eniris aŭ eliris la ĉambreton; mi eĉ povus diri, kiu eniris aŭ eliris; mi povis kompreni, kio estis parolata kiam parolanto staris proksime de mi, sed mi ne kapablis respondi; same neeble estis al mi movi miajn korpomembrojn, nek la lipojn. Hanna, la servistino plej ofte vizitis min.

Ŝia alveno tamen ĝenis min. Mi sentis, kvazaŭ mi dezirus denove esti for de tie; kvazaŭ ŝi komprenis nek mian staton nek min mem; kvazaŭ ŝi sentis kontraŭ mi antipation. Unu aŭ du fojojn tage aperis Diana kaj Maria en la ĉambreto. Multe ili flustris apud mia lito jene:

”Mi ĝojas, ke ni akceptis vin.”

”Jes. Alie ni estus trovintaj vin jam mortinta antaŭ la pordo la sekvintan matenon, se ni lasus vin tiel ekstere la tutan nokton. Mi volis nur scii, kion vi trasuferis.”

”Strangajn mizeron kaj malhavojn vi sendube spertis, mi kredas – kompatinda, pala suferantino!”

”Laŭ ŝiaj paroloj ŝi ne estas necivilizita persono, mi opinias.

Ŝia akcento estis tre pura; kaj la vestoj, kiujn ni deprenis de ŝi, ne estis foruzitaj kvankam malsekaj kaj malpuraj.”

”Ŝi havas karakterizan vizaĝon; kvankam ĝi estas tre maldika, ĝi plaĉas al mi; kaj mi povas bone imagi al mi, ke ŝia fizionomio estas agrabla, kiam ŝi estos sana, gaja kaj feliĉa.”

Je ĉiuj iliaj interparoloj mi neniam aŭdis eĉ unu silabon de bedaŭro pro la al mi montrita gastamo; nek unu vorton pri antipatio aŭ malkonfido al mi. Mi sekve estis kvietigita.

Sinjoro St. John venis nur unu fojon; li rigardis min kaj diris, ke ĉi tiu stato de letargio estas la rezulto de la rezulto post supermezura kaj tro longa laciĝo. Li opiniis, ke ne estas necese venigi kuraciston, kaj ke estos plej bone lasi al la naturo kuraci min. Li diris, ke ĉiu el miaj nervoj estas streĉita en plej alta grado, kaj ke la tuta nerva sistemo restos longan tempon en tiu stato de letargio. Tio, li diris, ne estas malsano.

Li kredis, ke mia resaniĝo subite kaj tre rapide montriĝos.

Ĉion tion li diris per malmultaj vortoj, per nelaŭta, kvieta voĉo. Post mallonga paŭzo li diris plue en maniero, kiu montris, ke li ne toleras klarigajn rimarkojn: ”ŝi havas neordinaran fizionomion, kiu certe ne portas la stampon de malboneco aŭ degradeco.”

”Tre malproksime de tio,” respondis Diana. ”Malkaŝe dirite, St. John – mia koro sentas inklinon al la kompatinda, eta suferantino. Mi dezirus, ke ni daŭre povus esti al ŝi utilaj.”

”Tio estas apenaŭ supozebla,” estis la respondo. ”Montriĝos, ke ŝi estas juna knabino, kiu havis disputon kun siaj gemastroj kaj kiujn poste ŝi senpripense forlasis. Eble sukcesos al ni, rekonduki ŝin al ili, se ŝi ne estas tro obstina; sed sur ŝia vizaĝo mi vidas trajtojn, kiuj perfidas rezistemon kaj kiuj igas min skeptika rilate al ŝia cedemo.”

Li restis momenton staranta kaj rigardis min, poste li daŭrigis:

”Ŝi aspektas saĝa, sed ŝi tute ne estas bela.”

”Ŝi ja estas tiel malsana, St. John.”

”Malsana aŭ sana, ŝi ĉiuokaze estas malbela. Al tiuj trajtoj plene mankas la ĉarmo kaj la harmonio de la beleco.”

La trian tagon mi sentis min pli bona; la kvaran mi povis paroli, moviĝi, sidi sur la lito kaj turni min. Estis, mi kredas, je tagmezo, kiam Hanna portis al mi kelkajn rostitajn pantranĉaĵojn kaj iom da grio. Mi manĝis kun apetito – por la unua fojo mi ne sentis plu la febran postguston, kiu ĝis tiu tempo de mia malsano malbonigis tutan mian manĝaĵon.

Kiam ŝi estis forlasinta min, mi sentis min ree viviĝinta kaj laŭ la cirkonstancoj sufiĉe forta; la kuŝado sur la lito tedis min, kaj min ekregis la deziro al movo kaj laborado. Mi volis ellitiĝi; sed kiujn vestojn mi surmetos? Nur la malsekajn, malpurajn, en kiuj mi dormis sur la erikejo kaj sur la marĉejo? Mi hontis aperi en tiaj vestoj antaŭ miaj bonfarantoj. Sed feliĉe mi ne devis submetiĝi al tiu humiligo.

Sur seĝo flanke de mia lito kuŝis ĉiuj miaj vestaĵoj, sed purigitaj kaj sekaj. Mia nigra silka robo pendis sur la muro. La kotmakuloj estis forigitaj, la faldoj, kiujn ĝi ricevis pro la pluvo, estis gladitaj: ĝi aspektis dece. Eĉ miaj ŝuoj kaj ŝtrumpoj estis puraj kaj igitaj uzeblaj. Ĉiuj objektoj por purigi min kaj kombilo kun broso estis en la ĉambreto. Post tre longa tempo, dum kiu mi devis ripozi ĉiujn kvin minutojn, mi fine sukcesis vesti min. Miaj vestoj pendis larĝe ĉirkaŭ mi, ĉar mi estis tre maldikiĝinta; sed tiun mankon mi kovris per mia ŝalo, kaj fine denove mi aspektis pura kaj deca – neniu makuleto, neniu postsigno de malordo, kiujn mi tiel malamis, kaj kiuj humiligus min laŭ mia opinio, estis plu videblaj sur mi. Daŭre tenante la balustradon, mi malsupreniris la ŝtuparon. Mi venis en mallarĝan koridoron kaj tuj trovis la vojon al la kuirejo.

Ĝi estis plena de la odoro de nove bakita pano kaj granda hela fajro varmigis ĝin. Hanna estis bakanta. Multaj scias, ke estas plej malfacile elradiki antipation el tiuj koroj, kies grundo neniam fariĝis fruktodona per edukado; tie kreskas la antipatio kaj enradikiĝas kiel la herbaĉo inter la ŝtonoj. Komence Hanna estis al mi malvarma kaj rigida; post nelonge ŝi iomete varmiĝis kaj malrigidiĝis, kaj vidante min eniri pura kaj dece vestita, ŝi eĉ ridetis.

”Kion! Ĉu vi ellitiĝis!” kriis ŝi. ”Ĉu vi do resaniĝis fine? Se vi volas, vi povos sidiĝi sur mia seĝo apud la fajro.”

Ŝi fingre montris la lulseĝon kaj mi sidiĝis. Ŝi sin ŝovis kaj sin movis en la kuirejo, ĵetante al mi de tempo al tempo ekzamenantajn ekrigardojn. Dum ŝi prenis kelkajn panojn el la bakforno, ŝi subite kaj akre diris al mi:

”Ĉu vi jam antaŭe almozpetis, antaŭ ol vi venis al ni?”

Mallongan tempon mi sentis ofendon, sed feliĉe min trafis la penso, ke mi ne sentu ofedon, kaj ke mi laŭ ŝiaj supozoj vere estas nur almozulino; tial mi kviete, sed iom akre respondis:

”Vi trompiĝas, kredante, ke mi estas almozulino. Same kiel vi kaj viaj junaj mastrinoj mi tute ne estas almozulino.”

Post paŭzeto ŝi demandis plue: ”Tion mi ne komprenas. Vi ja ne havas hejmon nek kupreron?

”Pro tio ke mi ne havas hejmon kaj kupraĵon (mi supozis ke ŝi celis per tio monon), mi tamen ne estas ankoraŭ almozulino, ĉu ne?”

”Vi do estas instruitulino?” ŝi demandis tuj poste.

”Jes, certe mi estas!”

”Sed vi do neniam studis en edukejo?”

”Mi estis sinsekve ok jarojn en edukejo.”

Larĝe ŝi malfermis la okulojn. ”Kial do vi ne povas gajni vian propran vivopanon?”

”Mi ĝis nun faris tion kaj espereble baldaŭ denove. Kion vi intencas fari kun tiuj grosoj?” mi demandis, kiam ŝi aperigis korbon da tiuj fruktoj.

”Mi bezonas ilin por farota fruktotorto.”

”Donu ilin al mi por ke mi diselektu ilin.”

”Ne, vi ankoraŭ ne laboru.”

”Sed mi ne povas tiel sidi farante tute nenion! Jam donu ilin al mi!”

Fine ŝi konsentis kaj eĉ ŝi donis al mi puran mantukon por sterni ĝin sur mia vesto, ”por ke mi ne malpurigu ĝin,” ŝi diris plue.

”Vi do ne kutimiĝis al mastrumada laboro; tion mi vidas je viaj manoj ” ŝi rimarkis. ”Eble vi estas kudristino.”

”Ne, vi eraras. Nun ne plu cerbumu pri kio mi estis; ne plu rompu al vi la kapon kun miaj aferoj; sed diru al mi, kie mi nun estas, kiel nomiĝas ĉi tiu domo.”

”Kelkaj homoj nomas ĝin Marsh End, aliaj nomas ĝin Moor House (Marĉ-domo).”

”La sinjoro, kiu loĝas ĉi tie, sin nomas sinjoro St. John, ĉu ne?”

”Li ne loĝas ĉi tie; li nur okaze estas ĉi tie kelkajn tagojn. Li loĝas en sia propra domo kaj tio estas la pastrejo de Morton.”

”Ĉu tiu vilaĝo situas kelkajn mejlojn de ĉi tie?”

”Jes.”

”Kio li estas?”

”Li estas pastro.”

Mi ekpensis pri la respondo de la maljuna mastrumistino en la pastrejo, kie mi estis petinta paroli kun la pastro.

”Ĉu ĉi tiu domo estis la domo de lia patro?”

”Jes. La maljuna sinjoro Rivers loĝis en ĉi tiu domo, kaj antaŭ li lia patro kaj lia avo, kaj eĉ lia praavo.”

”La nomo de ĉi tiu sinjoro sekve estas ankaŭ sinjoro St.

John Rivers, ĉu ne?”

”Jes. Lia bapto-nomo estas St. John.”

”Kaj liaj fratinoj nomiĝas Diana kaj Maria?”

”Jes.”

”Ilia patro mortis?”

”Mortis antaŭ tri semajnoj. Apopleksio.

”Ili ne havas plu patrinon?”

”Ŝi mortis antaŭ multaj jaroj.”

”Ĉu vi jam longe estas ĉe la familio?”

”Jam tridek jarojn. Mi vartis ilin ĉiujn.”

”Tio pruvas, ke vi estas fidinda servistino. Tiun justecon mi tamen volas montri al vi, kvankam vi ĵus nomis min almozulino.”

Mirigite ŝi denove rigardis min.

”Fine mi tamen kredas, ke mi trompis min iom pri vi,” ŝi diris tiam; ”sed pardonu tion al mi, ĉar ĉirkaŭvagas tiom da trompistinoj, ke oni ne povas esti tro singarda.”

”Kaj,” parolis mi sufiĉe severtone, ”vi volis forpeli min eksteren en tia nokto, en kia vi eĉ ne forpelus hundon.”

”Jes, mi konfesas: tio estis senkompata, – sed kion ni faru?

Mi pli multe pensis pri la knabinoj ol pri mi mem. La kompatindulinoj!

Pri ili zorgas neniu krom mi. Mi do devas esti singarda!”

Kelkajn minutojn mi silentis grave.

”Vi tamen ne tro malbone pensu pri mi,” daŭrigis ŝi post paŭzeto.

”Mi malgraŭ tio pensas malbone pri vi,” mi diris, ”kaj malkaŝe mi volas diri tion. Ne nur, ĉar vi rifuzis enlasi min, aŭ ĉar vi rigardis min kiel almozulinon, sed precipe ĉar vi riproĉis min pro tio, ke mi ne havas hejmon, nek kupreron. Multaj el la plej bonaj homoj, kiuj iam vivis surtere, estis same malriĉaj kiel mi estas nun; kaj se vi estus bona kristanino, vi ne rigardus la malriĉecon kiel krimon.”

”Ne, mi ne faru tion,” ŝi diris. ”Sinjoro St. John ankaŭ ĉiam diras tion al mi, kaj mi vidas, ke mi malpravas – sed nun mi ja pensas pri vi tute alie. Vi ja vere aspektas kiel deca malgranda persono.”

”Tio sufiĉas – nun mi pardonas vin. Donu al mi vian manon.”

Ŝi metis la kalan, farunkovritan manon en mian; denove rideto, sed tre kora kaj amika rideto kuris sur ŝia kruda vizaĝo, kaj de post tiu momento ni estis amikinoj.

Evidente Hanna amis babili. Dum mi diselektis la grosojn kaj ŝi pretigis la paston por la tortoj, ŝi daŭrigis rakonti al mi ĉiajn detalojn pri sia mortinta mastro kaj ties edzino kaj la ”infanoj”, kiel ŝi daŭre nomis la junajn homojn.

Ŝi diris, ke la mortinta sinjoro Rivers estis simpla viro, sed ĉiurilate ĝentlemano, kaj devenanta de unu el la plej antikvaj epokoj. De post la fondo de Marsh End, ĝi apartenis al la Rivers-familio, kaj laŭ ŝia certigo ĝi estis pli ol ducentjara; kvankam ĝi aspektas malgranda kaj modesta, ĝi neniel povus esti komparata kun la granda sinjora domo de sinjoro Oliver en Morton Vale. Tamen ŝi bone memoris ankoraŭ, ke ŝi vidis la patron de Bill Oliver, kiel vojaĝantan kudril-fabrikiston, kaj la Rivers estis jam ĝentlemanoj en la tempo, kiam vivis kaj regis la Henrikoj; tion ĉiu povus vidi kaj ekzameni, se li nur penus foliumi la preĝejo-librojn de la preĝejoj en Morton. – Tamen ŝi devis konfesi ”ke la maljuna sinjoro estis kiel aliaj homoj – nenio eksterordinara, sed ke li freneze amis la ĉasadon, la agrikulturadon kaj tiaspecajn aferojn.” La mastrino estis tute alia. Ŝi sin okupis per legado kaj multe studis, kaj la ”infanoj” estas similaj al ŝi. Ili ne havas siajn egalulojn en la ĉirkaŭaĵo; de post la tago, kiam ili povis paroli, ili jam komencis studi kaj ĉiam ili sin okupis pri io speciala. – Kiam sinjoro St. John fariĝis junulo, li vizitis la universitaton por estiĝi pastro, kaj la knabinoj, tuj post kiam ili forlasis la lernejon, deziris estiĝi guvernistinoj, ĉar sinjoro Rivers antaŭ kelkaj jaroj perdis multan monon pro la bankroto de bankiero, al kiu li antaŭe konfidis grandan havaĵon. Kaj ĉar li ne povis postlasi al ili sufiĉan monon, ili volis zorgi pri si mem. De post longa tempo ili estis nun en la malnova hejmo, kaj nun la morto de ilia patro estis revokinta ilin tien por kelkaj semajnoj, sed ili amis Marsh End kaj Morton kaj ĉiujn ĉi tiujn montetojn kaj valojn, marĉejon kaj erikejojn tre kore. Ili jam pasigis kelkan tempon en Londono kaj en aliaj grandaj urboj, sed ĉiam ili diris, ke nenio estas pli preferinda ol la gepatra hejmo, krom tio ili tiel amis unu la alian, neniam interdisputis kaj ĉiam estis kvietaj. Ŝi opiniis, ke tia familio preskaŭ nenie estas trovebla pri unueco kaj konkordo.

Post kiam mi diselektis la grosojn, mi demandis, kie estas nun la du fraŭlinoj kaj ilia frato.

”Ili promenis al Morton; sed revenos en duonhoro por trinki teon.”

Jam antaŭ la paso de duonhoro ili reeniris la kuirejon.

Kiam sinjoro St. John min vidis, li riverencis al mi kaj iris pluen; la du fraŭlinoj restis. Maria per malmultaj vortoj kaj amike esprimis sian ĝojon, ke mi sufiĉe resaniĝis por veni malsupren.

Diana skuis la kapon. dum ŝi kaptis mian manon.

”Vi devus atendi mian permeson por leviĝi,” ŝi diris. ”Vi aspektas ankoraŭ terure pala – kaj tiel trolaciĝinta! Kompatindulino!”:

Diana havis voĉon, kiu al mi sonis kiel la kverado de kolombo. Ŝi havis okulojn, kies rigardojn oni povis renkonti nur kun ravo. Ŝia tuta vizaĝo estis plena de ĉarmo. La vizaĝtrajtoj de Maria estis same inteligentaj, – same belaj; sed la esprimo estis pli retenema, kaj ŝiaj agmanieroj, kvankam kvietaj, tamen multe pli silentemaj. Diana agis kaj parolis kun certa aŭtoritat-konscio; videble ŝi estis persistema.

Mia karaktero estis tia, ke volonte mi cedis al volo kiel la ŝia, se miaj konscienco kaj memrespekto tion permesis al mi.

”Kaj kion vi havas por fari ĉi tie?” parolis ŝi plue. ”La kuirejo ne estas loko por vi. Maria kaj mi kelkfoje sidas tie, ĉar ni ŝatas fari tion, kio plaĉas al ni – sed vi estas gastino kaj devas veni en la familian ĉambron.”

”Sed ĉi tie mi estas tre komforta.”

”Tute ne, ĉar Hanna devas labori ĉi tie kaj ŝi farunkovros vin.”

”Krome la fajro de la kameno tro varmigos vin,” certigis Maria.

”Tre certe,” parolis plue ŝia fratino. ”Jam venu kaj estu obeema.”

Kaj dum ŝi tenis ankoraŭ mian manon, mi lasis min forkonduki en la familian ĉambron.

”Sidiĝu tie,” ŝi diris, puŝante min sur la sofon, ”dum ni demetas niajn mantelojn kaj pretigas la teon; tio estas ankoraŭ unu el tiuj privilegioj, kiujn ni ĝuas en niaj malgrandaj steporegionoj: ni pretigas niajn proprajn manĝojn, se tio plaĉas al ni, aŭ kiam Hanna bakas panon, faras bieron, lavas aŭ gladas.”

Ŝi fermis la pordon kaj lasis min duope kun sinjoro St.

John, kiu sidis kontraŭ mi kun libro aŭ ĵurnalo en la mano. Mi ekzamene rigardis ĉirkaŭe en la ĉambro; poste miaj rigardoj sin fiksis sur mia kontraŭsidanto.

La familia ĉambro estis sufiĉe malvasta kaj eksterordinare simple aranĝita; sed ĝi estis komforta kaj agrabla, ĉar ĉie en ĝi regis ekstrema pureco. La malnovmodaj seĝoj estis brile poluritaj kaj la tablo el juglando brilis kiel spegulo. Kelkaj strangaj malnovaj portretoj de viroj kaj virinoj el longe pasinta tempo ornamis la vandojn.

Ŝranko kun pordoj el vitro entenis kelkajn librojn kaj malnovmodan, valoran manĝilaron el porcelano. En la ĉambro ne estis superfluaj luksaĵoj – ne unu novmoda meblo, krom du kudrilaĵujoj kaj sinjorina skribtablo el rozuja ligno; krom tio, ĉio aspektis, inkluzive la tapiŝo kaj la kurtenoj, kvazaŭ ĝi ĉiam estus uzita kaj samtempe indulgita.

Ne estis malfacile ekzameni la eksteraĵon de sinjoro St.

John; li sidis kviete kaj senmove same kiel unu el la portretoj sur la vando. Liaj okuloj estis fiksitaj sur la linioj, kiujn li legis kaj liaj lipoj estis kvazaŭ sigelitaj. Oni ne povus ekzamenrigardi pli oportune, se li estus statuo anstataŭ viro. Li estis juna, inter la dudekoka kaj la trideka jaro kaj svelta; lia vizaĝo nepre plaĉis al ĉiu; ĝi estis greka kun gravaj trajtoj, havis klasikan nazon, Atenajn buŝon kaj mentonon. Estas nur malofte, ke angla vizaĝo tiel similas al antikva. Ne estis mirige, ke li teruriĝis pro la malreguleco de miaj vizaĝtrajtoj, ĉar liaj estis tiel harmoniaj. Liaj okuloj estis grandaj kaj bluaj kun longaj, malhelaj okulharoj; blondaj harbukloj senorde falis tie kaj alie laŭlonge de lia alta frunto, kiu estis senkolora kiel eburo.

Ĉu ne vere, tio estas delikata pentrado. Kaj tamen tiu, kiun mi priskribis, ne faris la impreson de mola, cedema, impona, milda karaktero. Kvankam li sidis senmove, kviete, mi tamen malkovris trajtojn ĉirkaŭ liaj buŝo, frunto, nazo, kiuj laŭ mia ekzameno montris senripozajn, malkvietegajn, malmildajn elementojn. Li diris al mi nenion; eĉ tute ne atentis min, ĝis ree eniris liaj fratinoj. Kiam Diana dum la pretigado de la teo en- kaj eliris, ŝi kunportis por mi kuketon, ĵus bakitan en la bakforno.

”Manĝu tion,” ŝi diris. ”Vi sendube estas malsata. Hanna diras, ke vi de post la matenmanĝo manĝis nur iom da grio.”

Mi volonte akceptis ĝin, ĉar mia apetito tute revenis al mi.

Sinjoro Rivers fermis sian libron, alproksimiĝis al la tablo kaj fiksis siajn bluajn, bildosimilajn okulojn sur min dum li sidiĝis. En liaj rigardoj nun kuŝis senceremonia decidemo, ekzamenanta firmeco, kiuj pruvis al mi, ke intenco kaj ne indiferento ĝis nun tenis lin malproksime de la fremdulino.

”Vi estas tre malsata,” li diris.

”Tio mi estas, sinjoro.” Mia karaktero estis tia, ke mi ĉiam respondis mallonge kaj decide, se oni tiel alparolis min.

”Estis feliĉe por vi, ke malforta febro devigis vin fasti dum tri tagoj; estus tre danĝere, se vi tuj kontentigus la deziron de via apetito. Nun vi povas manĝi, sed nur sobre.”

”Mi esperas, ke mi ne longe manĝos je viaj kostoj,” mi respondis malĝentile kaj tre maldece.

”Ne,” li diris malvarme, ”kiam vi estos sciiginta al ni la loĝlokon de viaj gemastroj, ni povos skribi al ili, por ke vi povu reiri tien.”

”Mi devas malkaŝe klarigi al vi, ke mi ne estas kapabla tion fari, ĉar mi ne havas hejmon nek parencojn.”

La trio rigardis min, sed ne malfide; mi vidis, ke el iliaj rigardoj ne montriĝas manko de fido, sed nur scivolemo. Mi celas nur la fraŭlinojn, ĉar la okuloj de St. John, kvankam ekstreme helaj en vorta signifo, estis en figura senco malfacile esploreblaj. Pli multe li ŝajnis uzi ilin kiel ilojn por diveni la pensojn de aliuloj, ol kiel rimedon por perfidi siajn proprajn.

Kaj ĉi tiu kombinado de reteno kaj akravido pli multe estis kapabla konfuzi ol vigligi.

”Ĉu vi volas diri per tio,” li demandis, ”ke vi staras tute sola en la vivo?”

”Jes. Neniu ligilo ligas min al iu ajn vivanta estaĵo; mi ne havas la rajton postuli la akcepton sub iu ajn tegmento en tuta Anglujo.”

”Stranga situacio en via aĝo!”

Mi vidis, ke li ĵetas rigardon al miaj manoj, kiujn mi falditaj estis metinta antaŭ mi sur la tablon. Tiu ekzamenanta rigardo mirigis min. Sed liaj vortoj baldaŭ klarigis, kion li serĉis.

”Ĉu neniam vi edziniĝis? Vi estas fraŭlino?”

Diana ridetis. ”Sed ŝi ja ne estas pli aĝa ol deksep- aŭ dekokjara, St. John,” ŝi diris.

”Mi estas preskaŭ deknaŭjara, sed mi neniam edziniĝis.”

Mi sentis, ke malhela ardo kovris mian vizaĝon; ĉar la aludo al edziniĝo vekis ĉe mi amarajn incitantajn rememorojn.

Ĉiuj rimarkis miajn embarason kaj movojn. Maria kaj Diana venis renkonte al mi kun helpo, dum ili deturnis siajn rigardojn de mia ruĝiĝinta vizaĝo; sed la malvarma, senkompata frato daŭre rigardis min, ĝis la ĉagreno, kiun li per tio al mi kaŭzis, faligis el miaj okuloj amarajn larmojn.

”Kie vi vivis en la lasta tempo?” li poste demandis.

”Vi estas tro scivola kaj demandas tro multe, St. John,” flustris Maria; sed li sin klinis trans la tablon kaj per dua penetranta rigardo postulis respondon.

”La loko kie, kaj la nomo de tiu, kun kiu mi vivis, estas mia sekreto,” mi respondis firme.

”Kiun vi laŭ mia opinio rajtas konservi, ne nur kontraŭ St.

John, sed ankaŭ antaŭ ĉiu alia persono,” rimarkis kviete Diana.

”Tamen mi ne povas helpi al vi, se mi scias nenion pri vi aŭ pri via vivo,” li diris. ”Vi tamen bezonas helpon, ĉu ne?”

”Jes, mi bezonas ĝin kaj mi serĉas ĝin, tio estas: mi serĉas veran filantropon, kiu ofertas al mi laboron, kiun mi kapablos plenumi, kaj kies salajro donos al mi la rimedojn plej necesajn por vivi.”

”Mi ne scias, ĉu mi estas vera filantropo; sed mi estas inklina helpi al vi realigi viajn honestajn intencojn per ĉiuj fortoj, kiujn mi havas. Diru do al mi, kian laboron vi kutimis fari kaj kion vi kapablas plenumi.”

Mi nun estis trinkinta mian teon. Ĝi tre multe refreŝigis min, eĉ tiel kvazaŭ giganto estus trinkinta vinon. Ĝi plifortigis miajn ekscititajn nervojn kaj ebligis al mi, forte kaj energie respondi ĉi tiun penetrantan junan juĝiston.

”Sinjoro Rivers,” mi diris, turnante min al li kaj rigardante lin malkaŝe kaj sentime, kiel li faris tion rilate al mi,” vi kaj viaj fratinoj montris al mi grandan servon – la plej grandan, kiun homo povas plenumi al alia; per via nobla gastamo vi savis min de la morto. Ĉi tiu montrita bonfaro rajtigas al vi mian dankon kaj iagrade mian fidon. Mi rakontos al vi tiom de mia vivo, kiom mi povos, ne endanĝerigante denove mian animtrankvilon.

”Mi estas orfinon, filino de pastro. Miaj gepatroj mortis antaŭ ol mi povis koni ilin. Mi estas edukita en dependeco kaj en filantropia edukejo. Mi eĉ volas nomi la instituton en kiu mi ses jarojn estis lernantino kaj poste du jarojn kiel instruistino – nome la orfineja edukejo en Lowood en –distrikto.

Sendube vi aŭdis pri ĝi, sinjoro Rivers. La reverinda sinjoro Brocklehurst estis ĝia direktoro-kasisto.”

”Mi aŭdis pri sinjoro Brocklehurst, kaj la instituton mi konas.”

”Antaŭ unu jaro mi forlasis Lowood, por estiĝi guvernistino ĉe familio. Mi havis bonan oficon kaj estis feliĉa. Kvar tagojn antaŭ mia alveno ĉi tien mi estis devigata eksiĝi.

Mi ne povas, nek volas klarigi la kaŭzon de mia foriro, tio estus senutila – danĝera, kaj krome ne ŝajnus al vi kredinda.

Mia vivo estas senmakula. Neniu mallaŭdo trafas min, mia ĝisnuna konduto estas senkulpa same kiel tiu de unu el vi tri.

Malfeliĉa mi estas kaj restos ankoraŭ longe, ĉar la katastrofo, kiu forpelis min el la domo, kie mi trovis paradizon, estas stranga kaj terura. Mi intencis nur du aferojn, kiam mi forkuris: rapidecon kaj silenton; por certigi ilin al mi, mi devis postlasi ĉion, kion mi posedis escepte de pakaĵeto, kiun mi pro mia trorapideco kaj anima angoro forgesis preni kun mi el la veturilo, per kiu mi vojaĝis al Whitcross. Tiel kaj senigita de ĉiuj rimedoj mi venis en ĉi tiun regionon. Du noktojn mi dormis eksterdome sub la ĉielo de Dio kaj du tagojn mi ĉirkaŭvagis, ne transirante la sojlon de homa loĝejo. Nur du fojojn dum tiu tempo iom da nutraĵo venis trans miajn lipojn; kaj kiam vi kaj sinjoro Rivers malhelpis, ke mi mortu pro malsato kaj mizero antaŭ via domo, jam malsato kaj senespero preskaŭ pereigis min. Mi scias, kion viaj fratinoj post tiu tempo faris por mi, ĉar dum mia ŝajna sveno, mi ne estis daŭre senkonscia, kaj al ilia vera, libervola kompato, mi dankas same multe kiel al via kristana favorkoreco.”

”Ne paroligu ŝin plue, St. John,” diris Diana, kiam mi eksilentis;

”kiel vi vidas, ŝi ankoraŭ ne povas regi siajn ekscitojn.

Nun sidiĝu ĉi tie sur la sofon, fraŭlino Elliott.”

Aŭdante tiun pseŭdonimon, mi senvole ektimis; mi preskaŭ forgesis mian novan nomon. Sinjoro Rivers, al kiu nenio restis kaŝita, tuj tion vidis.

”Ĉu vi ne diris, ke via nomo estas Elliott?” rimarkis li.

”Tion mi diris; mi opinias, ke estas plej bone, nomi min tiel, sed en vero mi havas alian nomon, kaj tial ĝi sonas strange en miaj oreloj.”

”Vi sekve ne volas diri vian veran nomon?”

”Ne. Mi plej multe timas esti malkovrita; kaj mi evitas ĉiun sciigon kondukantan al malkovro.”

”Mi estas konvinkita, ke vi prave agas,” diris Diana. ”Sed nun, kara frato, lasu ŝin kvieta.”

Kiam St. John tamen estis pripensinta kelkajn minutojn, li rekomencis same akrasente kaj stoike.

”Vi ne longe restu dependa de nia gastamo – mi vidas, ke vi kiel eble plej rapide faru finon al la kompato de miaj fratinoj kaj precipe al mia favorkoreco; (mi tre bone rimarkis la diferencon, kiun vi faras ĉi tie, kaj pro tio mi tute ne koleretas vin – ĝi estas pravigita). Vi volonte estus sendependa de ni?”

”Certe mi dezirus tion. Mi jam tion diris. Montru al mi, kiel mi povus labori ĉi tie, kaj kiel mi povus trovi laboron, jen ĉio, kion mi nun petas, poste lasu min foriri – eĉ al la plej maleminenta kabano – permesu al mi resti ĉi tie ĝis tiam. Mi ne povas por la dua fojo entrepreni la batalon kontraŭ la teruro de senhejma malriĉeco.”

”Vere, vi restos ĉi tie,” diris Diana, metante sian blankan manon sur mian kapon.

”Vi restos,” ripetis Maria en modesta tono, kiu ŝajnis esti parto de ŝia karaktero.

”Vi vidas, ke faras plezuron al miaj fratinoj restigi vin ĉi tie,” diris sinjoro St. John, ”same kiel farus al ili plezuron nutri kaj prizorgi duone frostitan birdon, kiun la vintra vento pelis al ilia fenestro. Mi mem tamen pli volonte havigos al vi la eblecon prizorgi vin mem, kaj tial mi faros mian eblon rilate al tio. Sed sciu, ke mia sfero estas tre limigita. Mi estas nur prebendhava pastro de malriĉa vilaĝo; mia helpo tial povas esti nur tre modesta. Se vi pro tio estus inklina malestimi tiun malmulton, tiam vi devus serĉi pli bonan helpon ol mi povas oferi al vi.”

”Ŝi tamen jam diris, ke ŝi volas fari ĉian honestan laboron, al kiu ŝi estos kapabla,” respondis Diana por mi; ”kaj vi scias, St. John, ke ŝi ne povas elekti; ŝi estos devigata akcepti la helpon de krudulo, kia vi estas.”

”Mi volas estiĝi kudristino, mi volas estiĝi simpla laboristino, eĉ infanvartistino, se nenio alia estos trovebla,” mi respondis.

”Bone ” diris sinjoro St. John tre malvarmtone. ”Se vi intencas tion, mi promesas helpi al vi tuj kiam mi havos la tempon kaj la okazon.”

Poste li reprenis la libron en kiu li antaŭe legis. Baldaŭ mi retiriĝis, ĉar jam tiel longe mi estis el la lito kaj tiom multe mi estis parolinta, kiom estis eble al miaj stato kaj fortoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.