|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JANE EYREAŭtoro: Charlotte Brontë |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ju pli mi konatiĝis kun la loĝantoj de Moor House, des pli ili plaĉis al mi. Post malmultaj tagoj mi tiel resaniĝis, ke la tutan tagon mi povis pasigi ekster la lito kaj mi eĉ kapablis fari mallongan promenon. Mi povis partopreni en ĉiuj laboroj de Diana kaj Maria, mi povis interparoli kun ili tiom, kiom plaĉis al ili, kaj helpi al ili ĉiam, kiam ili konsentis tion al mi.
En ĉio tio estis freŝa, viva plezuro, kiun mi tie spertis por la unua fojo – plezuro ĉiam donanta similan guston pri sentoj kaj principoj.
Mi amis la literaturon, kiun ili ŝatis kaj kiu ĝojigis ilin kaj kio ravis min; mi honoris, kion ili aprobis. Ili amis sian malproksime de la mondo kuŝantan hejmon. Ankaŭ mi trovis ĉarma la etan, malnovan, malaltan tegmenton, ĝiajn kradhavajn fenestrojn, ĝiajn dispecetigitajn murojn, la aleon kun malnovegaj abioj, kiuj ĉiuj staris oblikve pro la premado de la ventegoj venantaj de la montaro – mi trovis ĉarma la ĝardenon plena de ileksoj kaj taksusoj, kies plej fortaj floroj nur povis flori. Plename ili estis sindonaj al la ruĝa floranta eriko, en kies mezo kuŝis la loĝejo – al la profunda valo tra kiu kondukis la ŝtonhava vojo, preter ilian pordon, kaj kiu unue serpentiris inter montetoj kovritaj de filiko kaj poste inter la plej sovaĝaj paŝtejoj, kiuj limigas vastan erikejon aŭ grizan marĉejon kun ĝiaj ŝafoj kaj malgrandaj ŝafidoj. Ili sin donis kun entuziasma amo al tiu de mi priskribita pejzaĝo. Kaj mi povis kompreni la senton kaj ĝiajn veron kaj povon mi kapablis partopreni. Mi spertis la katenantan ĉarmon de la regiono. Mi plene sentis la sanktecon de ĝia soleco; miaj okuloj sin amuzis pro la konturoj de la montoj kaj valoj – pro la sovaĝaj koloroj per kiuj la musko kaj la erikej-rozoj kaj la flororiĉaj paŝtejoj kaj belegaj feliko-herbejo kaj granitaj rokrifoj plibeligis la montetojn kaj la ebenaĵojn. Ĉiuj tiuj detaloj estis al mi, kio ili estas al miaj samhejmanoj – same multaj puraj kaj dolĉaj fontoj de ĝojo. La akra vento kaj la malakra venteto; la krudaj kaj la alcionaj tagoj, la horoj de sunleviĝo kaj sunsubiro; la lunlumo kaj la nuboplenaj noktoj – ĉio tio influis je mi la saman altirforton en tiuj regionoj kiel je ili kaptis min per la sama sorĉo, kiu jam longe katenis ilin.
Ankaŭ hejme ni plene harmoniis. Ili ambaŭ estis multe pli civilizitaj, kaj ili estis legintaj multe pli ol mi, sed diligente mi sekvis ilin sur la vojo de la scienco, kiun ili jam antaŭ mi ekiris. Mi avide legis la librojn, kiujn ili al mi pruntis kaj mi sentis la plej grandan ĝojon vespere priparoli kun ili, kion mi en la tago estis leginta. Iliaj pensoj adaptiĝis al miaj; ankaŭ mi samopiniis kun ili pri ĉio ajn – per malmultaj vortoj dirite: ni harmoniis plene en ĉio.
Sed en nia trio estis unu kiu ĉefis. Nome Diana. Fizike ŝi treege superis min, ŝi estis bela, ŝi krome estis forta. Ŝia vivemo posedis abundon da energio kaj tian kapablon pri persistemo, ke mi miregis pri ili, krom tio ŝi superis mian komprenpovon.
Kiam komenciĝis la vespero, mi kapablis paroli kelkan tempon, sed kiam pasis la unua fluo de mia parolo kaj mia vigleco, mi amis sidiĝi sur benketo ĉe la piedoj de Diana, meti mian kapon sur ŝiajn genuojn por alterne aŭskulti ŝin kaj Marian, dum ŝi funde klarigis la temon, kiun mi nur supraĵe estis priparolinta. Diana proponis instrui la germanan lingvon al mi. Estis al mi ĝuo lerni de ŝi, mi vidis, ke ŝi estas bona instruistino kaj ke ŝi ŝatas la instruadon; ne pli malmulte mi ŝatis esti ŝia lernantino. Niaj karakteroj kvazaŭ unuiĝis kaj el tio rezultis reciproka amo. Ŝi eksciis, ke mi povas pentri: ĉiuj ŝiaj krajonoj kaj farbokesto estis al mia dispono. Mia lerteco en tiu arto, kiu estis pli granda ol ŝia, surprizis kaj ravis ŝin.
Maria povis multajn horojn sidi por rigardi kiam mi estis pentranta; poste mi devas instrui sin kaj ŝi estis obea, inteligenta, diligenta lernantino. La tagoj pasis kiel horoj, kaj la semajnoj kiel tagoj.
La intimeco, kiu tiel rapide kaj nature estiĝis inter liaj fratinoj kaj mi, ne sin etendis al sinjoro St. John. La kaŭzo de la malvarmo reganta inter li kaj mi venis de tio, ke nur malofte li estis hejme. La plej granda parto de lia tempo ŝajnis esti okupita de vizitoj ĉe malsanuloj kaj malriĉuloj de lia dise kuŝanta komunumo.
Nek ventego nek malbona vetero ŝajnis ĝeni lin en tiuj pastraj ekskursoj. Tuj kiam estis pasintaj la horoj de liaj ĉiumatenaj studadoj, li kutimis – malgraŭ ĉia vetero – preni sian ĉapelon, kaj sekvata de Karlo, la maljuna hundo de la iama prefekto, lia patro, li ekiris sur sia vojo al sia misio de devo aŭ alio. Mi ne scias el kiu vidpunkto li rigardis ĝin. Kelkfoje, kiam la vetero estis tre malbela, liaj fratinoj faris al li kontraŭ-proponojn.
Tiam li diris kun rideto, kiu estis pli multe solena ol gaja:
”Se min povus deteni ventego aŭ kelkaj pluveroj de ĉi tiu facile plenumebla devo, kiaj tiam estus la preparoj antaŭ la estonto, kiu atendas min?”
La kutima respondo de la fratinoj al tiu demando estis ĝemo kaj kelkaj minutoj da malgajaj pripensadoj.
Sed krom lia ofta foresto troviĝis ankoraŭ alia malhelpo kontraŭ nia reciproka amikeco: li havis rezervitan, abstraktan, eĉ zorgomeditantan karakteron. Malgraŭ siaj pastraj devoj kaj malgraŭ siaj senriproĉa vivmaniero kaj kutimoj, li tamen ne ŝajnis ĝui animpacon, tiun internan kontenton, kiu nepre estas la rekompenco de ĉiuj veraj kristanoj kaj energia homoĝojo. Ofte en vesperaj horoj sidante ĉe la fenestro kun pupitro kaj siaj paperaĵoj antaŭ si, li subite interrompis legadon aŭ skribadon, donante sin al Dio scias kiaj pripensoj, dum li sidis kun la mentono sur la manplato. Ofte oni povis legi en liaj kelkfoje ardantaj okuloj, ke tiuj pripensoj estas ekscitaj kaj malkvietaj.
Krome mi pensas, ke la naturo ne oferis al li tiom da fontoj de plezuro kaj ravo kiel al liaj fratinoj. Nur unu fojon li parolis en mia ĉeesto pri la mirinda ĉarmo, kiun tiuj sovaĝaj montetoj efikis je li kaj pri la natura amo, kiun li sentis al la malluma tegmento kaj la muskokovritaj muroj, kiel li nomis sian hejmon. Sed la parolo per kiu li esprimis tian senton sonis pli multe kiel akra funebro ol decis al la enhavo de lia esprimo. Ankaŭ ĉiam ŝajnis al mi, kvazaŭ li vagas tra la erikejo kaj la marĉejo, ne pro iliaj kvietigantaj, konsolantaj silento kaj soleco tie sperteblaj.
Ĉar li estis tre malkomunikema, pasis longa tempo antaŭ ol mi havis la okazon funde koni lian karakteron. Ne antaŭ ol mi aŭdis lin prediki en sia propra preĝejo en Morton, mi komprenis ion pri ĝia profundeco. Mi dezirus, ke mi povus priskribi ĉiujn tiujn predikojn, sed tio estas super mia potenco. Mi eĉ ne kapablas fidele rerakonti la impreson, kiun ili efikis je mi.
Ĉiu prediko komenciĝis kviete kaj restis kvieta ĝis la fino pri parolado, tono kaj voĉo – sed profunde sentata tamen severe limigita fervoro baldaŭ montriĝis el ĉiuj liaj klare parolataj vortoj kaj influis lian nerveman paroladon. Tiel ĝi fariĝis potenca! La koro estis movata, la animo estis uzurpata de la forteco de la pastro – sed la aŭskultantoj ne estis kvietigataj.
La tuton trairis stranga amareco, manko de konsolanta dolĉanimeco: rigidaj admonoj de kalvinaj doktrinoj – elektado, antaŭdestino, kondamno – ofte alternadis, kaj ĉiu rilato al ili sonis kiel verdikto. Kiam li finis, min ekregis nepriskribebla malĝojo, anstataŭ senti min pli bona, pli kvieta kaj refreŝiĝinta pro lia prediko; ĉar ŝajnis al mi – mi ne scias, ĉu aliaj aŭskultantoj spertis tion saman, – kvazaŭ la elokventeco, kiun mi aŭskultis, devenas de profundo, kie regas la malĝoja surfundaĵo de la seniluziiĝo, kie furiozas turmentplenaj impulsoj de malkvietigitaj aspiroj kaj senfinaj penadoj. Mi estis certa, ke St. John, malgraŭ ĉasteco, fervoro kaj konscienceco, ankoraŭ ne trovis tiun dian pacon, kiu superas ĉiun prudenton; mi pensis, ke li ankaŭ ne trovis ĝin; mi kun mia sekreta, turmentanta ĉagreno pro mia ruinigita idealo – ĉagreno, pri kiu mi en la lasta tempo ne plu parolis, sed kiu tamen tute katenis min kaj kiu plene min regis.
Intertempe pasis monato. Diana kaj Maria baldaŭ ree forlasos Moor House por reiri al tute alia vivo, kiu atendis ilin kiel guvernistinoj en granda urbo sude de Anglujo; kie ili servis fierajn, riĉajn familiojn, kiuj rigardis la guvernistinojn kiel ordinarajn servistinojn, tute ne konante aŭ serĉante iliajn kapablojn kaj ŝatante ilin kiel la lertecon de sia kuiristino kaj la bonegan guston de siaj ĉambristinoj.
Sinjoro St. John ankoraŭ ne parolis kun mi eĉ unu vorton pri la ofico, kiun li promesis havigi al mi; kaj tamen urĝis, ke mi elektu ion ajn. Iun matenon estante duopa kun li, mi kuraĝis proksimiĝi al la fenestro de la familioĉambro, apud kiu staris liaj tablo, pupitro kaj seĝo kaj mi estis parolonta, kvankam mi ne sciis ankoraŭ kiel formuli mian demandon – ĉar estas ĉiam malfacile rompi la sinretenemon de tiaj karakteroj – kiam li liberigis min de tiu ŝarĝo, komencante mem la interparoladon.
Li rigardis supren kiam li vidis; ke mi alproksimiĝas al li kaj demandis:
”Vi dezirus direkti al mi demandon?”
”Jes; mi dezirus scii, ĉu vi jam aŭdis pri ia ofico, kiun vi povus oferi al mi.”
”Jam antaŭ tri semajnoj mi trovis ion por vi; sed ĉar vi ŝajnis esti ĉi tie feliĉa kaj ĉar vi faris vin utila pro via ĉeestado, kiu plaĉis al ili, kaj ĉar ili tre ŝatas vin, mi opiniis pli bone ne ĝeni viajn reciprokajn komfortojn pli frue ol la baldaŭa forvoja ĝo de miaj fratinoj necesigos tion.”
”Ili tamen forvojaĝos jam en tri tagoj,” mi respondis.
”Jes, kaj kiam ili forvojaĝos, mi reiros al la pastra domo en Morton. Hanna akompanos min kaj ĉi tiu logejo estos forlasita kaj ŝlosita.
Mi atendis kelkajn momentojn esperante, ke li daŭrigos la komencitan temon; tamen ŝajnis, ke aliaj pensoj dronigis lin en subitan silentadon. Lia rigardo diris al mi, ke lia animo vagadis en malproksimaj regionoj for de mia afero. Mi do estis devigita rekonduki ĝin al temo, kiu por mi estis pli interesa kaj grava.
”Kaj kiu estis la ofico, kiun vi destinis al mi, sinjoro Rivers?
Mi esperas, ke ĉi tiu prokrasto ne pligrandigis la penon certigi ĝin por mi?”
”Ho ne, ĉar ĝi estas ofico pri kiu nur mi povas disponi, kaj kiun vi devos akcepti.”
Ree li eksilentis. Nur kontraŭvole li ŝajnis paroli plue. Mi estiĝis malpacienca. Kelkaj malkvietaj gestoj, tima, demanda rigardo, kiun mi direktis al li, klarigis al li pli klare miajn pensojn ol vortoj povus fari tion.
”Vi ne bezonas rapidi aŭdi tion,” li diris. ”Sincere mi diru al vi, ke mia propono tute ne estas io dezirinda aŭ profitodona.
Antaŭ ol mi klarigos tion plue, memoru, mi petas, mian diron, ke mia helpo estas kvazaŭ helpo de blindulo al lamulo.
Mi estas malriĉa, ĉar mi estas certiĝinta, ke mia tuta havaĵo, post kiam mi pagis la ŝuldojn de mia patro, konsistos nur en ĉi tiu domaĉo, en la vico de tiuj senvaloraj abioj post ĝi kaj en malgranda marĉejo kun la taksusoj kaj ileksoj sur ĝi starantaj.
Mi estas rekonata viro. Rivers estas malnova nomo; sed el la tri solaj posteuloj de tiu familio du gajnas sian malmolan vivopanon de dependeco inter fremduloj kaj la tria rigardas sin fremdulo en sia patrujo – ne nur dum ĉi tiu vivo, sed ankaŭ post la morto. Jes, kaj li kredas sin – estas devigita sin kredi – honorita de ĉi tiu sorto, kaj sopiris nur al la tago, en kiu la kruco de la disigo de ĉiuj karnaj, surteraj ligiloj estos metita sur liajn ŝultrojn, kaj la ĉefo de tiu batalanta preĝejo, kies plej maleminenta ano li estas, ordonos al li: ’Leviĝu kaj sekvu min!’”
St. John diris ĉi tiujn parolojn en la sama tono, en kiu li diris siajn predikojn; per kvieta, peza voĉo; kun vizaĝo, sur kiu aperis neniu koloro kaj kun ardanta rigardo. Li daŭrigis:
”Kaj estante nur malriĉa kaj nekonata, mi povas oferi al vi nur nebrilan kaj malbone pagotan oficon. Vi povas eĉ rigardi ĝin kiel ion malestimatan. Ĉar mi vidas nun, ke viaj manieroj estas civilizitaj, kiel la mondo nomas tion. Via gusto klini ĝas al la idealo kaj via societo konsistis el bone edukitaj homoj – sed laŭ mia opinio senhonorigas neniu servo, kiu kunlaboras por plibonigi la homaron. Mi tial kredas, ke ju malpli profitodona kaj ju pli malzorgita estas la tereno, sur kiu la kristano estas elektita prizorgi sian kulturlaboron – des pli malgranda estas la ekspluata profito de lia laboro – sed des pli granda la honoro! Sub tiaj cirkonstancoj lia sorto estas tiu de pioniro: kaj la unuaj pioniroj de la evangelio estis la apostoloj – ilia gvidanto estis Jesuo Kristo, la Savinto mem.”
”Nu,” mi demandis, kiam ree li eksilentis, ”kial vi ne daŭrigas?”
Li rigardis min antaŭ ol paroli plue; vere, li facile povis legi sur mia vizaĝo, kvazaŭ sur ĝiaj trajtoj estus presitaj vortoj de libro. La rezulton de lia ekzameno li parte esprimis per la jena respondo:
”Mi kredas, ke vi akceptos la oficon, kaj ke vi konservos ĝin almenaŭ kelkan tempon; tamen ne por ĉiam, same kiel mi ne povus plenumi por ĉiam la kvietan kaj tro limigitan oficon de angla vilaĝa pastro; ĉar en via karaktero estas io, kio kontraŭbatalas la trankvilon same kiel en mia, kvankam ĝi estas alispeca.”
”Klarigu tion,” mi insistis, kiam ree li eksilentis.
”Tion mi faros, kaj vi aŭdos, kiel mizera estas la ofero kaj kiel malgranda. Ĉar mia patro ne vivas plu, mi nun estas mia propra mastro, tial mi ne restos plu longe en Morton. Eble mi forlasos la vilaĝon post paso de unu jaro; sed dum mia restado tie, mi streĉos miajn fortojn por favori kaj plibonigi ĝin.
Kiam antaŭ du jaroj mi venis en Morton, ĝi ne havis lernejon; la infanoj de la malriĉuloj estis tute senigitaj de ĉiu espero leviĝi sociale kaj mense. Mi fondis lernejon por knaboj; nun mi intencas fondi duan por knabinoj. Tiucele mi luis konstruaĵon al kiu apartenas dometo kun du ĉambroj, utilantaj kiel loĝejo por la instruistino. La jara salajro estas tridek sterlingaj funtoj. La domo estas jam aranĝita tre simple, sed sufiĉe bone dank’al la boneco de fraŭlino Oliver, la sola filino de la ununura riĉa viro en mia komunumo. Tiu sinjoro Oliver estas la posedanto de kudril-fabrikejo, de altforno kaj de ferfandejo en la valo. La fraŭlino prizorgas la edukadon kaj la vestojn de orfinoj el la malriĉula laborejo, kondiĉe ke ŝi helpu la instruistinon en la mastrumada laboro kaj en la purigado de la lernejo kaj ĉambroj. Ĉu vi volas esti tiu instruistino?”
Li faris la demandon abrupte. Ŝajne li atendis ekscititan aŭ almenaŭ malestiman rifuzon. Ne konante miajn pensojn kaj sentojn, kvankam divenante kelkajn el ili, li neeble povus scii, kiel al mi plaĉos tiu sorto.
En vero, ĝi estis modesta – sed ĝi estis certa kaj precipe mi bezonis loĝejon; la ofico estis malfacila kaj streĉiga – sed kompare kun la sorto de guvernistino ĉe riĉuloj, ĝi estis sendependa.
Kaj la timo antaŭ dependeco de fremduloj turmentegis mian animon kiel ardanta feraĵo. Ĝi ne estis malnobla – ne malinda – ne spirite humiliganta – mi do tuj decidis.
”Mi dankas vin pro la propono, sinjoro Rivers, mi danke akceptas ĝin.”
”Sed vi bone komprenis min, ĉu ne?” li demandis. ”Ĝi estas vilaĝa lernejo; viaj lernantinoj estos nur malriĉaj knabinoj – infanoj de laboristoj – aŭ de farmistoj. Vi instruos al ili nur la trikadon, la kudradon, legadon, skribadon, kalkuladon – jen ĉio. Kion vi tie faros je viaj talentoj? Kion je la profundo de via animo – kion je viaj spertoj – viaj manieroj?”
”Mi konservos ilin ĝis mi bezonos ilin. Ili ne perdiĝos tie.”
”Vi do scias, kion vi entreprenos?”
”Tion mi scias.”
Li ekridetis; ne per amara aŭ malĝoja rideto, sed amike kaj kontente.
”Kaj kiam vi komencos la plenumon de viaj devoj?”
”Jam morgaŭ mi iros al la indikita loĝejo kaj en la komenco de la sekvanta semajno mi malfermos la lernejon, se tio plaĉas al vi.”
”Bone, tiel estu.”
Li leviĝis kaj iris tien kaj reen en la ĉambro. Poste li haltis kaj ree rigardis min. Li kapskuis.
”Kion vi malaprobas, sinjoro Rivers?” mi demandis.
”Vi ne longe loĝos en Morton; ne, ne!”
”Kial? Kiun motivon vi havas, por diri tion?”
”Mi legas tion en viaj okuloj; tiu ofico ne promesas ebenan, kvietan vivovojon.”
”Mi ne estas ambicia.”
Audinte tion li timiĝis, kaj li ripetis: ”Ne, ambicia vi ne estas. Kio igis vin pensi pri ambicio? Kiu estas ambicia? Mi scias, ke mi estas tia. Sed kiel vi malkovris tion?”
”Mi parolis nur pri mi mem.”
”Nu, se vi ne estas ambicia, tiam vi estas – –,” li eksilentis.
”Kio do?”
”Mi estis dironta ’pasia’ sed eble vi komprenus malĝuste tiun vorton kaj ofendiĝus. Mi nur celis diri, ke homa simpatio kaj la amo de koro al koro, havas grandan potencon je vi.
Mi estas certa, ke ne longe kontentigos vin pasigi vian liberan tempon en soleco kaj dediĉi viajn laborhorojn al monotona laboro, al kiu mankas ĉiu ĉarmo – same kiel mi ne povus esti kontenta,” li aldonis emfaze,” vivi ĉi tie meze de marĉejo, ĉirkaŭita de montoj; mia karaktero, kiun Dio donis al mi, ne povas toleri tion; miaj kapabloj, donitaj de la ĉielo, estus paralizitaj kaj sen utilo. Vi nun aŭdas, kiel mi kontraŭparolas min mem. Mi, predikante kontenton kun simpla vivosorto, kaj eĉ aprobante la metiojn de arbohakisto kaj akvoĉerpisto en la servo de Dio – mi, lia sanktoleita servisto, mi preskaŭ furiozas en mia senripozeco. Ho! en ia ajn maniero naskiĝa inklino kaj principoj devas reamikiĝi.”
Li eliris la ĉambron. En ĉi tiu mallonga tempo mi pli bone konis lin ol en la tuta pasinta monato, kaj malgraŭ tio mi rompis al mi la kapon pri li.
Ju pli proksimiĝis la tago en kiu Diana kaj Maria devos forlasi siajn fraton kaj hejmon, des pli silentaj kaj senparolaj ili estiĝis. Ambaŭ klopodis esti kiel kutime. Sed la ĉagreno, kontraŭ kiu ili devis batali estis tia, ke ĝi ne estis facile venkebla nek kaŝebla. Diana certigis, ke ĉi tiu disiĝo estos tre alia ol la antaŭaj. Rilate al St. John la disiĝo eble estos multjara, – eble por ĉiam.
”Li oferos ĉion al siaj jam longe faritaj decidoj,” ŝi diris, ”al la ligiloj de la naturo kaj al ankoraŭ pli potencaj sentoj”. Ŝi daŭrigis: ”Jane, St. John aspektas kvieta; sed en lia animo furiozas brulanta, konsumanta febro. Vi rigardas lin kiel iun, kiu estas malsevera kaj milda – kaj tamen en multaj aferoj li estas senkompata kiel la morto. Kaj kio estas la plej grava: mia konscienco apenaŭ konsentas al mi deteni lin de liaj severaj decidoj, ĉar vere, mi eĉ ne unu momenton povas riproĉi lin pro tio. Li estas vera – nobla – kristano – kaj malgraŭ tio ĝi rompas mian koron!”
Kaj varmegaj larmoj kovris ŝiajn belajn okulojn.
Maria klinis la kapon super sia laboro.
”Ni ne havas plu nian patron; baldaŭ ni ne havos plu fraton kaj hejmon,” ŝi diris mallaŭte.
En tiu momento io okazis, kio kvazaŭ pruvis, ke neniu malfeliĉo venas sola.
Legante leteron, St. John preteriris la fenestron kaj poste envenis. ”Nia onklo John mortis,” li diris.
La du fratinoj ŝajnis esti konsternitaj, sed ili ne estis timiĝintaj nek teruritaj. La sciigo ŝajnis esti pli subita ol malĝojiga.
”Mortis?” ripetis Diana.
”Jes.”
Ekzamene ŝi rigardis sian fraton. ”Kaj kio poste?” ŝi demandis mallaŭte.
”Kaj kio poste, Diana?” ripetis li, konservante la marmoran kvieton je la vizaĝo.
”Kio poste? Nu, – nenio! Legu!”
Li ĵetis al ŝi la leteron. Ŝi rapide legis ĝin kaj poste transdonis al Maria. Maria senparole tralegis ĝin kaj poste redonis al sia frato. Ĉiuj rigardis unu alian kaj ĉiuj tri ridetis – tio estis malĝoja, meditoplena rideto.
”Amen! Ni havos ankoraŭ vivorimedojn,” fine diris Diana.
”Ĉiuokaze nia situacio ne estiĝas pli malbona, ol ĝi estis antaŭe,” rimarkis Maria.
”Ĝi nur forte prezentas al nia animo la situacion, kia ĝi povus esti,” diris sinjoro Rivers, ”kaj montras vivan kontraston de tio, kio ĝi vere estas.”
Li faldis la leteron, metis ĝin en sian pupitron kaj ree eliris, la domon.
Kelkajn minutojn neniu parolis. Poste Diana sin turnis al mi.
”Jane, vi miros pro ni kaj niaj sekretoj,” ŝi diris, ”kaj rigardos, nin kiel malmolkorajn estaĵojn, ĉar ni montris ne pli grandan malĝojon pro la morto de tia proksima parenco, kia onklo estas. Sed ni neniam konis lin nek vidis. Li estis frato de nia patrino. Antaŭ multaj jaroj li kaj nia patro malpaciĝis kaj disiĝis. Laŭ lia konsilo nia patro riskis la plej grandan parton de sia havaĵo en spekulado, kiu ruinigis lin. Reciprokaj riproĉoj inter ili estis la rezulto; ili kolere disiĝis kaj neniam repaciĝis. Mia onklo poste spekuladis en pli feliĉaj entreprenoj; ŝajnas, ke li gajnis posedaĵon da dudek mil sterlingaj funtoj.
Li neniam edziĝis kaj ne havis parencojn krom ni kaj unu alia persono, kiu al li tute ne estas pli parenca ol ni. Mia patro ĉiam opiniis, ke li plibonigas sian eraron postlasante al ni sian posedaĵon. Sed ĉi tiu letero sciigas al ni, ke li postlasis ĉion al tiu alia persono escepte de tridek sterlingaj funtoj, kiuj devas esti dividataj inter St. John, Diana kaj Maria Rivers por aĉeti tri funebroringojn. Kompreneble li havis la rajton disponi sian monon laŭplaĉe, sed tia sciigo ĵetas dummomentan malbonhumoron sur nian animon. Maria kaj mi rigardus nin riĉaj, se li estus postlasinta al ni po mil funtoj; kaj por St. John tia sumo estus grandvalora pro la bonfaroj, kiujn li povus fari per ĝi.”
Post tiu klarigo ni silentis pri tiu temo kaj neniu, nek sinjoro Rivers nek liaj fratinoj parolis plu pri ĝi.
La morgaŭan tagon mi transloĝiĝis de Marsh End al Morton.
Unu tagon poste Diana kaj Maria vojaĝis al la malproksima B–. Unu semajnon poste sinjoro Rivers kaj Hannah iris al la pastrejo – – kaj la malnova domo kuŝis forlasita.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.