La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XV.

Sinjoro Rochester klarigis ĉion en pli malfrua okazo.

Estis en iu posttagmezo, kiam li okaze renkontis min kaj Adelon en la ĝardeno. Dum ŝi ludis kun Piloto kaj sia rakeda pilko, li invitis min fari kun li malgrandan promenon en la fago-aleo, de kie ni povis vidi ŝin.

Li rakontis al mi, ke ŝi estas filino de franca dancistino, Céline Varens, por kiu li iam sentis, kiel li diris ”une grande passion” (grandan pasion). Kaj Céline estis ŝajniginta respondi tiun pasion per sama varmega amo. Li rigardis sin kiel ŝian idolon malgraŭ sia malbeleco; li diris, ke li kredis, ke ŝi preferis lian ”taille d’athlete” (atletan talion) al la elegantecon de Apolono de Belvedere.

”Kaj, fraŭlino Eyre, tiel min karesis tiu prefero, kiun tiu gaŭla nimfo montris al sia brita gnomo, ke mi instalis ŝin en hotelo, donante al ŝi tutan aron da servistoj, veturilaron, hindajn ŝalojn, diamantojn, puntaĵon kaj tiel plu. Mallonge dirite, mi komencis la proceson ruinigi min en la ordinara maniero, kiel ĉiu unue veninta malsaĝulo. Ŝajnis, ke mi eĉ ne posedis tiom da originaleco, por trovi novan vojon al honto kaj pereo, sed kun malsaĝa akurateco sekvis la malnovan postsignon ne deflankiĝante unu colon de la eluzita vojo. Kiel mi meritis, trafis min la sorto de ĉiuj aliaj malspertuloj. Unu vesperon, kiam Céline ne atendis min, mi okaze venis por viziti ŝin kaj ne trovis ŝin hejme; sed ĉar la vetero estis varmega, kaj min tedis la vagado en Parizo, mi sidiĝis en ŝia buduaro, feliĉa, ke mi povis enspiri la aeron, kiun ŝi ĵus sanktigis per sia ĉeesto. Ne, – mi troas; neniam mi kredis, ke ŝi havas sanktigan virton; estis pli vere tre dolĉa odoro, kiun ŝi estis postlasinta, odoro de ambro kaj mosko, kiu tute ne memorigas pri sankteco. Mi estis sufokiĝonta pro la odoro de potfloroj kaj esencoj disŝprucigitaj, kiam ĝustatempe min ektrafis la penso malfermi la fenestron kaj suriri la balkonon. La luno hele lumis same kiel la gaslumo, kaj la aero estis silenta kaj hela.

Sur la balkono staris unu aŭ du seĝoj; mi sidiĝis, prenis cigaron el la ujo – mi ankaŭ nun prenos unu, se vi permesas.”

Sekvis paŭzo, kiun li uzis por preni kaj ekbruligi cigaron.

Proksimiginte ĝin al siaj lipoj kaj elspirinte la havanan bonodoran fumon en la malvarman frostan sensunan aeron, li diris plue:

”En tiuj tagoj mi eĉ amis bombonojn, fraŭlino Eyre, kaj mi kraketis – pardonu al mi la vorton – mi kraketis alterne ĉokoladkonfitaĵon kaj fumis mian cigaron, rigardis la veturilojn, kiuj ruliĝis laŭ la eminentaj stratoj de la najbara operejo, kiam mi ekvidis elegantan veturilon fermitan kaj tiratan de elegantaj anglaj ĉevaloj. En la hela gaslumo mi tuj rekonis la ”voiture”, kiun mi estis donacinta al Céline. Ŝi revenis; kompreneble mia koro forte batis pro malpacienco kontraŭ la fera krado, sur kiu mi apogis min. Kiel mi atendis, la veturilo ekhaltis antaŭ la domo de la hotelo; mia flamo – tio estas la vera nomo por enamiĝinto je dancistino – malsupreniris. Kvankam ŝi estis envolvita en mantelo – superflua ŝarĝo en tia varma junia vespero – mi tuj rekonis ŝin pere de ŝiaj malgrandaj piedoj, elstarantaj el sub la bordo de ŝia vesto, kiam ŝi saltis trans la veturilŝtupon. Mi estis fleksonta min super la balkono por murmuri ”mon ange” (mia anĝelo) je tono aŭdebla nur al la orelo de la amo, kiam post ŝi ankoraŭ alia figuro saltis el la veturilo. Ankaŭ tiu estis volvita en mantelo; sed ĝi estis spronhava kalkanumo, kiu tintis sur la stratŝtonoj, kapo kovrita per nigra ĉapelo, kiu malaperis sub la arkaĵiĝintan porte-cochère (enirejo) de la hotelo.

”Ĉu ne vere, fraŭlino Eyre, vi neniam spertis, kio estas ĵaluzo?

Kompreneble. Tion mi ja ne bezonas demandi, ĉar vi ja neniam konis la amon. Ambaŭ tiujn sentojn vi nur povos lerni de la sperto; via animo dormas ankoraŭ; la bato, kiu vekos ilin, devas ankoraŭ trafi vin. Vi kredas, ke la tuta vivo forfluos laŭ trankvila rivereto, laŭ kiu via juneco ĝis nun fluadis. Kun fermitaj okuloj kaj surdaj oreloj vi lasas vin konduki antaŭen, vi ne vidas la ŝtonegojn, kiuj sin kaŝas en la tuja proksimeco sub la supraĵo; vi ne aŭdas, kiel la ondoj obstine batas kontraŭ la rokoj. Sed mi diras al vi – kaj atentu mian vorton – iun tagon vi alvenos al la ŝtonega mallarĝejo de la kanalo, kie la tuta vivorivero dissolviĝas en akvoturniĝon, bruon kaj ŝaŭmon; vi dispeciĝos en atomojn – aŭ granda ondo vin levos kaj kondukos vin en kvietan riveron – kiel okazis al mi.

”Mi amas ĉi tiun tagon, mi amas ĉi tiun plumbokoloran ĉielon; mi amas ĉi tiun kvietecon kaj silenton, ĉi tiun glaciiĝon de la mondo en ĉi tiu frosto. Mi amas Thornfield; ĝian antikve respektindan aspekton; ĝian izolecon, ĝian malnovan kornikan rifuĝejon kaj ĝiajn dornarbojn; ĝian grizan fasadon; la longajn vicojn da mallumaj fenestroj, en kiuj speguliĝas tiu metalkolora ĉielo! Tamen, kiel longe mi abomenis la nuran penson pri ĉi tiu loko; kiel longe mi abomenis ĝin kiel pestinfektitan domon! Kiel mi abomenas ankoraŭ nun –”

Li grincigis la dentojn kaj eksilentis; li haltis kaj piedbatis la malmole frostitan teron. Ŝajnis, ke malamita ekpenso lin subite kaptis kaj tenis, kaj ke li ne estas kapabla fari unu paŝon antaŭen.

Ni estis surirontaj la aleon, kiam li haltis en tiu maniero; la kastelo kuŝis antaŭ ni. Kiam li levis la okulojn al tiuj murdentoj, li ĵetis al ili tian rigardon, kian mi neniam antaŭe nek poste vidis. Doloro, honto, – kolero, malpacienco, naŭzo, abomeno ŝajnis en tiu momento interbatali en la grandaj okuloj, super kiuj arkiĝis la ebone-nigraj brovoj. Sovaĝa estis la lukto pro la supereco; sed subite estiĝis nova sento kaj ĝi triumfis: ĝi estis io malmola kaj cinika, obstinega kaj decidita; ĝi mildigis lian pasion kaj ŝtonigis lian vizaĝon; li diris plue:

”Dum la momento, kiam mi silentis, fraŭlino Eyre, mi finbatalis iun aferon kontraŭ mia sorto. Jen ĝi staris, ĉe tiu betularbo – ĝi estis sorĉistino, simila al tiu, kiu al Makbeto aperis sur la erikejo de Fores. Ŝi demandis al mi levante la fingron:

’Ĉu vi amas Thornfield?’ kaj poste ŝi priskribis devizon en la aero, kurantan kiel fajraj hieroglifoj laŭlonge de la tuta fronto de la kastelo kaj eĉ inter la fenestroj de la unua kaj de la dua etaĝo: ’Amu ĝin se vi povas! Amu ĝin, se vi havas la kuraĝon ĝin ami!’

”’Mi volas ami ĝin!’ mi diris. ’Mi havas la kuraĝon ami ĝin,’ kaj mi flustre aldiris: ’mi plenumos mian vorton; mi ruinigos ĉiun kontraŭaĵon, kiu sin lokas sur la vojon de la feliĉo kaj de la pliboniĝo – jes de la pliboniĝo; mi volas esti pli bona homo, ol mi estis, ol mi estas – kiel la leviatano de Hiobo rompis la lancon, la ĵetlancon kaj la harpunon; kontraŭaĵoj, kiujn aliaj homoj rigardas kiel ŝtalaj kaj feraj, estos al mi nenio alia ol pajleroj kaj putriĝinta ligno.’

Jen kuris renkonte al li Adèle kun sia ludilo. ”Iru for!” li kriis kolere, ”ne proksimiĝu, infano, aŭ iru hejmen al Sophie!”

Poste, kiam li promenis pluen senvorte, mi kuraĝis rememorigi al li lian interrompitan rakonton:

”Kaj vi foriris de la balkono, sinjoro, kiam fraŭlino Varens venis hejmen?” mi demandis.

Mi preskaŭ atendis riproĉon pro tiu neĝustatempa demando; sed la inverso okazis, li vekiĝis el sia malluma cerbumado, rigardis min kaj la malgaja ombro ŝajnis forgliti de lia viza ĝo.

”Ho, mi forgesis pri Céline! Nu, mi daŭrigu tiun temon; kiam mi vidis eniri mian sorĉistinon en mian ĉambron kun tiu kavaliro, estis al mi, kvazaŭ mi ekaŭdis sibladon, kaj verdokula serpento de la ĵaluzo grimpis supren kun nekalkuleblaj turnadoj laŭlonge de la lunprilumita balkono, ĝi rampis en mian veston kaj trovis en du minutoj la vojon al la interno de mia koro! Strange!”

Refoje li eksilentis.

”Strange, ke mi devas elekti vin kiel konfidenculinon de ĉiuj tiuj aferoj, juna fraŭlino, kaj ankoraŭ pli strange estas, ke vi aŭskultas min tiel kviete, kvazaŭ estus la plej natura kaj la plej ordinara afero de la mondo, ke viro rakontas al delikata nesperta knabino la historion pri sia amatino, pri dancistino!

Sed tiu lasta strangaĵo estas klarigata de la unua, kiel mi jam unu fojon montris. Vi, kun via seriozeco, viaj pripensemo kaj singardemo, vi estas kreita esti la konservistino de sekretoj.

Krom tio mi scias, kia estas la animo, kiun mi metis en interrilaton de la mia; mi scias, ke ĝi estas tia, ke ĝi ne estas sentema pri infekto; ĝi estas tia, ĝi estas eksterordinara animo!

Feliĉe mi ne intencas difekti ĝin; kaj eĉ se mi intencus tion, mi ne kapablus difekti ĝin. Ju pli ni parolos unu kun alia, des pli bone; ĉar kvankam mi ne povos velkigi vian animon, vi havas la kapablon fuŝigi mian!” Post tiu deturniĝo li diris plue:

”Mi restis sur la balkono. Mi pensis: ’Sen dubo ili eniros en ŝian buduaron, mi preparos embuskon.’ Mi ŝovis mian manon tra la malfermita fenestro, tiris antaŭ ĝin la kurtenon, sed faris malgrandan faldon en ĝi tra kiu mi povis rigardi internen; poste mi fermis la fenestron lasante sufiĉe larĝan interspacon por ke mi povu aŭskulti la flustradon de geamantoj; tion farinte, mi ŝteliris reen al mia seĝo, kaj apenaŭ mi eksidis sur ĝi, la paro eniris. Mi rigardis tra la faldo. La ĉambristino de Céline eniris, ekbruligis lampon, metis ĝin sur la tablon kaj foriris. Tiamaniere mi klare povis vidi la paron. Ambaŭ formetis la mantelon, kaj jen ili staris, Varens, brilanta de juveloj kaj atlaso – miaj donacoj kompreneble – kaj tie staris ŝia akompananto en la uniformo de oficiro.

Mi rekonis en li junan diboĉan vicgrafon – sencerban, malvirtan junulon, kiun kelkfoje mi estis renkontinta en societo, kaj kiun mi neniam kredis ekmalami, ĉar mi tro malestimis lin. Kiam mi ekvidis lin, rompiĝis tuj la pikilo de la serpento ’ĵaluzo’, ĉar en la sama tempo mia amo al Céline falis sub la frostopunkton. Ne penindis batali pro virino, kiu povas perfidi min pro tia rivalo; ŝi meritis nenion alian ol malestimon, sed ŝi meritis pli malmulte ol mi, kiu lasis trompi min de ŝi.

”Ili komencis interparoli; ilia interparolo kvietigis min tute: ĝi estis frivola, egoista, senkora kaj sensenca kaj pli multe povis enuigi aŭskultanton ol kolerigi lin. Mia nomkarto kuŝis sur la tablo; kiam ili ekvidis ĝin, ili diskutis pri mi. Neniu el ili estis sufiĉe sprita por ridindigi mian nomon; sed ili ofendis min tiel krude kaj malnoble, kiel ebligis ilia seninteligenteco, precipe Céline, kiu fariĝis preskaŭ genia, kiam ŝi atakis miajn eksterajn mankojn – ŝi nomis min malbelforma, kripla, kvankam ŝi kutimis detale laŭdi mian ’beauté mâle’ (viran belecon) tre kontrastante vin per tio, ĉar dum nia dua interparolado vi malkaŝe diris al mi, ke vi trovas min ne belaspekta. Tiutempe la kontrasto tre frapis min, kaj –”

Jen Adèle refoje kuris al ni. – ”Monsieur, ĵus estis tie John por diri, ke alvenis via agento, kiu deziras paroli kun vi.”

”Ho, nu, tiuokaze mi estu konciza. Mi malfermis la balkonpordon kaj eniris la ĉambron; mi liberigis Céline de mia protekto, ordonis al ŝi eliri la hotelon, prezentis al ŝi plenan monujon por la tujaj necesaj elspezoj, tute ne atentis ŝiajn plorojn, histeriajn larmojn, petegojn, bedaŭrojn, konvulsiojn kaj priĵurojn, kaj interkonsentis kun la vicgrafo pri morgaŭa renkonti ĝo en Bois de Boulogne. La sekvantan matenon mi havis la plezuron stari kontraŭ li, sendis kuglon en unu el liaj mizeraj brakoj, kiuj estis tiel malfortaj kiel la flugiloj de juna kokino atakita de pipso, kaj opiniis, ke la tuta afero estas regulita.

Sed malfeliĉe, Varens estis donacinta al mi ses monatojn pli frue ĉi tiun knabineton, pri kiu ŝi ĵuris, ke ŝi estas mia infano, – kaj eble ŝi estas, kvankam mi ne povas malkovri en ŝia vizaĝo eĉ unu trajton de ŝia terure malbela patro; Piloto pli similas min ol ŝi. Kelkajn jarojn post kiam mi rompis la rilatojn kun ŝi, ŝi forlasis sian infanon kaj forkuris kun muzikisto aŭ kantisto al Italujo. Mi certigis, ke Adèle havas neniujn rajtojn esti subtenata de mi, kaj ankoraŭ nun mi certigas tion, ĉar mi ne estas ŝia patro; sed aŭdante, ke la kompatindulino estas tute forlasita, mi tiris ŝin el la koto kaj mizero de Parizo kaj transplantis ŝin ĉi tien, por ke ŝi kresku kaj grandiĝu sur pura saniga grundo de angla kampodomo. Tiam sinjorino Fairfax trovis vin por eduki ŝin; sed sciante, ke ŝi estas idino de franca kantistino, vi eble havos aliajn opiniojn pri via ofico kaj pri via protektatino; unu tagon vi venos al mi kun la sciigo, ke vi trovis alian oficon – ke vi petos min serĉi alian guvernistinon kaj tiel plu, kaj tiel plu, ĉu ne vere?

”Ne – Adèle ne estas respondeca pri la pekoj de sia patrino, nek por viaj; mi sentas korinklinon al ŝi, kaj nun, sciante, ke ŝi en kelka rilato estas orfino forlasita de sia patrino kaj malkonfesata de vi, – nun mi amos ŝin ankoraŭ pli multe ol antaŭe. Kiel estus eble, ke mi preferus trodorlotitan infanon de riĉa familio, kiu rigardas sian guvernistinon kiel necesan malbonon, ol kompatindan, forlasitan orfinon, kiu estas sindona al mi kiel al amikino?”

”Ho! Ĉu tio estas la vidpunkto, laŭ kiu vi rigardas la aferon!

Nu, mi devas eniri la domon, kaj vi same. Jam mallumiĝas!”

Sed mi restis ankoraŭ kelkajn minutojn ekstere kun Piloto kaj Adèle, – vetkuris kun ili kaj ludis per rakedo kaj plumpilko.

Kiam ni fine reiris hejmen, mi prenis ŝiajn ĉapelon kaj mantelon kaj sidigis ŝin sur miajn genuojn; tie ŝi restis unu horon kaj mi permesis al ŝi babili laŭ kordeziro. Mi ne riproĉis ŝin pro kelkaj liberecoj kaj trivialecoj, al kiuj ŝi facile sin donis, kiam oni tro multe sin okupis pri ŝi kaj kiuj montris supraĵecon de karaktero, kiun ŝi sendube heredis de sia patrino, ĉar ili ordinare estas fremdaj al angla animo. Sed ŝi tamen havis bonajn ecojn, kaj mi estis inklina plej alte ŝati tiujn bonajn ecojn. Mi serĉis en ŝiaj vizaĝtrajtoj similecon kun sinjoro Rochester, sed trovis neniujn; ne unu trajto montris parencecon, kaj estis domaĝe. Li sentus pli multan amon al ŝi, se oni estus nur pruvinta al li, ke ŝi similas lin.

Kiam en la vespero mi estis retirinta min en mian ĉambron por enlitiĝi, mi komencis serioze pripensi la historion, kiun sinjoro Rochester estis rakontinta al mi. Kiel li mem diris, la enhavo de tiu rakonto verŝajne estis nenio eksterordinara; en la societo la pasio de riĉa anglo por franca kantistino aŭ dancistino kaj ŝia perfido kontraŭ li, estis ĉiutaga afero; sed absolute io stranga estis en la granda emocio, kiu tiel subite regis lin, kiam li estis pentronta al mi la nunan kontentecon de sia animo kaj nove naskiĝintan ĝojon pri la malnova kastelo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Pri tiu cirkonstanco mi pensis kun miro; sed iom post iom mi pelis ĝin el miaj pensoj, ĉar mi trovis ĝin neklarigebla, kaj direktis mian meditadon al la maniero, en kiu mia mastro estis aginta al mi. La fido montrita al mi ŝajnis tributo, ŝuldata al mia diskreteco: kiel tian mi rigardis kaj ŝatis ĝin. Dum la lastaj semajnoj lia konduto al mi fariĝis pli konstanta ol en la komenco. Ŝajnis, ke neniam mia ĉeesto ĝenis lin; la atakoj de fiereco ne plu regis lin; kiam neatendite li renkontis min, tiu renkontiĝo ŝajnis al li bonvena; ĉiam li diris al mi amikajn vortojn, kelkfoje li eĉ ridetis al mi.

Kiam li venigis min al si por akompani lin, mi estis honorata de tia amika akcepto, ke klare mi rimarkis, ke mi havas la kapablon distri lin per mia konversacio kaj ke tiuj dumvesperaj kunvenoj ne nur kaŭzas al li plezuron, sed ankaŭ grandan bonon al mi mem.

Kompare kun li mi parolis nur malmulte; sed estis al mi ĝuo aŭdi lin paroli. Laŭkaraktere li estis komunikema. Li ŝatis konduki antaŭ la animo de nesperta persono bildojn kaj scenojn el la mondo, (mi ne celas mormalbonigantajn bildojn kaj sovaĝajn scenojn, sed tiajn, kiuj per sia noveca povas interesi kaj derivas siajn interesojn de la granda scenejo, sur kiu ili ludis) kaj estis al mi granda ĝuo akcepti en mian animon la novajn pensojn, kiujn li prezentis; klare prezenti al mi la bildojn, kiujn li pentris kaj sekvi lin en la nova regiono, kiun li malfermis. Neniam li timigis min aŭ ĉagrenis per ruiniga, malbona aludo.

La facileco kaj libereco de liaj manieroj liberigis min de turmentanta devigo; lia amika sincereco, kiu estis tiel korekta kiel bonfaranta, tiris min al li. Kelkfoje estis al mi, kvazaŭ li estus tre parenca al mi kaj mi tute forgesis pri tio, ke li estas mia mastro; sed tio ne plu ofendetis min; mi sciis, ke tia estas lia karaktero. Mi fariĝis tiel kontenta, tiel feliĉa pro tiu nova intereso, kiun spertis mia vivo, ke mi ĉesis serĉi kunulinojn samseksajn; la delikata kvaronluno de mia sorto ŝajnis kreski; la malpleno de mia ekzisto estis plenigita; mia korpa sano pliboniĝis, mi fariĝis forta.

Ĉu sinjoro Rochester laŭ mia opinio estis ankoraŭ ĉiam malbela? Ne, mia kara leganto. Dankemo kaj aliaj bonaj, liberaj, simpatiaj ekmovoj kaŭzis, ke lia vizaĝo fariĝis tiu, kiun mi plej ŝatis en la mondo; lia ĉeesto faris la ĉambron pli hela, pli varma kaj pli hejmeca ol la flamanta fajro de la kameno.

Tamen mi ankoraŭ ne forgesis pri liaj eraroj kaj tion mi vere ne povis, ĉar konstante li kondukis ilin antaŭ miajn okulojn.

Li estis flera, sarkasma, severa al siaj subuloj; en la plej profunda loko de mia koro mi sciis, ke kontraŭ lia granda amikeco al mi, kontrastis nejusta severeco kontraŭ multaj aliaj.

Li estis ankaŭ kaprica kaj eĉ sen videbla kaŭzo. Kiam li venigis min al si por ke mi voĉlegu al li, mi pli ol unu fojon trovis lin sola en la librejo, la kapon sur la krucitaj brakoj kaj kiam li rigardis supren, malafabla, malica rigardo malheligis lian vizaĝon. Sed mi kredis, ke lia kapriceco, lia krudeco kaj antaŭaj pekoj (mi diras antaŭaj, ĉar li ŝajnis esti konvertita) havas siajn devenon el iaj fortaj batoj de la sorto. Mi kredis, ke la naturo destinis lin je homo kun pli bonaj ecoj, pli severaj principoj kaj pli puraj gustoj, ol la malfavoraj cirkonstancoj kaj la eduko naskis en li. Mi kredis, ke bonegaj ecoj dormetis en li, kvankam por la momento lia tuta animo ŝajnis esti ruinigita kaj mizerplena. Mi ne povas nei, ke mi malĝojis pro lia doloro, kia ajn ĝi estis; kaj mi devas konfesi, ke mi estus doninta multon, se mi povus preni ĝin sur min mem.

Kvankam mi jam estingis mian kandelon kaj kuŝis sur mia lito, mi ne povis dormi, ĉar daŭre mi vidis antaŭ mi la rigardon en la aleo, kie li rakontis, ke lia sorto leviĝis antaŭ li kaj obstine demandis al li, ĉu li kuraĝos voli esti feliĉa en Thornfield.

”Kial ne?” mi demandis al mi; ”kio fremdigos lin de lia hejmo?

Ĉu li baldaŭ denove foriros el ĝi? Sinjorino Fairfax rakontis, ke neniam li restis pli longe ĉi tie ol du semajnojn, kaj nun li jam ok semajnojn loĝis en la kastelo. Estus por mi malĝoja ŝanĝo, kiam li foriros: kiel senĝoja estos tiam la sunbrilo, kiel malĝojaj estos por mi la belaj tagoj, kiam li forestos en la printempo, en la somero kaj en la aŭtuno!”

Mi ne scias, ĉu mi endormiĝis post tiuj meditoj; subite mi kun teruro vekiĝis pro malklara stranga murmurado tuj super mia kapo. Mi dezirus, ke mi ne estus estinginta mian kandelon; la nokto estis malgaja kaj malluma, mia koro premita.

Mi eksidis en mia lito por aŭskulti. La murmurado eksilentis.

Refoje mi klopodis ekdormi; sed mia koro forte batis, mia interna ripozo estis for. Malproksime en la vestiblo la horloĝo anoncis la duan horon. En tiu momento estis kvazaŭ iu tuŝis mian ĉambropordon, kvazaŭ iu palpserĉis en la malluma galerio laŭlonge de la panelara ligna kovraĵo de la vando. Mi vokis: ”Kiu estas tie?” Neniu respondis. La timo preskaŭ igis min rigida.

Subite min regis la penso, ke eble estis Piloto, kiu ofte, kiam la kuireja pordo ne estis fermita, trovis sian vojon ĝis la sojlo de la ĉambro de sinjoro Rochester. Ofte mi vidis ĝin kuŝanta tie en la mateno. Iomete trankviligita de tiu penso, mi rekuŝiĝis. Silento kaj trankvilo plifortigis la nervojn, ĉar seninterrompa trankvilo regis nun en la domo, mi sentis, ke la dormo denove tuŝas miajn okulojn. Sed la sorto estis decidinta, ke mi ne trovos ripozon en tiu nokto. Apenaŭ iu sonĝo proksimiĝis flustrante al miaj oreloj, tuj ĝi forkuris kun teruro, fortimigita de io, kio glaciigis mian tutan korpon. Tio estis demona rido – mallaŭta, subpremita, profunda – kiu, ŝajne, penetris tra la ŝlosiltruo de mia pordo. La kapa parto de mia lito estis tute apud la pordo, kaj en la unua momento mi kredis, ke tiu demona ridanto staras flanke de mia lito – aŭ rampis sur mia kapkuseno; sed mi ellitiĝis, rigardis ĉirkaŭe kaj povis nenion vidi. Kiam mi palpserĉis en la mallumo, aŭdi ĝis denove la nenatura bruo kaj mi sciis, ke ĝi venas de la alia fianko de la pordo. Mia unua impulso estis rigli la pordon, la posta impulso estis denove ekkri: ”Kiu estas tie?”

Mi aŭdis stertoradon, ĝemojn, tuj poste mallaŭtajn paŝojn, kiuj super la galerio retiriĝis al la tria etaĝo. Sur la ŝtuparo estis farita pordo antaŭ nelonge; ĝi estis malfermita tre mallaŭte kaj refoje fermita. Poste ĉio estis silenta.

”Ĉu tio estis Grace Poole? Kaj ĉu ŝi estas posedata de la diablo?” mi pensis. Ne estis eble resti pli longe sola, mi devis iri al sinjorino Fairfax. Rapide mi surmetis veston kaj ŝalon; per tremanta mano mi forŝovis la riglilon kaj malfermis la pordon. Sur la tapiŝo, kuŝanta en la galerio, staris brulanta kandelo. Tio naskis mian miron; sed mi miris ankoraŭ pli multe, ke la aero estas malklara kvazaŭ plena de fumo; kaj rigardante dekstren kaj maldekstren por esplori, de kie venas la bluaj ruliĝantaj nuboj, mi flarsentis jam fortan brulodoron.

Subite aŭdigis knarado de duone malfermata pordo, kondukanta al la ĉambro de sinjoro Rochester kaj de tie venis densaj pezaj fumnuboj. Mi ne pensis plu pri sinjorino Fairfax, nek pri Grace Poole, nek pri la ridado – en momento mi trovis min en tiu ĉambro. Ĉirkaŭ la lito supreniris flamoj, la kurtenoj brulis furioze. En la mezo de tiu fajro kaj fumnuboj kuŝis senbrue sinjoro Rochester, kaptita de profunda dormo.

”Vekiĝu! Vekiĝu!” mi ekkriis – puŝante lin, sed li nur murmuris ion nekompreneblan kaj sin turnis. La fumo jam surdigis lin. Neniu momento estis perdota; la litotukoj jam ekflamis.

Mi rapidis al la akvopelvo kaj kruĉo; feliĉe la unua estis granda kaj larĝa, la lasta profunda, kaj ambaŭ estis plenaj de akvo. Mi levis ilin, superverŝis la liton kaj la kuŝanton sur ĝi, rapidis reen en mian ĉambron, prenis mian akvokruĉon, ŝutis ĝian enhavon sur la liton kaj kun la helpo de Dio estingis la neniigantajn flamojn.

La siblado de la estingiĝanta fajro, la rompiĝo de la kruĉo, kiun mi ĵetis for kiam ĝi estis malplenigita, kaj precipe la plaŭdado de la akvo, kiun mi tiel abunde estis ŝutinta sur lin, fine vekis sinjoron Rochester. Kvankam profunda mallumo ĉirkaŭis min en tiu momento, mi sciis, ke li vekiĝis, ĉar mi aŭdis lin eligi strangajn blasfemojn, kiam li sin trovis en tiu akvolago.

”Ĉu tio estas inundo?” li ekkriis.

”Ne, sinjoro,” mi respondis, ”sed tio estis brulo; tuj leviĝu, mi petegas vin, vi estas tute malseka; mi venos kun lumo.”

”En la nomo de ĉiuj feoj de la kristanaro, ĉu tio estas Jane Eyre?” li demandis. ”Kion do vi faris kun mi, sorĉistino? Kiu estas ankoraŭ en la ĉambro, krom vi? Ĉu vi komplotis droni min?”

”Mi portos al vi lumon, sinjoro; ellitiĝu, je la volo de Dio!

Iu komplotis kontraŭ vi; ekzamenu tuj, kio ĝi estas!”

”Jen, mi jam ellitiĝis; sed vi mem elmetos vin al danĝero, portante ĉi tien lumon. Atendu ankoraŭ du minutojn, ĝis mi venos en sekaj vestoj, se mi trovas ĉi tie ankoraŭ sekajn – jes, mi trovas mian negliĝan veston, rapide nun!”

Kaj mi rapidis, portante la lumon, kiu staris ankoraŭ en la galerio. Li prenis ĝin el mia mano, levis ĝin kaj rigardis la liton, kiu estis nigra kaj bruldifektita, la litotukoj estis tute malsekaj, la tapiŝo estis kovrita de akvo.

”Kio estas tio? Kaj kiu faris tion?” li demandis. Malmultvorte mi rakontis al li, kion mi estis aŭdinta kaj vidinta tiun strangan ridadon, tiujn malbruajn paŝojn retiriĝintajn al la tria etaĝo; la fumon, la brulodoron, kiu kondukis min al lia pordo; en kia stato mi trovis lin tie kaj kiel mi ŝutis sur lin tiun tutan akvon.

Li aŭskultis min tre serioze; dum mi rakontis, lia vizaĝo montris pli multe ĉagrenon ol miron. Kiam mi finrakontis, li silentis ankoraŭ kelkajn minutojn.

”Ĉu mi venigu sinjorinon Fairfax?” mi demandis.

”Sinjorinon Fairfax? Ne. Kial pro la diablo vi volas venigi ŝin? Kion ŝi povos fari? Lasu ŝin dormi kviete.”

”Tiam mi venigos Leahn kaj vekos Johnon kaj lian edzinon.”

”Ne, tute ne. Estu nur kvieta. Ĉu vi havas ŝalon? Se estos al vi malvarme, prenu mian tie pendantan mantelon, ĉirkaŭvolvi ĝu per ĝi kaj sidiĝu en tiu brakseĝo; tiel – mi kovros vin.

Nun metu viajn piedojn sur la seĝon por ke ili ne malsekiĝu.

Mi lasos vin sola dum kelkaj minutoj. Restu kie vi estas ĝis mia reveno; estu silenta kiel muso. Mi kunportas la lumon, ĉar mi devas supreniri al la dua etaĝo por esplori, ĉu ankaŭ tie io okazis. Ne moviĝu. Voku neniun, mi petas vin.”

Li foriris. Mi vidis, kiel malproksimiĝas la lumo. Ŝtelire li sin direktis supren en la galerion; kiel eble plej senbrue li malfermis la pordon de la ŝtuparo; fermis ĝin post si – kaj tuj poste malaperis la lasta lumradio. Mi restis sola en nepenetrebla mallumo. Kun streĉita atento mi aŭskultis, ĉu io estas aŭdebla, sed mi aŭdis nenion. Pasis kelka tempo, kiu ŝajnis al mi eterneco. Mi laciĝis; malgraŭ la mantelo fariĝis al mi malvarmege kaj mi ne komprenis, kial mi devos resti kaj atendi tie tute sola. Mi estis ĵus riskonta la malplaĉon de sinjoro Rochester, ne obeante liajn ordonojn, kiam la malforta lumo reaperis sur la muro de la galerio, kaj la paŝoj de liaj senŝuaj piedoj reaŭdiĝis sur la tapiŝo de la galerio.

”Mi esperas, ke tio estas li,” mi pensis, ”kaj ne io danĝera.”

Li refoje eniris, pala, malĝoja, konsternita. ”Mi malkovris ĉion,” li diris, metante la kandelingon sur la tualetan tablon … ”Ĉio fariĝis kiel mi supozis.”

”Kiel do, sinjoro?”

Li respondis nenion, sed staris kun krucitaj brakoj rigardante la plankon. Post kelkaj minutoj li demandis per stranga voĉo:

”Mi forgesis pri tio, ĉu vi diris al mi, ke vi ion vidis, kiam vi malfermis la pordon de via ĉambro.”

”Ne, sinjoro, mi vidis nenion krom la kandelingo, staranta sur la tapiŝo tuj antaŭ mia pordo.”

”Sed vi aŭdis strangan ridadon, ĉu ne? Ĉu vi aŭdis jam pli frue tiun aŭ samspecan ridadon?

”Jes, sinjoro. Ĉi tie estas persono, kiu sin okupas pri kudrado; ŝia nomo estas Grace Poole – ŝi ridas en tiu maniero.

Krom tio ŝi estas strangega estaĵo.”

”Vi ĝuste divenis, tio estas Grace Poole. Ŝi estas, kiel vi prave diris, strangega – tre strangega. Nu, mi pripensos la aferon, sed mi tre ĝojas, ke ni ambaŭ estas la solaj personoj, kiuj konas la ĝustajn cirkonstancojn pri ĉi tiu dumnokta okazintaĵo.

Vi ne estas babilema malsaĝulino – sekve ne parolos pri tio. La kaŭzon de ĉi tio (li montris la liton) mi ja malkovros.

Kaj nun reiru en vian ĉambron. Mi kiel eble plej oportune pasigos la reston de la nokto sur la kanapo de la librejo. Estas preskaŭ la kvara horo: – post du horoj la servistaro vekiĝos.”

”Nu, bonan nokton, sinjoro,” mi diris, forironte. Li ŝajnis esti mirigita – tio estis al mi io neklarigebla, ĉar li ĵus ordonis, ke mi foriru.

”Kion!” li ekkriis, ”Vi jam foriras, kaj eĉ en tiu maniero?”

”Vi ja diris, sinjoro, ke mi iru!”

”Sed ne sen adiaŭo; ne sen kelkaj vortoj de kunsento, de bona volo; mallonge dirite, ne en tiu rapida, seka maniero.

Ĉar pripensu! Vi savis mian vivon! – Vi eltiris min el terura, abomena morto! Kaj vi kondutas, kvazaŭ ni estus fremduloj unu al alia! – Almenaŭ donu al mi vian manon!”

Li etendis la manon; mi prezentis mian, kiun li prenis en sian, poste li etendis la duan manon.

”Vi savis mian vivon. Mi ĝojas povi esprimi al vi mian grandan dankon. Al neniu alia mi montrus tian devo-esprimon; sed al vi tio estas io alia; – Jane, la dankemo al vi ne estas ŝarĝo por mi.”

Li eksilentis, li rigardis min. Mi vidis, kiel liaj lipoj tremetis, sed li ne kapablis paron plue. ”Refoje: bonan nokton, sinjoro.

Ne parolu pri devo, bonfaroj, ŝuldo; en ĉi tiu okazo ili ja ne ekzistas.”

”Mi konstante sentis,” li daŭrigis, ”ke vi iel faros al mi ion bonan; – kiam mi vidis vin je la unua fojo, mi legis tion en viaj okuloj! ne vane – (li refoje eksilentis) – ne vane – (kaj daŭrigante li diris rapide) – ne vane via rideto, via aspekto verŝis ĝuegon ĝis la plej sekreta angulo de mia koro. La homoj parolas pri naturaj simpatioj; mi aŭdis paroli pri bonfarantaj gardanĝeloj – eĉ en la plej sovaĝaj fabeloj sin kaŝas eretoj de la vero. Amata savintino de mia vivo, bonan nokton!”

En lia voĉo estis stranga energio, en liaj rigardoj mirinda fajro.

”Mi sentas min feliĉa, ĉar mi hazarde estis veka,” mi diris; kaj refoje mi volis fariri.

”Kion! Ĉu vi volas foriri?”

”Al mi estas malvarme, sinjoro.”

”Ĉu al vi estas malvarme? Jes, vi ja staras en la mezo de la akvo! Nun iru, Jane, iru!”

Sed ankoraŭ li tenis mian manon, kaj mi ne povis liberigi ĝin. Mi trovis pretekston:

”Mi kredas, sinjoro, ke mi aŭdas sinjorinon Fairfax,” mi diris.”

”Nu, bone. Lasu min sola,” li ellasis mian manon kaj mi forrapidis.

Mi iris en mian liton, sed ne pensis pri dormo. Ĝis la tagiĝo mi balanciĝis sur movoplena maro, kie ondoj de ĉagreno kaj zorgo ruliĝis tien kaj reen sub feliĉo kaj ĝuego. Kelkfoje estis al mi, kvazaŭ mi vidas malantaŭ tiuj sovaĝaj ondoj marbordon, belan kiel la monteto de Beŭla; de tempo al tempo freŝiganta vento, vekita de la espero, portis mian animon triumfe al la marbordo, sed mi ne povis atingi ĝin, eĉ ne image – kontraŭanta vento venis de la bordo kaj senhalte ĵetis min reen. La prudento volis kontraŭstari la pasion; la juĝo volis averti la pasion. Estante tro febra por povi ripozi, mi levis min ĉe tagiĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.