La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XIII.

Ŝajnis, ke sinjoro Rochester tiun vesperon enlitiĝis frue laŭ la ordono de la kirurgo kaj ke li ellitiĝis malfrue la sekvantan matenon. Veninte malsupren, li devis aranĝi kelkajn aferojn.

Lia intendanto kaj kelkaj farmistoj estis venintaj por paroli kun li.

Adèle kaj mi devis iom ordigi la librejon, kiu ĉiutage utilis kiel ricevejo de vizitantoj. Fajro estis ekbruligita en duaetaĝa ĉambro; tien mi portis niajn librojn kaj aranĝis ĝin kiel studejon.

Dum la mateno mi rimarkis, ke Thornfield tute ŝanĝiĝis.

La preĝejeca silento ne regis plu en ĝi, sed preskaŭ ĉiuhore oni aŭdis laŭtan frapadon sur la pordon aŭ la tintadon de la sonorilo, ofte sonis paŝoj en la vestiblo kaj aŭdiĝis voĉoj de fremduloj. Estis kvazaŭ rivereto el la ekstera mondo subite murmuris tra la domo. Thornfield nun havis mastron kaj tial ĝi pli plaĉis al mi.

Tiun tagon estis malfacile instrui Adèlon, ŝi ne povis dediĉi sin al la studado. Multfoje ŝi kuris al la pordo kaj rigardis tra la ŝtupara balustrado por, se eble, ekvidi sinjoron Rochester.

Tiam ŝi serĉis ĉiujn pretekstojn por iri malsupren; mi konjektis, ke ŝi volas iri en la librejon, kie ŝi ne havis aferojn. Kaj kiam mi iom ekkoleretis kaj ordonis al ŝi kviete sidi kaj studi, ŝi senhalte parolis pri sia ”ami, monsieur Edouard Fairfax de Rochester”, – ĝis nun mi ankoraŭ ne aŭdis lian antaŭ-nomon – dum ŝi faris ĉiajn supozojn pri la donacoj alportitaj de li; ĉar ŝajnis, ke li la antaŭan vesperon aludis pri ili kaj ke lia el Millcote venonta pakaĵo entenas skatoleton kun interesa enhavo por ŝi.

”Et cela doit signifier,” ŝi diris, ”qu’il y aura là dedans un cadeau pour moi, et peut être pour vous aussi, mademoiselle. Monsieur a parlé de vous: il m’a demandé le nom de ma gouvernante, et si elle n’était pas une petite personne, assez mince et un peu pâle. J’ai dit que oui: ĉar c’est vrai, n’est-ce pas, mademoiselle?” (Kaj tio nepre signifas, ke ĝi enhavas danacon por mi, kaj eble ankaŭ por vi, fraŭlino. Sinjoro parolis pri vi; li informigis al mi pri la nomo de mia guvernistino, kaj ĉu si estas iomete maldika kaj paleta. Mi diris ke jes, ĉar tiel estas, ĉu ne vere, fraŭlino?)

Mia lernantino kaj mi ordinare tagmanĝis en la familia ĉambro de sinjorino Fairfax. En la mateno fariĝis venta vetero, neĝadis kaj ni pasigis ĝin en la studejo. Kiam mallumiĝis, al Adèle estis permesite forigi la librojn kaj iri malsupren; ĉar mi konjektis pro la komenciĝanta silento malsupre kaj pro la ĉesado de la sonorilado ĉe la doma pordo, ke sinjoro Rochester fine estis sen okupoj. Restinte sola mi iris al la fenestro, sed ekstere mi povis vidi nenion; la krepusko kaj la neĝoflokoj faris ĉion malluma kaj kovris la arbetaĵon sur la herbejo. Mi suprenigis la kurtenon kaj sidiĝis ĉe la fajro.

En la lumo de la karboj mi vidis vizion de la kastelo de Heidelberg ĉe la Rejno, sed sinjorino Fairfax eniris kaj ruinigis la fajran mozaikaĵon, kiun mi estis konstruinta kaj interrompis la malbonvenajn kaj malĝojigajn pensojn de mia soleco.

”Sinjoro Rochester deziras, ke vi kaj via lernantino venu al li por trinki teon hodiaŭ vespere,” ŝi diris. ”Li estis tiel okupita la tutan tagon, ke li ne pli frue povis informiĝi pri vi!”

”Je kioma horo li trinkas teon?” mi demandis.

”Je la sesa. Estante ĉi tie li kutime leviĝas frumatene. Mi konsilas al vi surmeti alian jupon, mi helpos al vi. Jen la kandelo.”

”Ĉu mi devos alivestiĝi?”

”Jes, tion mi konsilas al vi. Vespere mi ankaŭ alivestiĝas, kiam sinjoro Rochester estas hejme.”

Ĉi tiu ceremonio ŝajnis al mi iom solena kaj pompa. Sed mi iris en mian ĉambron kaj kun helpo de sinjorino Fairfax mi demetis mian lanan nigran jupon kaj anstataŭe surmetis silkan, la plej bonan sed solan, kiun mi posedis ankoraŭ, krom hele-griza, kiu laŭ miaj Lowoodaj opinioj estis tro bela por surmeti escepte dum festaj ceremonioj.

”Mankas ankoraŭ broĉo,” diris sinjorino Fairfax. Mi posedis nur unu ornamaĵon el perloj, kiun fraŭlino Temple donacis al mi ĉe la adiaŭo. Tiun mi surmetis kaj poste ni malsupreniris.

Mi ne kutimis esti ĉe fremduloj, tial mi trovis tre ĝena la fakton aperi tiel ceremonie antaŭ sinjoro Rochester. Mi lasis, ke sinjorino Fairfax eniru unua en la manĝejon, kaj sekvis ŝin kiel ombro. Trairante la portikon, kies kurteno estis tirita malsupren, mi eniris la najbaran belan salonon.

Sur la tablo brulis du vakskandeloj kaj du sur la kamena breto. Piloto komforte kaj agrable kuŝis antaŭ la kamenfajro – Adèle surgenue staris apud ĝi. Duone kuŝantan sur kanapo kaj kun kuseno sub la piedo mi ekvidis sinjoron Rochester; li rigardis Adèlon kaj la hundon. La fajro prilumis lian tutan vizaĝon. Mi vidis, ke li estas la rajdinto kun liaj nigraj, karbo-nigraj brovoj, lia larĝa frunto, ŝajnanta ankoraŭ pli larĝa pro la horizontale kombitaj haroj. Mi rekonis lian karakterizan nazon, kiu estis pli rimarkinda ol bela pro la larĝaj nazaloj, indikantaj decidemon; mi rekonis la larĝajn buŝon, mentonon kaj submakzelon, kiuj sen ia dubo montris ion malafablan. Ĉar li nun ne portis surtuton, mi vidis, ke lia korpo laŭ larĝo harmonias kun lia vizaĝo. Mi kredas, ke oni povus nomi lin belaspekta laŭ atleta vidpunkto, – la brusto estis larĝa, la koksoj mallarĝaj, sed li estis nek gracia nek fleksebla.

Sinjoro Rochester nepre vidis, ke sinjorino Fairfax kaj mi eniris, sed ŝajnis, ke li ne estas inklina atenti nin, ĉar li deturnis la vizaĝon, kiam ni proksimiĝis.

”Sinjoro, jen estas fraŭlino Eyre,” diris sinjorino Fairfax en sia kvieta maniero. Li sin klinis, kvankam liaj okuloj ne sin deturnis de la hundo kaj la infano.

”Fraŭlino Eyre, sidiĝu,” li diris, kaj la rigida saluto, la senpacienca kaj tamen grava parolmaniero ŝajnis indiki: ”Kion tio povas tuŝi min, ĉu fraŭlino Eyre estas ĉi tie aŭ alie. Mi nun tute ne intencas paroli kun ŝi.”

Mi sidiĝis komforte. Ceremonia akcepto eble farus min konfuzita, ĉar mi ne povus respondi tian akcepton en ceremonia maniero; sed ĉi tiu iom kruda saluto ne devigis min esti afabla; kontraŭe mia deca kvieteco nun anstataŭis la afablajn manierojn. Krom tio la strangeco de la okazo estis pikanta.

Mi scivolis, kiel li agos plue. Li agis kiel agus statuo, mi pensas. Li nek parolis nek sin movis. Ŝajne sinjorino Fairfax opiniis necese, ke unu el ni agu amike kaj parolu. En amika maniero kaj samtempe tre ordinare ŝi kompatis lin pro la multokupa tago kaj kiel ĝena estis al li tiu deartikigo. Kaj poste ŝi laŭdis liajn paciencon kaj persistemon en tio.

”Sinjorino, donu al mi iom da teo,” li nur respondis. Ŝi leviĝis rapide por sonorigi; kaj kiam la plado estis enportita, ŝi fervore aranĝis la tasetojn kaj la kuleretojn. Adèle kaj mi sidiĝis ĉe la tablo; sed sinjoro Rochester restis kuŝanta sur la kanapo.

”Ĉu vi volas doni al sinjoro Rochester lian taseton?” diris al mi sinjorino Fairiax. ”Adèle eble disverŝos la teon.”

Mi faris, kion ŝi deziris. Kiam li akceptis la taseton de mia mano, Adèle, opiniante la momenton konvena por peti ion je mia fervoro, ekkriis:

”N’est-ce pas, Monsieur, qu’il y a un cadeau pour Mademoiselle Eyre dans votre petit coffre?” (Ĉu ne vere, sinjoro, en via kofreto troviĝas donaco por fraŭlino Eyre?)

”Kiu parolis pri donaco?” li demandis malafable. ”Ĉu vi atendis donacon, fraŭlino Eyre? Ĉu eble vi ŝatas donacojn?” kaj penetre li rigardis min per okuloj, kiuj brilis pro kolereto.

”Apenaŭ mi scias tion, sinjoro; en tiu rilato mi spertis nur malmulton. Sed ĝenerale oni rigardis ilin kiel io agrabla.”

”Ĝenerale oni rigardas ilin tiaj! Sed kiel vi rigardas ilin?”

”Mi bezonus kelkan tempon por dece respondi vian demandon, sinjoro; ĉiu donaco havas specialan signifon, ĉu ne vere? kaj oni devas koni ĉiujn antaŭ ol eldiri sian opinion pri tio.”

”Fraŭlino Eyre, vi ne estas tiel simplanima kiel Adèle; ŝi laŭte kaj brue petas donacon tuj kiam ŝi ekvidas min; vi ĉirkaŭiras la petadon.”

”Ĉar mi malpli bone fidas miajn meritojn ol Adèle. Ŝi havas iujn rajtojn kiel konato kaj krome la rajton de la kutimo; ĉar ŝi diris, ke vi kutime donas al ŝi ludilojn; kaj rilate al mi tio igus min konfuzita, ĉar mi estas fremdulino kaj faris nenion por atendi iun rekompencon.”

”Ho, ne montru tian troigitan humilecon! Mi iom ekzamenis Adèlon kaj rimarkis, ke vi faris vian eblon. Ŝi ne povas lerni rapide, nek havas talentojn, malgraŭ tio ŝi faris grandajn progresojn en mallonga tempo.”

”Sinjoro, jen vi faris al mi donacon, mi vin dankas; instruistoj plej multe ŝatas la laŭdon pri la progresoj de siaj lernantoj.”

”Hm!” diris sinjoro Rochester kaj silentante li trinkis sian teon.

”Sidiĝu ĉe la fajro,” diris la mastro kiam la teilaro estis forigita kaj sinjorino Fairfax retiriĝis en angulon kun sia trikilaro.

Adèle kondukis min per la mano ĉirkaŭ la salono por rigardi kun mi ĉiujn belajn librojn kaj ornamaĵojn, kiuj staris sur konsoloj kaj komodoj. Ni obeis kiel decis; Adèle volis sidiĝi sur miaj genuoj, sed al ŝi estis ordonate amuzi sin kun Piloto.

”Vi loĝis nun jam tri monatojn en mia domo?”

”Jes, sinjoro.”

”Kaj vi venis el …?”

”El la lernejo de Lowood, en la –graflando.”

”Ho, el tiu filantropejo. Kiel longe vi estis tie?”

”Ok jarojn.”

”Ok jarojn! Vi nepre havas feran sanon. Mi pensis, ke la duono de tiu tempo ruinigus ĉiun sanon! Mi jam miris pri tio, kiel vi akiris tiun vizaĝon, ne estas mirige, ke vi aspektas kiel iu de la alia mondo. Renkontante vin hieraŭ vespere mi subite pensis pri fabeloj, kaj estis demandonta, ĉu vi ensorĉis mian ĉevalon; ankoraŭ nun mi dubas pri tio. Kiuj estas viaj parencoj?”

”Mi ne havas parencojn.”

”Eble neniam havis, mi pensas. Ĉu vi ne konis ilin?”

”Ne.”

”Mi ne miras pri tio. Sekve vi atendis vian popolon tie sur tiu barilo?”

”Kiun, sinjoro?”

”La koboldojn; tiu lunvespero estus bonvena al ili. Ĉu mi ne rompis unu el iliaj sorĉocirkloj, ĉar vi metis tiun malbenitan glacion sur la vojon?”

Mi kapneis. ”Ĉiuj koboldoj eliris Anglujon jam antaŭ multaj jarcentoj,” mi diris same grave kiel li; ”kaj nenie, eĉ ne sur la Hay-vojo aŭ sur la kamparo ĉirkaŭanta ĝin vi plu trovas iun el iliaj postsignoj. Mi kredas, ke la lunlumo neniam plu prilumos iliajn festojn nek somere nek en la tempo de la rikolto.”

Sinjorino Fairfax estis foriginta sian trikilaron kun suprentiritaj brovoj, ŝi ŝajne miris pri nia stranga interparolo.

”Sed,” diris plue sinjoro Rochester, ”se vi ne havas plu gepatrojn, sendube vi havas aliajn parencojn, onklojn aŭ onklinojn?”

”Neniun, kiom mi scias.”

”Kaj via hejmo?”

”Hejmon mi ne havas.”

”Kie loĝas viaj fratoj kaj fratinoj?”

”Tiujn mi ne havas.”

”Per kies rekomendoj vi venis ĉi tien?”

”Mi metis anoncon kaj sinjorino Fairfax respondis ĝin.”

”Jes,” diris tiu bona sinjorino, kiu nun komprenis nian temon;

”kaj ankoraŭ ĉiutage mi dankas la providencon pro la elekto, kiun mi faris. Fraŭlino Eyre estis al mi netaksebla kunulino, kaj al Adèle ŝi estis amika, zorgoplena instruistino.”

”Ne penu atesti pri ŝi,” rediris sinjoro Rochester; ”laŭdadoj ne influas je mi; mi juĝos mem. Ŝi komencis per faligo de mia ĉevalo.”

”Sed … sinjoro!” diris sinjorino Fairfax.

”Jes, al ŝi mi dankas la deartikigon de mia piedo.” La vidvino mire rigardis nin.

”Ĉu vi neniam loĝis en urbo, fraŭlino Eyre?”

”Ne, sinjoro.”

”Ĉu vi vidis multajn homojn?”

”Neniun krom la lernantoj kaj instruistinoj de Lowood; kaj nun mi vidis nur la loĝantojn de Thornfield.”

”Ĉu vi legis multe?”

”Nur la librojn, kiuj okaze trafis en miajn manojn kaj ili ne estis multaj nek elektitaj.”

”Vi vivis kiel monaĥino; sendube vi estas bone dresita pri religiaj formalaĵoj. Brocklehurst, la direktoro de Lowood, kiel mi aŭdis, estas ja predikisto?”

”Jes, sinjoro.”

”Kaj ĉiuj tiuj knabinoj tre certe adoris lin, kiel monaĥinejo plena je monahinoj adoras sian ĉefinon.”

”Ho, ne!”

”Vi estas tre senfervora! Imagu do novicinon, kiu ne preĝas al sia pastro! Tio sonas kiel blasfemo.”

”Mi abomenis sinjoron Brocklehurst; kaj en tiu rilato mi ne estis sola; li estas kruda viro; afektema kaj enmiksiĝema; li igis fortranĉi niajn harojn; kaj pro ŝparemo li aĉetis por ni kudrilojn preskaŭ neuzeblajn.”

”Tio estis falsa ŝparemo,” rimarkis sinjorino Fairfax, kiu fine bone komprenis la temon de nia interparolado.

”Kaj kio estis la komenco kaj la fino de liaj krimoj?” demandis sinjoro Rochester.

”Multaj el ni mortis pro malsato, kiam li prizorgis la nutraĵojn, antaŭ ol estis nomita komisiono; kaj li enuigis nin per longaj prelegoj unu fojon ĉiusemajne, kaj vespere per prelegoj el libroj, kiujn li mem elektis; ili temis pri subita morto kaj teruraj punoj; tial ni timis enlitiĝi.”

”Kiun aĝon vi havis kiam vi iris al Lowood?”

”Dekjara mi estis.”

”Kaj vi restis tie ok jarojn; sekve vi estas nun dekokjara?”

Mi jese kapklinis.

”Vi vidas, necese estas kalkuli; sen tio mi preskaŭ ne divenus vian aĝon. Estas malfacila tasko fiksi tion, se la trajtoj kaj la vizaĝo tiel ŝanĝiĝas kiel je vi. Kaj kion vi lernis en Lowood?

Ĉu vi scias ludi pianon?”

”Iomete.”

”Kompreneble, jen la konstanta respondo. Iru al la librejo – mi intencas diri: bonvolu – pardonu al mi miajn ordonojn; mi kutimas diri ’faru tion’ kaj oni obeas; mi ne povas ŝanĝi mian kutimon pro nova samhejmano. Do, iru la librejon; kunportu kandelon; lasu la pordon malfermita, sidiĝu antaŭ la piano kaj ludu iom.”

”Sufiĉe!” li ekkriis post kelkaj momentoj. ”Vi ludas ’iomete’, mi vidas, kiel ĉiu angla pensionulino; eble iom pli bone ol kelkaj, sed ne bone.”

Mi fermis la pianon kaj reiris en la salonon. Sinjoro Rochester diris plue: ”Adèle montris al mi hodiaŭ matene kelkajn skizojn desegnitajn de vi, kiel ŝi diris; mi ne scias, ĉu vi mem faris ilin, eble vin helpis desegna instruisto?”

”Ho, tute ne!” mi ekkriis.

”Jen, tio instigas ŝian fierecon. Nu, iru kaj revenu kun paperujo, se vi estas certa pri la originaleco de la enhavo; sed ne certigu tion, se vi ne estas certa pri tio; mi ne amas fuŝaĵojn.”

”Tial mi diros nenion; vi mem juĝu, sinjoro.

Mi portis la paperujon el la librejo.

”Ŝovu la tablon pli proksimen –” li diris, kaj mi ŝovis ĝin al lia kanapo. Adèle kaj sinjorino Fairfax proksimiĝis por rigardi la desegnaĵojn.

”Ne interpuŝiĝu tiel,” diris sinjoro Rochester, ”prenu la desegnaĵojn el mia mano, kiam mi rigardis ilin, sed ne tiel proksimigu viajn vizaĝojn al mia.”

Li tre akurate kaj atente rigardis ĉiun skizon kaj ĉiun pentraĵon.

Tri el ili li metis flanken; la aliajn li formetis post kiam li estis ekzameninta ilin.

”Iru kun tiuj al la alia tablo, sinjorino Fairfax,” li diris, ”kaj rigardu ilin kun Adèle; kaj vi (li rigardis min) residiĝu kaj respondu al tio, kion mi demandos. Mi vidas, ke tiuj estas faritaj de la sama mano. Ĉu per via mano?”

”Jes.”

”Kaj kiel vi trovis la tempon fari ilin? Ili postulis multan tempon kaj multan pripensadon.”

”Mi faris ilin en du ferioj, kiujn mi pasigis en Lowood, kaj kiam mi ne havis aliajn okupojn.”

”De kie vi ricevis la ekzemplojn?”

”El mia kapo.”

”El tiu kapo staranta sur viaj ŝultroj?

”Jes, sinjoro.”

”Ĉu ĝi enhavas pluan provizaĵon de tiu speco?”

”Certe, kaj ankoraŭ pli belajn, mi esperas.”

Li sternis antaŭ si la desegnaĵojn kaj rigardis ilin denove unu post alia.

Dum li tiel sin okupas, leganto, mi rakontos al vi, kion ili montris, sed antaŭe mi devas diri, ke ili ne estis io eksterordinara.

La temoj tamen vive naskiĝis en mia animo. Kiam mi rigardis ilin per mia animokulo, antaŭ ol mi penis korpigi ilin, ili estis trafantaj; sed mia mano malsuperis mian animon, kaj ĉiu estiĝis nur pala rebrilo de tio, kion mi imagis.

La bildoj estis akvareloj. La unua prezentis malaltajn plumbkolorajn nubojn super sovaĝa maro; la tuta perspektivo estis malhela same kiel la antaŭaĵo, aŭ pli bone dirite la plej proksimaj ondoj. Unu sola lumstrio montris duone subakvi ĝintan maston, sur kiu sidis albatroso, granda, malhela birdo kun ŝaŭmkovritaj flugiloj; en sia beko ĝi tenis oran braceleton inkrustitan per juveloj, kiujn mi estis nuanciginta per la plej brilaj koloroj de mia paletro. Sub la masto kun la birdo estis videbla en la verda akvo la kadavro de droninto; oni vidis nur klare unu blankan brakon, de kiu estis fornaĝinta la braceleto.

La dua pentraĵo havis kiel antaŭaĵon nur la malklaran pinton de monteto kun kelkaj herbotrunketoj kaj folioj, moviĝantaj pro la vento, Transe kaj supre etendiĝis la aero, mallume blua kiel dum krepusko; kontraŭ la ĉielo konturiĝis la busto de virina figuro per kiel eble plej dolĉaj kaj nebulaj nuancoj.

Sur la malhela frunto troviĝis stelo; la aliaj vizaĝtrajtoj estis nebulkovritaj; la okuloj lumis mallume kaj sovaĝe, la haroj pendis libere kun malhelaj ombroj, kvazaŭ peza nubo en uragano, la kolon prilumis la pala lunlumo.

La tria montris pinton de glaci-monto, kiu traboris la nordpolusan vintroĉielon. Arego da polusaj lumradioj leviĝis per densaj vicoj laŭ la horizonto. Dum tiuj radioj estis puŝitaj en la perspektivon, sin levis en la antaŭaĵo kapo – grandega kapo, sin klinanta al la glacimonto por ripozi sur ĝi. Du maldikaj manoj, interplektitaj ĉirkaŭ la frunto, tenis nigran vualon antaŭ la suba parto de la vizaĝo, tiel ke restis videbla la frunto, palega kiel marmoro, kun grandaj fikse rigardantaj okuloj, kiuj montris neniun esprimon krom tiu de malespero. Super la tempioj, inter la faldoj de nigra turbano, malklara pri formo kiel nubo, lumis blanke flamanta ringo, inkrustita per pli flavaj lum-nuancetoj. Tiu pala ringo estis la simbolo de reĝa krono, kaj la figuro, al kiu ĝi servis kiel ornamo, estis ”la figuro sen figuro.”

”Ĉu vi estis feliĉa, kiam vi faris tiujn desegnaĵojn?” fine demandis sinjoro Rochester.

”Mi estis profundiĝinta en la laboron, sinjoro; kaj, jes, mi estis feliĉa. Pentrante ilin mi sentis unu el la plej grandaj plezuroj, kiujn mi iam konis.”

”Per tio vi diras nur malmulton; laŭ via diro vi spertis nur malmultajn plezurojn, sed mi pensas, ke vi vivis en speco de artistsonĝujo, kiam vi elpensis tiujn strangajn nuancojn. Ĉu vi laboris longe super ili, ĉiun tagon,?”

”Mi havis nenion alian por fari, ĉar mi havis libertempon kaj mi dediĉis min al ĝi de mateno ĝis tagmezo, kaj de tagmezo ĝis vespero; estis en la mezo de la somero kaj tial mi povis labori seniriterrompe.”

”Kaj ĉu kontentigis vin la rezulto de viaj fervoraj klopodoj?”

”Tute ne. La diferenco inter mia imago kaj mia laboro turmentis min; mi ne kapablis efektivigi tiun imagon.”

”Ne tute. Vi atingis la ombron de via imago; sed verŝajne ne pli multe. Al vi mankis sufiĉa artistlerteco kaj scio por efektivigi vian imagon, malgraŭ tio la pentraĵoj estas rimarkindaj kiel laboro de knabino de lernejo. Sed la imagoj estas fantomaj. Tiujn okulojn de la vespera astro vi nepre vidis en sonĝo, Kiel vi povis fari ilin tiel helaj, tamen tute ne brilantaj?

Ĉar la planedo super ĝi malfortigas iliajn radiojn. Kaj kion signifas tiu grava profundaĵo? Kaj kiu instruis al vi pentri la venton? En tiu ĉielo blovas forta vento same kiel sur tiu monteta pinto. Kie vi vidis Latmoson? Ĉar tio estas Latmos. Nu – forprenu nun la desegnaĵojn.”

Apenaŭ mi kunligis la rubandojn de la paperujo, kiam li subite diris, rigardante sian horloĝon:

”Estas jam la naŭa horo: kiel venis en vian kapon la penso konsenti al Adèle ankoraŭ ne enlitiĝi; konduku ŝin tuj en ŝian dormejon.”

Adèle kisis lin, antaŭ ol eliri el la salono. Li toleris tiun kareson sen pli multa ĝuo ol Piloto estus tolerinta, eble kun pli malmulta.

”Kaj nun mi deziras al vi ĉiuj bonan nokton,” li diris kun mangesto al la pordo por montri, ke nia ĉeestado komencis tedi lin kaj ke ni foriru. Sinjorino Fairfax kunmetis sian trikilaron kaj mi prenis mian paperujon; ni klinsalutis, ricevis malvarman saluton kaj retiriĝis.

”Vi diris, ke sinjoro Rochester ne estis tre eksterordinara, sinjorino Fairfax,” mi rimarkis al ŝi, kiam mi estis kun ŝi en ŝia ĉambro post kiam mi estis enlitiginta Adèlon.

”Nu, ĉu mi estis malprava?”

”Certe, li estas ŝanĝiĝema kaj krudeta.”

”Tia li estas; al fremduloj li ŝajnas esti tia, sed mi jam kutimi ĝis al liaj manieroj kaj ne plu pensas pri tio, krome, se li havas strangan humoron ni estu iom indulgaj.”

”Kial?”

”Unue ĉar tia estas lia karaktero, kaj neniu povas ŝanĝi sian karakteron; due li certe havas malagrablajn pensojn, kiuj turmentas lin kaj kiuj estas la kaŭzo, ke li perdas sian ekvilibron.”

”Kiajn malagrablajn pensojn?”

”Pro familiaj kontraŭaĵoj, ekzemple.”

”Sed, li ne havas familion.”

”Ne havas plu, sed li havis parencojn. Li perdis sian pli maljunan fraton antaŭ malmultaj jaroj.”

”Lian pli aĝanfraton?”

”Jes. Ĉi tiu sinjoro Rochester ne posedas ankoraŭ longe ĉi tiun bienon – nur naŭ jarojn.”

”Naŭ jaroj estas longa tempo. Ĉu li tiel amis sian fraton, ke ankoraŭ nun li estas nekonsolebla pro la perdo?”

”Eble ne. Sed mi kredas, ke estis miskomprenoj inter ili.

Sinjoro Rouland Rochester ne estis justa al sinjoro Edward – kaj eble li malfavoretigis kontraŭ li sian patron. La maljuna sinjoro tre ŝatis, ke la familia bieno restu kune. Li ne volis dispartigi la posedaĵon, sed ankaŭ li volis, ke sinjoro Edward fariĝu riĉa, por ke li vivu laŭ sia rango; kaj baldaŭ post lia plenaĝeco okazis aferoj ne tre justaj kaj kiuj naskis multan malfeliĉon. La maljuna sinjoro Rochester kaj sinjoto Rouland kune metis sinjoron Edward en malfacilan situacion, kiel li nomas tion, por ke li riĉiĝu; sed neniam mi eksciis, kio estis tiu situacio; tamen lia karaktero ne povis kontraŭbatali la ĉagrenon, kiun li spertis pro tio. Li ne estas pardonema. Li vivas en malamikeco kun siaj parencoj kaj multajn jarojn rondvagadas en la mondo. Mi ne kredas, ke li pasigis en Thornfield du sinsekvantajn semajnojn post la morto de sia frato, kiu ne postlasis testamenton kaj ne estas mirige, ke li evitas la gepatran domon.”

”Kial li evitas ĝin?”

”Eble li trovas ĝin malĝojiga.”

Tio estis elturniĝa respondo – mi dezirus pli klaran; sed sinjorino Fairfax ne volis, aŭ ne povis doni pli klaran respondon pri la deveno kaj la speco de la ĉagrenoj de sinjoro Rochester.

Ŝi certigis, ke ĉio tio estas al ŝi mistera, kaj ke ŝi nur konjektis, kion ŝi scias. Estis klare, ke ŝi ne volis pli detale paroli kun mi pri tio kaj mi eksilentis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.