La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JANE EYRE

Aŭtoro: Charlotte Brontë

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO IV.

Per mia interparolado kun sinjoro Lloyd, kaj per la ĉi supre rakontita interparolo inter Bessie kaj Abbot mi kolektis sufiĉan esperon deziri, ke mi resaniĝu; ŝajnis, ke ŝanĝiĝo alproksimiĝas; mi ekĝojis kaj pacience atendis. Tamen kelkaj tagoj pasis antaŭ ol mi tute resaniĝis kaj neniu parolis pri tio, kio tiel interesis min. Sinjorino Reed kelkfoje malestime kaj fiere rigardis min, sed tre malofte ŝi parolis al mi. Post mia malsano ŝi pli ol iam antaŭe apartigis min de siaj infanoj. Mi ricevis tre malgrandan lokon por dormi, mi devis manĝi sola kaj pasigi mian tutan tempon en la infanĉambro, dum la aliaj infanoj daŭre estis en la familia ĉambro. Pri tio, ke mi iros al lernejo, ŝi tute ne parolis, sed instinkte mi sentis, ke ŝi ne toleros min pli longe en sia domo; ĉar kiam ŝi min rigardis, ŝia rigardo esprimis pli ol iam antaŭe profundan malŝaton.

Ŝajnis, ke estis malpermesite al Eliza kaj Georgiana ofte paroli kun mi. John per la lango rondigis sian vangon kiam ajn li min vidis kaj unu fojon li estis batonta min; sed instigata de la sama sento de furiozeco kontraŭ li kaj malespera ribelado, kiun mi jam pli frue sentigis al li, li lasis min kvieta kaj forkuris kriante, ke mi batis lian nazon. En la vero mi estis alcelinta tiun elstarantan korpomembron per mia pugno, kaj vidante, ke mi per ĝi aŭ per mia rigardo timigis lin, mi sentis grandan deziron uzi la okazon, sed li estis jam forkurinta al sia patrino.

Per ploreca voĉo li plendis pri tio ke ”tiu enuiga malica Jane Eyre kiel kato atakis lin”, sed li tuj devis eksilenti – ”Ne parolu pri ŝi, John; mi ordonis al vi: ne okupiĝu pri ŝi, ne atentu ŝin; ŝi ne indas, ke vi aŭ viaj fratinoj ŝin rigardu aŭ atentu.”

Mi kurbigis min super la ŝtupara balustrado kaj subite ekkriis, ne pripensante miajn vortojn:

”Ili ne indas, ke mi rigardu aŭ atentu ilin.”

Sinjorino Reed estis iom dikventra virino, sed aŭdante tiujn strangajn senhontajn vortojn, ŝi supren rapidis la ŝtuparon, per unu ektiro ĵetis min en la infanĉambron, puŝis min sur la randon de mia lito kaj severe malpermesis al mi foriri de tiu loko aŭ eldiri unu vorton dum la tuta tago.

”Kion dirus onklo Reed, se li vivus ankoraŭ,” mi diris preskaŭ senkonscie. Mi diras ”preskaŭ senkonscie,” ĉar estis al mi kvazaŭ mia lango diris la vortojn, ekster mia volo; io en mi, kion mi ne povis regi, diris ilin.

”Kion vi diras?” kriis sinjorino Reed, dum ŝiaj alie tiel malvarmaj, kvietaj okuloj, montris subitan ektimon; ŝia mano lasis min, kaj ŝi rigardis min kvazaŭ ŝi ne scius, ĉu mi estas infano aŭ io diabla. Mi jam ekdiris, mi devis paroli plue.

”Onklo Reed estas en la ĉielo; kaj li vidas, kion vi faras kaj pensas, same kiel miaj patro kaj patrino; kaj ankaŭ ili scias, ke vi enŝlosis min tutan tagon kaj ke vi deziras, ke mi estu mortinta.”

Sinjorino Reed regis sin baldaŭ; ŝi skuegis min, frapis min sur la orelojn kaj foriris dirante nenion. Bessie daŭrigis la riproĉon per punparolado, daŭranta unu horon, en kiu ŝi certigis, ke sen ia dubo mi estas la plej malbona, la plej malvirta kaj la plej mizera infano, kiu iam ekzistis.

Preskaŭ mi kredis, ke ŝi pravas, ĉar en mia koro mi sentis nur tre malbonajn sentojn.

Tiel pasis novembro, decembro kaj duono de januaro.

Kristnasko kaj novjaro estis festataj en Gateshead kun la kutima ĝojo; donacoj estis donacataj reciproke kaj okazis festenoj kaj vesperaj festoj. Mi ĉeestis neniun feston, miaj amuzaĵoj konsistis en tio, ke mi ĉiutage povis rigardi kiel estis ornamvestataj Eliza kaj Georgiana, kiel ili malsupreniris vestitaj per muslinaj jupoj kun fajre ruĝaj zonoj kaj arte frizitaj haroj; kaj poste, kiel oni malsupre ludis pianon aŭ harpon, aŭ kiel iris supren-malsupren la kelisto kaj la livreo-vestita servisto, aŭ kiel tintadis la glasoj kaj tasetoj, kiam la trinkaĵoj estis disportitaj kaj prezentitaj. Kelkfoje, kiam malfermiĝis la pordo de la salono, mi malklare aŭdis la obtuzan interparoladon.

Kiam ĉio tio tedis min, mi foriris de la plej supra ŝtupo por direkti min al la infanĉambro, kie estis silente kaj kviete; tie mi estis iom malĝoja, sed ne mizera. En la vero mi tute ne aspiris esti ĉe tiuj homoj; ĉar en ilia societo neniu min atentis; kaj se Bessie estis amika kaj homeca, mi sentis min feliĉa kviete pasigi kun ŝi la vesperojn anstataŭ sidi en plenplena salono ĉe sinjoroj kaj sinjorinoj kaj timante la rigardon el la okuloj de sinjorino Reed.

Sed tuj post kiam Bessie estis vestinta la du fraŭlinojn, ŝi iris en la kuirejon aŭ en la ĉambron de la mastrumistino, kaj ŝi kunportis la kandelon. Mi restis sidanta kun la pupo sur la genuoj ĉe la kameno, ĝis malrapide estingiĝis la fajro kaj mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu ne ekaperos la ombro de io en la krepuska ĉambro; kaj kiam la fajro preskaŭ ne plu flamis kaj lumetis, mi rapide senvestigis min, malligante la ligilojn kiel eble plej rapide, kaj serĉis en mia liteto rifuĝejon kontraŭ la malvarmo kaj mallumo. Tiun pupon mi ĉiam kunprenis en mian liton; la homo bezonas ion, kion ami kaj havante nur ĝin, mi dediĉis mian tutan amon al tiu senkolora ligna objekto, aspektanta kiel birdtimigilo. Neniam mi forgesos pri tio, kiel ridinde kaj sincere mi agis je tiu ludilo kaj kiel mi imagis, ke ĝi vivas kaj povas senti mian amon. Mi povis ekdormi nur post kiam ĝi estis zorge envolvita en mia dumnokta vestaĵo, kaj kiam ĝi kuŝis tiel sendanĝere kaj varme, mi estis preskaŭ feliĉa opiniante, ke ankaŭ ĝi estas tia.

Longaj ŝajnis al mi la horoj, dum kiuj mi kuŝis atendante ĝis foriris la homoj, aŭ kiam mi aŭskultis ĝis Bessie supreniris la ŝtuparon. Kelkfoje ŝi venis momenton por preni sian fingringon, kudrilon aŭ tondilon, aŭ por alporti al mi la vesperman ĝon konsistanta ekzemple el biskvito aŭ pasteĉeto; tiam ŝi sidiĝis sur la rando de mia lito, dum mi manĝis kaj poste ŝi kovris min per la litaĵo, eĉ dufoje ŝi kisis min dirante ”bonan nokton, fraŭlino Jane”. – Kiam ŝi estis tiel amika, Bessie ŝajnis al mi la plej bela, la plej agrabla estaĵo en la mondo, kaj mi sopiris, ke ŝi estu ĉiam tiel amika kaj bona, ke ŝi ne riproĉu min plu kaj ne laborigu min tro multe, kiel ŝi kutime faris.

Mi kredas, ke Bessie havis bonkoran karakteron; ĉion ŝi faris lerte kaj ŝi havis mirindan talenton rakonti, almenaŭ tion mi opiniis, juĝante laŭ ŝiaj fabeloj por infanoj.

Se mi bone memoras, ŝi aspektis sufiĉe beleta. Image mi vidas ŝin, ŝi estis altkreska, maldika virino kun malhelaj haroj kaj okuloj, delikataj trajtoj kaj bela vizaĝkoloro: sed ŝi havis ŝanĝiĝeman, facile inciteblan humoron kaj malklarajn opiniojn pri justeco kaj maljusteco; malgraŭ tio mi preferis ŝin ol ĉiujn aliajn en Gateshead Hall.

Estis la 15-a de januaro, la naŭa horo en la mateno. Bessie estis irinta por matenmanĝi; miaj kuzinoj ankoraŭ ne estis vokitaj al sia patrino; Eliza surmetis sian ĉapelon kaj almetis varman ĝardenmantelon por nutri la kokinojn – tiun okupon ŝi tre amis kaj ne pli malmulte ŝi amis vendi la ovojn al la mastrumistino kaj ŝparkolekti la monon. Ŝi havis la emon komercadi kaj estis inklina ŝpari – tion ŝi pruvis ne nur per la vendado de ovoj kaj kokidoj, sed per daŭra marĉandado kun la ĝardenisto pri bulboj, semeroj kaj kreskaĵetoj – dum tiu funkciulo antaŭe ricevis ordonojn de sinjorino Reed aĉeti el la ĝardeneto de la juna fraŭlino ĉion, kion ŝi prezentos al li. Kun plezuro Eliza vendus ĉiujn siajn harojn, se tio donus al ŝi sufiĉan gajnon. Unue ŝi kaŝis sian monon ĉiuloke en peceto da tuko aŭ harfrizaj paperaĵoj, sed kiam la laboristino eksciis tion, Eliza ektimis perdi siajn trezorojn kaj decidis pruntedoni ĝin al sia patrino je rentumo de 50 aŭ 60%; ĉiun kvaronjaron ŝi postulis tiun renton kaj notis ĝin kun granda akurateco.

Georgiana sidis sur tabureto antaŭ la spegulo ordigante siajn harojn kaj ŝovis en siajn buklojn artefaritajn florojn kaj koloritajn plumojn, kiujn ŝi antaŭe trovis en la subtegmentejo en tirkesto. Mi pretigis mian liton, ĉar Bessie estis ordoninta al mi pretigi ĝin antaŭ ol ŝi revenos (nuntempe Bessie uzis min ofte kiel duan infanistinon, kaj igis min aranĝi la ĉambron, senpolvigi la meblojn kaj tiel plu). Kiam mi estis sterninta la litkovrilon kaj volvinta mian noktoveston, mi iris al la fenestrobreto por aranĝi bildolibrojn kaj mebletojn de la pupodomo dise kuŝantajn tie, sed subita malpermeso de Georgiana tuŝi ŝiajn objektojn (la seĝetoj, speguletoj kaj teleraro apartenis al ŝi) haltigis tiun laboron, kaj havante neniun okupon, mi malfrostigis per mia elspiro la florojn sur la vitroj, kaj faris rondan lokon, tra kiu mi povis rigardi la korton, kie ĉio kuŝis kvieta kaj kiel ŝtoniĝinta de la rigida frosto.

Tra tiu fenestro oni povis vidi la loĝejon de la pordisto kaj la makadaman vojon, kaj ĵus mi malfrostigis sufiĉajn el tiuj arĝente blankaj floroj por povi trarigardi, kiam mi vidis, ke malfermiĝas la kradpordoj kaj ke veturilo enveturas.

Indiferenta mi vidis ĝin alproksimiĝanta laŭ la eniraleo; venis ofte multaj veturiloj al Gateshead; sed neniam venis vizitantoj, kiuj interesis min; ĝi haltis antaŭ la domo, oni sonorigis laŭte kaj gasto estis kondukata internen. Ĉar ĉio tio ne tuŝis min, mia atento estis baldaŭ direktita al vidaĵo de malgranda, malsata ruĝgorĝulo, sidanta pepante sur la branĉoj de senfolia ĉerizujo, kreskanta ĉe la barilo. La restaĵoj de mia matenmanĝo, konsistantaj el pano kaj lakto, staris sur la tablo kaj pecetiginte parton de mia bulko, mi klopodis suprenŝovi la fenestron por meti la paneretojn sur la breton, kiam Bessie rapide suprenkuris la ŝtuparon al la infanĉambro.

”Jane, forigu vian antaŭtukon; kion vi faras? Ĉu vi ne lavis viajn vizaĝon kaj manojn hodiaŭ matene?”

Antaŭ ol respondi, mi ekpuŝis supren la fenestron, ĉar mi deziris, ke la birdeto ricevu la panerojn; la fenestro ŝoviĝis supren, kaj mi disĵetis la pecetojn sur la breton kaj sur la ĉerizujon; poste mi refermis la fenestron dirante:

”Ne Bessie, mi ĵus senpolvigis la meblojn.”

”Enuiga, senzorga infano! – Kaj kion vi faras nun? Vi aspektas tute ruĝa kvazaŭ vi farus ion malbonan; kial vi suprenŝovis la fenestron?”

Mi ne bezonis respondi, ĉar ŝajne Bessie ne havis tempon aŭskulti mian klarigon, ŝi tiris min al la lavotablo kaj per malmola tuko kaj sapo kaj akvo rapide sed senkompate lavis mian vizaĝon; poste ŝi aranĝis miajn harojn per malmola broso, deprenis mian antaŭtukon kaj kondukis min al la ŝtuparo dirante, ke mi tuj malsupreniru, ĉar oni atendas min en la matenmanĝejo. Mi volis demandi, antaŭ kiu mi devos aperi – ĉu sinjorino Reed estis tie, sed Bessie estis jam malaperinta, ferminte post si la pordon. Malrapide mi iris malsupren.

Dum tri monatoj mi ne estis en la ĉambro de sinjorino Reed; kaj tiu longa apartigado en la infanĉambro estis kaŭzo, ke mi sentis timon eniri la manĝejon kaj familian ĉambron.

Mi staris en la senhoma koridoro; antaŭ mi estis la pordo de la matenmanĝejo, mi restis staranta konfuzita kaj tremanta.

Kia malgranda timulo mi estis tiam, plena de angoro pro maljustaj punoj! Mi ne kuraĝis reiri al la infanĉambro nek eniri la familian ĉambron; kaj tial mi staris tie dek minutojn hezitante kion fari; laŭta sonorilado el la manĝo-ĉambro decidigis min, mi ja devis.

”Kiu vokigis min?” mi pensis, turnante per ambaŭ manoj la rigidan pordoprenilon, kiu komence ne estis movebla; kiun mi vidos, krom sinjorino Reed; ĉu estos viro aŭ virino en la ĉambro? La pordo malfermiĝis kaj enirante post profunda salutfleksiĝo, mi rigardis supren al nigra kolono! – almenaŭ tia ĝi ŝajnis esti; ĝi estis rigida alta figuro vestita per zibelpelto, staranta senmove sur la fajrej-tapiŝo; la severa vizaĝo supre elstaranta el ĝi, similis skulptitan maskon, kiu kiel kapitelo estis metita sur la kolonon.

Kiel kutime sinjorino Reed sidis ĉe la fajro; ŝi signe ordonis al mi alproksimiĝi; mi obeis kaj ŝi prezentis min al la ”ŝtona” fremdulo per la vortoj:

”Jen la knabino, pri kiu mi skribis al vi.”

Li – ĉar la figuro estis viro – malrapide turnis al mi la kapon, kaj atente rigardinte min per grizaj ekzamenantaj okuloj, kiuj brilis sub la pezaj palpebroj, li grave diris per basa voĉo:

”Ŝi estas tre malgranda; kiun aĝon ŝi havas?”

”Ŝi estas dekjara.”

”Jam dekjara?” li respondis nekredeme; kaj longe li min rigardis. Fine li diris al mi:

”Kiel vi nomiĝas, etulino?”

”Jane Eyre, sinjoro.”

Dirante tion, mi rigardis supren; li ŝajnis al mi tre alta sinjoro, sed mi mem estis tre malgranda; li havis maldelikatajn trajtojn, kaj ĉio, kio koncernis lin kaj lian staturon estis malagrabla kaj rigida.

”Jane Eyre; ĉu vi estas bona infano?”

Neeble mi povis jese respondi tiun demandon; ĉiuj miaj samhejmanoj opiniis pri tio alie ol mi, tial mi tute ne respondis.

Sinjorino Reed anstataŭ mi respondis per signifoplena kapskuado, dum ŝi diris: ”Sinjoro Brocklehurst, plej bone estas, ke ni tute ne parolu pri tio.”

”Mi tre bedaŭras aŭdi ion tian, sed mi devas paroli kun ŝi kelkan tempon,” kaj klinante sin li komforte sidiĝis en la brakseĝo kontraŭ sinjorino Reed. ”Venu al mi,” li diris. Mi iris trans la fajrej-tapiŝon kaj stariĝis tre rekte antaŭ li. Kian vizaĝon li havis, kiam mi vidis lin tiel de proksime; kian nazon!

Kaj kian buŝon! Kaj kiajn elstarantajn dentojn!

”Nenio estas tiel malĝojiga kiel netaŭga infano!” li ekdiris, ”precipe kiel netaŭga knabino. Ĉu vi scias, kien iros malbonaj homoj, post kiam ili estas mortintaj?”

”Al la infero,” estis mia ortodoksa respondo, kiun mi tuj eldiris.

”Kaj kio estas la infero? Ĉu vi povas diri tion al mi?”

”Abismo plena de fajro.”

”Kaj ĉu vi volonte falus en tiun abismon, kaj brulus tie eterne?”

”Ne, sinjoro.”

”Kion vi devas fari por eviti tion?”

Mi pripensis momenton, sed mia respondo ne estis, kia ĝi devus esti.

”Mi devas zorgi, ke mi restu sana kaj ke mi ne mortu.”

”Kiel vi povos resti en sano? Ĉiutage mortas infanoj pli junaj ol vi. Antaŭ kelkaj tagoj mi ĉeestis enterigon de kvinjara infano; tre kara infano, kiu estas nun en la ĉielo. Mi timas, ke ni ne povos diri tion saman pri vi, se vi estus vokita tien.”

Ne povante forigi tiun dubon, mi mallevis la okulojn kaj vidis du grandajn piedojn sur la fajreja tapiŝo; mi ĝemis kaj deziris esti tre malproksime de ĉi tiu loko.

”Mi esperas, ke tiu ĝemo venis el via koro, kaj ke vi pentas, ĉar vi ĉiam ĉagrenigis vian bonfarantinon.”

”Bonfarantino! bonfarantino!?” mi diris al mi mem; ”ĉiuj nomas sinjorinon Reed mia bonfarantino; se ŝi estas bonfarantino, tiam bonfarantinoj estas tre malagrablaj estaĵoj.”

”Ĉu vi preĝas ĉiuvespere kaj ĉiumatene?” li diris plue.

”Jes, sinjoro.”

”Ĉu vi legas regule vian biblion?”

”Kelkfoje.”

”Kun plezuro? Ĉu vi volonte faras tion?”

”Volonte mi legas en Apokalipso kaj en la libroj pri Danielo, kaj Genezo kaj Samuelo kaj iom pri Eliro, pri kelkaj pecoj de Reĝoj kaj Nombroj, kaj Hiobo kaj Jona.”

”Kaj la psalmoj? Mi esperas, ke vi amas ilin.”

”Ne, sinjoro.”

”Ne? – Fi do! Kiel terure! Mi havas knabeton, kiu estas pli juna ol vi, kaj li scias parkere ses psalmojn, kaj se vi lin demandus, kion li preferas: manĝi makaroneton aŭ lerni psalmon, tiam li respondus: ’Ho! lerni psalmon! La anĝeloj kantas psalmojn, kaj jam surtere mi volas esti anĝelo.’ Tiam rekompence pro sia infana pieco li ricevas du makaronaĵojn.”

”Psalmoj ne estas interesaj,” mi rimarkis.

”Tiu respondo pruvas, ke vi havas malvirtan koron; kaj vi devas preĝi al Dio, ke li aliigu tion, ke li donu novan virtan koron; ke li forprenu tiun ŝtonan koron kaj anstataŭe donu alian el karno.”

Mi estis kuraĝonta demandi kiel okazas tiu ŝanĝado de koroj, sed sinjorino Reed sin miksis en la interparoladon dirante, ke mi sidiĝu. Ŝi mem poste ekparolis kun li.

”Mi kredas, sinjoro Brocklehurst, ke mi sciigis al vi per mia letero antaŭ tri semajnoj, ke ĉi tiu knabino ne havas la karakteron kaj la emojn, kiujn mi dezirus; se vi akceptas ŝin en la Lowood-lemejo, tiam mi esperas, ke la lernejestro kaj la instruistinoj bone atentu ŝin kaj precipe, ke ili atentu ŝian plej grandan kulpon, la emon al trompo. Intence mi diris tion, Jane, en via ĉeesto, por ke vi ne penu trompi sinjoron Brocklehurst.”

Mi do prave timis sinjorinon Reed kaj prave mi trovis ŝin malagrabla; ŝi nur ofendis min, kaj neniam mi estis feliĉa ĉe ŝi. Kiel ajn obeema mi estis, kiel persiste mi penis kontentigi ŝin, ĉiuj miaj penoj estis repuŝataj kaj respondataj per la supre montritaj rimarkoj. Ĉi tiu akuzo al fremdulo vundis mian koron; mi tuj malklare antaŭvidis, kiel ŝi neniigis mian tutan esperon, kiun mi atendis de nova ekzistonta vivo. Mi sentis, kvankam mi tion ne klare povis diri, ke ŝi semas antipation kaj malamikecon sur mian novan vojon; mi rimarkis, ke mi ŝanĝiĝis en la okuloj de sinjoro Brocklehurst al ruza, sentaŭga infano, kaj kion mi povus fari por senigi lin de tiu eraro? ”Nenion, nenion,” mi pensis, regante min por ne eksplodi en ploro, kaj rapide forviŝante larmon, kiu montris mian senpovan malesperon.

”Trompo estas malĝojiga eraro ĉe infano,” diris sinjoro Brocklehurst. ”Ĝi estas parenca al mensogo, kaj ĉiuj mensogistoj havos sian porcion en la lago de fajro kaj sulfuro; sed oni ŝin atentos, sinjorino Reed. Mi parolos pri ŝi al fraŭlino Temple kaj la instruistinoj.”

”Mi tre dezirus, ke ŝi estu edukata laŭ siaj perspektivoj,” diris plue mia bonfarantino, ”oni devas instrui ŝin esti humila kaj utila. Kaj rilate la libertempojn, mi esperas, ke ŝi pasigos ilin ĉiam en Lowood.”

”Via deziro estas tre prudenta, sinjorino,” respondis sinjoro Brocklehurst. ”Humileco estas kristana virto, kiu decas al la lernantoj de Lowood; tial mi deziras, ke granda zorgo estu aplikata kulturi ĝin ĉe ili. Mi studadis, kiel plej bone povas esti mortigata la monda sento pri fiereco ĉe ili, kaj antaŭ ne longe mi ĝoje spertis, kiel mi sukcesis en tio. Kiam mia filino Augusta kun sia patrino revenis hejmen post vizito en la lernejo, ŝi ekkriis: ’Ho patro, kiel kviete kaj simple aspektas ĉiuj knabinoj en Lowood; ili similas infanojn de malriĉuloj pro la haroj kombitaj malantaŭ la orelojn, kaj pro tiuj longaj antaŭtukoj kun la poŝoj ekstere!’ Kaj ŝi diris, ’Ili rigardis miajn vestojn kaj tiujn de patrino, kvazaŭ ili neniam estus vidintaj silkon.’ ”

”Ion tian mi ŝatas,” diris sinjorino Reed, ”eĉ se mi estus travojaĝinta la tutan Anglujon, mi ne estus trovinta sistemon, kiu tiel trafe taŭgas por infano kiel Jane Eyre, ĉar uniforman simplecon, mia kara sinjoro Brocklehurst, mi dezirus en ĉio.”

”Simpleco estas la unua el ĉiuj kristanaj devoj, sinjorino, kaj en ĉiuj aranĝoj en la instituto Lowood oni atentas pri ĉi tio: simpla nutraĵo, simplaj vestoj, neniu luksa okupado kaj hardigaj kutimoj: jen la tagordo de la domo kaj ĝiaj loĝantoj.”

”Tre ĝuste, sinjoro. Sekve mi povas kalkuli sur tio, ke ĉi tiu infano estos akceptata kiel lernantino de Lowood kaj ke ŝi estos edukata tie laŭ siaj rango kaj perspektivoj?”

”Tion vi povas, sinjorino; ŝi estos metata en tiun florejon de elektitaj plantaĵoj, kaj mi esperas, ke ŝi montros dankemon pro la ĝuota privilegio.”

”Mi sendos ŝin kiel eble plej baldaŭ, sinjoro Brocklehurst, ĉar mi certigas vin, ke mi deziras esti liberigita de respondeco, kiu fariĝas tro peza.”

”Certe, certe, sinjorino. Kaj nun mi devas adiaŭi vin. En la sekvanta semajno mi reiros al Brocklehurst Hall; ĉar antaŭ tiu tempo mia amiko, la ĉefa diakono ne irigos min. Mi sciigos al fraŭlino Temple, ke ŝi havos novan lernantinon, kiu baldaŭ estos atendata tie. Adiaŭ!”

”Bonan tagon, sinjoro Brocklehurst, salutu en mia nomo vian edzinon, kaj Augustan kaj Theodoron kaj la malgrandan Braughton.”

”Tion mi plenumos, sinjorino. Aŭskultu foje, knabino, jen libreto por vi, nomita la ’Gvidanto por infanoj’, legu ĝin atente, precipe la rakonteton pri la terura, subita morto de Marta G–, sentaŭga infano, kiu faris nenion krom mensogadi kaj trompadi.”

Dirinte tion, sinjoro Brocklehurst donis al mi maldikan, broŝuritan pamfleton, kaj iris for post kiam li estis sonorirveniginta sian veturilon.

Sinjorino Reed kaj mi restis dum kelkaj minutoj kune, neniu parolis ; ŝi estis kudranta kaj mi rigardis ŝin. En tiu tempo ŝi estis ĉirkaŭ tridek ses aŭ tridek sep jara; ŝi estis sanaspekta virino kun larĝaj ŝultroj kaj fortaj membroj, ne altkreska, kaj kvankam iom korpulenta, ne dikventra. Ŝi havis grandan vizaĝon kun forta suba makzelo; malaltan frunton, elstarantan mentonon kaj regulajn nazon kaj buŝon. Sub ŝiaj malhelaj palpebroj brilis okuloj, kiuj ne konis kompaton; ŝia vizaĝkoloro estis maldiafana, ŝiaj haroj preskaŭ linkoloraj. Ŝi havis feran konstitucion, kaj neniam ŝi estis malsana, ŝi estis akurata mastrumistino kaj sian mastrumon kaj ĉion, kio apartenis al ĝi, ŝi regis despote.

Kelkfoje la infanoj ribelis kontraŭ ŝi aŭ montris malestimon por ŝia regado; ŝi vestis sin bone kaj havis teniĝon kaj eksteraĵon, kiuj taŭgis por belaj kostumoj.

Sidante sur malalta benketo kelkajn paŝojn malproksime de sinjorino Reed, mi rigardis ŝian vizaĝon. En mia mano mi havis la pamfleton pri la mensogistino, kiu estis donita al mi kiel aplikota averto. Ĉio, kio ĵus okazis, la tuta maniero, en kiu estis farita la interparolado, vundis kaj turmentis ankoraŭ mian animon, ĉiun vorton mi estis aŭdinta kaj sentinta kaj mi bolis pro interna kolero. Sinjorino Reed rigardis supren interrompante sian laboron; ŝi rigardis al mi en la okulojn kaj samtempe ŝiaj laboremaj fingroj haltis.

”Eliru la ĉambron kaj iru al la infanĉambro,” ŝi ordonis.

Sendube io en mia rigardo ŝin ofendis, ĉar ŝi parolis kun retenita eksciteco. Mi ekstaris kaj direktis min al la pordo, returnis min, iris ĝis la fenestro kaj haltis antaŭ ŝi.

Mi devis paroli; mi estis ofendita kaj devis reofendi, sed kiel? Ĉu mi estis sufiĉe forta por venĝi min kontraŭ mian antagonistinon?

Mi kolektis mian tutan kuraĝon kaj resume sed forte mi diris: ”Mi ne estas malsincera; se mi estus tia, mi dirus, ke mi vin amas, sed mi diras, ke mi vin ne amas; ke mi plej malŝatas vin el ĉiuj krom John Reed; kaj tiun libreton pri tiu mensogistino vi donu al Georgiana, via filino, ĉar ŝi mensogadas, kaj ne mi.”

La manoj de sinjorino Reed kuŝis sen movo sur ŝia laboro; ŝiaj glaci-malvarmaj okuloj daŭrigis rigardi min.

”Ĉu vi havas ankoraŭ pli multe por diri?” ŝi demandis en tono, kiu pli taŭgus kontraŭ pli aĝa antagonistino ol kontraŭ infano.

Tiuj okuloj kaj voĉo incitis ankoraŭ pli multe mian antipation.

Mi tremis de la kapo ĝis la piedoj, mi estis atakita de terura eksciteco kaj diris:

”Mi ĝojas ne aparteni al via familio. Dum mia tuta vivo mi ne nomos vin onklino. Kiam mi fariĝos plenkreska, mi neniam venos al vi, kaj se iu demandos al mi, kion mi opiniis pri vi kaj kiel vi agis al mi, tiam mi diros, ke jam la sola penso pri vi malsanigas min kaj ke vi abomene kruele kondutis kontraŭ mi.”

”Kiel vi kuraĝas tion diri, Jane.”

”Kiel mi kuraĝas, sinjorino Reed, kiel mi kuraĝas tion? Ĉar tio estas vera. Vi opinias, ke mi ne havas sentojn, kaj ke mi povas vivi sen amo aŭ amikeco, sed tion mi ne povas; kaj vi ne konas kompaton. Ĝis mia morto mi ne forgesos, kiel vi repuŝis min, krude kaj senkompate, en la ruĝan ĉambron, kiel vi enŝlosis min kvankam mi estis ĝismorte terurita kaj kvankam mi malespere ekkriis: ’Kompatu min, onklino Reed, kompatu min do’, kaj ĉar via malica knabo min batis senkaŭze kaj ĵetis teren, tial vi punis min maljuste. Al ĉiu, kiu demandos pri tio, mi tion rakontos. La homoj opinias vin bona, sed vi estas malbona kaj senkompata. Vi estas falsema!”

Post kiam mi estis dirinta ĉion tion, mi sentis mian animon senŝarĝita, mi sentis min libera kaj konsciis, ke mi venkis kiel ankoraŭ neniam antaŭe. Estis kvazaŭ nevidebla ĉeno rompi ĝis kaj kvazaŭ min ĉirkaŭas neesperita libereco. Tiuj sentoj ne estis sen kaŭzo. Sinjorino Reed rigardis min kun timo, ŝia laboro glitis teren, ŝi levis la manojn, ŝi ŝanceliĝis, kaj ŝiaj trajtoj tordiĝis kvazaŭ ŝi tuj ekplorus.

”Jane, vi eraras; kio estas al vi? Kial vi tiel tremas? Ĉu vi volas iom da akvo?”

”Ne, sinjorino.”

”Ĉu mi povas fari por vi ion alian, Jane? Mi certigas vin, ke mi volas esti via amikino.”

”Tion vi ne deziras. Vi diris al sinjoro Brocklehurst, ke mi havas malbonan karakteron, ke mi estas falsema, sed mi diros al ĉiu en Lowood, kia vi estas, kaj kion vi faris.”

”Jane, vi ne bone komprenas min, oni ja devas montri al infanoj iliajn erarojn kaj kulpojn.”

”Trompado ne estas miaj eraro kaj kulpo!” mi ekkriis.

”Sed vi tamen estas kolerema, Jane, tion vi ja devas konsenti; nun iru al la infanĉambro, karulino, kaj iom kuŝiĝu.”

”Mi ne estas via karulino, kaj mi ne volas kuŝiĝi. Sendu min rapide al la lernejo, sinjorino Reed, ĉar mi malamas esti ĉi tie.”

”Tre certe mi sendos vin baldaŭ al la lernejo,” diris sinjorino Reed mallaŭte, poste ŝi reprenis sian laboraĵon kaj rapide eliris el la ĉambro.

Mi restis sola kiel venkinto. Tio estis mia unua forta batalo kaj mia unua venko. Ankoraŭ momenton mi staris sur la fajreja tapiŝo, kie estis starinta sinjoro Brocklehurst, kaj mi ĝuis mian triumfon. Unue mi ridetis kaj sentis min fiera, sed tiu sovaĝa ĝojo same rapide malsovaĝiĝis kiel la batoj de mia pulso. Neniu infano povas disputi kontraŭ pliaĝulo, nek eligi siajn sentojn de kolero, kiel mi estis farinta kaj ne penti kaj sperti malvarman kontraŭagon. Kiam mi akuzis kaj minacis sinjorinon Reed, mia animo estis kiel brulanta erikejo, kun konsumantaj, brilantaj flamoj, sed post duonhora kvieta pripensado pri mia senpripensa konduto kaj pri la malluma kaj malbona situacio, en kiu mi troviĝis, ĝi estis kiel tiu sama erikejo sed nigra, senviva kaj fàjre konsumita.

La unuan fojon mi sentis ion kiel venĝon. Unue ĝi ŝajnis al mi kiel aroma vino, varma kaj freŝiganta, sed la post-aromo estis metaleca kaj acida, kvazaŭ mi estis venenita. Volonte mi estus petinta pardonon al sinjorino Reed, sed duone el sperto, duone instinkte mi sciis, ke tio estus la ĝusta maniero, per kiu ŝi duoble malestimus min, kaj per kiu mi denove ekscitus min. Mi sopiris ion pli bonan ol senbride eksplodi – nome eksenti malpli malamikajn sentojn ol malluman indignon. Mi prenis la ”Mil kaj unu noktoj”, kaj mi sidiĝis por legi. Mi ne komprenis, kion mi legis; seninterrompe miaj pensoj sin puŝis inter la paĝojn, kiuj antaŭe tiel interesis min. Mi malfermis la vitran pordon de la manĝoĉambro; estis kviete en la arbareto; super ĉio kuŝis la rigida frosto sen suno aŭ vento. Mi envolvis miajn kapon kaj brakojn en mian jupon kaj serĉis lokon apartigitan. Sed tiuj kvietaj arboj ne amuzis min, nek la falantaj pinfruktoj, kiuj memorigis la aŭtunon, nek la flavaj folioj amasiĝintaj de la vento kaj nun frost-kuniĝintaj. Mi apogis min al la krado kaj rigardis trans senŝafan herbejon tute kovritan de mallonga prujne blankiĝinta herbo. La tago estis tre griza; peza aero, kiu anoncis neĝon, pendis super ĉio; subite falis floketoj, kiuj restis kuŝantaj sur la herbejo. Jen mi staris tute sola kiel mizera infano kaj ripete mi diris al mi mem: ”Kion mi devas fari!”

Subite mi aŭdis voĉon, kiu kriis: ”Fraŭlino Jane, kie vi estas? Venu matenmanĝi!”

Mi sciis, ke tio estas la voĉo de Bessie, sed mi ne movis min. Per malpezaj paŝoj ŝi aperis sur la vojeto.

”Sentaŭga infano!” ŝi ekkriis, ”kial vi ne venas, kiam mi vokas vin?”

La ĉeesto de Bessie kompare kun ĉiuj miaj pensoj ŝajnis al mi refreŝiganta, kvankam ŝi kiel kutime koleriĝis. Post mia batalo kontraŭ sinjorino Reed kaj post mia venko mi ne sentis min inklina ĉagreniĝi pro baldaŭ pasanta kolereto de la vartistino, sed inklina mi estis ĝui ŝian malseriozecon. Mi ambaŭbrake ĉirkaŭprenis ŝin kaj diris:

”Nu do Bessie, ne koleriĝu, ne riproĉu!”

Ĉi tiu faro estis pli libera kaj pli energia ol mi kutime montris kaj ŝajnis plaĉi al ŝi.

”Vi estas stranga infano, Jane,” ŝi diris de supre rigardante min, ”malgranda vagadanta etulino. Kaj vi iros al lernejo?”

Mi kapjesis.

”Kaj vi ne malĝojas foriri de via kompatinda Bessie?”

”Bessie ja ne amas min. Ĉiam ŝi riproĉas min.”

”Ĉar vi estas tia stranga timema, terurita infano. Vi devus esti pli energia.”

”Pli energia! Por esti riproĉata kaj punata pli multe ankoraŭ!”

”Sensencaĵo! Sed via sorto ne estas enviinda, tio estas vera, ĉar pasintan semajnon mia patrino diris al mi, ke ŝi ne konsentus, ke unu el ŝiaj infanoj estu ĉi tie en via loko. Nun eniru, mi havas bonan novaĵon por vi.”

”Tion mi ne kredas, Bessie.”

”Kion vi celas diri, infano? Kiajn malgajajn okulojn vi montras.

Sed aŭskultu: la sinjorino kaj la knabinoj kaj John eliros ĉi tiun posttagmezon por trinki teon kaj vi estos ĉe mi. Mi diros al la kuiristino, ke ŝi baku torteton, kaj vi helpos min aranĝi la tirkestojn, kaj jam baldaŭ mi devos enpaki viajn kofrojn.

La sinjorino volas, ke vi post du tagoj forlasu Gateshead kaj vi povas elekti, kiujn ludilojn vi volas preni kun vi.”

”Bessie, promesu al mi ne riproĉi min plu antaŭ ol mi foriros.”

”Bone; sed estu plaĉa infano kaj ne timu min plu. Ne ektimu, se mi kelkfoje diras ion akratone, tio min ĝenas.”

”Mi kredas, ke mi ne timos vin plu, Bessie, ĉar mi kutimis al tio kaj baldaŭ mi estos ĉe aliaj homoj, kiujn mi timos.”

”Ili vin ne amos, se vi timas ilin.”

”Kiel vi, Bessie?”

”Sed mi amas vin; pli ol ĉiujn aliajn, mi kredas.”

”Vi tamen ne montris tion.”

”Akratona etulino! Vi parolas tute alie ol antaŭe. Kiel vi subite fariĝis tiel kuraĝa kaj energia?”

”Ĉar mi baldaŭ foriros kaj krom tio – ” Mi estis dironta, kio estis okazinta inter sinjorino Reed kaj mi, sed bone konsiderinte tion, mi opiniis, ke estas pli bone silenti pri tio.

”Kaj vi ĝojas, ĉar vi foriros de mi?”

”Tute ne, Bessie; nun tio eĉ malĝojigos min iomete.”

”Nur iomete! Kiel indiferente vi diras tion! Mi kredas, ke vi rifuzus al mi kiseton, se mi ĝin petus; vi dirus: prefere ne.”

”Certe mi volas kisi vin; jam klinu vin.” Bessie sin klinis, kaj ni ĉirkaŭbrakis unu alian kaj konsolita mi iris kun ŝi en la domon. Tiu posttagmezo harmonie pasis; kaj en la vespero Bessie rakontis al mi interesplenan rakonteton kaj kantis kelkajn el siaj plej belaj kantetoj. Eĉ por mi la vivo kelkfoje montris sunbrilon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.