|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Iam en fekunda kaj riĉa lando regis bela kaj prudenta reĝidino, kiu nomiĝis Vera Vero.
Unuj parolis, ke la reĝidino estas tre bona, aliaj plendis pri ŝia severeco kaj rigoreco; unuj amis kaj laŭdis ŝin, aliaj ŝin timis, sed ĉiuj unuvoĉe parolis pri ŝia prudento kaj justeco. Estis ankaŭ tiaj, kiuj nomis ŝin stranga, ĉar ŝi preferis sidi ne sur ora trono, sed sur ordinara ligna seĝo. Ŝi neniam uzis elegantajn meblojn, nek ujojn. Kiam iu demandis ŝin, kial ŝi ne deziras sidi sur trono, ŝi respondis:
– Mi ŝatas ĉion, kio estas natura: se ligno, ĝi devas esti ligno, se oro, ĝi devas esti oro.
Virinoj miris, ke la reĝidino surhavas simplajn, linajn aŭ lanajn, ne silkajn, hejme teksitajn kaj tajloritajn vestaĵojn, sen iaj eksterlandaj ornamaĵoj. Ŝi eĉ ne ornamis sin per orelringoj kaj diamantaj fingroringoj. Ĉiuj miris, miris, sed finfine alkutimiĝis al la reĝidinaj kutimoj kaj ekparolis: „Estas ŝia volo. Ŝi kondutu laŭ sia elekto. La plej grava estas, ke ŝia regado estas justa.“
La famo pri la reĝidino disvastiĝis tra la tuta mondo. El la plej foraj landoj homoj venis por vidi ŝin kaj ĉiuj admiris ŝian prudenton kaj belecon. Ne unu juna fraŭlo suspiradis: „Ho, kia feliĉa mi estus akirinte tian edzinon!“
Pasis kelke da jaroj kaj la honoraj konsilantoj de la reĝidino ekparolis jene:
– Estas jam tempo por la reĝidino elekti la edzon. Ĉu kapablos sola virino regi la grandegan reĝlandon?
La reĝidino aŭskultis tiajn elparolojn kaj nur sian kapon ŝancelis:
– Bone! Mi konsentas.Venu ĉiuj dezirantaj ekesti mia edzo kaj la reĝo de ĉi lando.
Ĉi tiuj vortoj de la reĝidino estis urĝe anoncitaj en la tuta mondo.
Alveturis grandega aro da reĝoj, dukoj, grafoj kaj aliaj nobluloj, kiom estas arboj en arbaro! Brilantaj per ornamaĵoj kaj gemoj venis ili el diversaj landoj. Ĉiuj fieras pri siaj multnombraj eskortanoj, riĉoj kaj meritoj, esperante venki aliajn, flankenigi ilin.
Precipe fiere sin tenis unu bela reĝido, kiu moke parolis al aliaj konkurantoj:
– Vi povas iri al la reĝidino aŭ ne iri al ŝi, tutegale vi nenion gajnos. Ĉu vi egalas al mi? La riĉoj de ĉi reĝidino egalas al la miaj.
Estis vero en liaj vortoj. Ĉiu reĝido aŭ bojarido veninta al la reĝidino ricevis nean respondon. Kolere ridis la fierulo kaj ĉiam pli kaj pli fieris.
Finfine estis lia vico. La servistoj kondukis lin en gandan salonegon kaj ekstaris la reĝido antaŭ la brila vizaĝo de la regantino de la lando.La reĝido ekvidis knabinon de nekutima beleco, sidantan sur ordinara seĝo, surhavantan linajn vestaĵojn, ornamitan sin per herbejaj floroj. Ŝia blonda hararo la plankon atingas kaj la sukcena koliero kvazaŭ suno sur ŝia brusto brilas.
La fiera reĝido ne povas siajn okulojn kredi. Ĉio flavas kaj brilas, sed eĉ eta peceto da oro ne videblas. Li ege ekmiris kaj ekparolis:
– Gloro al vi, ho belega reĝidino! Permesu al mi esti via servanto mian tutan vivon. Mi deziras donaci al vi belegajn silkajn ŝtofojn kaj diamantojn kaj ornami vian tronon per oro kaj perloj. Mi estas riĉega kaj ĉio estas farebla por mi.
La reĝidino rigardis al li kaj respondid;
– Oron kaj perlojn mi ne bezonas. Ĵemajta maro elĵetas multe da sukceno, kiu anstataŭas oron. Ĉiumatene mi povas vadadi en la diamantoj de suno – roso, kiu brilas pli bele ol ĉiuj gemoj. Nek mi, nek mia popolo sopiras pri grandaj riĉoj, tial havigu sianj riĉojn al si mem.
La reĝido provis daŭre paroli:
– Reĝidino! Mi nur strebas doni al vi feliĉon, nenion plu.
Sed la reĝidino, rigardinte rekte en liajn okulojn, severe diris:
– Atentu, reĝido, kiun vi alparolas. Mi estas Vera Vero kaj mi malamas mensogon.
La fiera reĝido ruĝiĝis, kompreninte, ke la reĝidino malkovris lian mensogon. Ja li zorgis ne pri la reĝidina feliĉo sed pri ŝia vasta reĝlando. Li foriris kaj kun grandega kolero parolis al siaj amikoj:
– Kia estas la utilo el ŝia nekutima beleco! Ŝi taŭgas ne kiel reĝino, sed kiel juristino, ĉar ŝi ĉion komprenas kaj ĉies pensojn divenas. Vivu ŝi kaj ni vidu, kiun ŝi elektos.
– Ĉu trovos la reĝidino plaĉan edzon, – ekparolis homoj, kiam la edziĝontoj forlasis la palacon.
Nur la regatoj de la reĝidino ne ĉesis kredi pri ŝia feliĉa estonteco.
Pasis iom da tempo kaj en la kortegon de la reĝidino venis tri novaj edziĝontoj.
Ili estisnajbaroj de la reĝidino, ŝiaj malnovaj konatuloj, kvankam ili ne ofte renkontadis. Ili estis eskortataj de la taĉmento de soldatoj kaj belvestita servantaro.
La plej aĝa el ili, nomata Maneto, deklaris ke li estos la unua vizitanto de la reĝidino.
– Mi havas unuecon pro mia aĝo kaj posedaĵo. Se la reĝidino rifuzos min, vi iru, sed mi esperas, ke tio ne okazos.
Kaj li pensis por si mem : “Ĉu vi ambaŭ egalas al Maneto? Ĉiuj konas Maneton, kaj en la tuta mondo nenia gento estas pli grava ol la nia.”
Tiam li fiere levis sian kapon, kunpremis per fingroj la sabrotenilon kaj paŝis en la ĉambregon de la reĝidina kastelo. Li tuj ekvidis la reĝidinon ornamitan sin per ringoj kaj sukcenoj sen ia oro aŭ diamantoj. Ekvidinte ŝin, li ne povis detiri siajn okulojn de ŝi.
– La bela mia najbarino, la regantino de la vasta regno! Jen mi, Maneto, venas por klini antaŭ vi kaj eldiri mian svatiĝon al vi. La gloro kaj famo de mi estas konata tutmonde. Mi venkis multajn landojn, ĉar mia mano neniam tediĝas kaj mia sabro ne malakriĝas. Edziniĝu al mi kaj ni interdividos mian gloron.
Sed Vera Vero nur kapneis.
– Ne, reĝo! Mi ne deziras la gloron, akiritan per sango kaj morto. Estas pli bone feliĉi inter la herbejaj floroj, aŭskulti la susuradon de maraj ondoj kaj ĝui la radiojn de la levanta suno, rebrilantajn en la gutetoj de roso. Krome, sabroj ofte rompiĝas kaj bravaj herooj estas venkataj de pli bravaj herooj. La soldata gloro ne estas stabila. Ni ne konvenas, reĝo, ĉar niaj ĝojoj kaj feliĉo malsamas.
Rigoriĝis la reĝo Maneto kaj forlasis la palacon de la reĝidino, grumblante subnaze:
– Kiom valoras via beleco kaj saĝo, se vi tute ne komprenas la vivon. Vi nur pensu... suno, roso, ondoj... Ridindaĵo nura, nenio plu!
Tiam iris al la reĝidino la dua reĝo, kies nomo estis Kapeto. Li havis belan, seriozan vizaĝon, el kiu brilis prudento kaj inventemo.
Li klinis sin malalte antaŭ la reĝidino kaj ekparolis:
– La plej brila reĝidino! Mi konas, ke vi estas la plej prudenta inter la geregantoj de ĉiuj landoj, do mi proponas al vi mian manon kaj koron. Via beleco kaj praveco, mia saĝo kaj inventemo ebligos nin ekregi la tutan mondon. Ni venkos ĉiujn regantojn, ni alproprigos ĉiujn iliajn riĉojn kaj ni vivos kvazaŭ dioj sur la Tero.
– Ne, ne! – kriis la reĝidino. – Kial al mi apartenu la tuta mondo kaj ĝiaj riĉoj, se mi ne sopiras pri ili? Mia koro ne estos ravigita pri tio, reĝo, ĉar mi sopiras pri pli altaj celoj, ne pri gloro, riĉoj, grandegaj reĝlandoj kaj humilemo de subjugitoj. Reĝo, iru for, ĉar ni vivas en malsamaj mondoj kaj ni ne komprenas unu la alian.
Ankaŭ Kapeto forlasis la palacon de la reĝidino, laŭte parolante:
– Kiu povas kompreni la reĝidinon? Jen ŝi diras, ke deziras nenion, jen parolas, ke ŝi bezonas multe pli. He, ŝi mem ne scias, kion ŝi deziras.
Nun la ĉambregon eniris la plej juna reĝo je la nomo Koreto. Li estis gaja, belaspekta junulo kun ĉiama rideto sur la lipoj kaj kun serena humoro sur la vizaĝo. Li malalte klinis sin antaŭ la reĝidino kaj diris:
– La brila reĝidino, Vera Vero. Vi konas, ke mi ne estas riĉa kaj ke mi ne estas fama pro la milita gloro. Mi mankas ĉion ĉi kaj mi ne demandas pri viaj riĉoj. Mi amas vin kajmi deziras iri kun vi tra la vivo, helpante ĉiujn malriĉulojn, afliktitojn kaj malfeliĉulojn.
Tiam stariĝis Vera Vero kaj eltenis sian manon al Koreto.
– Jes! Mi konsentas!
Ekaŭdis la homoj, ke la reĝidino Vera Vero kosentis edziniĝi al la reĝo Koreto kaj estis ilia ĝojo senfina.
– Jes! – ili kriis. – Vera Vero devas iri tra la vivo nur kun Koreto, por ke ĉiuj homoj estu feliĉaj kaj kontentaj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.