La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĴEMAJTAJ FABELOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Malriĉulo kaj avidulo

En ia vilaĝo vivis du fratoj. Unu estis riĉa, kaj la alia apenaŭ povis sian mizeran ekzistadon elteni. Por la riĉulo naskiĝis filo kaj li aranĝis luksan baptofeston. Tute nevolonte li invitis al la festo ankaŭ sian malriĉan fraton. Li ne estis ema iri, ĉar li ne povis aĉeti donacojn. Finfine li skrapis la lastan hordean farunon, bakis malgrandan kuketon kaj portis al la frato. Tiu, ekvidinte tian mizeran donacon, koleriĝis kaj malĝentile diris:

– Tiaj donacoj taŭgas nur por infero...

Rekaptis la mizerulo la kuketon kaj foriris al la infero. Iras, li iras kaj ekvidas li vastajn herbejojn, en kiuj ia homo barilon konstruas. La mizerulo demandas:

– Ĉu tio estas infero?

Tiu mansvingis malproksimen.

– Iru plu kaj vi trovos du homojn fajron bruligantajn. Demandu ilin.

La mizerulo vojaĝas antaŭen. Jen vidas li, ke du homoj fajron bruligas kaj kuiras ion en la kaldrono. Li alproksimiĝas kaj petas:

– Lasu min en la inferon.

Unu el ili (tiu estis diablo) diras:

– Estas demandenda, ĉu vi pravas eniri.

Li ĉirkaŭturnis kaj kuregis en la inferon.

La dua (tiu estis anĝelo) diras al la mizerulo:

– Prenu ĉi-tiun sakon kaj tenu ĝin malkovritan.

Kiam la mizerulo faris, kiel ordonita, la anĝelo ekverŝis en ĝin la ŝaŭmon de sur la surfaco de la kaldronenhavo.

Baldaŭ revenis la diablo kaj diras:

– Vi ne pravas eniri la inferon. Revenu hejmen kaj loĝu tie ĝis sia morto.

Li do ekiris hejmen.Iras, li iras kaj subite li eksentis ege dormema. Li metis sian kapon sur terbulo kaj ekdormis. Vekiĝinte li vidas, ke la sako estas malplena, la ŝaŭmo forestas, nur ĉirkaŭ li aro da ŝafoj paŝtiĝas. Li stariĝis, ekiris kaj la ŝafoj sekvas lin. Post ioma vojaĝado li renkontis tre belan sinjorinon (tio estis la Sankta Dipatrino), kiu diras al li:

– Homo, donu la ŝafojn al mi.

– Ne, mi ne povas, – respondis la mizerulo.

Tamen ŝi ne ĉesis la petadon kaj li fordonis ĉiujn ŝafojn.

Tiam la sinjorino donis al li du groŝojn kaj diras:

– Veninte hejmen metu unu groŝon en unu malplenan grenujon, kaj la alian – en la duan. Matene rigardu, kio estos okazinta.

La mizerulo plenumis la ordonon.. Matene li vidas, ke ambaŭ grenujoj estas plenplenaj da mono. Ne kapablas la mizerulo kalkuli ĉion, eble li povus nur volumenmezuri. Sendas li kampserviston al la riĉa frato por pruntepreni la volumenmezurilon.

– Kaj kion vi mezuros, ke vi nenion havas?– rikanis la riĉulo kaj ne donis la mezurilon.

Iras por peti la mizerulo mem.

– Frato, pruntedonu mezurilon.

Tre nevolonte la riĉulo pruntedonis la mezurilon. Kiam la tuta mono estis disdividita, la mizerulo ŝovis unu ormoneron sub la mezurilringo kaj redonis la mezurilon al sia frato. Ekvidinte la ormoneron li ekmiregis kaj senprokraste kuris al sia frato.

– Kie vi ricevis tiom da mono? – demandadas li kaj liaj okuloj brilegas pro avideco.

– Kiam vi sendis min al la infero kun hordea kuko, mi iris tien kaj vendis mian kukon. Se vi irus tien kun multe pli bona kuko, vi ricevus multe pli da mono.

Kuris la riĉulo hejmen kaj diras al sia edzino:

– Karulino, baku laŭeble baldaŭ kukojn el la plej blanka faruno. Ni ambaŭ veturos al la infero. Mia frato pro simpla hordea kuko ricevis amasegojn da mono kaj ni ricevos multe pli.

Do, elveturis ili ambaŭ. Kaj post ilia elveturo neniu aŭdis pri ili ĝis nuna tago.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.