|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Vulpo vizitis kapron kaj diris:
– Iru ni al la arbaro por konstrui domon. Oni parolas, ke estos grandaj frostoj.
La kapro konsentis kaj ili ambaŭ komencis la konstruadon.
Jen subite kaj tute neatendite venis koko por spekti, pri kio la vulpo kaj la kapro okupas sin.
– Vi ne spektu, sed eku al la laboro kun ni, – diras al li la vulpo. – La vintro venos kaj vi frostiĝos.
– Nu, vi ne atendu min! – respondis la koko. – Mi profunde enmuskiĝos kaj ne frostiĝos.
Li turnis sin kaj foriris.
Baldaŭ alkuris porko.
– Helpu labori al ni, – invitas lin la kapro. – Vintro jam alkuras. Vi povos varme vivi kun ni kaj nenion timi.
– Ne bezonas mi viajn konsilojn, – respondĵetis la porko. En la teron mi rostrofosiĝos kaj travintriĝos.
Kiam la porko forkuris, tuj ansero alpaŝis.
– Ek al la helpo, amiko, – invitis lin la vulpo. – Vi kunlaboros en la konstruado de la la domo kaj ni ĉiuj varme travintros.
– Sub mia plumaĵo mi sentas sufiĉe varme,– fiere respondis la ansero.
Post ioma tempo alsaltkuris leporo. Kiam la kapro invitis lin al la laboro, la leporo ekkriis, ke lia vilo estas tre densa kaj li ne timas froston. Li turnis sin, kaj neniu plu lin vidis.
La kapro kaj la vulpo, daŭrigas konstruadon, urĝas, ĉiujn invitas por helpi ilin, tamen neniu konsentas. Ili laboris, laboris kaj jen bonega domo estis konstruita. Kaj ambaŭ ekloĝis tie.
Venis la vintro. Ekstere oni ne povas elteni malvarmon kaj grandajn frostojn.
Tuj alkuris al la dometo la koko kaj ekpetis por ke li estu enlasita por varmiĝi.
– Vi ja diris „Mi profunde enmuskiĝos kaj ne frostiĝos."Kial do vi ne enmuskiĝas?
Vidas la koko, ke la situo estas malfavora, do li ektimigis la vulpon kaj la kapron.
– Nu, se vi ne lasas min enen, mi malkovros la fundamenton kaj vi ambaŭ frostiĝos.
Ili enlasis la kokon kaj jam loĝas ili triope.
Baladaŭ aperis ankaŭ la ansero.
Enlasu min, vulpeto, enlasu min kapreto. Mi jam preskaŭ mortfrostis.
Do, vi diris “Sub mia plumaĵo mi sentas sufiĉe varme – mi ne timas”.
– Enlasu min urĝe, – koleras la ansero.– Se vi ne enlasos min, mi eltiros la muskojn el inter la murtraboj kaj vi cĉiuj frostiĝos.
Ili enlasis la anseron kaj jam estas kvar loĝantoj.
Tuj alkuris la porko kaj skuante pro frosto petas esti enlasata.
Enlasu min, fratetoj. Mi jam ne povas trasuferi la froston.
– Vi, do diris „En la teron mi rostrofosiĝos kaj travintriĝos“. Kial do vi ne rostrofosiĝas en la teron?
– Se vi ne enlasos, mi subrostrigos la fundamenton kaj vi ĉiuj frostiĝos.
La porko estis ankaŭ enlasita. Loĝas ili kvinope.
Kiam la frosto eĉ plie ekpremis, alkuris la leporo. Kaŭras li ĉe la pordo kaj ploraĉas:
– Enlasu min, karuloj. Kompatu min!..
– Diris vi, ke via vilo estas tre densa kaj vi ne timas froston…
– Se vi ne enlasos min, mi tuj disfosetos la fundamenton kaj vin atendas mortfino, – timigas ilin la leporo.
Estis enlasita ankaŭ li. Jam vivas ili sesope. La vivo en la dometo estas varma, agrabla kaj ĉiuj bone konkordas.
En la arbaro estis multe da lupoj kaj la frostegoj ne ĉesis. Frostas la lupoj, malsatas. Vagkurante tra la arbaro ili trovis la dometon de la vulpo kaj de la kapro, sed ili neniel povas eniĝi. Ili provis iel kaj aliel, sed neniu malfermis la pordon por ili.
Tiam la plej malgrasa vulpo trafenestriĝis en la dometon. Apenaŭ la lupo sukcesis eniĝi, la kapro bat-bat per siaj kornoj en lian frunton kaj en la flankon. La vulpo kaptis la kaldronon kun varmega akvo kaj verŝas ĝin en la okulojn de la lupo. La ansero pinĉadas liajn gambaĉojn, la leporo ŝiras lian felon, kaj la porko tiras lian voston. Dume la koko sur la stangeto sidante ekkriis per terura voĉo. La lupo ekteruriĝinte ĵetis sin al la fenestro, kun grandaj penoj trapenetris eksteren kaj kuregis al la arbaro. Lin postsekvis ankaŭ aliaj lupoj.
Kiam ili atingis densaĵon, la malgrasa lupo komencis rakonti:
– Fratoj miaj! Mi apenaŭ postvivis. Apenaŭ mi eniĝis, la forĝisto tiel martelbatis min surkape, ke ĉio en miaj okuloj duobliĝis. Iu alia trapikis mian flankon per du pikiloj kaj subite aperinta tajloro tondis miajn gambojn. Ia virino apenaŭ elboligis miajn okulojn kaj la infanoj forrompis mian voston kaj disŝiradis mian felon. Sed la plej kolera estis la mastro de la domo, kiu senĉese kriegis:”Donu lin al mi! Donu lin al mi!” Ne, neniu min tien plu enlogos, eĉ se mi estu tentata per bongusta kuko. Mi per tuta majlo ĉirkaŭiros la domon.
Ĉiuj lupoj konsentis kun li, ke la arbara dometo je granda distanco devas esti ĉirkaŭirata.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.