La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĴEMAJTAJ FABELOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Diablo dunglaboras

Ia kruela sinjoro tre molestadis siajn servutulojn. Kiam ili prilaboradis siajn parceletojn, la sinjoro senprokraste aperadis, la tutan parcelon forprenadis kaj ordonadis al ili iri al la arbaro elradikigi arbostumpojn, prilabori la agron kaj semi la grenon. Tiamaniere li ĝismorte turmentadis siajn servutulojn, malebligante ilin dece vivi.

Foje li pelis iun homon for de lia parceleto kaj ĉion forpreninte, montris al li arbaran hakterenon dirante:

– Elradikigu la arbostumpojn, prilaboru la agron, vi reprosperiĝos kaj eĉ dankos min por tio.

Nenio farenda estas por la homo. Li prenis hakilon, metis peceton da pano en korbeton kaj iris por labori. Li metis saketon sur la stumpon kaj ekeligadis la stumpojn tiel energie, ke la tuta ĉirkaŭaĵo pleniĝis per polvo. Dume iris preter li diablo. Li ekvidis la saketon kun pano kaj kaptinte ĝin brukuregis al la infero. Kaŭriĝinte en la angulo li aŭskultas, kiel la servutulo ekblasfemos lin. Sed la servutulo, ekvidinte, ke iu ŝtelis lian panon, nur peze ekspiris kaj plulaboras. Surpriziĝis la diablo kaj diras al la Lucifero:

– Via moŝto, hodiaŭ mi ŝtelis panon de servutulo, dezirante por ke li malbenu kaj blasfemu. Sed li nenion diris, nur pliprofundiĝis en la laboron.

– Vi malbone faris,– ekkoleris Lucifero.– Vi ne povas homon molesti. Iru kaj laboru pro la ŝtelita pano.

Transformiĝis la diablo en homon kaj veninte al la servutulo diris:

– Hej, homĉjo! Vi tre malfacile laboras, eble vi volas dungi min?

– Kiel mi povas dungi vin, ke mi nenion posedas. Eĉ hodiaŭ mi laboras malsata , ĉar iu ŝtelis mian panon, – respondis la homo.

– Ne gravas, – asertas la diablo. – Mi bezonas nenian pagon. Mi konsentas ekzisti laŭ via vivmaniero. Nur dungu min. Vi ne bedaŭros.

La homo konsentis kaj la diablo ekdungiĝis.

Atentiginte la diablon pri la farotaj laboroj, la servutulo iris hejmen por manĝi kaj poste liveri la matenmanĝon al la nova dungitulo. Kiam la diablo ekestis sola, li elradikigis ĉiujn arbostumpojn el la tuta haktereno, per siaj kornoj plugis la agron kaj per la ungegoj erpis ĝin. Reveninte la homo ekvidis, ke la agro estis tiel prilaborita, ke estis agrable spekti ĝin kaj ĉiuj stumpoj kaj radikoj estis metitaj en amasojn.

La dungitulo diras al li:

– Rigardu! Mi jam prilaboris la agron. Vi povas semi tritikojn kaj la rikolto estos bonega.

La homo spektis la novan agron kaj ĝuegis la novan laboriston.

Tuj tritikoj estis semitaj kaj la rikolto estis tiel bona, ke ili eĉ el la agro verŝiĝis.

Kaj la sinjoro ekvidinte bonan rikolton, eksentis envion en sia koro kaj diris al la servutulo:

– Kunveturigu ĉiujn tritikojn en mian garbejon kaj vi povos preni el ĝi tiom da greno, kiom vi povas levi.

Li konis, ke unu homo ne sukcesos multe da greno levi: eble nur kvin aŭ dek garbojn, sed ne plu.

Nenio estas farenda por la servutulo – ne estas ebla parole venki la sinjoron. Kune kun la dungitulo ili veturigis la tritikojn en la sinjoran garbejon.

– Nun vi povas porti, kiom vi povas levi, – diras la sinjoro. – Vi vidas, kia bona mi estas. Mi neniun molestas.

– Estos pli taŭge, se mia dungitulo portos. Ja li estas pli juna kaj forta.

– Bone, – konsentas la sinjoro.

La dungitulo saltis en la garbejon kaj ektordis ŝnuron el la grenplantoj. Li uzis duonon de la grenplantoj kaj la ŝnuro ekiĝis longa kaj dika. Tiam li ĉirkaŭligis la tutan garbejon kaj surŝultriĝinte ĝin, ekiris al la korto de la servutulo. Ŝajnis, ke grandega monto memstare rampas tra la kampo.

– Ho, ankoraŭ restas iom da loko sub la ŝnuro! –ekkriis la dungitulo, prenis la sinjoron je lia kolumo kaj enŝovis lin en la grenamasegon. Ĝis kiam li portis la grenon al la celo, la sinjoro estis sufokiĝinta.

Alportinte la grenon, la dungitulo klakis per siaj polmoj kaj ĉiuj tritikoj draŝiĝis. Ekiĝis tia granda amaso da greno, ke eĉ la sinjoro ne havadis tiom post la aŭtuna draŝado.

– Nun mi estas rekompenciinta por la pano, kiun mi ŝtelis de vi, – diris la dungitulo kaj ekiris laŭ sia vojo. Kaj la servutulo vendis la tritikojn, profitis ege da ormoneroj, la tutan jaron ĉiutage manĝis blankan panon kaj ne ĉesis laŭdi sian dungitulon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.