|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Iam leonoj konversaciis:
– Ĉu ekzistas ia estaĵo pli forta ol ni?
La kulo aŭdis ilian interparolon kaj diris:
– Certe jes. Vi ne egalas eĉ al unu mano de homo. Mi vere tion scias.
La leonoj demandas:
– Kiel vi tion ekkonis? Rakontu ankaŭ al ni.
La kulo ekparolis:
– Iam ni trovis dormantan homon.Naŭ el ni ektrinkis lian sangon. Kiam tiu tuŝis nin per unu mano – ok el niaj viroj estis preme mortigitaj. Nur mi sola sukcesis postresti. Li estus ankaŭ min mortpreminta, tamen mi estis per lia mano neatingebla.
Unu leono ekpetis lin:
– Karulo, iru ni kaj vi montru homon al mi. Kiel do li aspektas?
– Estu via volo. Iru ni.
Kondukinte la leonon al ĉevoja salikaro, li starigis lin tie.
– Homo devas veni ĉi tien.
Atendas ili ambaŭ, sed nenio venas. Subite, tute neatendite, alkuras paŝtisteto, per bastoneto sin subtenanta.
– Eble tio jam estas homo? – demandas la leono.
– Ne, li estas nur estonta homo, – respondis la kulo.
Poste aperis iranta laŭ la vojo virino.
– Kaj kio estas tio? Ĉu ne homo?
– He, ne nomu ŝin homo. Ŝi estas nur virino.
La leono senpacience atendas la homon por lukti kun li. Ekvidis li almozulon, apogantan sin per du bastonoj.
– Tiu jam estas vera homo, ĉu? – demandas la leono.
– Li estis homo, sed nune jam ne.
Tiutempe aperis rajdanta soldato kun sabro kaj pistoloj malantaŭ la rimeno.
– Atentu nun, – ekkriis la kulo. – Ĉi tie estas vera homo, kun kiu vi povos lukti.
La leono, etendinte la ungojn, saltis sur la homon el la salikaro. Tiu preninte pistolon el la sub rimeno, pafis al la leono kaj trafis lian okulon. Tamen la leono, returninte sin, reatakis la homon, kiu elpafis lian duan okulon per alia pistolo.Kiam la leono eĉ tiam ne deziris retreti, la homo eksabradis lin.
La leono fuĝis for kaj, reveninte al la arbaro, ekrakontis al siaj kunuloj:
– Mi neniam pensis, ke homo povas esti tia energia kaj forta. Preĝu, ke vi neniam renkontu homon. La homo venkis min ŝercante, kaj se li estus luktinta per sia tuta potenco, mi ne estus postrestinta viva. Unufoje li tuskraĉis kaj elbatis unu mian okulon, refoje kraĉis – la alia okulo malaperis. Poste li ĵetis sin al mi kaj ekbatadis min per unu fingro, sed la batado estis tiel terura, ke ĉiu bato tranĉis mian haŭtonĝis sango. Ĉu ni povas kompari sin al li?
Do, tial homo ekestis la plej forta kaj la plej sagaca inter ĉiuj estaĵoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.