La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĴEMAJTAJ FABELOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La filoj de la vilaĝano

Iam vivis vilaĝano. Li havis tri filojn, belajn kaj kuraĝajn fraŭlojn, sed pro sia persona fiero la du fratoj traktis la plej junan kiel stultulo.

Kiam la filoj transdudekjariĝis, ekdeziris ili vojaĝi por ekkoni kiel homoj vivas. La pliaĝuloj diras:

– Iru ni duope, pro kio ĉi-tiu stultulo devas ĝeni al ni. Li nur klopodojn kaŭzos.

Sed la patro ne konsentas. Iru ankaŭ la plej juna por sperti homan vivon.

Do, ekveturis ĉiuj tri, sabrojn alflankiĝinte, sakojn surdorsiĝinte.

Vojaĝis ili tra vilaĝoj ĝis kiam atingis ili grandan arbaron. Enpaŝis ili ĝin per vasta vojo, sed ju daŭre ili iris, des pli la vojeto malvastiĝis, kaj finfine ĝi malaperis entute. Post nelonga plua irado ili tute malorientiĝis kaj ne sciis, kien iri. Tiam ili ekbruligis fajron kaj pretiĝis por dormi. La plej aĝa frato prenis sian sabron kaj restis por gardi:

– La unuan nokton mi gardos vin de malamikoj kaj arbaraj bestoj. Dormu pacience.

Ambaŭ fratoj ekdormis. La plejaĝulo zorgis pri la fajro kaj la dormo de siaj fratoj. Kiam meznoktiĝis, subite eksusuris arbustoj kaj antaŭ li aperis urso.

– Junulo, – li diras– eble vi regalos min per vespermanĝo?

Sed la plejaĝulo eksvingis la sabron kaj forhakis la ursan piedon. Ekgrumblis la urso pro doloro kaj kolero. Ĵetis sin en la arbuston kaj malaperis el la frataj okuloj.

Matene li fanfaronis al siaj fratoj, ke li estas savinta ilin el la ungegoj de la furioziĝinta urso. Liadire ĝi ĵetis sin al la ambaŭ dormintoj kaj nur li sola sukcesis konkeri la urson. Por pruvi la verecon de siaj vortoj li montris la ursan piedon.

Sekvontnokte gardostaras la mezaĝa filo. Meznokte antaŭ li ankaŭ aperas urso petanta vespermanĝon, sed ankaŭ la mezaĝulo forhakas lian piedon. La besto hurlanta pro doloro malaperas.

Trianokte ekgardas la plejjunulo. Promenadas li, metadas vergojn en la fajron kaj gapas al la steloj, lumantaj tra la arbofolioj. meznokte tra la arbustoj penetriĝas grandega urso.

– Aŭskultu, junulo, – ĝi diras, – eble vi regalos min per vespermanĝo? Mi vere malsategas.

– Kial ne, urseto? – respondis la junulo. – Bonvenon al ĉio, kio restis post nia vespermanĝo.

Kaj li regalis la urson per la postrestaĵoj de la vespermanĝo.

La urso ekmanĝis, satiĝis kaj ekparolis:

– Mi vidas, ke vi malsimilas al viaj fratoj. Mi volas rekompenci por via bona koro, kaj helpemo al ĉiu estaĵo. Iru nun tiadirekte kaj vi trovos la domaĉon de arbaraj rabistoj. Tie vi ilin ne timu kaj iru ĉien, kien ili vin invitos. Kaj en ĉiu loko, kiun vi trafos, kondutu laŭ la voko de via bona koro. Mi konas, ke vi sukcesos distingi inter la bono kaj malbono. Kiam vi estos ĉion plenuminta kaj ekkonos kio estas plu farenda, voku min per mia nomo kaj mi tuj aperos.

Post tiaj vortoj, ĝi turnis sin al la arbustaro kaj malaperis el la junulaj okuloj. Iomete pensinte li iris al la direkto indikita al li de la urso.

Post ioma tempo li ekvidis malgrandan lumeton brilantan tra la arbofolioj, kaj baldaŭ li atingis la dometon kie loĝis murdistoj. Ekvidinte la plej junan fraton, ili kaptis siajn glavojn kaj ĉirkaŭis lin.

– Kiel vi sukcesis trovi nin? – demandis ili.– Nun vi devos ekrabi kune kun ni, aliel ni tuj forkapigos vin.

– Kial ne?– respondis la junulo. – Vi povas konduki min kune kaj mi faros ĉion, kion vi volas.

La rabistoj esploris la junulon kaj diris:

– Vi estas maldika kaj svelta, do vi sukcesos tra eta truo ŝovi sin en la sinjoran kastelon, kaj ni tion ne kapablas. Ni iru kune kaj vi devos helpi al ni murdi la sinjoron kaj forpreni lian oron ankaŭ filinon. Se vi rifuzos, viva vi ne postrestos. La junulo garantiis, ke li obeos ĉiujn iliajn ordonojn kaj ili ĉiuj ekiris al la sinjora kastelo. Atinginte ĝin, la murdistestro ordonis la junulon enŝovi sin tra eta truo, inspekti ĉion bonege kaj poste malferminte fenestron ekkrii, ke la vojo kastelen estas senobstakla ankaŭ por ili.

– Nur atentu, – diris la estro, – kiam vi estos jam interne, ĉe la pordo vi trafos sidantan grandegan gufon. Senprokraste dekapigu ĝin, ĉar kontraŭe ĝi ekkrios per terura voĉo kaj vekos la gardistojn. Ni provis kelkfoje, sed ĉiam ĝi kaŭzadis bruegon, pro kiu ni malsukcesadis prirabi la kastelon.

La junulo tra groto rampis en la korton kaj ĉe la pordo ekvidis sidantan grandan gufon, kiu ĉirkaŭturnadis siajn grandegajn okulojn, vigle esplorante la ĉirkaŭaĵon. Tamen la kompatema junulo ne povis ĝin murdi, kaptis la gufon kaj kaŝis ĝin sub sia jako. Pluirante, li multloke trovis gardistojn, sed ĉiuj estis en profunda dormo, ĉar pro la gufa pereo neniu povis ilin veki.

Finfine li atingis la sinjoran dormoĉambron, kie en lito ĉe brulanta kandelo dormis la kastelposedanto. Ĉie brilis oro kaj diamantoj. Ankaŭ ĉi-tie la gardistaro tiel intense dormis, ke neniu vekiĝis pro liaj paŝoj. Esplorinte la ĉambron, la junulo pensis, ke li ne povas permesi la rabistoj forrabi la sinjoran oron kaj murdi lin.

Tiam li daŭris iradon. Li atingis la dormoĉambron de la sinjora filino kaj ekvidis dormantan knabinon. Ekvidinte ŝin, li vere konsterniĝis pro ŝia beleco. Li iris al ŝi, kisis ŝiajn lipojn, forprenis diamantringon de ŝia fingro kaj enpoŝigis ĝin. Nun li jam firme konis, kio estas farenda. Li tuj venis al la fenestro, invitante la rabistojn. Dum iliunu post la alia ŝovis sin internen, la junulo ĉiujn dekapigis. Poste li forprenis po unu sprono de ĉiu, elsaltis tra la fenestro, samtempe forlasante la gufon el sub la jako.

– Mi rekompencos pro via kompato, – diris la birdo kaj residiĝis en sian kutiman lokon.

La junulo deziris ir al siaj fratoj, tamen ne povis trovi la vojon tra la arbaro. Tuj aperis la urso kaj portis lin al la noktejo, tamen la fratoj jam ne troviĝis tie. Ne atendante la plejjunulon, ili estis veturintaj for.

Ekveturis la plejjunulo tra la mondo, tamen neniel li povis forgesi la belulinon, sinjoran filinon. Do, li decidis reviziti la palacon kaj ekvidi kiel ŝi vivas. Sed ne scias li kiadirekte iri, kie la knabinon serĉi. Atendinte la nokton, li turnis sin al la luno kaj vokis la gufon.

Ekbruis la arbaro, kaj la gufo jam estas ĉe li.

– Kion vi bezonas, bofaranto? – demandis li.

– Mi deziras reviziti la sinjoran kastelon, kaj ekvidi, kion faras lia filino-belulino.

– Nu, se tia estas via deziro, bonvolu urĝi. La sinjoro intencas fari sian filinon edzino de la palacestro, kiu fieras pri murdado de la rabistoj. Pro tio, ke neniu vidis, ĉiu kredas tion.Nur unusola sinjoridino tion ne kredas, asertante, ke rabistoj estis murditaj per afabla junulo, kiun ŝi vidis en sia sonĝo. Sed la sinjoro malatentas ŝiajn vortojn, kaj intencas jam morgaŭ aranĝi la nuptofeston.

– Montru la vojon! – ekkriis la junulo.

– Bone, – konsentis la birdo, – mi povas montri la vojon, sed estas cent verstoj de ĉi-tie ĝis la sinjora kastelo kaj ĝis kiam ni atingos ĝin, multaj tagoj forkuros. Kaj la nupto estas jam morgaŭ.

Tiam la junulo memoris sian amikon urson kaj vokis ĝin por helpi lin. Kvazaŭ per unu salto ĝi ekstaris antaŭ li.

– Ursĉjo, portu min al la sinjora kastelo. Kaj urĝu por morgaŭ atingi ĝin.

La urso sidigis lin sur sian nukon kaj ekvojaĝis. Ĝi kuris tiel, ke eĉ vento siblis kaj la gufo direktis ĝin flugante antaŭe.

Kiam la kastelo estis atingita, la amuzado jam estis ardega. Ĉetable sidis la fianĉo, proklaminte sin estro de la kastelo kaj savinto de la sinjoro kaj lia filino. Ekvidinte la junulon, la knabino stariĝis kaj kriante ” Jen estas mia vera savinto”, kuregis al la junulo. Ĉiuj estis ege surpriziĝintaj ekvidinte novan savinton, kiam unu savinto jam sidis ĉe la fianĉino.

– Jes, vere mi savis la sinjoron kajlian filinon de murdistoj, – diris la plej juna frato.

– Li mensogas! – ekkriis la falsa fianĉo. – Ĵetu lin for el la palaco.

Tamen la sinjoro gestis permane por ke ĉiuj silentu kaj ekdemandadis:

– Diru, junulo, kiel vi povas pruvi la verecon de siaj vortoj.

– Tre simple, – respondis la junulo. – Vi nur respondu, kial la rabistoj posedis nur po unu spronon.

Ĉiuj silentiĝis, nekonante la respondon. Tiam la junulo elpoŝigis la mankantajn spronojn kaj montris ilin. La sinjoro kaj aliaj gastoj ekvidis, ke ili estis la rabistaj spronoj. Tiam la junulo prenis la oran ringon kun diamanto kaj metis ĝin sur la princina fingro kaj ĝi tute konvenis.

– Kaj kies estas ĉi-tiu ringo? – demandis la junulo.

– Ĉi ringo estas mia, – respondis la reĝidino, kiun vi defingrigis tiunokte, kiam vi defendis la kastelon kontraŭ rabistoj. Mi vidis vin ne en mia sonĝo, sed reale, kaj vi kisis min.

– Jes, – konfirmis li.

La sinjoro senprokraste forpelis la falsulon el la kastelo kaj admonis lin plu ne aperi, kaj la plej juna frato edziĝis al la plej bela filino de la sinjoro. Kiam ili vizitis la gepatrojn de la junulo, ili trovis revenintajn ambaŭ pli aĝajn fratojn. Ili estis mensogintaj, ke la plejjunulo pro sia stulteco estis mortigita de urso aŭ iaj aliaj sovaĝbestoj.

La gepatroj , aŭdinte pri la feliĉo de la plej juna filo, ege ĝojis, kaj liaj fratoj jam hontiĝis nomi lin stultulo, estis pli taŭge por la plejjunulo tiel nomi siajn fratojn, tamen tia penso ne trafis lian kapon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.