La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĴEMAJTAJ FABELOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Ne estu gapulo kaj vi estos riĉulo

Unu grafo havis tri filojn, kiuj vojaĝadis tra la mondo, serĉante mizerulojn por helpi ilin. Foje ili venis al urbo kaj ĉe ĝia pordego ili ekvidis tri virojn tordantajn ŝnurojn. Du el ili estis dece vestitaj kaj la tria estis vera ĉifonulo.

– Dio helpu vin, – diris la grafaj filoj kaj senprokraste demandis la ĉifonulon. – Diru al ni, kial vi estas tiel ĉifoniĝinta? Eble vi drinkaĉas kaj estas mallaboremulo?

– Mi estas nek diboĉulo, nek pigrulo, sed mi malmulte perlaboras kaj mi devas mian edzinon kaj infanojn vivteni, – respondis la ŝnurtordisto.

La fraŭloj interkonsiliĝis kaj donis al li cent ormonerojn. La mizerulo tiel ekĝojis pro la ricevita mono, ke li kuris hejmen, forgesinte eĉ danki la grafajn filojn. Kurante li pensas: „Kiam mi diros al la edzino, ke mi ricevis tiom da mono, ŝi ekdemandos min, el kie kaj pro kio. Ĝis mi rakontos ĉion detale, tio daŭros tre longan tempon. Estos pli taŭge, se mi kaŝos ĉion. Vespere, havante pli da libera tempo, mi ĉion eksplikos.

Alkurinte hejmen, li ligis la monon en ĉifonon kaj ŝovis ĝin en branujon, starantan en provizejo. La brano estis verŝita tien jam antaŭ longe kaj neniu zorgis pri ĝi. Priordiginte ĉion, li rekuris al sia laboro. La edzino konis nenion pri la akirita trezoro.

Dume al la urbo veturis per azenveturilo iaj burleskuloj. Iliaj azenoj estis nutrigataj per brano, do ili ĉie ekserĉis ĝin, interesiĝante, kiu havas ĝin vendeblan.

La edzino, nekonigita pri la ormoneroj, verŝis la branon en ilian sakon, kaj ĝuis kelkajn ricevitajn monerojn.

Vespere la edzo venis hejmen kaj la edzino surtabligis al li freŝan, ĵus bakitan panon. La edzo ekmanĝis kaj demandis:

– Diru, kie vi ricevis ĉi panon.

– Aĉetis ĉe bakisto.

– Kaj el kie vi ricevis monon?

Nun la virino rakontis, ke ŝi vendis al burleskuloj la branon, kiu staris verŝita en ujon jam tre longan tempon kaj estis tute senbezona. Kiam la edzo ekaŭdis pri la okazintaĵo, li preskaŭ svenis kaj ekkriis:

– Ho, kion vi faris! En ĝi estis cento da ormoneroj!

Sed la edzino ankaŭ plialtigis sian voĉon:

– Vi mensogas! KIe vi ricevis centon da ormoneroj? Eble vi nur ŝtelis el iu ajn. Vi parolas bagatelaĵojn nur por min riproĉi.

Sed la mizerulo pli kaj pli ploris, ĉagreniĝante pro la mono. Li estis tute malmanĝema kaj li iris por dormi malsata, pensante: „Kie mi nun trovos la burleskulojn? Kaj se mi eĉ trovos ilin, ili vere ne redonos la monon.

Vekiĝinte matene li iris la sia laboro de ŝnurtordado.Post unu jaro li ekvidis la samajnjunajn sinjorojn, el kiuj li estis ricevinta cent ormonerojn. Hontiĝinta kaj dezirante eviti la rekonon, li surkovris sin per kanaboj, preparitaj por ŝpinado, kaj kaŭriĝinte silentis. Tamen la fraŭloj diris „Helpu al vi, Dio“, alproksimiĝis kaj rekonis lin.

– Karulo, ĉu ne al vi ni donis cent ormonerojn? Laŭ nia opinio, vi estas eĉ pli ĉifoniĝinta ol tiam. Kien vi metis la monon?

La mizerulo surgenuiĝis antaŭ ili, rakontante pri sia malfeliĉo kaj la perdo de la mono. La junsinjoroj ne estis certaj ĉu ili devas kredi lin aŭ ne, sed li daŭre ploris, parolante:

– Mi diras nuran veron pri mia malfeliĉo...

Tiam la filoj de la grafo elpoŝumis la monujon kaj nombris por li ducent arĝentaj moneroj.

– Ni klarigis por si, ke vi neniam havis monon pro netaŭga uzado de ĝi. Nun estu atentema pri ĝia kaŝado. Plej urĝe sciigu vian edzinon pri la ricevo de ducent arĝentmoneroj.

La mizerulo kuris hejmen kaj montris la monon al la edzino. Nur nun ŝi kredis, ke la edzo estis ricevinta donacon ankaŭ pasintjare.

– Ni prenu la arĝentajn monerojn kaj ŝanĝu ilin kontraŭ oraj. Ormoneroj estas malpli spackonsumaj, do estos pli facile kaŝi ilin.

Ili do faris tiel. Ili ŝanĝis la arĝenton kontraŭ oro, kašis ĝin en ĉapelon kaj surkapigis ĝin. Ĝuste tiam ili ekvidis navigantan en la urbon ŝipon kun la kargo de kanabo. Tuj ili kuris en la ŝipon kun la intenco aĉeti la kanabon kaj bone profiti. Tuj post ilia enŝipiĝo subite ekblovis forta ventego, forŝiris kaj ĵetis la ĉapelon en akvon. La mono ŝutiĝis en la maron kaj rapidege sinkis. La kompatinda ŝnurfaristo svenis kaj rekonsciiĝinte, plena da bedaŭro kaj honto iris hejmen. Ambaŭ longe ploris, sed nenio estis farenda.

Sen ia deziro rekomenci la antaŭan laboron, li faris feran trifingran forkegon kaj iris trans la urbo por tiri likenon el la maro. Li timis, ke la junaj sinjoroj venu al la loko, kie li tondadis ŝnurojn kaj ekvidu lin same ĉifoniĝintan.

Dum li laboris, li ekvidis la junsinjorojn tute proksime. Li deziris fuĝi en kampojn, tamen jam estis malfrue. Li kaŭris sin, tamen la grafaj filoj rekonis lin.

– Dio, helpu! Ĉu ne al vi ni donis ducent arĝentmonerojn? Kio okazis,ke vi estas sama malriĉulo, kiel antaŭe? Ĉu vere neniu povas helpi vin?

La mizerulo prirakontis, kiel la mono pereis. Aŭdinte ĉion, la junsinjoroj iris for kaj subite sur la mara bordo ili ekvidis pecegon da plumbo. Ili haltis kaj ekparolis:

– Donu ni al li ĉi pecegon da plumbo. Se li ne bonvivis per oro kaj arĝento, eble plumbo estos taŭga al li.

Ili tuj invitis la mizerulon.Kiam li alkuris, ili diris:

– Jen pecego da plumbo por vi. Eble ĝi helpos vivi al vi pli bone, ol oro kaj arĝento.

Li dankis al la junsinjoroj kaj, preninte la plumbon, iris hejmen. Li estis tre kontenta pro la donaco. Survoje li renkontis fiŝiston, aĉetintan novan reton, sed li mankis la retajn peziletojn. Ili interkonsentis, ke la mizerulo donos al la fiŝisto plumbon por fari la peziletojn, kaj tiu donos al li la unuan fiŝgajnon. Konsentite kaj farite. La ampleksega unua gajno konsistis el grandegaj fiŝoj, do vendinte ilin, la mizerulo ege monprofitis. Tiamaniere li bonege ekvivtenis sen oro aŭ arĝento, nur pro la ordinara peco de plumbo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.