|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Iam mortanta patro heredigis sian bienon al la plej aĝa filo, kaj la pli juna ricevis sesdek ormonerojn por ke li klerigu sin kaj povu vivteni. Tamen almenaŭ la patro kovris siajn okulojn, la pliaĝulo forpelis la pli junan sian fraton el la domo dirante:
– Por kio vi bezonas la sesdek monerojn, se vi estas stulta, kiel arbostumpo? Vi malŝparos la monon sencele kaj senprofite. Mi ja konas vian saĝon! Ne senbezone oni nomas vin stultulo. Ekloĝu en la ĉearbara banejo, do vi almenaŭ la arbaron prigardos.
Nenio estas farenda por la junulo, li devis vole-malvole konsenti. Li ekloĝis en la ĉearbara banejo kaj ankaŭ la fratan arbaron ekprigardis.
Iutage, vagante inter arboj, li kaptis leporon. Ligis li ĝin al la ŝnureto kaj kondukas ĝin tra la vilaĝo. Subite li renkontas la plej aĝan fraton.
– Kian beston vi kondukas? – li estas demandata.
– Ho, ĉi-tiu estas tute nekutima besto. Ĝi estas nomata legomĝardenisto. Se vi lasos lin en la legomĝardeno, brasikoj tiel kreskegos,ke eĉ la trunkoj ne sukcesos ilin apogteni.
– Nekredeble! – miris la plejaĝulo kaj iliaj okuloj ekbrilis avide.– Mi eĉ ne konis, ke tiaj bestoj en la arbaro loĝas. Por kio vi tenas ĝin? Vi ja ne posedas legomĝardenon kaj mia brasika kampo estas senprizorga. Donu ĝin al mi.
– Ne! – respondĵetis la plejjunulo. – Senpage mi ne donos, sed se vi deziras, vi povas aĉeti.
Longe ili intertraktis kaj finfine ambaŭflanke konsentis je dudek ormoneroj. La plejaĝulo prenis la leporon kaj kondukinte ĝin en la brasikan ĝardenon lasis ĝin por mastrumadi tie.
Kaj leporo ĉiam estas leporo. Ĉirkaŭrodis li ĉiujn brasikojn kaj saltinte trans la barilon malaperis en la arbaro. Venis la pliaĝulo en la ĝardenon kaj tie nur solaj trunkoj staraĉas. Tre ekkoleris li kaj ekrapidegis al la plijunulo, intencante bati lin fortege.
Dume la plijunulo kaptis vulpon kaj alliginte ĝin al ŝnureto kondukas el la arbaro.
Alkuris la pli aĝa frato kaj krias:
– Kian ĝardeniston vi vendis al mi? Ĉiujn miajn brasikojn li rodmanĝis. Kia damaĝo!
– Kaj ĉu vi nutris lin antaŭ ol malfermi en la ĝardenon?– demandas la malplejaĝulo.
– Nu, ne! – agnoskis la pliaĝulo.
– Do, vi vidas nun. Kaj vi senkaŭze akuzas min. Se vi ne kapablis dece konduti kun tiu besteto, eble vi sukcesos kun ĉi-tiu – kaj montris perfingre la vulpon.
– Kaj kio estas tio? – reinteresiĝis la plejaĝulo.
Tio estas la plej bona kuracisto de kokinoj kaj anserinoj. Se vi lasas lin eĉ por unu nokto kune kun birdoj, ili tuj resaniĝas kaj la kokinoj abunde ekovumadas.
– Ĉu vere? – priruĝiĝis je avideco la pliaĝulo. Donu lin al mi. Miaj kokinoj malbone ovumas, kaj la anseroj estas vere malsanemaj.
– Mi ne povas doni. Eble mi povas nur vendi.
Ili ree longe intertraktadis kaj finfine konsentis pri la kosto de dudek ormoneroj. Ricevinte la monerojn la junulo verŝis ilin en la poŝon kaj fajfante iris en la arbaron.
La plejaĝulo lasis la vulpon en la birdejo kaj matene trovis nur la plumojn anstataŭ la kokinoj. Ekkoleriĝis pri la frato ka forkuris por venĝi lin. Kaj tiu jam aperas el la arbaro kondukanta lupon.
La pliaĝulo ekskoldis lin dirante:
– Vi ree trompis min, stultulo. Mi nutrigis vian birdodoktoron per brasikoj, tamen li buĉis ĉiujn miajn kokinetojn kaj anasetojn, postrestante nur iliajn plumojn. Nu, mi nun prilaboros vian haŭton.
– Kaj ĉu vi donis al li ion trinki? – demandas la plijunulo.
– Ne – respondĵetis la pliaĝulo. – Kiel mi povis scii, ke mi devas trinkigi lin?
– Nu, vidu! Estas via kulpo. Anstataŭ ol kulpigi min aĉetu tiun-ĉi beston kaj pro ĝi vi vere profitos.
– Kaj kia estas ĉi-tiu besto?
– Li estas tre valora besto kaj estas nomata ŝafdoktoro. Almenaŭ li rigardas al ŝafo, tiu subite resaniĝas. Li ankaŭ bonege doktorumas pri bovidj kaj ĉevalidoj...
– Nekredeble! – ĝojfrotas siajn manojn la pliaĝulo.– Mi ege bezonas tian doktoron.
– Do, prenu lin malmultekoste.
Longe ili pritraktadis, sed fine konsentis pri dudek ormoneroj. Kondukinte lin hejmen, tuj ŝovis lin en la stalon malpacience ĝisatendante la matenon.
Kaj la junulo prenis ĉiujn sesdek ormonerojn kaj urĝe foriris en la urbon, kie li estis certa, ke la frato ne sukcesos lin trovi.
"Kiun vi nun nomos stultulo? – murmurisli subnaze. – Vi devis ja plenumi la patran volon.
Matene la pliaĝa frato trovis siajn ŝafetojn kaj bovidetojn forbuĉitajn kaj nenia signo estis postrestinta pri la doktoro. Li estis eskapinta tra la fundamenta truo.
Netrasuferante la koleron li kuris al la banejo por serĉi la plijunulon, tamen eĉ liaj piedsignoj jam estis malaperintaj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.