|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Antaŭ longa tempo ia pastro veturis en urbon kaj haltis en vilaĝo por nutri la ĉevalojn. Dum la koĉero ĉion priordigadis, la pastro iris en la domon, starantan ĉevoje. Vidas li, ke neniu enestas krom eta infaneto kuranta sur la planko.
– Estu adorata Jesuo Kristo,– diras la pastro.
– Dum jarcentoj eternaj! – respondas infaneto, malgranda, kiel fabplanta garbeto.– Bonvolu sidiĝi kaj ripozi.
Sidiĝis la pastro kaj demandas la knabon:
– Laŭ sia aĝo vi aspektas tre prudenta, bubo. Sed diru al mi, kie estas via patro.
– Paĉjo eliris kun la malplimulto por serĉi plimulton.
– Kaj via patrino?
– La patrino manĝitan panon bakas.
– Nu, kaj via fratino? – daŭre demandadas la pastro.
– La fratino en la lignoamaso kvazaŭ vipero siblas.
– Kaj eble vi ankaŭ havas fraton?
– Certe, sed li helbrunan reton trikas.
La pastro balancigas sian kapon kaj neniel povas percepti, kion la infanaj vortoj signifas. Li nur komprenas, ke li estas lertulo neniam antaŭe renkontita.
– Ege prudenta estis via parolo, bubeto, do ekspliku nun, kia estas la senso de via diraĵo, ke via patro serĉas por plimulto kune kun malplimulto.
– Ĉu vere vi ne komprenis, kara pastro? Li ja eliris por semi sekalojn.
– Kaj kian manĝitan panon vis patrino bakas?
– Tre simpla afero: kiam ni ekmankas panon, mia patrino prunteprenas ĝin el la najbaroj. Kiam ni bakas ĝin, ni redonas la ŝuldon, kaj ni ree havas nenion manĝeblan.
– Vi diris, ke via fratino en la lignoamaso kvazaŭ vipero siblas.
– Ŝi teksas sidante en la stablo.
– Kaj kian reton via frato trikas?
– Li konstruas fornon en la banejo.
Eksilentis la pastro mirigita per la infana prudento kaj ree ekparolis;
– Filĉjo, ĉu vi ne povus al mi montri la vojon en la urbon?
– Kial ne, kara pastro? Se vi volas finveturi hodiaŭ, veturu ronde, kaj se vi deziras akiri la celon morgaŭ, veturu rekte.
La pastro ree ne povas percepti, kion la knabo parolas.
– Ĉu vi ne eraras tiel parolante? Ŝajnas tute ne simile, ke veturante rekte mi perdus pli multe da tempo.
– Sed tio estas vero, kara pastro. Veturante rekte vi devos penetradi tra arbustoj kaj malglataĵoj. Via kaleŝo rompiĝos, kaj ĝis kiam ĝi estos mendita, la morgaŭo venos. Kaj la ronda vojo estas multe pli bona kaj vi eblos pli baldaŭe alveturi.
La pastro krucsignis la infaneton, benis lin kaj forveturis pensante: “Tiel malgranda, sed jen kia spritulo. Verŝajne plenkreskinta li ekestos eĉ pli sprita.
La infaneto kreskis kaj atingis sian junecon. Ĉiuj miregis lian saĝon kaj prudenton. Ekaŭdis pri tio sinjoro kaj tre ekkoleriĝis. Kiu povus imagi, ke ordinara vilaĝano estu pli prudenta ol bojaroj!
Unufoje ekvidis la sinjoro, ke la junulo portas tri anserojn kaj barigis lian vojon.
– Aŭskultu, kamparanaĉo, donu al mi tiujn anserojn. Ĉu decas al ordinara homo manĝi ilin?
– Mi povas vendi ilin, sed ne fordoni, – respondis la junulo.
– Tia penso eĉ ne troviĝas en mia kapo,– rikanas la sinjoro. – Se vi ne fordonos libervole, mi forprenos ilin perforte. Hej, servistoj!
Alkuregis la servistoj al la junulo kaj forprenis la anserojn.
– Nu, sinjoro, – li diras, – vi rememoros min trifoje pro tiuj-ĉi anseroj.
– Sentaŭgulaĉo, – ridas la sinjoro. – Vi signifas nenion al mi.
Pasis duonjaro, la junulo ŝminkis sian vizaĝon por ke la sinjoro ne rekonu lin kaj simulante arbohakiston, li iris en la bienon. Renkontinte la sinjoron li diras:
– Mi estas ĉarpentisto kaj mi scipovas ĉiujn lignolaborojn. Mi aŭdis, ke la sinjoro intencas konstrui novan palacon.
– Ho, kiel ĝustatempe vi trafis šalveni, – ĝojas la sinjoro. – Mi vere intencas konstrui. – Kaj kian pagon pro la laboro vi deziros?
– Mi ne povas diri, sinjoro, nevidinte la arbojn. Eble ni veturu por rigardi ilin, kaj poste ni jam findecidos pri la pago.
Veturis ambaŭ en la sinjoran arbaron kaj elkaleŝiĝinte iras kune kun la servistoj inspekti la arbojn. Tuj kiam ili atingis arbodensaĵon, kaptis la junulo la sinjoron je la kolo eltiris el sub la mantelo knuton kaj vipis lin tiom, ke tiu apenaŭ vivteninte rampis al la kaleŝo.
Post la vipado la sinjoro bonege memoris la junulon kaj la anserojn, sed li pensis:
„Vi instruis min unufoje, sed mi certe estos pli singardema estontece.“
Pasis unu jaro kaj la lertulo, aĉetinte belegan ĉevalon, rajdadas sub la sinjoraj fenestroj. Nun li ŝajnigis riĉan komerciston, unuafoje veninta en la landon. Ekvidis la sinjoro nekonatan eksterlandanon kaj lian belegan ĉevalon, kaj tiel ekdeziris ekhavi ĝin, ke pri nenio plu ne povas pensi. Li sendis serviston por demandi, ĉu la eksterlandano ne emas vendi la ĉevalon.
– Kial ne! – respondis la eksterlandano.
Spertinte lian opinion, la sinjoro elkuris por marĉandi pri la kosto.
– Bone, – diras la junulo. – Via servisto provu la ĉevalon kaj ni dume ĉion pritaksos.
Tuj post kiam la servisto forrajdis, la junulo kaptis la sinjoron je la kolo kaj ekvipis lin ĉiuflanke. Kiam la servisto alrajdis, li tuj enseliĝis kaj forrajdegis, lasinte la sinjoron plorantan kaj ĝemantan.
– Ĉio-ĉi, kara sinjoro, helpos al vi rememori min la duan fojon.
Nu, la sinjoro tiel bone rememoris lin, ke estis tute maleble forgesi. Li kuŝas enlite por unu, du semajnoj kaj neniel ellitiĝi povas.
Kaj la junulo surmetis longan mantelon, surnazigis okulvitrojn, kaj ŝajnigante doktoron, venis al la palaco. Alvenis kaj diras:
– Eble la sinjoro bezonas doktoron?
– Certe, – respondis servisto, – tamen nia sinjoro timas ĉiujn. Nun tage kaj nokte li estas gardata per kelkaj servistoj.
– Nu, ili ne ĝenos min. Ili gardu, kaj mi sanigos la sinjoron, ne servistojn.
Kiam la sinjoro ekvidis tian prudentan doktoron, li tuj konsentis, ke li eku la sanigadon.
– Por ke la sanigilo bone funkciu, ĝi devas esti akceptata en la banejo kaj poste formetinte ĉiujn vestaĵojn, oni devas varmiĝi tute nuda.
La sinjoro pensis iel, pensis aliel kaj decidis esti sanigata. La gardistoj portis line n la banejon, sed la doktoro, irante malantaŭe, ŝovis braĝeton en la tegmenton de la stalo. Forvestiĝis la sinjoro kaj atendas por la sanigilo, kaj tiatempe iu ekkriis:
– Incendio! Incendio!
La gardistoj elkuris por rigardi, kio okazis. Ekvidinte la brulantan stalon, ĉiuj entreprenis pri ĝia estingado. Dume la junulo kaptis la submantele kaŝitan vipon, kaj tiel vipis la sinjoron, ke tiu postrestis apenaŭ viva. Ĝis kiam la servistoj revenis, eĉ la junulaj piedsignoj jam estis malvarmiĝintaj.
– Nun, kara sinjoro, ĉiuj-ĉi tri rememoroj sufiĉos al vi por via tuta vivo.
Instruita de la lertulo, la sinjoro jam neniam ekdeziradis fremdajn anasojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.