|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Unu bienposedanto dungadis multajn fraŭlojn kaj fraŭlinojn por kamparaj laboroj. La mastro mem kaj lia edzino ĉiudimanĉe veturadis al la preĝejo por observi la Sanktan Meson, preĝi, tamen liaj junaj dungitoj malŝatis tion kaj ĉiam kontraŭgrumbladis, kiam la mastroj invitis ilin veturi al diservo.
– Ve, altrudas ili al ni sian preĝejon, – koleris la fraŭloj. – Estus pli bone, ke ni estu permesataj danci anstataŭ. Tio estus pli utila.
Unu dimanĉon, post kiam la mastroj elveturis en preĝejon, la dungitoj pripensis amuziĝi per dancado. Kunvenis fraŭlinoj kaj fraŭloj, alportis harmonikon kaj ekamuziĝis, eĉ ne pensinte, ke en la preĝejo estas certa tempo de diservo.
– Jen kiom da junularo venas al niaj dancoj! – subiteekkriis unu fraŭlino, rigardinte al la direkto de marĉaro, kie kreskis densaj arbustoj kaj etendiĝadis akvaj aperturoj. – Kaj vere ili estas ornamintaj sin per frakoj kaj ĉapeloj.
Ĉiuj kuris al la fenestroj por spekti la venantajn gastojn kaj ekvidis areton da viroj, paŝantaj al la domo.
– Ho, Jesuo! Ja ili estas dabloj! – ekkriis unu knabineto. – Rigardu, unu el ĉies piedo estas kapra hufo. Nun ni pereos!
La muziko ĉesis, ĉar neniu konis , kio estas farenda.Unu fraŭlo kaptinte rozarion ligis per li la pordon, Unu fraŭlino algluis sanktajn bildetojn al la fenestrojn, kaj en la fajrujo lumigis sanktigitan kandelon.
La frakvestitaj gastoj, provis malfermi la pordon, tamen ekkriinte forprenis siajn manojn kaj ekaerumis ilin, kvazaŭ ili estus dolore bruligitaj. Provis ili iri al la fenestroj, sed tuj ili kovris siajn okulojn permane, kvazaŭ ili estus serioze damaĝitaj. Jelpis kaj muĝis la malbonuloj, tamen eniĝi nek tra la pordo, nek tra la fenestroj ili ne sukcesis. Ili ankaŭ provis grimpi al la fumtubo, esperante eniĝi tra ĝi, tamen ekflarinte la odoron de la sanktigita vaksa kandelo, ili retiriĝis.
– Kial, do, vi ne lasas nin internen, se vi invitis nin al la danca amuziĝo? – kriis ili per altaj kaj malaltaj voĉoj. – Ekaŭdinte dancmuzikon dum diservo, ni komprenis, ke ni ankaŭ estas atendataj.
Sed teruriĝintaj knabinoj kaj knaboj kaŭris en la anguloj, timante respondi aŭ aliri pli proksime al la fenestroj. Ne estas konata, eble kaptos la malbonulo kvazaŭ akcipitro malgrandan kokidon kaj forportos al la marĉaro.
Bruinye kaj kriinte por ioma tempo la malinvitintoj forlasis la bienon kaj retiris al la marĉaro. Tie ili senprokraste malaperis inter la arbustoj kaj akvaj aperturoj.
Kaj la fraŭloj, ankaŭ fraŭlinoj plu ne deziris aranĝi dancajn amuziĝojn dum diservoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.