La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĴEMAJTAJ FABELOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Kiu ŝtelas, tiu ankaŭ mensogas

Iam unu komercisto aĉetis cent funtojn da fero kaj metis ĝin ĉe sia najbaro. Poste li forveturis pro gravaj aferoj kaj forestis tutan monaton. Kiam reveninte li iris al la najbaro por repreni la feron, la najbaro diras:

– Estimatulo, se mi ne estus vidinta per miaj propraj okuloj, mi tute ne kredus tion. Kiam vi postrestis la feron, post paro da tagoj mi iris por esplori la feron kaj mi trovis rimarkeble malpli da ĝi. Sekvontfoje eĉ pli malmulte... Post tio mi ekgardis ĝin kaj ekvidis aperintan el la kaverneto muson. Dum mia spektado ĝi forronĝis la tutan pecon da fero. Post kelkaj tagoj mi trovis nenion restintan.

La komercisto, persistante senduban mensogon, respondis nenion, sed pensis por si persone: „ Nu, atendu, kara! Se vi tiel impertinente mensogas, mi same rekompencos“.

La najbaro havis filon. La komercisto kaptis lin kaj fermis lin en ia kaŝejo. Pasis unu tago, poste alia... La najbaro venis al la komercisto ĝemplendante, ke lia filo malaperis kaj neniaj postsignoj de li estas troveblaj.

Jen tiam la komercisto diras:

– Do, hieraŭ mi vidis, ke paseroj kaptis vian filon kaj ien forportis.

La najbaro ege surpriziĝis:

– Estimatulo, kion vi parolas! Ĉu povas paseroj porti knabon?

– Sed, – respondis la komercisto, – se unu muso kapablis cent funtojn da fero forronĝi, kial paseroj ne povas knabon levi?

Komprenis la najbaro la komercistajn vortojn kaj lian pensadon.

– Iru kun mi, kara najbaro, mi redonos al vi la feron, kaj vi estu bona kaj redonu al mi mian filon.

Do redonis la najbaro feron al la komercisto, kaj tiu al li – la filon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.