La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĴEMAJTAJ FABELOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Laŭ Dia volo – enkorbiĝu

Ĉe unu terposedanto servis fraŭlo, kontraktinta ricevi po unu muŝtinon (litovlingve muštinis – antikva litova mono) perjare. Post tri jaroj de dunglaboro li ricevis tri muŝtinojn. Forirante li diras al la mastro:

– Mi fidele servis al vi. Donu al mi ian korbon por meti la monon en ĝin.

La mastro donis al li grandan korbon kaj la fraŭlo iris en la vastan mondon. Survoje li renkontis maljulan mizerulon, kiu petis almozon. La junulo tuj eltiris unu muŝtinon kaj donis al la almozulo. Poste li renkontis duan almozpetanton kaj baldaŭ trian. Li donis al ili ambaŭ la postrestintajn muŝtinojn.

Irinte iom plu, li renkontis la kvaran almozulon, maljunegan oldulon. Povante respondi nenian almozpeton pro la malplena korbo, la junulo ekkuris for de li. Vidinte la junulon kuri, la oldulo ekkriis:

– Kial vi kuras for de mi? Ne kuru.

– Kion mi devas fari, se mi povas nenion doni al vi, – respondis la junulo.

Tiam la almozulo diras:

– Pro ĉiuj viaj bonfaroj, vi ricevos ĉion laŭ sia volo. Petu min paradizon aŭ riĉojn, Dio ĉion donos al vi.

– Ne mi bezonas nek paradizon, nek riĉojn, – respondis la junulo. Mia nura deziro estas, ke kiam mi prononcos „Laŭ Dia volo –enkorbiĝu“, ĉiuj tuj ekestos en la korbo.

– Bone,– konsentis la oldulo kaj foriris laŭ sia vojo.

La junulo iris plu kaj vespere atingis ian bienon, la mastroj de kiu intencis gasti ie kaj tie tranokti. Li petas tranoktejon, tamen la bienposedantoj diras:

– Ni ne povas akcepti vi, ĉar ni mem vetras al alia bieno por tranoktado. Kvankam en nia bieno loĝas cent homoj, ni povas nenion fari, ĉar ĉiunokteen la bieno aperasmultego da diabloj, kiujn ĉiuj timas. Ĉu vi sola esperas venki ilin?

Ne obeante la admonon, la fraŭlo ne ĉesas peti, ke li estu permesita tranokti tie.

– Faru, kiel vi volas. Tranoktadu, – diris la sinjoro, sidiĝante en la kaleŝon.

La sinjoroj forveturis kaj la junulo restis sola en la tuta bieno. Ĉe la pordo de la plej bela ĉambro li pendigis sian korbon. Li prenis libron, sidiĝis ĉe la tablo kaj legas. Subite enkuris tra la pordo kornhava diablo kaj ekkriis:

– Kiu studas literojn, certe trafos inferon...

La junulo ne hezitis:

– Laŭ Dia volo – enkorbiĝu!..La diablo bam! – kaj jam sidas en la korbo. Tuj alkuris alia diablo kaj lia sorto estis la sama. baldaŭ la tuta korbo estis plena da diabloj. Tiam la junulo ekbatis ilin, demandante:

– Kial vi en la bieno kuraĉas? Kial vi homan vivon maltrankviligas?

La enkorbigitaj diabloj ekkriis:

– Ĉi tie en la bieno estas kadavro de malbenita pekulo, kiu dum sia vivo tre molestis homojn. Ĝi apartenas al ni. Donu ĝin al ni kaj ni tuj forlasos la bienon.

La junulo konsentis, ke la diabloj prenu ilian apartenaĵon kaj liberigis ilin el la korbo. Tiuj skribis sur marmora tablo per fingroj: „Ni promesas neniam plu viziti ĉi-bienon kaj nokte ne perturbi la trankvilon“. Eĉ la estro de la diabloj Lucifero tion subskribis. Tiam kun granda bruo ĉiuj elkuregis el la bieno, preninte sian apartenaĵon, kaj la junulo enlitiĝis kaj kviete dormis ĝis la mateno.

Matene revenantaj sinjoroj opiniis, ke ili ne trovos la junulon vivan kaj tre miris ekvidinte lin dormantan. Poste ili ekvidis la skribaĵon de la diabloj sur la marmora tablo kun la subskribo de la ĉefa diablo Lucifero Ili demandas:

– Bonvolu diri, karulo, kiel ni povas rekompenci vin por la venko de diabloj kaj la trankvilo en la bieno?

– Nenion plu mi deziras krom zorgi pri mi en la bieno ĝis mia morto, post kio enterigu min dece, kaj la korbon metu en la ĉerkon.

Lia volo estis plenumita.

Kiam li mortis, iris li al la pordego dela paradizo kaj tie Sankta Petro eĉ paroli kun li ne deziras.

– Ja tiam antaŭ longe paradizo estis al vi ofertita, do kial vi tiam ne konsentis? Kaj nun mi vin ne enlasos.

Nenio estas farenda, do la junulo iris al la infero. Apenaŭ la diabloj ekvidis lin venantan, ĉiuj ektimegis, ĉar konis ke la loko en la korbo estas malvasta, kaj malgraŭ tio ili devos rampi en ĝin. Ili tuj fermis la pordon de la infero por ke li ne eniru. La junulo atendis iom kaj iras ree al Sankta Petro.

– Ĉu vi enlasos min bonintence? – li demandas.

– Mi ne lasos, – diras Sankta Petro.

– Se tia estas via respondo – „Laŭ Dia volo – enkorbiĝu!“

Kaj li enkorbigis Sanktan Petron. Ekvidis lin Sinjoro Dio kaj diras:

– Kiel vi trafis ĉi tien? Ja mi ordonis al Sankta Petro vin ne enlasi.

– Laŭ via volo li en mia korbo sidas.

Kaj ĵetis lin el la korbo ĉe la Diaj piedoj.

Ridetis Dio, kaj permesis al li en la paradizo resti.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.