|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Vivis iam homo, kies edzino mortis. Li havis maljunan patrinon, sed ŝi jam ne estis taŭga laborulino, do vole-nevole li devis trovi novan edzinon. Alveturis la nova dommastrino kune kun sia patrino. Ekvidinte ankoraŭ unu maljunulinon, ŝi tre ekkoleris kaj ekriproĉis la edzon:
– Tuj pelu ŝin for el la hejmo, por ke eĉ ŝia odoro ĉi tie nepostrestu. Veturigu ŝin en la arbaron. Lupoj tie ŝin disŝiradu.
La edzo pensas iel, pensas aliel, sed vidas ke li ne sukcesos la edzinon kontraŭe pripensigi: sidigis la patrinon en la sledon kaj veturis al la arbaro. Estis terura malvarmo, eĉ lignaj bariloj pro malvarmego krakis. La virineto, maldike vestiĝinta, per dentoj klakas. Kvankam la terposedanto tre kompatis sian patrinon, li sidigis ŝin sub piceo kaj karginte la sledon per hejtlignaĵo, veturis hejmen.
Sidas la maljunulineto sub la piceo kaj veas pro granda malvarmo. Jen ŝi vidas alproksimiĝantan altan belan sinjoreton, vestiĝintan per eleganta peltmantelo, kun la refaldoj per oro ĉirkaŭkudritaj kaj kun diamantoj anstataŭ la butonoj. Venis la sinjoreto al la virineto kaj diras:
– Malvarmas, avineto, malvarmas!
– Malvarmas, sinjoreto, malvarmas! – respondas la virineto per lipoj tremantaj.
La sinjoreto turnis sin kaj foriris. Kaj tiu ĉi sinjoreto estis vintro. Post unu horo li revenis kaj reparolas:
– Malvarmas, avineto, malvarmas!
– Malvarmas, sinjoreto, malvarmas! – pene ĝemas la maljunulineto.
La sinjoreto malaperas, kaj post unu horo li ree estas ĉi tie.
– Malvarmas, avineto, malvarmas!
– Malvarmas, sinjoreto, malvarmas! – respondas la virineto, apenaŭ lipojn movante.
Las sinjoreto deŝultrigis sian peltmantelon, ĵetis ĝin sur la maljunulino, kovrante ŝin de kapo ĝis la piedoj. La virineto tuj varmiĝis kaj ekkantis. Kaj tia gaja ŝi ekestis, ke kanto sekvis kanton kaj ŝi ne povis halti.
Post tri tagoj alveturis la filo por spekti, ĉu lia patrino estas ankoraŭ viva, aŭ mortglaciigita pro malvarmo. Rigardas li kaj vidas – la patrino kantas, kovrita per eleganta peltmantelo kun la butonoj, brilantaj en la sunlumo. Ekĝojis la filo, vidante patrinon vivan kaj tuj veturigis ŝin hejmen. Morgaŭe li vendis la peltmantelon al komercisto kontraŭ kelkmil ormoneroj.
Ekvidis la bofilino, ke maljunulino postrestis viva, nedamaĝita de severa malvarmo. Ŝi eĉ nigriĝis pro kolero kaj envio. Tuj ŝi kuris al la edzo kun nova propono.
– Veturigu al la arbaro ankaŭ mian patrinon. Hodiaŭ. Tuj! Ĉu ŝi ne egalas al la via? Portu la sinjoreto peltmantelon ankaŭ al ŝi.
Ŝi iritis lin ĝis kiam li jungis la ĉevalon al la sledo, sidigis en ĝin la bopatrinon kaj elveturis al la arbaro. Kompreneble, ŝi estis vindita en peltmantelon, feltbotigita, ŝia kapo estis ĉirkaŭtukita kaj sur la manoj ŝi havis dikajn gantojn.
La patrino de la edzino estis lasita sub piceo kaj la homo mem kargis la sledon per brulmaterialoj kaj turnis sin hejmen.
Sidas la virino atendante la alportotan peltmantelon. La malvarmo pli kaj pli pinĉadis ŝian nazon kaj flankojn.
Subite, tute neatendite venas longnaza virineto, mem tremanta pro malvarmo kaj diras:
– – Malvarmas, avineto, malvarmas!
– Tio ne estas via afero. Iru laŭ sia vojo,– respondĵetis la virino.
Ŝi foriris, sed proksimume post unu horo reaperas.
– Malvarmas, avineto, malvarmas!
– Iru for! – tremante ekkriis la sidantino sub la piceo. – Kien la diablo forportis tiun sinjoreton, ke li tiom longe prokrastas la alportadon de la peltmantelo. Mi jam tute malvarmiĝis kaj li forestas. Se vi renkontos la sinjoreton, diru, ke li pli urĝe sin trenu.
Post ankoraŭ unu horo la longnazulino ree estas ĉi tie,
– Malvarmas, avineto, malvarmas!
Sed la maljunulino nur unu vorton tradentumis. La peltmantelo pro malvarmo iĝis pecego de glacio. Kiam la terposedanto kun sia edzino venis por rehejmigi ŝin, esperante ekvidi la elegantan peltmantelon, ne pli malbonan ol la donacitan al la patrino de la edzo, ili ekvidis nur glaciiĝintan neĝdunon kaj nenion plu.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.