La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĴEMAJTAJ FABELOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Mi mem

En la draŝejo de unu terposedanto ekloĝis diabloj. Tie ili mastrumadis, draŝadis grenon kaj ne permesis homojn la draŝejon alproksimiĝi. Nepovante plu suferi la diablajn ŝercojn, la terposedanto prenis tason, metis pecon da plumbo en ĝin kaj irinte al la draŝejo metis ĝin sur la forno por ke la plumbo fandiĝu. Almenaŭ li aliris, tuj alkuris al li diablo kaj demandis:

– He, homo, kion vi faras ĉi-tie?

Tiu respondis:

– Mi preparas okulkuracilon.

La diablo eĉ pli multe interesiĝis:

– Homo, ĉu vi povus ankaŭ miajn okulojn kuraci?

– Kial ne? Kompreneble, mi povas, – respondis la homo,– vi nur devas obei miajn postulojn.

La diablo laŭ la homa ordono alportis du erpilojn kaj du pecojn da ŝnuro. Tiam la homo postulis ke li kuŝu sur la erpiloj kaj firme lin alligis.

– Kial vi alligis min al la erpiloj? – demandas la homon la diablo.

– Tio necesas, – tiu respondis.

– Nu, se vi estas tiel bona kuracisto, diru al mi vian nomon, – ne ĉesas esplorparoli la diablo.

– Mi nomiĝas „Mi Mem“, – respondis la homo kaj preninte la tason kun la fandiĝinta plump, elverŝis ĝin sur la diablajn okulojn. Ekblekinte la diablo kuregis el la draŝejo kaj brukuris en la inferon, alkroĉiĝante per la erpiloj al diversaj objektoj kaj kaŭzante teruran bruegon. Tuj alkuris al li aliaj diabloj kaj ekdemandadis lin:

– He, kiu al vi tion faris?

– Mi mem! Mi mem! – kriegis la diablo, saltante en la infero. Ekaŭdinte, ke tion faris li mem, la diabloj nur mansvingis pro lia stulteco. Ekde tiam eĉ sola diablo ne kuraĝis viziti la draŝejon de la terposedanto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.