|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Estis iam terposedanto kiu ŝatis friponi ĉiujn. Estis nek unu dungito, al kiu li ne estus friponinta salajron. Onidiroj pri la friponulo disiĝis vaste kaj neniu deziris dungiĝi al li kiel laboristo.Tiam venis al li unu fraŭleto, nomita Petro, kaj diras:
– Ĉu vi ne dezirus dungi min por la tuta jaro?
La terposedanto respondis:
– Karulo, mi ĝuste nun serĉas bonan laboriston. Vi nur diru, kian salajron vi deziros.
– Mi deziras nenian salajron, – respondis ls fraŭlo, – nur post la jaro, forlasante la laboron, mi donos fingrofrapon al vian nazon kaj ni estos kvitaj.
La terposedanto pensis, ke unu fingrofrapo ne estas teruraĵo. Ja li mem ofte fingrofrapadis sian nazon.
Nu, la terposedanto ekpremis la dungiton al diversajn laborojn. Dum semajntagoj li devis fari diversajn laborojn kaj dum festotagoj – paŝti animalojn. Dum la unua dimanĉo li forpelis la brutojn kaj vidas, ke unu bovo malpacienciĝas, kuradas ĉiudirekte kaj strebas sin al la grenkampo. La fraŭlo saltis al li, donis al li unu fingrofrapon kaj tiu subite falegis kaj kuŝas morta. Ekvidis tion la mastro kaj lia hararo ekstaris pro timo.
– La samo atendas min, – murmuris li kaj kuregis al la sinjoro por plendi.
– Sinjoro, mi ne scias, kio estas farenda. Mi dungis ian fraŭlon, kiu deziras nenian salajron, nur doni unu fingrofrapon en mian nazon. Sed hodiaŭ mi vidis kiel pro lia fingrofrapo, bovo suprenlevis la gambojn kaj subite mortis. Do, kio nun estas por mi farenda?
– Veninte hejmen, diru, ke vespere li iru gardi mian avenkampon. Ursoj alkutimiĝis ĝin frekventi. Ekvidinte vian fraŭlon, ili tuj lin disŝiros.
La ekĝojinta terposedanto venis hejmen kaj, ameme modifinte sian voĉon, diras:
– Kara Peĉjo, iru ĉi-nokte por gardi la avenkampon. Iaj ĉevalinoj alkutimiĝis frekventi ĝin kaj manĝi la avenojn. Kaptu kaj konduku ilin hejmen.
La fraŭlo tuj kunprenis bridojn kaj iris por gardado. La mastro nur kuntiradas la manojn pro ĝojo: “Honorigita estu, Dio. Ursoj ĝuste disŝiros lin.”
La fraŭlo, atinginte la kampon vidas, ke du ursoj per piedegoj viŝas la avenojn kaj manĝegas la grenojn. Tuj li kaptis ilin je la koloj, bridumis, kondukis ambaŭ hejmen kaj ligis ilin al muelŝtonoj. Li mem iris al la provizĉambro, ekkuŝis ĉe la forno kaj dormas. Ekaŭdis la terposedanto la ronkadon de Petro, do vekinte lin, diras:
– Ha, Petro! Mi ja sendis vin por gardi la avenojn, kaj vi kuŝas!
– Ja mi kondukis hejmen ies du ĉevalinojn, – respondis Petro oscedante.
– Kie vi lokigis ilin?
– Ja mi ligis ilin al muelŝtonoj.
La terposedanto lumigis kandelon kaj iris por sciiĝi. Jen li vidas, ke du ursoj, alligitaj al muelŝtonoj, muĝetas. Li ektimis eĉ pli multe kaj urĝege rekuris al la sinjoro.
– Sinjoro, bonvolu helpi min. La fraŭlo kaptis du ursojn kaj fermis ilin en la provizejon. Kion mi nun faros?
La sinjoro pensis, pensis kaj diras:
– En la kampofino de mia bieno kreskas fortika kverko. Ĝi estas sorĉita kaj neniu kapablas forhaki ĝin. Sendu vian dungiton, por ke ki forhaku la kverkon, dispecigu kaj metu ĝin en amason. Nu, mi vidos, ĉu li sukcesos tion fari.
La sinjoro konis, ke en la kverko loĝis diablo kaj neniu estis permesita proksimiĝi al ĝi. Li pensis, ke la fraŭlo, venkinte la ursojn, certe ne konkeros la diablaĉon.
Hejme la mastro diras:
– Iru, Peĉjo, kaj forhaku tiun kverketon de la bieno. Vi devas prepari plenan veturilon da brulligno ĝis la mateno. Iru ĉi-vespere kaj ĉion priordigu.
Prenis la fraŭlo hakilon kaj iris al la kverko. Hak, hak – kaj la kverko kuŝas surgrundigita. Ek– atakis lin la diablaĉo, intencante forpeli lin de sia loĝejo. Sed la fraŭlo kaptis lin je la kornoj, kondukis lin al la provizejo kaj ligis al la muelŝtonoj. Poste li dishakis la kverkon, metis la lignon en amason kaj, veninte hejmen, kuŝis ĉe la forno por dormi. Ekvidis lin la majstro kaj diras:
– Kial vi ne iris, kien sendita?
– Mi estis tien. Mi forhakis la kverkon, preparis la brullignon kaj metis ĝin en amason.
– Kaj ĉu vi ne vidis arbaranon tie?
– Vidis mi ian monstron, kiu deziris malpermesi al mi la kverkon forhaki. Sed mi venigis lin provizejen kaj ligis lin al la muelŝtonojn.
La mastro kuris por esplori kaj, ekvidinte la diableton, apenaŭ mortis pro timo. Tuj li kuris al la sinjoro por konsilo.
– La plej nobla sinjoro! Kio estas farenda? Ja li altiris diablon kaj sen iaj penoj ligis lin al la muelŝtonoj.
La sinjoro longe pensis kaj finfine diris:
– Sendu lin al la urbo, el kiu neniu viva estas reveninta. Tie estas multego da rabistoj, kiuj rabas kaj mortigas ĉiujn vojaĝantojn. Mi enmanigos al li leteron por la estro de la rabistoj kaj tiu certe scios, kio estas farenda.
La mastro portis la leteron de la sinjoro kaj enmanigas ĝin al sia dungito:
– Peĉjo, la sinjoro sendas vin al la urbo, por ke vi portu de unu homo lian ŝuldon. Jen estas la letero por la enŝuldinto. Diru, ĉu vi piediros aŭ ĉevalrajdos.
– Mi nek iros, nek rajdos, sed veturos, – respondis Petro. – Nur bonvolu doni al mi garbon da kanaboj kaj bareleton da peĉo.
La terposedanto tuj portis al li la petatajn aĵojn. Tiam li donis la peĉon kaj kanabon al la diablo, ordoninte , ke li plektu vipon. Poste li jungis ambaŭ ursojn al sledo, sidigis la diablon en la lokon de la veturigisto, kaj li mem, kvazaŭ vera sinjoro sidiĝis malantaŭe kaj forveturis.
Veturinte al la urbo, li ordonis al la diablo klaki la vipon. Kiam li ekklakis, la fenestroj de la domoj ektremis. Kunkuris ĉiuj loĝantoj de la urbo rigardi, kiu estas la veturigisto, pro kies vipklakado eĉ domaj fenestroj tremas. Rigardas ili, ke estas veturinta ia sinjoro, kun du ursoj jungigitaj, kaj en la lokon de veturigisto, diablo sidigita. Ekvidinte tion, ili demandas:
– Kion vi bezonas, la altega sinjoro?
– Jen mi havas dokumenton de sia sinjoro, atestantan, ke vi ŝuldas al li tricent ormonerojn.
La urbanoj ekkriegis:
– Vi ne pravas, ne pravas! Ni nenion ŝuldas al via sinjoro!
Tiam la fraŭlo diras al la diablo:
– Nu, klaku la vipon!
Kiam la diablo ekklakis per vipo, ĉiuj vitroj de la fenestroj dispeciĝis. La timiĝintaj urbanoj kriis:
– Ĉesu, sinjorĉjo, ĉesu! Ni ĉion redonos!
Tuj ili kolektis tricent ormonerojn, por ke li veturigu ilin al sia sinjoro.
La fraŭlo prenis la monon kaj veturinte hejmen, donis ilin al sia mastro, dirante:
– Portu ĉi-monon al la sinjoru kaj donu al li. Kaj vi mem iru al la preĝejo por fari konfeson, ĉar jam proksimiĝas la fino de mia dungiĝo. Vi bonege konas nian kontrakton – unu fingrofrapo. Sed mi dubas, ke vi ĝin postvivos.
Aŭdante ĉi-vortojn de Petro, la terposedanto komprenis, ke Dio lin punas pro malvirtoj, do li surgenuiĝis antaŭ la fraŭlo, petegante:
– Karega Peĉjo, prenu mian tutan bienon, nur lasu min vivan.
Vidante lian grandan malfieriĝon, la fraŭlo akceptis la mastran bienon, kaj vendinte ĝin, rekompencis ĉiujn, kiujn la mastro estis molestinta. Poste li subite malaperis kaj neniu lin plu vidis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.