|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Iam havis reĝo maljunan ĉevalon, maljunan katinon, maljunan hundon, maljunan viranseron kaj maljunan kokon. Kompreneble, dum ili estis junaj, ĉiuj estis bezonataj, sed kiam ili maljuniĝis, la reĝo tediĝis pri ili kaj li decidis ĉesi ilian nutradon, ĉar nenian utilon pro tio li havis. Do, subite la reĝo forpelis ilin el la kastelo. Iras la forpelitaj animaloj tra arbaro kaj ekvidas domon de lupoj. La lupoj ekvidis la vojaĝantojn kaj interkonsiliĝas:
– Ni regalu ilin bonege, kaj poste ni buĉos ilin.
Sed apenaŭ la venintoj iomete satiĝis, tuj ili ĉiu propravoĉe ekkantis, ekkriegis, ekbojis... Timiĝis la lupoj, por ke ĉasistoj neekaŭdu kaj restinte la gastojn, fuĝis el la dometo.
Noktiĝis kaj ĉiuj animaloj trovis tranoktejojn laŭ siaj kutimoj: la ĉevalo en la antaŭĉambro, la hundo malantaŭ la pordo, la katino en la forna cindrujo, la koko sursaltis la birdostangon kaj la viransero eksidis en ĉambra angulo. Tiel ili ekdormis en siaj elektitaj lokoj.
Kaj la lupoj rekonsciiĝintaj de sia timo komencis interkonsili:
– Unu el ni devas iri por esplori, kio en nia domo okazas.
La plej kuraĝa estis sendita por esplorado. Veninte al la domo, li ĉirkaŭrigardas, tamen nenion vidas en mallumo. Li pripensis fajrigi la fornon, por ke estu pli lume, kaj kliniĝinte ekblovis la cindron, esperante, ke tie estas postrestintaj braĝoj. La katino batis lin per sia piedo kaj apenaŭ ne elŝiris liajn okulojn. La lupo ekkuregis kaj en la antaŭĉambro trafis la ĉevalon, kiu fortege frapis lin per la hufo. Ekis grandega bruo, ĉar la viranaso ekpinĉis liajn flankojn kaj la hundo ekmordis lian voston. La koko, sidanta sur la stango kriegis per tuta sia voĉo. La lupo apenaŭ viva fuĝis al siaj amikoj kaj tiel rakontis:
– Karuloj, ne iru al nia estinta domo, ĉar ĉiuj pereos: ĝi estas okupita de teruregaj rabistoj kaj mi apenaŭ viva postrestis. Ia virino ĉe la forno pikis miajn okulojn, ion kolere grumblante, kaj mian tutan nazon grategis. Aliu ekdraŝis miajn flankojn per draŝilo, kaj ankoraŭ unu, verŝajne kudristo, ektajlis mian felon. Ilia estro dumtempe kriegis, ke ili fordonu min al li...
Ektimiĝis la lupoj kaj decidis neniam plu viziti sian dometon. Kaj la ĉevalo, hundo, katino, viransero kaj koko ekloĝis kaj vivis tie feliĉe ĝis la fino de siaj tagoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.