La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĴEMAJTAJ FABELOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Du fratoj

Antaŭ longe en ia vilaĝo vivis du fratoj. La pliaĝulo, heredinta la patran bienon, vivis tre bone, sed la pli juna, komencinta sian vivon el nenio, malfacile sin tenis. Krome, la pliaĝulo traktis sin tre prudenta kaj li ŝatis trompi aliajn homojn. Ne unu dungito foriris sen salajro, plorante kaj malbenante la tagon, kiam li estis tie ekservinta. La riĉulo, akceptante la dungoton interkonsentadis, ke tiu plenume ĉiujn laborojn sen ia kolero. Se li ekkolerus, li estus forpelita sen ia pago, ricevante nek unu groŝon. Poste li tiel laborŝarĝadis la dungiton, ke tiu neelteninte ekkoleradis kaj devis foriri sen ia pago.

Aŭskultadis la junulo pri la fiagoj de la pliaĝulo kaj decidis aranĝi por li instruon. Li iris al la frato kaj diras:

– Frato, akceptu min kiel dungiton. Mi deziras la ĉiutagan panon perlabori.

– Mi povas akcepti, – ekĝojis la riĉulo, – sed vi ja konas la kondiĉojn: se vi ekkoleros, tuj estos forpelita hejmen.

– Bone, – diras la junulo, – sed se vi ekkoleros, tiam mi elhaŭtigos zonon el via dorso.

Pensis, pensis la riĉulo kaj diras:

– Mi konsentas!

Eklaboris la junulo ĉe sia frato, tre penas, ŝvitas, laboro sekvas laboron, ĉar post la plenumo de unu tasko la riĉulo tuj pripensas alian. Vidas la junulo, ke nenio bona estas antaŭvidebla kaj ke lia frato certe bezonas instruadon.

Iam matene la riĉulo ordonis, ke lia frato veturu plugi kampon.

– Kie estas la plugendo kaj kioma estas ĝia areo? – demandas la junulo.

– Jen rigardu, kie mia hundo Petroselo kuradas, do tie plugu.

Por si mem li pensis: “Dum la tago la hundo ĉirkaŭkuros grandegan kampon kaj vi, frateto, laboros ĝis via lango elbuŝiĝos. Vi jam devus ekkoleri.”

Plugas la junulo la kampon kaj la hundo ĉirkaŭkuradas. Subite, tute neatendite, el la arbaro aperis leporo. La hundo Petroselo, bojante postkuris ĝin komence tra herbejo, poste tra tufaroj kaj arbedoj. La junulo tuj lasis la bovojn sekvi la hundon.

La hundo kuris kaj kuris, kien ĝia hunda menso kondukis, kaj la plugisto ĉiam sekvas ĝin. Kiam proksimiĝis la sunsubiro, la hundo kuris hejmen, kaj tiam la junulo ankaŭ kondukis la bovojn tien. La hundo kuris al la barilo kaj tra la truo rampis en la korton. La pli juna frato, pelis, pelis, la bovojn, sed tiuj ne transiras la barilajn fostojn. Tiam la plugisto buĉis la bovojn kaj hakinte ilin en pecojn, tiris ilin kaj la plugilon tra la truo en la korton. Poste li iris al la riĉulo.

– Kie vi vagadis la tutan tagon? – kriegis tiu. – Vi ja neniom plugis.

– Vi ja diris, ke mi plugu, kie via hundo Petroselo kurados. Kiam ĝi ekkuregis tra kampoj kaj tufaroj, mi direktis la bovojn post li.

– Kie nun estas la bovoj? Ĉu vi ne lacigis ilin?

– La bovoj estas, kie ili devas esti. Kiam la hundo veninte al la korto enrampis tre la barila truo, la bovoj neniel deziris sekvi lin. Do mi dishakis kaj tiris ilin en la korton. Vi mem diris, ke mi plugu, kie la hundo kurados.

La riĉulo kunpremis sian kapon kaj kuris por rigardi. Kion lia frato estis rakotinta, estis senduba vero. Kaj tiu veninte post li, ekstaris apude.

– Eble vi koleras fraĉjo? – li demandas.

– Nenio estas kolerinda, – respondis la frato, kaŝante sian aflikton. – La bovaĵo estas manĝenda kaj ĉio estos en ordo.

“Aha, vi atendu, okazos eĉ pli interesaj aferetoj!”– pensis la junulo, kaŝante rideton sub la lipharoj.

Ree li laboras duone vestiĝinta, pelata de sia frato sen ia ripozo. Pasis monato, la bovaĵo finiĝis kaj la riĉulo sendas la dungiton, ke li buĉu ŝafeton aŭ bovideton.

– Kiun ŝafeton aŭ bovideton mi buĉu? – demandas la junulo.

– Nu, tiun, kiu rigardos al vi. Kiam vi kuiros la viandon, aldonu cepon kaj petroselon.

Iris li en la stalon kaj vidas, ke ĉiuj ŝafetoj rigardas al li. Li rigardis al la bovidoj kaj tiuj kun siaj larĝaj okuloj ankaŭ rigardas al li. Ekkuiris li kaldronon kun la viando, kaptis la hundon Petroselon kaj ankaŭ enkaldronogis ĝin. Post ia tempo venis la riĉulo kaj kunpreminte la kapon, diris:

– Ho, vi maltaŭgulo, kion vi faris? Kial vi buĉis ĉiujn ŝafetojn kaj bovidetojn?

– Mi faris, kiel ordonita. Vi mem diris, ke mi buĉu tiun, kiu rigardos al mi. Ĉu estas mia kulpo, ke ĉiuj rigardis al mi?

– Kaj kie estas mia hundo Petroselo? – ĝemetas la riĉulo, ĉirkaŭrigardante.

– Vi ja ordonis enmeti petroselon en la kaldronon. Mi kaptis kaj enmetis ĝin laŭ via ordono. Eble vi koleras, fraĉjo?

– Kial mi ne koleru? Dum kelkaj monatoj vi disrabis mian tutan bienon kaj mi postrestis sen iaj brutoj. Kiel mi nun devos vivi?

Sed la junulo ne aŭskultis liajn plendojn: li elhaŭtigis zonon el lia dorso kaj fajfante foriris al sia hejmo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.