|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Apud ia riĉa vilaĝano loĝis mizerulo sen iaj ajn posedaĵoj. Kiam li iradis por peti ion de la riĉulo aŭ aliaj najbaroj, ĉiuj mokadis lin kaj nenion donadis. Finfine , nepripensante, kio estas farenda, li iris al la kruco kaj preĝis:
– Sinjoro Dio, donu al mi pli bonan sorton, ĉar mi ne konas, kiel mi estontece sin vivtenos.
Tiel li preĝis la unuan, la duan kaj la trian nokton, sed vane. Finfine la lastan nokton li ekaŭdis la Dian parolon:
– Estu preta, hodiaŭ mi vin vizitos.La ĝojigita mizerulo kuris hejmen kaj ekpretiĝis. Li balais ĉiujn angulojn, priordigis la dominternon , el siaj lastaj provizoj kuiris mizeran matenmanĝon kaj atendas la honoran gaston. Jen li vidas venantan ĉifoniĝintan almozulon.
– Karulo, eble vi povus doni al mi ion por manĝi.
– Ni esperas pri vizito de gasto, – respondis la mizerulo kaj lia edzino. – Ni kuiris ion por la tagmanĝo, do sufiĉos ankaŭ por vi. Eble la Sinjoro zorgos pri tio.
Satiĝinte, la almozulo petis pri grenomezurilo.
– Kie mi povas ĝin ricevi? – respondis la mizerulo. – Mi ne havas.
– Iru do al la riĉulo kaj portu de li. Se li demandos, kial vi bezonas ĝin, diru al li, ke vi monon mezuros.
Ĉio okazis, kiel dirite. Kiam la mizerulo petis pri lamezurilo, la riĉulo tuj demandis, kion tiu intencas mezuri.
– Mi ricevis monon, do mi devas ĝin mezuri, – respondis la mizerulo, kiel la almozulo estis ordoninta.
La riĉulo nur ekridis, tamen donis la mezurilon kaj pensis por si mem: “Kie vi ricevos grenon aŭ monon, eble nur grenŝelaĉojn.
La mizerulo portis la mezurilon hejmen, ekskuis sian sakon kaj tuj plenigis la mezurilon per mono. Poste el alia sako li plenigis alian mezurilon kaj el la tria – trian. Forirante li diris:
– Antaŭ redonante la mezurilon al la riĉulo, ŝovu sub la mezurilringoj kelkajn monerojn, por ke li vidu, kial vi bezonis la mezurilon. Kaj se li demandos, rakontu ĉion.
Li do faris, kiel dirite. Li portis la mezurilon kun kelkaj moneroj sub la ringoj. La riĉulo ekvidis, ke la mizerulo vere mezuris monon kaj tuj iĝis tre afabla al la mizerulo. Li regalis lin per bongustaj manĝaĵoj kaj bonkvalita vino. Dum regalado li esplordemandis lin:
– Diru, mia bona najbaraĉjo, kie vi ricevis tiom da mono.
La mizerulo ĉion rakontis:
– Vi konas, ke mi estis ege povriĝinta kaj mi nenion havis. Mi iris al la kruco kaj tri noktojn preĝis al Sinjoro Dio, ke li min helpu. Dio ekaŭdis miajn preĝojn, venis al mi, portinte al mi grandajn riĉojn.
La riĉulo ekrevis pri la mono kaj urĝe iris al la kruco. Li preĝas unu tagon, sekvan tagon... La trian nokton li ekaŭdis:
– Pretiĝu, mi venos al vi.
Kuris la riĉulo hejmen kaj urĝe ekordigis ĉion. Li ĉion purigis kaj la vojetojn li kovris per belaj paperoj. Atendante li ekvidis venantan maljunan almozuleton, irantan sur liaj paperoj .
Ekkoleris la riĉulo, kuris al la almozulo kaj ekbatis lin kriegante:
– Ĉu pro vi mi tiel bele vojetojn surkovris? Vi ne estas inda paŝadi sur ĉi paperoj!
La batita almozulo turnis sin kaj foriris. Vane la riĉulo atendis por Dio alveni. Sekvontan nokton li rekuris al la kruco kaj repreĝis por ricevi monon. Dum sia petado li ekaŭdis:
– Pentofaru, avidulo! Vi ja batis ne almozulon, sed Sinjoron Dion mem. Vi batis min per la samaj manoj, kiujn vi nune kun espero levas al mi. Vi ricevos nenion, sed kiam vi venos al via hejmo plena da aroganteco, vi trovos nur cindron.
Turnis la timiĝinta riĉulo en la direkton de sia domo kaj ekvidis ke ĝi estis ĉirkaŭita per flamoj. Pro sia avideco li perdis eĉ tion, kion ĝisnune posedis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.