La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĴEMAJTAJ FABELOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La kato kaj la kokino

Iam geedziĝis kato kaj kokino kaj konstruinte por si dometon ekvivis kune. Elirante por ĉasi, la kato diras al la kokino:

– Lasu neniun en la dometon. Se vi enlasos, vi certe pereos.

Post ioma tempo alvenis vulpino kaj petas:

– Onklineto, onklineto, lasu min interen.

La kokino tuj malfermis la pordon kaj enlasis la vulpinon. Kaj ŝi senprokraste kaptis la kokinon kaj ekkuris. La kokino ektimiĝis kaj ekkriis:

– Kato, kato! Mi estas portata tra altaj montoj, tra verdaj arbaroj. Kie estas vi? Savu min!

La kato estis proksime, do li tuj rapidis por helpi. Li forprenis la kokinon de la vulpino kaj ili venis hejmen. Aliafoje forirante en la arbaron por ĉasi, li ree diras:

– Nu, gardu sin! Ĉi-foje vere nenion enlasu en la dometon.

La kokino promesis, ke ŝi nenion enlasos.

Tamen apenaŭ la kato iris iomete foren, tuj aperis la vulpino kaj petas:

– Onklineto, lasu min en la dometon. Mi absolute ne ĝenos vin, nur iomete gastumos. Onklineto!

Aŭskultis, aŭskultis la kokino la dolĉajn vortojn de la vulpino kaj ree malfermis la pordon. La vulpino – kapt la kokinon kaj ekkuregis al la arbaro. La kokino ekklukis el ĉiuj siaj fortoj, vokante la katon por savi ŝin. Bonokaze li troviĝis proksime kaj alkurinte eltiris ŝin el la vulpinaj ungegoj. Kondukante ŝin hejmen, li riproĉas:

– Kial vi ne obeis min? Se vi ankoraŭfoje enlasos la vulpinon, mi plu ne savos vin.

Post kelkaj tagoj li refoje iras por ĉasi, deviginte la kokinon ne malfermi la pordon.

Post ioma tempo la vulpino ree ĉeestas.

– Onklineto, – petas ĝi per maldika voĉeto. – Lasu min interen. Mi nur bonŝercis. Ĉifoje mi certe ne ĝenos vin. Mi sankte ĵuras.

Oni bone perceptas kia estas la kokina prudento: ŝi iris al la pordo, malfermis ĝin kaj enlasis la vulpinon. Nenion plu ŝi atendis, kaptis la kokinon kaj portas ŝin malatentante ŝiajn kriojn kaj klukadon pri la kata helpo.

– Kato, kato! Mi estas portata tra altaj montoj, tra verdaj arbaroj. Savu min!

Tamen la kato ne klopodis sin pri savado, nur observis, kien la vulpino forportos ŝin. Vidas li, ke ŝi estas enportita en kavernon. Tiam li venis hejmen, kunportis violonon kaj sabron, revenis al la kaverno kaj ekludis: “La sesa edzino, la sesa edzino kun kvinopo da infanoj…”.

Unu vulpido elŝovis sian kapon por vidi, kiu tiel bele ludas. La kato frap al ĝia kapo per la sabro, kaj daŭras ludi: “La sesa edzino, la sesa edzino kun kvinopo da infanoj…”.

La vulpino aŭdas la muzikon kaj diras al alia ido:

– Kuru kaj vidu, kiu tie ludas. Via frato sendube jam dancas.

Tiu elŝovis sian kapon el la kaverno kaj demandas:

– Kiu ludas ĉi-tie?

La kato ankaŭ tiun frapis per la sabro kaj daŭre ludas.

La vulpino sendas la trian idon:

– Esploru, do, kio tie okazas. Viaj fratoj dancas kaj nin tute ne sciigas.

Tiamaniere ĉiuj vulpidoj unu post la alia iris por vidi la muzikiston kaj neniam revenis. Finfine la vulpino mem elŝovis sian kapon el la kaverno, sed la sama sorto atendis ankaŭ ĝin.

Tiam la kato rampis en la kavernon, trovis la kokinon kaj kondukis ŝin hejmen.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.