|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Iam estis riĉa monaĥejo, kie la monaĥoj vivis senzorge, nenion mankante. Interkonsentinte ili skribis sur la pordego: “Ni vivas sen zorgoj kaj ĉiam tiel vivos.”
Baldaŭ la monaĥejon preterveturis la reĝo, celante ekscii, ĉu sinjoraro ne afliktas homojn, ĉu ĉiuj observas proklamitajn de li leĝojn. Veturante li ekvidis noticon sur la monaĥeja pordego, legis ĝin kaj diris:
– Nu, vi atendu! Tuj mi liveros al vi zorgojn!
Li vokis la monaĥestron kaj demandis lin:
– Ĉu vere vi ne havas zorgojn?
– Ne,– respondis tiu. – Nenia zorgo turmentas min.
– Nun aŭskultu min atente, – ordonis la reĝo. – Mi revenos post tri tagoj, kaj tiam vi devos respondi tri miajn demandojn. Unua – kiom da steloj estas sur la ĉielo, dua – kiom mi valoras kaj tria – pri kio mi pensas, parolante kun vi? Se vi ne respondos ĉi-demandojn, mi elestrigos vin el la monaĥejo.
La reĝo forveturis, kaj la estro revenis en la monaĥejon tre timiĝinta kaj prizorginta. Neniel li sukcesas pripensi, kiel tiaj ruzaj demandoj estas respondotaj.
En la monaĥejo estis unu maljunuleto, iama almozpetanto, nune zorganta pri fornohejtado. Li ekvidis la prizorgintan estron kaj demandas, kio okazis. Tiu rakontis al la maljunuleto ĉion, kio lian koron premis.
– He, etaj zorgoj tiuj estas, – diras la maljunuleto, – mi estas preta respondi ĉiujn demandojn de la reĝo, nur vi devas promesi, ke mi plu ne hejtos fornojn, ĉar mi tre tediĝis pro ĉi-laboro.
La estro konsentas:
– Sed vi ĝuste respondu al la reĝo kaj tiam vi povos loĝi en la monaĥejo sen ia okupo. Ni tre bele zorgos pri vi.
– Bone, – diras la maljunuleto. – Tiuokaze donu al mi viajn pastrajn vestojn, por ke la reĝo ne rekonu min.
Dirite – farite.Ili interŝanĝis vestojn kaj la maljunuleto iris al la pordego por atendi la reĝon. Post tri tagoj tiu brue alveturas per kaleŝo.
– Nu, – demandas li, – do kiom da steloj estas sur la ĉielo?
– Dekdu mil milionoj tricent tri. Se vi ne kredas, la plej honora reĝo, bonvolu rekalkuli ilin.
– Nu, bone, – respondis la reĝo, – kaj nun diru, kiom mi valoras?
– Ne ofendiĝu, la plej honora reganto, ekaŭdinte mian respondon.Vi verŝajne legis en la Sankta Skripto, ke Judaso perfidis la Sinjoron de la ĉielo kaj tero pro tridek arĝentmoneroj. Ĉar Vi estas reganto nur de la tero, Vi valoras nur duonon de tio, nome – dekkvin arĝentmonerojn.
La reĝo aŭskultas, kaj ne scias, kio farendas – ridado ĉu kolerado.
– Vi pravas, oni ne rajtas esti pli valora ol Dio.
Vidinte, ke la akompanantoj de la reĝo kaŝe ridas, la maljunuleto daŭras:
– Mi konsentas ke dekkvin groŝoj por la reĝo ne estas granda sumo, sed la reĝaj sinjoroj estas eĉ pli malmultekostaj, kaj se vi bezonas kamparanojn, vi povas ricevi sesdek da ili por la foli‘ de lili‘.
La akompanantaro tuj ĉesis ridi kaj la reĝo ree demandas:
– Kaj nun diru, pri kio mi pensas.
– La plej honora reĝo, vi opinias, ke nun vi parolas kun la estro de la monaĥejo, sed mi estas nur ordinara fornohejtisto.
– Se la fornohejtisto estas tiel ruza, do kia tiam estas lia estro? Nu, vivu daŭre sen zorgoj, – diris la reĝo kaj forveturis.
Venas la maljunuleto en la monaĥejon kaj ĉi tie la estro estas apenaŭ viva pro timo kaj tremas kvazaŭ tremola folio.
– Timu nenion, – diras la maljunuleto,– ĉio bonfinis, ĉar mi respondis ĉiujn liajn demandojn. Forveturante la reĝo diris, se fornohejtisto estas tia ruza ne indas eĉ komenci la parolon kun lia estro. Vivu li plu sen zorgoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.