La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĴEMAJTAJ FABELOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La tajloro kaj la diabletoj

Ia tajloro, tajlorinte la vestojn por la tuta terposedanta familio, vojaĝis hejmen. La tempo estis ĉevespera kaj la hejmo estis ankoraŭ sufiĉe malproksime. Li devis iri tra granda marĉaro, kie ofte aperadis fantomoj: iam diabloj devojigadis homon, iam vespertoj forprenadis lian ĉapon, iam koboldoj grandajn riĉojn promesadis.

La tajloro esperis dum la taglumo trairi la marĉaron kaj poste atingi sian dometon, kvankam tio okazus jam nokte. Tamen subite leviĝis tia densa nebulo, ke ne estis ebla eĉ unu ĝustan paŝon fari. Vidas la tajloro, ke lia nokta vojaĝo ne sukcesos kaj, sidiĝinte sur terbulo, decidis atendi ĝis la nebulo malleviĝos. En ĉi situo via gambo povas trafi marĉan aperturon, kaj tiam vi certe estos pereinta.

Li sidiĝis kaj eĉ ne eksentis, kiel li jam estis dormanta.

Vekiĝinte li vidas, ke la nebulo estis disiĝinta, steloj brilis en la ĉielo kaj apud li staris du sinjoretoj kun nigraj vestoj kaj verdaj ĉapeloj sur liaj kapoj. Vidinte, ke la tajloro jam estas maldormema, la sinjoretoj alparolis lin:

– Karulo, ĉu vi ne povus labori kelkajn tagojn en nia bieno? La sinjoro bezonas ses surtutojn, ses ĉemizojn kaj ses parojn de pantalonoj. Vi ricevos bonan pagon.

– Kial ne? – konsentis la tajloro. – Ja mi laboras por esti pagata. Ni povas veturi, se vi vere bone pagos.

La sinjoretoj fajfis kaj tuj apude aperis kvarĉevala kaleŝo. Ili ĉiuj enkaleŝiĝis kaj la kaleŝo forflugis kvazaŭ ĝi estus portata per birdaj flugiloj. La tajloro sidas kaj orelojn movetas, nekomprenante, kiel laŭ la marĉa vojeto, kie nur piediranto povas trapaŝi, la kaleŝo veturas sen iaj obstakloj.

Baldaŭ ili atingis la bienon, al kiu la sinjoretoj kondukis la tajloron, konstante parolante pri bona perlaboro. Tuj al li estis portita volvaĵo de nigra ŝtofo,el kiu li estis ordigita tajlori la surtutojn, la pantalonojn kaj la ĉemizojn.

– Ĉu ankaŭ la ĉemizoj estos nigraj? – demandis la tajloro.

– Ankaŭ nigraj, ankaŭ nigraj, – certigis la sinjoretoj.

Saltis la tajloro al la laboro, neellasante el la manoj fadenojn kaj kudrilon. Li senĉese laboregas, urĝas kaj la sinjoretoj ĉirkaŭe turnas sin kaj regalas lin per bongustaj kukoj. Al la tajloro plaĉis la laboro, ankaŭ la mastroj, sed li konstante pensas pri la rekompenco, ĉu ne trompos lin la sinjoretoj.

Baldaŭ pasis la ses tagoj kaj la lasta surtuto estis tajlorita. Tiam la sinjoretoj demandas:

– Kiom vi prenos por la laboro, majstro?

Pensis, pensis la tajloro, skrapis kaj skrapis sian okcipiton, timante preni tro malmulte kaj ankaŭ troaltigi la prezon. Finfine li diras:

– La laboro daŭris plenan semajnon. Eble unu rublo ne estos tro multe?

Kaj por si mem li pensas, ke nur tre riĉa sinjoro povas pagi tian monsumon. Neniam vidita kazo: eĉ bovino kostas nur kvin rublojn.

– Bone! – ekridis la sinjoretoj. – vi bone laboris, do ni malavare rekompencos. Ni donos al vi cent rubloj, por ke vi ne plendu pri la laborliverantoj.

– Por unu semajno!? – ektimis la tajloro. – Ne, ne, mi ne povas tiom da mono preni.

– Jes, jes por unu semajno! – ekkriis la sinjoretoj kaj ambaŭ ridegas ĝis la perdo de siaj fortoj, tintigante la monon en iliaj poŝoj.

Ili verŝis la orajn rublojn en liajn plenmanojn kaj enkaleŝiginte la tajloron, bruveturis al la urbeto.

Elkaleŝiĝis la tajloro en la centro de la urbeto kaj tuj iris en la drinkejon por trinki iom da varmega teo kun glaso da amara brando. Dum la semajno li pleje pri tio sopiris.

Kiam li iris en la drinkejon, eĉ la mastraj okuloj elpufiĝis.

– Majstro, kie vi estis malaperinta? Dum ses jaroj ni ne vidis vin ne nur en la drinkejo, sed ankaŭ en la urbeto. Via dometo jam preskaŭ tute detruiĝis per ventoj blovigata kaj dispecigata.

La tajloro eĉ ekkoleris.

– Kiajn fuŝaĵojn vi rakontaĉas? Mi dum unu semajno tajloris vestojn al sinjoretoj. Pri kiuj ses jaroj vi parolas?

Nur post ia tempo kunvenintaj homoj sukcesis konvinkigi lin, ke li vere ie tajloradis dum ses jaroj.

Nenio estis ŝanĝebla. Pro la sinjoreta mono li bele rekonstruis sian dometon, sed li ĉiam evitis veturi tra marĉoj dumnokte.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.