|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Vivis iam reĝo Morkus , kiu tre malamis almozpetantojn. Li eldonis ordonon, ke neniu liveru tranoktejon al mizeruloj kaj ne donu almozon al ili.
Iam antaŭvespere, kiam la reĝo ne estis hejme, en lian palacon venis maljuna almozulo. Ekvidis li la reĝidinon kaj eketis, ke ŝi donu tranoktejon.
– Kion vi parolas, mizeruleto? – respondis la reĝidino. – Ĉu vi ne konas, ke mia patro tre malamas almozpetantojn?
Sed tiu daŭre petas kaj petas.
– Akceptu min, karulino. Kien mi iros? Jam estas vespero.
La reĝidino kompatis la maljunuleton kaj akceptis lin por tranoktejo. Ŝi kuŝigis lin en sia ĉambro ĉe la forno, por ke neniu ekvidu lin kaj sciigu la reĝon.
Nokte ŝi vekiĝis kaj aŭdas ies interparolon ĉe la forno.
– Sinjoro, kian talenton havos la antaŭhieraŭ naskiĝinta filo de la tajloro? – demandas la almozulo.
– Li estos mallaboremulo, ŝtelisto kaj li estos pendigita, – iu respondas.
– Kaj tiu, kiu ĉi-nokte naskiĝis en la domo de la urbano?
– Tiu ekestos pastro.
– Kaj la filo de almozpetanto, naskiĝinta en kabaneto?
– Tiu heredos la tronon de la reĝo Morkus.
La reĝidino tre surpriziĝis aŭdinte la interparolon, kaj atendas ĝis la mateno, kiam ŝi povos demandi la almozpetanton, kion signifas tiaj vortoj. Tamen, kiam mateniĝis, ŝi vidis, ke ne plu estas la maljunuleto kaj tute ne koneblas, kie li malaperis. Ŝi tuj kuris al sia patro kaj rakontis pri tio, ke ŝi tranoktigis almozulon ĉe la forno. Poste ŝi priparolis la aŭditajn vortojn.
Aŭdinte ĉion, la reĝo tute serioze ektimiĝis. Li tuj ordonis, ke la ĉevaloj estu jungitaj por ke deziris ekscii, ĉu vere estis novnaskiĝintulo por la almozulo. Veturante li renkontis du piedirantajn gevirojn kaj demandis, kien ili iras.
La renkontitoj diris, ke ili revenas el la almozula kabaneto, al kiu ili estis invititaj porti novnaskiton ke li estu baptita. Ili faris tion kaj nun ili iras hejmen.
La reĝo tuj veturis al la almozulo kaj petas ke la bebo estu vendita al li. Nenia eliro estas por la mizerulo, se la reĝo mem tion petas. Li prenis kelkajn ormonerojn kaj fordonis la infanon al la reĝo.Tiu kaptis la infanon, saltis en la kaleŝon kaj rapidegis al sia kastelo. Veturante traarbare, li prenis la bebon, ĵetis lin en arbotruon kaj mem revenis hejmen.
Okazis tiel, ke lin sekvis pastro kaj aŭdis la ploradon de malgranda infano. Li ordonis al la servisto iri kaj ekkoni, kio tie estis. Tiu rigardas – en la truo kuŝas bebo. Li levis kaj portis lin al la pastro, al kiu la infaneto tre plaĉis, do li decidis adopti lin. Ĝuste tiel li faris.
Post kelkaj jaroj tra ĉi-lokoj veturis la reĝo kaj haltis ĉe la pastro por matenmanĝi. Ekvidinte tre belan infaneton, li demandas:
– Karulo, kiel vi akiris ĉi tiun infanon?
La pastro ĉion rakontis al la reĝo kaj tiu komprenis, ke li estas la infano, kiun li estis enĵetinta en la arbotruon. La reĝo ekpetadis, ke la infano estu fordonita al li.
– Donu lin al mi. Ĉu vi ne timas, ke homoj klaĉos, ke li estas via infano.
La pastro ne pripensas, kion alian fari, do li fordonis la infanon, kvankam tre nevolonte. La reĝo ĵetis la infanon en barelon, hermetike fermis ĝin kaj lasis ĝin flosi en la maron.
La barelo longe flosis kaj finfine albordiĝis al la loko, kie staris granda monaĥejo. La monaĥoj tiutage lavadis sin en la maro kaj ekvidis ĝin. La monaĥestro ordonis, ke ĝi estu elakvigita kaj malfermita. Ili vidas ke en ĝin estas enmetita bela infaneto. La infano tre plaĉis al la monaĥestro, do li estis donita rifuĝejon en la monaĥejo.
Pasis kelkaj pluaj jaroj kaj unu tagon la monaĥejon vizitis la reĝo. Li matenmanĝas kun la monaĥejestro kaj ne sukcesas ne admiri la belan fraŭleton, servantan al ili ĉe la tablo. Li demandas la estron:
– Kia estas la nomo de ĉi-junulo?
– Barelulo! – respondas la estro.
– Kiel li ekloĝis ĉe vi?
Tiam la estro rakontis, ke li flosis al la monaĥejo fermita en la barelon, ke li tre plaĉis al ĉiuj monaĥoj, kiuj decidis kreskigi lin. Tiamaniere li jam estas nun tia granda.
La reĝo tuj sidiĝis, skribis leteron kaj doninte lin al la junulo, ordonis, ke li portu kaj donu ĝin al la reĝino. Kaj en la letero estis sciigo, ke la alportinto de la letero tuj estu dekapigita.
Iras la junulo laŭvoje kaj ĝuas sian vojaĝon. Subite li ekvidis, ke al li proksimiĝas maljuna, mizera almozulo. Alirinte al li, demandas:
– Kien vi iras, filo mia?
– Mi portas leteron al la reĝino, – respondis la junulo.
– Montru al mi la leteron.
Eltiris la junulo la leteron el la sino kaj montris al la maljunuleto. Tiu palpis ĝin kaj redonis:
– Portu, – li diras, – kaj nenion timu. Ĉio bonege sukcesos.
Portis la junulo kaj enmanigis la leteron al la reĝino. Ŝi malfermis ĝin, legas kaj tie ŝi estas sciigata, ke la portinto de la letero la saman tagon devas esti edzigita al la filino de la reĝo.
La reĝino faris kiel ordonita. Dum la nuptofestantoj amuziĝadis, la reĝo revenis hejmen. Li vidas , ke ĉe la tablo sidas gefianĉoj – lia filino kaj tiu junulo.
– Kio ĉi tie okazas? – demandas li reĝinon. – Ja mi ordonis mortigi lin.
Sed la reĝino montris al li lian personan leteron, kie estis klare skribita, ke la junulo devas esti tuj edzigita al la filino de la reĝo.
La reĝo vidas, ke li povas nenion fari, do li decidis pripensi insidon.
Eksciinte ke lia bofilo ĉiutage frumatene iras al la preĝejo por preĝi, la reĝo invitis kelkajn almozulojn, ordonis fosi kavon ĉe la pordego de la preĝeja korto kaj ĵeti en ĝin tiun, kiu estos la plej frua vizitanto de la preĝejo. Li devas esti enĵetita kaj surverŝita per grundo malgraŭ asertado, ke li estas reĝo aŭ la bofilo de la reĝo. La junulo estis ordonitairi en la preĝejon laŭeble frue, ĉar tiutage ili devas veturi ien pro gravaj aferoj.
Tamen tiunokte la junulo preterdormis la tempon de la preĝado. Kaj la reĝo ankoraŭ nemateniĝinte kaŝe iris por vidi, ĉu la almozuloj plenigis lian ordonon. La almozuloj ekvidinte la proksimiĝantan reĝon, tuj kaptis lin kaj ĵetis en la kavon. Poste, malgraŭ la kriego kaj minacoj, ili enterigis lin.
Tiel, dezirante malfeliĉon al alia homo, la reĝo mem pereis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.