La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĴEMAJTAJ FABELOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La homo, vendinta tri feliĉojn al la reĝo

Foje iris homo al la reĝo kaj diras:

– La plej nobla reĝo, mi portis al vi tri feliĉojn por vendi. Eble vi aĉetos?

La ekintereresiĝinta reĝo demandis:

– Karulo, kiajn do feliĉojn vi deziras vendi?

– La unua feliĉo estas: ĉion faru saĝe, sed atentu pri la fino.

Tiam la reĝo demandas:

– Kiom vi deziras por ĉi-feliĉo?

– Centon da ormoneroj.

Tuj la reĝo ordonis ke cent moneroj estu kalkulitaj.

– Kaj kia estas la dua feliĉo?

– La dua feliĉo estas jena: ne devojiĝu for de vojo pro vojeto.

– Kaj kiom vi deziras por ĝi?

– Samtiom.

– Konsentite, – respondis la reĝo, – kaj kia estas la tria?

– Ne tranoktadu tie, kie la dommastrino estas juna, kaj la dommastro – maljuna.

– Kaj kiom vi petas por tiu-ĉi?

La homo same petis centon da ormoneroj.

La reĝo pagis kaj la homo foriris. Baldaŭ laŭ la reĝa atentigo ĉie en la palaco aperis signoj „Ĉion faru saĝe, sed atentu pri la fino.“

En la palaco ekzistis homoj, strebantaj al la morto de la reĝo. Ili subaĉetis la raziston, ke li buĉu la reĝon dum razado. Tamen foje, razante la reĝon li ekvidis sur la viŝtuko la noton „Ĉion faru saĝe, sed atentu pri la fino.“Subite la razilo falis el la manoj de la razisto. La reĝo ekvidinte lin paliĝi, demandis:

– Kio okazis al vi? Kion vi ekvidis?

– La plej nobla reĝo, mi intencis buĉi vin, ĉar mi estis subaĉetita de viaj malamikoj. Ekvidinte la noton, mi pensis, kia estos mia fino, se mi tion plenumos. Tial la razilo falis el miaj manoj.

La reĝo, spertinte neniam viditan miraklon, tuj premiigis la raziston kaj punigis siajn malamikojn. Poste li ĉiame pensis pri la feliĉo, kiun li estis aĉetinta.

Post ioma tempo li devis veturi al la parlamento. Vidante, ke servistoj, serĉante la plej mallongan vojon, preterpasis la ĉefvojon kaj veturas laŭ mallarĝa vojeto, li demandis, kial ili faras tiel. La servistoj respondis:

– Ho, la plej nobla reĝo, tiel la distannco estos pli proksima. Ni ĉiam tiel veturas.

– Ne, faru laŭ mia ordono: veturu laŭ la ĉefvojo.

La servistoj obeis.

Kiam ili atingis la veturcelon, ili sciiĝis, ke sur la vojeto ilin atendis rabistoj por ilin murdi. Ili konis, ke la reĝo ĉiam veturas laŭ la vojeto. Tamen, kiam li elektis la ĉefvojon ili sukcesis neniel atenci lin.

Foje li veturis en malproksiman urbon ka li devis tranokti en la palaco, kie la sinjoro estis maljuna kaj la sinjorino estis juna. Sciiĝinte pri tio, li ordonis siajn servistojn trovi alian lokon, kvankam tiuj certigis lin,ke en la tuta urbo ne estas loko pli bona.

– Estu ĝi malbonega, sed nur ne tiu-ĉi, – firme respondis la reĝo kaj trovis alian palacon por tranoktejo. Lia tuta akompanantaro restis en la unua loko.

Nokte rabistoj, serĉante la reĝon, mortigis ĉiujn liajn akompanantojn, restintajn en la unua loko. Kaj la reĝo, tranoktinta en alia palaco postrestis viva kaj sana. La reĝo vidante tian Dian favoron, nomis je anĝelo la homon, vendintan al li la feliĉojn, kiuj trifoje savis lin de la morto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.