|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Iam ĉe iu terposedanto estis hundo, nomata Binzo, kiu estis de ĉiuj ŝatata. Sed la hundo maljuniĝis kaj la mastro pelis lin for. Nenutrigata hundo tre malsatiĝis. Vagante li renkontis lupon.
– Binzo, antaŭ iom da tempo vi estis tre forta. Kio nun okazis al vi?
La hundo kapklinigis kaj komencis eksplikadi:
– Nu, mia mastro forpelis min el la domo kaj plu ne donas manĝaĵon al mi. Kiel do, mi povas esti forta?
Jen la lupo diras al la hundo:
– Se vi deziras, mi faros tiel, ke vi ree estos ŝatata de via mastro.
– Ho ve! Mi tre deziras! – ekĝojis la hundo.
Tiam la lupo ekinstruis la hundon.
– Morgaŭ via mastrino iros por rasti fojnon kaj portos kun si sian malgrandan bubeton. Kiam ŝi sidigos la bubon surteren, mi kaptos lin kaj forkuros. Vi estu proksime en arbustoj kaj ekpersekutu min, mokcelante forpreni la bubon de mi. Kiam mi lin forĵetos, la mastrino ekĝojos kaj vi ree estos feliĉa. Nur diru al mi, kion vi pro tio al mi donos.
La hundo respondis:
– Kiam estos ĉe ni ia festeno, venu kaj mi ŝtelos por vi el kuirejo iom da viando kaj ostoj.
Do tia estis ilia interkonsento. Matene la mastrino, kunportinte sian bubon, foriris fojnon por rasti. Almenaŭ ŝi metis la infanon surteren, tuj aperis la lupo, kaj kaptinte lin ekkuris al la arbaro. La mastrino ekvidinte tion laŭte ekkriis. Kaŭriĝanta ĉearbuste Binzo ekbojis kaj la mastrino instigadis lin:
– Binzo, kuratingu la lupon!
Binzo ĵetis sin post la lupo kaj forprenis la infanon. La mastrino tuj kondukis la hundon hejmen ĝojante pri la forpelo de la lupo.
Post ia tempo la mastrino aranĝis festenon. Alrampis tien ankaŭ la lupo. Ekvidinte la lupon, Binzo salutis lin kaj diras:
Atendu ĝis la vespero.
Kiam la lupo ĝisatendis la vesperon, Binzo ekŝtelportadis viandon kaj ostojn el la kuirejo. La lupo satiĝis per viando kaj ekpetis pri trinkoj. Tiam la hundo diras:
– Iru ni en la domon. Tie ni trovos iom da biero.
La lupo ektimis.
– Kiel mi iros? Iu povas rimarki min.
– Ne timu, neniu vin rimarkos.
La lupo obeis kaj iris al la domo. Tuj Binzo alportis plenan kruĉon da biero. La lupo lektrinkis ĉion.
Aŭdas la lupo, ke homoj kantas, kaj ankaŭ li ekdeziris kanti.
– Ne kantu, – diras Binzo,– ĉar via voĉo ne agordiĝos kun la homaj voĉoj.
Sed la lupo eĉ ne provas obei la hundon. Iomete silentinte li ekhurlis je tuta sia potenco.
Ekaŭdinte la lupan hurladon, homoj ĉie ekserĉis lin kaj trovis enangule kurbiĝintan. Ili ekbatis lin kun la tuta ilia forto. La lupo apenaŭ elkuris el la domo.
– Ĉu mi ne admonis vin, ke vi ne kantu,– riproĉas lin Binzo.
Ege ekkoleris la lupo pri la hundo kaj tute ne aŭskultas, kion tiu diras. Kurante al la arbaro, li diris:
– Morgaŭ venu al la juĝejo kaj kunprenu siajn depoziciantojn.
Binzo, invitinte katon kaj kokon iras al la juĝejo, kie ilin jam atendis lupo kaj apro. Neĝisatendinte la lupo ordonis al la urso supreniri arbon por esplori, ĉu ne videblas la hundo kun siaj depoziciantoj. Suprenirinte la urso ekvidis ilin kaj alkriis la lupon:
– Ho, fraĉjo, venas iaj fortuloj. Unu portas longan ponardon, alia tamburbatas kaj senĉese kriegas: „Ĉu estas iu ĉi-tie?"Kaj la tria ŝtonojn kolektadas.
La lupo tuj alkriis siajn depoziciantojn:
– Ni kaŝu nin, ĉar estos tre malbone!
La lupo eniĝis en branĉamason, la apro – en formikejon, kaj la urso kaŝis sin sur la pinto de piceo. Kiam la hundo kaj liaj amikoj venis al la konsentita loko, la kato tute neatendite ekvidis movetantan voston de la apro, per kiu li forpeladis la formikojn, pikantajn liajn flankojn. La kato opiniis, ke tio estis muso kaj kaptis la apran voston. La ektiminta apro ekkuris kaj la koko ne malpli ektimiĝinta, flugis en piceon. Kriegante:“Donu lin al mi! Donu lin al mi!“
La falinta el la piceo urso ĝuste trafis la lupon. Ambaŭ forkuris en kontraŭajn direktojn. Kaj la hundo Binzo, restinta en la sama loko, gajnis la juĝaferon kontraŭ la lupo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.