La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĴEMAJTAJ FABELOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Kiu estas pli ruza?

Iam iris homo tra arbaro kaj ekvidis sub la arbostumpo tordiĝantan kolubron. Spektinte la homon, la kolubro krias:

– Homo, helpu min. Mi rekompencos.

La homo obeis la kolubron. Li levis la arbostumpon kaj liberigis la kolubron.

– Pro via helpo mi rekompencos jene: mi pikos vin kaj vi sammomente mortos.

– Kion vi diras? – ektimis la homo.– Ĉu estas bono per malbono rekompencata?

– Kompreneble, – asertas la kolubro. – Ni povas iri kaj sciiĝii ĉe aliaj personoj kaj ĉiuj diros la samon.

– Nu, iru ni, – konsentis la homo. – Rekompenci per malbono pro farita bono povas nur stultulo, kaj saĝulo neniam tiel faros.

Iras ili kune kaj renkontas maljunan ĉevalon. La homo diras al li:

– Aŭskultu, vi estas maljuna kaj multon spertinta, do prijuĝu nian aferon. Mi trovis subpremitan kolubron kaj mi liberigis ĝin. Anstataŭ danko li volas piki min por ke mi mortu. Ĉu oni eblas rekompenci per malbono pro ricevita bono.

– Ĉiam bono estas rekompencata per malbono, – respondis la ĉevalo. – Kiam mi estis juna, mi tiradis lignan plugilon, haŭladis erpilon, portadis selon kaj trenis veturilon. Tiam mia mastro traktis min bone kaj nun, kiam mi plu ne kapablas labori, la mastro forpelis min el la hejmo.

La homo ekaŭdinte la ĉevalan parolon, ege malgajiĝis. Jen li vidas alkurantan vulpon. La homo senprokraste ekkriis:

– Vulpeto, savu min el malfeliĉo.

– Kaj kia estas via malfeliĉo?– demandas la vulpo.

La homo tuj ĉion rakontis.

– Bone, – ekridis la vulpo. – Se vi promesas al mi sakon plenan da kokoj, mi savos vin.

– Mi promesas, promesas!

La vulpo aliris al la kolubro kaj diris:

– Iru ni, kaj vi montru la lokon, kie vi estis subpremita. Mi devas ekvidi, antaŭ ol prijuĝi la aferon.

La kolubro tuj revenis al la sama loko, kie li estis antaŭe subpremita.

– Nu, mi nenion vidas. Ekkuŝu, por ke mi ekvidu, kiel ĉio okazis.

La kolubro ekkuŝis, kaj la homo, perceptinte, kio estas farenda, tuj ŝovis la stumpon sur li, kaj kune kun la vulpo foriris, postrestinte la jelpantan kolubron.

– Kaj nun iru kaj alportu al mi sakon plenan da kokoj, – diris la vulpo al la homo.

Tiu venis hejmen, plenigis sakon per hundoj kaj veturigas ilin. Alveturiginte, li diras al la vulpo:

– Vi petis min, ke mi portu la sakon, sed mi transportis ĝin al vi per veturigilo.

La vulpo pro ĝojo ekbatis la grundon pervoste kaj la homo dume elsakigis la hundojn. La vulpo ekkuris kaj la hundoj ekpersekutis ĝin. Konjektis la vulpo, ke ĝi ne eskapos de la hundoj kaj saltis en kavon. La hundoj kuradas ĉirkaŭ la kavo, sed povas nenion fari.

Kaj la vulpo sidas en la kavo, ĉiujn partojn de sia korpo kisadas kaj laŭdas ilin.

– Gambetoj, miaj gambetoj, kiel rapidege vi kuris. Oreletoj, orletoj miaj, bonege vi ĉion aŭdis. Okuletoj, vi ĉion sukcesis ekvidi. Nur vi, vosto, ĉion komplikigis kaj ĝenis la kuradon, dezirante fordoni min al la hundoj. Pro tio mi donos vin al la hundoj por ke ili disŝiru vin.

Kaj ĝi elnŝovis la voston por la hundoj. Kune kun la vosto ili elkavigis la vulpon kaj disŝiris ĝin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.