|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Patro havis tri filojn. Kiam lia maljuneco alproksimiĝis, li decidis disdoni sian bienon al la filoj, tamen li ne povis pripensi, kiel ĉio estus juste disdonota.Unue li opiniis heredigi ĉion al la plejaĝulo, tamen tiuokaze la aliaj du estus molestitaj. Longe li pensis kaj finfine diris:
– Filĉjoj miaj, mi ne elpensas kiel la bieno devas esti distribuota.Do, mi finpensis tiamaniere: Iru en la vastan mondon, laboru por unu jaro, kaj perlaboru po unu fingroringon. Kies ringo estos la plej bela, tiu posedos la bienon.
Nenio estas farenda, se la patro ordonas, ili devas iri. Kaj foriris ĉiuj por serĉi laboron. Irante tra la arbaro, la plej juna frato ekvidis malgrandan vojeton, meandrantan tra arbara densaĵo kaj li ekiris laŭ tiu-ĉi vojeto. Irinte unu mejlon, li ekvidis blankan kolombon, sidantan sur arbobranĉo. Kiam la junulo alproksimiĝis al li, la kolombo demandas lin:
– Kien vi iras, junulo?
– Mi iras por serĉi laboron, sed nur tian, por kiu mi ricevus fingroringon, la plej belan ringon en la tuta mondo,– respondis la junulo.
– Bone,– kapsvingis la kolombo, – iru kun mi. Mi kondukos vin al la loko, kie vi ricevos tian ringon.
La kolombo ekflugis kaj la junulo sekvis ĝin. Tuj li ekestis ĉe malhela kaverno, enirinte kiun, li ekvidis palacon sen ia viva estaĵo. Pluirante en unu ĉambro ĉe la fenestro li trovis kaĝon kun fermita kolubro. La kolubro demandas lin:
– Kiel vi aperis ĉi-tie kaj kion vi serĉas?
– Irante tra la arbaro, mi ekvidis surbranĉe sidantan kolombon, kiu demandis min, kien mi iris. Kiam mi diris, ke mi serĉas laboron, ĝi gvidis min ĉi-tien. Jen kiel ĉio okazis.
Tiam la kolubro respondis:
– Se vi travivos ĉi-tie unu jaron, vi ricevos, kion vi deziras.Kaj la laboro estos jena: unu fojon tage vi ekbruligos la fornon, unu fojon balaos la ĉambregon kaj unu fojon vi lavos min per varma akvo. Kiam vi malsatiĝos, vi iros en tiun ĉambron kaj surtable vi trovos ĉion laŭ sia volo.
Do, la junulo faras ĉion laŭ la kolubraj ordonoj: ekbruligas la fornon, balaas la ĉambregon kaj lavas la kolubron per varma akvo. Post unu jaro li petas la kolubron la laborpagon, la plej belan ringon en la tuta mondo. Tiam la kolubro donis al li ŝlosilojn kaj ordonis malŝlosi unu kofron, plenan da plej mirindaj ringoj. La junulo prenis la plej elegantan ringon, kaj ferminte la kofron, redonis la ŝlosilojn al la kolubro. Tiam la kolubro petis, ke venontjare li ankaŭ revenu kaj servu al ĝi.
– Se mi sukcesos eskapi el mia hejmo, mi certe revenos,– li promesis.
Do, li iris hejmen, portante la ringon. Irante tra la arbaro li ekvidis ĉirkaŭbrulintan fornoringon. Li prenis ĝin, kaj turnante ĝin ĉirkaŭ sia brako pluvojaĝas. Post ia distanco li renkontis revenantajn hejmen fratojn. Ili demandas:
– Hej, frato, kie estas via ringo?
– Jen, ĉu vi ne vidas? Sur mia brako.
Ambaŭ fratoj ekridegis eĉ siajn ventrojn ĉirkaŭbrakuminte.
– Ba, nura stultula parolaĉo.
Veninte hejmen ambaŭ pli aĝaj fratoj surtabligis belajn ringojn, tamen kiam la plejjunulo elpoŝigis la ringon, ricevitan de la lubriko, la tuta ĉambro eklumegis. La patro eĉ parolpovon perdis pro mirego.
– Filĉjo mia plej juna, via ringo estas plej bela, do al vi mi heredigas mian bienon.
Pro kolero malsereniĝis la vizĝoj de ambaŭ fratoj kaj ili ekprotestis:
– Ne, ni ne konsentas. Ja ni duoble laboris kaj ni pli rajtas ol ĉi tiu stultulo. Li sukcesis unufoje sed sekvontfoje li certe malsukcesos. Patro, donu ankoraŭ unu taskon.
Vidas la patro ke ambaŭ pliaĝaj filoj ne pravas, tamen ne dezirante la infanojn interkolerigi, li konsentis.
– Bone, reiru en la vastan mondon kaj post unu jaro portu al mi kaptukon. Kies kaptuko estos la plej bela, al tiu mi heredos la bienon.
Denove eliris ĉiuj fratoj feliĉon serĉi. La plejjunulo senprokraste iris al la lubriko.
– Ĉu estos eble por mi ricevi la plej belan kaptukon por la jara servo? – demandas li lubrikon.
– Certe,– diras ĝi. Laboron vi konas, sed ĉion vi devos fari dufoje dum la tago: dufoje ekbruligi la fornon, dufoje balai la ĉambregon kaj dufoje lavi min. Manĝaĵon vi trovos en la sama ĉambro, same kiel pasintjare.
Tion la junulo faras. Kiam la jaro finiĝis, la kolubro donis al li ŝlosilon kaj diris:
– Malŝlosu la jenan kofron kaj prenu la plej ŝatatan kaptukon. Nur atentu viajn fratojn! Kiam vi renkontos ilin, nenion diru pri via kaptuko, ĉar ili forprenos la kaptukon kaj murdos vin. Tenu la kaptukon inter viaj fingroj kaj ĝi estos nevidebla. Se vi povos, revenu al mi por la tria jaro. Kaj nun – bonvojaĝon.
Eliris la plejjunulo kaj baldaŭ renkontis siajn fratojn ankaŭ hejmen hastantajn. Liaj fratoj tuj demandas:
– Kie estas via kaptuko? Montru!
– Jen! – diris la plejjunulo kaj montris naztukon.
– Ni konas, kia vi estas. Denove vi trompos nin, kiel pasintjare.
Tuj ili traserĉis liajn poŝojn, tamen nenion trovis.
Kiam ili venis hejmen kaj kiam la plejjunulo sternis la kolubran kaptukon, ĉiuj preskaŭ perdis la vidkapablon pro la brilego. La patro havas nenian alian eblecon ol heredigi la bienon al la plejjunulo.
Ambaŭ pliaĝuloj denove ekkverelis kun la patro. Oni ne estas vidinta, ke bieno estu heredigita al stultulo. Li hazarde sukcesis akiri la plej belan kaptukon, kaj li posedas neniajn aliajn kapablojn.
– Bone,– finfine diras la patro, – vi provu ankoraŭfoje, sed tio estos la lasta provo. Iru en la vastan mondon por servi kaj revenu post unu jaro kun la plej bela knabino. Kies estos la plej brava, al tiu mi heredos la bienon.
Ree eliris la fratoj laboron kaj edzinojn por serĉi. Iras ambaŭ pliaĝuloj, ridegante senkontrole: ĉu estas ebla por stultulo trovi belan fraŭlinon! Ĉi-foje ili estos venkintoj kaj la bieno apartenos al ili.
Kaj la plejjunulo iris malgaja al la kolubro kaj diris:
– Mi ne konas, ĉu ĉi-foje vi sukcesos helpi min. Patro ordonis konduki hejmen la plej belan fraŭlinon. Kaj kie mi povos akiri ŝin?
– Ne ĉagreniĝu, – diras la kolubro. – Mi tre ĝojas pro via reveno. Kaj nun aŭskultu, kion vi devos fari. Ĉi-jaro estos por vi pli malfacila ol la pasinta, ĉar ĉion vi devos fari trifoje: trifoje ekbruligi la fornon, trifoje balai la ĉambregon, kaj trifoje lavi min per varma akvo.La lastan tagon tre bone bruligu la fornon, kaj post kiam vi lavos min ĵetu min en la fornon. Kiam vi estos min ĵetinta, kuregu for, ĉar mi ekkriegos petante por helpo, tamen vi ne aŭdacu eĉ malantaŭen rigardi. Se vi ĉion-ĉi plenumos, vi kaj ankaŭ mi ekestos feliĉaj, kaj se ne – ambaŭ ni pereos por ĉiam.
Faras la plejjunulo ĉion, kion la kolubro ordonis kaj pensas pri la lasta tago. Atendinte ĝin, li bone hejtis la fornon, lavis la kolubron kaj ĵetis ĝin en la fornotruon, disradiantan teruran varmegon. Ekaŭdiĝis kriego kaj veado, ektremis la muroj de la domo kaj muraj ŝtonoj ekfalis sur lian kapon. La plejjunulo pensis, ke lia lasta tago alvenis, do falinte en la angulon de la palaco li senkonsciiĝis. Jen li eksentis, ke li estas revivigata kaj li ekvidis belegan knabinon, starantan apud li. Anstataŭ la sombra palaco de la kolubro li ekvidis superban kastelon plenan da mirindaj sinjoroj, servantoj kaj soldatoj.
– Ni dankas vin, nia savinto. Nur vi eblis formeti la malican sorĉon, per kiu potenca sorĉistino transformis min en kolubron kaj mian kastelon en sombran palacon. Nun ni ambaŭ feliĉe vivos ĉi-tie.
– Jes,– konsentas la junulo,– tamen pli antaŭe ni veturos al mia patro, kiu atendas min.
Veturas ili al la patro de la junulo per kaleŝo jungita per ok ĉevaloj, kaj eĉ fajreroj flugas el sub ĝiaj piedoj. Ambaŭ, kvazaŭ reĝoj ili sidas en la kaleŝo, akompanataj de servantoj kaj soldatoj. Venis ili hejmen, kaj la patro kaj liaj fratoj kliniĝis antaŭ ili, tute ne rekonante ilin.
– Ĉu vi konas min? – demandas li.
– Ne, mi ne konas, via moŝto,– flustras timiĝinta patro kaj liaj du pliaĝaj fratoj. – Ni vidas vin por la unua fojo.
– Do mi estas via plej juna filo kaj via frato,– diras li, turninte al ili.– Mi ne bezonas la bienon, havu ĝin. Nur la patro veturu kun mi en mian kastelon, kie mi zorgos pri li ĝismorte.
La patro ĝoje akceptis la filan proponon kaj elveturis per reĝa kaleŝo. Li neniel finis miri pri la edzino de la plejjunulo, kaj ĉiuj admiris lian feliĉon.
La pliaĝaj fratoj ekestis bienposedantoj kaj ili ĵaluze rememoradis la bonkoran plejjunulon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.