La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĴEMAJTAJ FABELOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Abeletoj

Mortanta patro vokis ambaŭ siajn filojn kaj diras:

– Filetoj, mi lasas vin en ĉi mondo, ĉar mi foriras al la bona Dio. La bienon laŭregule mi postlasas al la plejaĝulo, kiu devas dece subteni la pli junan kaj neniam lin malutili. Mi ne scias, kiel vi vivos, sed mi certe konas, ke se vi amos unu la alian kaj obeos ĉi-atentigon, Dio vin helpos, se okazos kontraŭe – malfeliĉoj vin trafos.

Post tiuj vortoj la patro mortis kaj la filoj ekestis orfoj. Dum ili estis needziĝintaj, ĉio bone sukcesis, sed kiam la pliaĝulo venigis hejmen edzinon, la vivo šanĝis. La bofratino malamis la plijunulon kaj konstante incitadis sian edzon kontraŭ li.

– Atentu, li emas la bienon ekposedi. Pelu lin for, ne estu plu liaj piedoj ĉi tie. Kial li manĝu vian panon kaj malsukcesojn al vi deziru. Krome, laborulo li estas mizera.

Tedige ŝi flustris en liajn orelojn, ĝis tiu ne plu sukcesinte toleri tion, enpoŝigis al la frato panpecon kaj forpelis lin en la vastan mondon.

Nenio estas farenda, kiam en la naskiĝloko ekmankis al li ne nur pano ĉiutaga, sed ankaŭ subtegmenta rifuĝejo. Iras li kaj larmoj el liaj okuloj senĉese falas. La fraŭlo estis pacema, kapablis kvereli kun neniu, ju pli kun la pli aĝa frato.

Irante survoje, li atingis grandan arbaron. Subite leviĝis nigraj nuboj, ekfulmis kaj ektondris. La tondro frapadis kvazaŭ furioza virĉevalo per la piedoj, eĉ la tuta arbaro bruegis. Abrupte ĝi frapis arbon, kiu tuj ekbruliĝis.

Rigardis la junulo al la brulanta arbo kaj vidis, ke ĝi estas la loĝejo de abeletoj. Ili timiĝinte ĵetis sin al la fraŭlo, petante helpon. Li tuj forprenis sian lanŝtofan ĉapelon, ĉerpis per ĝi akvon kaj neniigis la flamojn tiel, ke neniu abeleto, neniu mielĉelaro estis damaĝita.

– Ni ne forgesos vin! – promesis la abeletoj, akompaninte lin en lia vojaĝo.

La fraŭlo vojaĝis dum kelkaj plu tagoj kaj atingis la randon de la arbaro. Li ekvidis grandan bienon, ĉirkaŭkreskita de verda ĝardeno, kaj en la ĝardeno tiom da abelujoj, kiom estas fungoj en muskaro post pluvo.

Iris la fraŭlo al bienposedanto por ripozi kaj peti vespermanĝon. Ekvidis li, ke la mastro estas grizharulo kaj lia filino nenie vidita belulino. La junulo estis sidigita ĉe tablo kaj regalita per bongustaj manĝaĵoj. Kiam li satiĝis, li estis demandita pri la kialo kaj la celo de lia vojaĝo.

– Mi iras, kien miaj okuloj montras, kien la piedoj portas, – diris la fraŭlo. – Mia frato pelis min for el la hejmo, doninte al mi nur unu panpeceton el la tuta patra heredaĵo. Mi scias, ke Dio devus helpi min, ĉar mia mortanta patro diris la samon.

La grizhara bienposedanto por ia tempo silentis cerbumante kaj diris:

– Mi maljuniĝis kaj estas malfacile por mi la bienon prizorgi. Mi bezonas bofilon, junan laboreman viron. Ĉu vidis vi, kia belulino estas mia filino?Do! Mi ne emas fordoni ŝin al ia hazardulo, sed nur al virta kaj tre laborema edzo. Ĝis nun multaj provis sian bonŝancon, sed neniu taŭgis por mi. Mi vidas, ke vi estas virta viro, sed ĉu laboremma, nur sola Dio konas. Ĉu vi deziras provi vian bonŝanco?

La filino de la bienposedanto tre plaĉis al la junulo kaj li ĝoje konsentis preni la indikitan laboron. La maljunulo kondukis lin al la garbejo, plene amasigita de flavaj tritikoj kaj diris:

– Ĉu vi vidas la garbejon plenan de greno? Penu ĉi-nokte draŝi ĉion, purigi la grajnojn kaj verŝi ilin en la grajnejojn. Se vi plenumos la laboron, mi donos mian filinon kaj alproprigos la bienon al vi, sed se vi ne sukcesos, bonvolu vojaĝi for. Tio signifos, ke vi ne bonŝancis kaj nenio estos farenda por mi.

– Bone, – diris la junulo, neperceptante kiel tia laboro estas farebla. La mastro lasis lin starantan ĉe la garbejo kaj li mem iris en la domon. Paŝadas la junulo tra la bieno kaj skrapas sian okcipiton, pensante, kio estas farenda.

– Venu, abeletoj, por helpi min, – invitis li.– La tuta tritikaro de la garbejo devas esti draŝota.

Vespere, kiam mallumiĝis,la abeloj ekflugis en la garbejon, kvazaŭ nigraj nuboj de tempesto.Unuj draŝas la grajnojn, aliaj portadas pajlon, kaj ankoraŭ aliaj grajnojn deŝeligas. La suno ankoraŭ ne estis leviĝinta, kiam la tritikoj estis draŝitaj, la grajnoj portitaj al la grajnejojn, la pajlo bonordigita.

La mastro venis kaj pro mirego apenaŭ perdis spirkapablon. Ĝis nun neniu estis sukcesinta fari tiun laboron, kaj la junulo kapablis plenumi ĉion dum unu nokto.

Li fordonis sian belegan filinon kaj alproprigis al la junulo la bienon, kun la vortoj:

– Vidu, kiel pravis via patro: al virtulo Dio ĉiam helpas.

Tiel la junulo, komencinte sian vivon nur kun peceto da pano, ekestis riĉa bienposedanto, kaj lia frato pli kaj pli malriĉiĝis, ĝis kiam li devis vagadi tra la mondo almozpetante por peceto da pano.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.