La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĴEMAJTAJ FABELOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Erinaceto

Ia seninfana virino, petis Dion donaci al ŝi infaneton almenaŭ similan al erinaceto. Dio alvokis al ŝia preĝo kaj donacis al ŝi fileton similan al erinaceto. Pasis dek jaroj, kaj la erinaceto restas ĉiam sama, neniom pligrandiĝis. Unu tagon petas la erinaceto, ke lia patro permesu al li paŝti porkojn. La patro konsentas.

– Paŝtu, karulo, se tia estas via volo.

Pelis li la porkojn en la arbaron kaj paŝtas ilin, eĉ hejmen ilin ne repelas. Dum unu jaro la porka grego ege pligrandiĝis. Liaj gepatroj konante nenion pri tio, pensis, ke la erinaceto pereis en la arbaro kun ĉiuj porkoj. Kaj li estas tre kontenta pri paŝtado ĉar sentas grandan plezuron esti en arbaro.

Unu tagon, iaj sinjoroj, veturante tra la arbaro, perdis la vojon. Jen ili vidas multegon da porkoj, sed la paŝtisto ne videblas. La erinaceto, ekvidinte la sinjorojn, grimpis el sub la junipero kaj diris:

– Mi estas la paŝtisto de ĉi-grego.

La sinjoro ekdemandis lin:

– Karulo, eble vi povus montri al ni la vojon por ke ni el la arbaro forveturu?

– Kial ne? Sed kiel vi rekompencos por tio?

La sinjoro ekridis kaj diras:

– Jen estas mia filino kaj mi fordonos ŝin al vi kiel edzinon.

– Bone,– ĝojkriis la ernaceto. – Tamen vi donu al mi skriban konfirmon.

Ridante sinjoro skribis ĝin kaj donis al la erinaceto.

Aliatage preterveturis alia sinjoro kaj ankaŭ perdis sian vojon enarbare. Neniel li sukcesas el la arbaro elveturi. Vagante li renkontis erinaceton paŝtantan porkojn. Li elkuris el la juniperaro kaj ekkriis:

– Jen estas mi, la paŝtisteto!

– Karulo,– petas la sinjoro, – montru al ni la vojon, kiel el la arbaro elveturi.

– Mi povas montri, – konsentas la erinaceto, – sed por tio edzigu min kun via filino.

Pro sia kelktaga vagado en la arbaro sen manĝo kaj trinko li tuj konsentis kaj promesis fordoni la filinon. Kaj la erinaceto ree petas:

– Konfirmu tion skribe.

La sinjoro senpense skribis la promeson fordoni sian filinon. Tiam la erinaceto montris la vojon kaj la sinjoro tute sukcese elveturis.

Tiam la erinaceto senprokraste pelis la porkaron hejmen. La patro kaj la patrino ege ekĝojis pri la multego da porkoj. La erinaceto petas la patron:

– Paĉjo, morgaŭ selu al mi kokon, ĉar mi volas rajdi por serĉi mian junedzinon.

La patro selis kokon por li. La erinaceto sursidiĝis sur la koko kaj rajdis al la unua sinjoro kaj trovis lin kun multaj gastoj ĉe bankeda tablo. Ekvidinte la erinaceton, ĉiuj sinjoroj ekpiedbatis lin, kriante:

– El kie aperis ĉi tiu erinaco? Kion li bezonas ĉi tie?

Kaj la erinaceto diras:

– Kial vi ne piedbatis min, kiam vi informiĝis pri la vojo?

Kun tiaj vortoj li enmanigis al la sinjoro ties skriban promeson. Tiam la sinjoro, observante sian promeson, fordonis sian filinon, kvarĉevaligitan kaleŝon, sakon da mono kaj eskortis ilin per tiaj vortoj:

– Veturu plej fore de mia kapo!

Veturas la ernaceto kun la sinjora filino kaj demandas ŝin:

– Ĉu vi promesas ami min?

La junedzino silentas.

– Kisu min, – petas la erinaceto, sed la fraŭlino ne kisas. Tiam la erinaceto puŝis ŝin el la kaleŝo kaj sola veturis hejmen. Veninte hejmen li ordonis ke la patro ligu la ĉevalojn en la herbejo ĝis kiam li revenos de alia junedzino.

Matene li rajdis al la alia sinjoro kaj manigis al li la skriban dokumenton. La sinjoro donis al li triĉevaligitan kaleŝon kaj sidiginte sian filinon en ĝin, forlasis ŝin el la bieno.

La erinaco ree demandas la fraŭlinon:

– Ĉu vi amos min?

– Jes, mi amos,– respondis ŝi.

– Nu, tiuokaze kisu min.

Ŝi tuj kisis lin.

Alveturis ili ambaŭ al la gepatroj de la erinaco kaj geedziĝis.

Unufoje la patrino demandas sian bofilinon:

– Kiel vi povas kuŝi kun li. Ja li tuta estas dornokovrita.

– Vespere li forĵetas sian erinacan felon kaj ekestas homo, – diris la bofilino.

Tiam la patrino kaŝatendis ĝis kiam la einaceto ekdormis, kaptis lian felon, kaj ĵetis en la fajron. Matene la erinaceto serĉas sian felon kaj nenie povas trovi ĝin. Li ekdemandis sian edzinon pri tio, sed ŝi neas, ke ŝi konas ion-ajn pri tio.

– Demandu la patrinon, eble ŝi konas.

La patrino konfesis, ke ŝi bruligis la felon en la forno...

– Tre bone, patrin‘, – diras la erinaco, – pro via faro, vi mem tri monatojn devos esti vestiĝinta per mia estinta felo.

Nenio estas farenda por la patrino, ŝi devis vestiĝi per erinaca felo. Finvestinte ĝin tri monatojn, ŝi eĉ ne rimarkis, kiel tiu-ĉi felo malaperis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.