|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Unu terposedanto havis patrinon, kiu loĝis kun sia filo, uzante lian plenan subtenon. La terposedanto deziris liveri al sia patrino pli bonan manĝaĵon kaj pli bonajn vestaĵojn, tamen lia edzino ĝenis por li fari tion.
– Kial vi prizorgas ŝin? Prizorgu siajn infanojn, sed ne tiun-ĉi maljunulinon. Iru ŝi tra la vilaĝo por serĉi panon por manĝado.
Vidas la patrino, ke ne estos pacienco por ŝi sub la fila tegmento, do ŝi ekpetis, ke li elveturigu ŝin ien malproksimen, por ke ŝi ne aŭdu plu la riproĉojn de la bofilino. Sentas la filo, ke tio ne decas, kaj ankaŭ li kompatis la patrinon. Kiel li povas forveturigi ŝin kvazaŭ ian katinon? Ja liaj najbaroj ĉiam ne ĉesos montri lin per fingroj. Tial li hezitis, nesciante, kio estas farenda.
Tiu terposedanto apudarbare havis fojnejon, en kiu diabloj ŝatis aranĝi vesperfestojn. Kiam komencadis aŭtunaj noktoj, ili kuniradis tien, dancadis, bruadis kaj kriegadis per diversaj voĉoj. Ĉiuj vilaĝanoj evitadis la fojnejon.
Unufoje, kiam la mastro forestis, la bofilino enveturigilis la patrinon kaj forveturigis ŝin al la diabla fojnejo.
– Estas ĉi-tie varme kvazaŭ ĉeforne, do loĝu ĉi-tie eĉ centon da jaroj, – diris ŝi al la patrino.
Ekridinte, ŝi veturis hejmen, pensante, ke ŝi por la tuta vivo liberiĝis je la patrino de sia edzo.
Kaj la virino ĉirkaŭiris la fojnejon, krucsignis ĉiujn angulojn, la malgrandan fenestreton kaj ekkuŝis malantaŭ la forno.
Kiam tute mallumiĝis, kunflugis la diabloj el la tuta vasta ĉirkaŭaĵo. Kiam ili provis malfermi la pordon, ili bruligis la fingrojn, kaj kiam ili provis eniri tra la fenestro, ili bruldifektigis siajn barbojn.Vidante, ke ili neniel sukcesos, decidis ili peti bonvole.
– Kotre, Kotre, malfermu la pordon, ni deziras danci.
– Estas nun advento. Dancado estas malpermesata.
– Do almenaŭ redonu al ni niajn kornetojn kaj najletojn. Ni postrestis ilin malantaŭ la forno.
– Mi povus redoni, sed kion vi donos al mi pro tio?
– Kaj kion vi deziras?
– Mi deziras, ke vi min bele vestu. portu al mi la plej elegantajn vestaĵojn.
La diabloj kuris al la infero kaj post ioma tempo reaperis kun la plej belaj vestaĵoj.
– Nun malfermu la pordon kaj donu al ni ĉion petitan.
– Hej, kial vi tiel urĝas?Nun portu al mi ŝtrumpojn.
Kiam la diabloj alportis la ŝtrumpojn, ŝi postulis ŝuojn, poste tukon kaj kolieron. Varmegiĝintaj diabloj kuradis kun elbuŝigitaj langoj, sed la virino ne ĉesis postuli diversajn novajn aĵojn. Fine ŝi petis por la plena korbo da mono. Kiam la plej forta diablo alportinte la monon ekverŝis ilin ĉe la sojlo – ekkriis la koko kaj la diabloj hurlante kaj kriegante brukuris al la infero.
Matene la virino revenis hejmen brilanta per novaj vestaĵoj, portante korbon, plenan da mono. La bofilino ekvidis, ke ŝia malico malsukcesis kaj ŝi ekkoleris eĉ pli multe. „Stulta estas tiu bopatrino, – pensis ŝi por si mem,– kelkaj vestaĵoj kaj saketo da mono.Se al mi okazos tia bonŝanco, mi multe pli da riĉaĵoj petos.
Vespere, per neniu ekvidita, ŝi kaŝe iris al la fojnejo, fermis la pordon kaj ekatendis la gastojn. Tuj post la plena mallumiĝo venis la diabloj. La pordo malfermis kaj ĉiuj are iris internen.
– Nun vi devos danci kun ni, virino, – deklaris ilia estro. – Vi ja konas, ke ni aranĝas vesperfestojn kaj amuziĝas dum aŭtunaj vesperoj.
– Bone, – ŝi konsentis. – Sed antaŭe vestu min per la plej belaj vestaĵoj, surpiedigu min per oraj ŝuetoj, surmetu sur mia kolo sukcenan kolieron, kaj metu ringojn kun diamantoj sur ĉiun mian fingron. Krome, ĉiu el vi portu al mi po grandegan sakon, plenan da ora mono.
La diabloj ekzumis, kvazaŭ krabroj kaj disiĝis ĉiudirekten. Post duonhoro la plej belaj vestaĵoj, la plej multekostaj ringoj kaj aliaj ornamaĵoj laŭ ŝia peto estis metitaj ĉe ŝiaj piedoj. Apud la muroj de la fojnejo ili starigis la sakojn kun la mono.
– Kion plu vi deziras? – demandis la diabloj.
Tamen pro tiomaj riĉaĵoj kaj la feliĉo la virino restis senvoĉa, nekonante kion plu postuli. Vole, nevole ŝi devis danci kun la diabloj.
Matene la mastro, netrovinte sian edzinon, ekserĉis ŝin ĉie. Tute hazarde li iris en la fojnejon kaj trovis sian edzinon apenaŭ spirantan. Ŝi kuŝis sur la amaso de fordraĉaĵo kun sia propra vestaĵo, sen ia ornamaĵo kaj valoraĵoj kaj laŭ la muroj staris grandegaj sakoj plenigitaj de sekaj tremolaj folioj.
Ekde tiam ŝi plu ne sopiris pri iaj trezoroj kaj estis kontenta postrestinte viva. Ŝi eĉ ĉesis pensi pri la elhejmigo de sia bopatrino.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.