|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En unu vilaĝo homo havis filinon, kiu estis tre sagaca. Ekkonis sinjoro pri tio kaj, invitinte la homon, demandas:
– Diru, ĉu vere via filino estas tre prudenta?
– Mi ne scias, sinjorĉjo, – respondis la homo, – tamen ŝi ĉiam trovas solvon en ĉiu plej komplika laboro.
– Aha, – diris la sinjoro, – via filino estas tre ruza, kaj estas dirite, ke en ĉiu aĝo devas kreski la saĝo, do vi ankaŭ estas same ruza. Vi vidas pajlogarbon sur la korto. Prenu kaj defeligu ĝin tute.
Rigardis la homo, balancis sian kapon kaj ne konas, kio estas farenda. Kiel ĝi estu defeligita, se nenia felo estas videbla. Veninte hejmen, li rakontas al sia filino pri la laboro donita de la sinjoro. La filino nur ekridis kaj diras:
– Paĉjo, iru al la sinjoro kaj petu, ke li montru, kie estas la umbiliko de la garbo, ĉar la defeligado de ĉiu besteto komenciĝas de la umbiliko.
Iris la homo al la sinjoro kaj postulas, kion la filino ordonis al li. Vidas la sinjoro, ke la vilaĝano ne estas rikanebla, do li demandas:
– Kiu instruis vin?
– Ja mia filino.
– Nu, se ŝi estas tia ruza, teksu ŝi ĉemizon al mi, – prenis li malgrandan ligaĵeton da linoj kaj donis al la homo.
Portis la homo la ligaĵeton al la filino kaj sciigis ŝin pri la sinjora deziro.
Tiam la filino tiris du vergetojn el la balailo, donis al la patro kaj diras:
– Portu, paĉjo, la vergetojn al la sinjoro, por ke li konstruu el ili ŝpinilon kaj teksilon por teksi tolon el la linoj.
La homo portis la vergetojn al la sinjoro kaj transdonis la filinajn vortojn al li.
– Aha, – surpriziĝis la sinjoro, – verŝajne homoj rakontadis veron pri via filino. Diru al ŝi, ke ŝi venu al mi nenuda kaj ne vestiĝinta, ne piedire, kaj ne rajdante kaj haltu ŝi ne ekstere, kaj ne interne. Se ŝi sukcesos tion fari, mi edziĝos al ŝi, ĉar vere pli ruza knabino ne ekzistas.
Veninte hejmen, la patro rediris la sinjorajn vortojn.
Tiam la filino ĉirkaŭvolvis sin per reto kaj iĝis ne nuda kaj ne vestiĝinta, ĉirkaŭgambigis kapron, por ke ĉiuj vidu, ke ŝi venis ne piedire kaj ne rajdante kaj, veninte al la sinjoro, ŝi haltis sur la sojlo, estante do ne interne kaj ne ekstere.
Vidas la sinjoro, ke ne sukcesos la ruzulinon superi, do li edzinigis ŝin al si. Li konis, ke pli sagacan edzinon li ne trovos.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.