|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Vivis iam virino, kiu havis ununuran filon, kiun ŝi tre dorlotis, nenion domaĝante por li. La infano kreskis granda memamanto kaj avidulo.
Kiam li atingis dekses jarojn, lia patrino subite blindiĝis. Ŝi ne kapablis zorgi pri si mem, nek perlabori la ĉiutagan panon por la filo. Mizero kaj malsato frapis al la pordo de ilia loĝejo, ili ofte mankis panon kaj pri pli bongustaj pecetoj de manĝaĵo estis eĉ ne pensebla. Finfine, kiam ĉio elĉerpiĝis, ili devis iri por almozpeti.
La filo kondukadas sian blindan patrinon tra vilaĝoj kaj malbenas sian sorton. Kial li devas manĝi nur nigran panon kaj esperi pri nenio pli bona; krome estas ĉi patrino ne kapablanta ne nur ion ajn perlabori, sed eĉ sian vojon trovi.
Unufoje ekkoleris la filo, vagante kun la patrino, do li kondukis ŝin al arbaro, forlasis sub granda kverko kaj mem forkuris kvazaŭ leporo al la vilaĝo. Li ĝojis forĵetinte sian blindan patrinon kaj tute ne zorgis pri ŝia destino en la arbaro.
La patrino, forlasita sola sub la kverko, sidiĝis sur la herbaron kaj ekploris. Ŝi ploris, ploris ĝis tediĝinta ŝi ekdormis.
Venis la nokto kaj al la kverko alflugis tri korakoj. Ili ekkrakis kaj komencis interpparoli per homaj voĉoj. La patrino, aŭdinte homajn voĉojn, vekiĝis kaj ekaŭskultis.
– Fratoj, – parolis la unua korako, – mi alflugis el granda urbo, kie loĝas nia reĝo. Granda malfeliĉo trafis la urbon: malaperis la akvo de ĉiuj fontoj kaj la rivero, fluanta meze de la urbo estas absolute seka. Homoj estas tre malĝojaj kaj fuĝas el la urbo, postrestinte siajn hejmojn, kampojn kaj ĝardenojn. Se ili scius, ke la granda ŝtono en la mezo de la urba placo devus esti levita kaj tiam ekŝpruciĝus la fonto de malvarma akvo, kiu plenigus la fluantan tra la urbo riveron. Sed ili ne scias tion kaj neniam ekscios, ĉar mi tute ne emas malkovri la sekreton al ili.
– Fratoj, – reparolis la dua korako, – malfeliĉo eĉ pli granda trafis la familion de la reĝo. La reĝino ekmalsanis kaj la sanigistoj de la tuta reĝlando ne sukcesas diagnozi ŝian malsanon. Ŝi baldaŭ mortos, ĉar neniuj sanigiloj efikas. En la loko, kie staras ŝia lito eklokiĝis venena rano, kies odoro turmentas la reĝinon. Tamen neniu scias pri tio kaj neniu ekscios, ĉar mi ne emas tion elsekretigi.
– Fratoj, – kraketis la tria korako, – se blinduloj konus, ke la roso, falanta de sur ĉi-kverko, havas miraklan forton kaj restarigas videblecon. Sed ili tion ne scias, neniam ekscios kaj mi tion ne diros.
Konversaciinte por ioma plua tempo, la korakoj svingis per la flugiloj, leviĝis kaj flugis for.
Baldaŭ komencis sunleviĝo kaj de sur kverkaj folioj ekfalis rosgutoj, per kiuj la mizerulino humidigis siajn blindajn okulojn. Okazis tio, pri kio estis korakoj parolintaj: la virino ekvidis la levantan sunon, la fortikan kverkon kaj la verdan herbejon sub ĝi. Ŝiaj okuloj revidis la belan mondon.
La virino preĝis kaj dankis Dion pro lia favoro kaj, nenion atendante, iris al la urbo. Tie ŝi petis esti kondukita al la reĝino, por ke ŝi povu kuraci ŝian gravan malsanon. Komence neniu deziris aŭskulti ŝin, dirante:
– Multaj edukitaj viroj vizitadis ŝin, sed iliaj sanigiloj ne helpis. Ĉu vi, ordinara vilaĝanino, estos pli prudenta ol ĉiuj doktoroj?
Tamen, kiam ŝi ne ĉesis aserti, ke ŝi povas sanigi la malsanulinon, la gardistoj transdonis la novaĵon al la reĝo, kiu ordonis lasi ŝin en la reĝinan ĉambron. Ŝi tuj ordonis demunti la plankon kaj eltiri la venenan ranon, mortigantan la reĝinon per sia venena odoro. La reĝino tuj resaniĝis.
La reĝo tre ekĝojis pro tia miraklo kaj deziris doni al ŝi multajn donacojn, tamen la virino diris:
– Atendu, la plej nobla monarko. Tio ne estas ĉio.
Ŝi ordonis, ke gardisto iru al la urba placo kaj rulpuŝu flanken la grandan ŝtonon. Apenaŭ ĝi estis movigita, elŝprucis fonto de klara akvo, kiu baldaŭ plenigis la sekiĝintan riveron. Ĉiuj urbanoj kuris al la akvo. Ekfloris ĝardenoj, ekverdis la kampoj. La reĝlando estis savita.
Tiam la reĝo donis al ŝi multe da ora mono, kun kiu la virino aĉetis domon kaj bele ekloĝis en ĝi.
Ŝia filo, vivante sola, perlaboris neniajn riĉojn kaj vagadis tra vilaĝoj almozpetante. Iel tute hazarde li ekkonis ke lia patrino reaperis kaj estas sana kaj riĉa. Tre miris la durkora filo kaj urĝe iris esplori ĉu estas veraj la homaj onidiroj. Li ĝuste trovis la patrinon loĝantan en bela domo kaj havantan multe da mono. La patrino invitis lin loĝi kune, tamen li ne konsentis.
– Diru al mi, patrino, kiu donis al vi tiujn grandajn riĉojn? – demandadis li kaj liaj okuloj brilis avarece. – Ankaŭ mi deziras akiri riĉojn kaj vivi senzorge.
– Riĉojn, sanon kaj bonan vivon al mi donis tri korakoj. Kiam vi lasis min solan sub la kverko, meznokte ili alflugis kaj diris, kion mi faru por ekesti riĉa.
Aŭdinte tion, la filo rapidege kuris al la arbaro serĉi la kverkon, sub kiu li estis lasinta sian patrinon, neatentante, kion ŝi plu deziris diri al li. Li urĝis por fariĝi riĉa.
Trovinte la kverkon, li sidiĝis sub ĝi kaj atendis ĝis kiam la korakoj alflugos. Meznokte ili aperis sur la pinto de la arbo.
– Fratoj,– ekparolis la unua, – kio okazis, ke tra la urbo denove fluas rivero plena da akvo kaj la granda ŝtono sur la placo estas puŝita flanken. Mi pensis, ke la urbo tuj ekestos dezerto, sed ĝi estas eĉ pli verda ol antaŭe.
– Mi ankaŭ ne povas percepti, kiel la reĝino povis saniĝi, ĉar ŝi estis tute proksime al la morto, – revokis ka dua korako.– Ja neniu sciis pri la venena rano, sidanta sub la planko.
– Ĉu ne estas iu kaŝaŭskultinta kaj ekkoninta ĉiujn sekretojn? – krakis la tria korako.
– Mia patrino kaŝe aŭskultis!– ekkriis la filo de la virino. – Ŝi aŭdis ĉion, kion vi parolis. Forprenu ŝiajn riĉojn kaj donu ilin al mi.
– Hej, kion vi faras? – li kriegis, ĉar la korakoj kvazaŭ nigraj fantomoj malsupreniĝis el la pinto de la arbo kaj bekhakis liajn okulojn. Pro la strebo al riĉoj li perdis la okulojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.