|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Iam vivis malriĉulo, al kiu Dio donacis filon. La infano estas baptenda, tamen neniu deziras esti baptaj gepatroj. Ĉiuj nur mokas lin pro lia malriĉeco. Serĉante baptogepatrojn, li renkontas maljunuleton, kiu demandas:
– Kial vi vagadas tiel ĉagreniĝinta?
– Mi ne sukcesas baptogepatrojn trovi.
– Iru kun mi, – diras la maljunuleto. – Mi baptos vian filon.
La homo ekĝojis kaj kondukis la maljunuleton al sia hejmo, tamen havas nenion por regali lin. La maljunulo diris, ke li serĉu por grajnoj inter murtraboj. La homo serĉis kaj trovis kelkajn sekalajn kaj hordeajn grajnojn, kiujn laŭ la maljunula ordono li muelis. Iĝis granda amaso da faruno, el kiu li bakis panon, bulkojn kaj aliajn bongustaĵojn. Tiam li invitis ĉiujn najbarojn, kiuj tre miris pro la abundeco de ĉio, posedata de la malriĉulo. La infano estis baptita je la nomo Trakimas.
Post la baptofesto la maljunuleto petis, ke la malriĉulo serĉu iom da vakso, el kiu li modlis ĉevaleton al sia baptofilo. Li ordonis starigi ĝin en la grenejon kaj gardi ĝis kiam Trakimas estos plenaĝa. Li ankaŭ ordonis, ke Trakimas estu ekedukata tuj post li sesjariĝos.
Kiam Trakimas plenkreskis kaj edukiĝis, li memorigis sian patron pri la ĉevaleto, modlita al li de la baptopatro. Iris la patro al la grenejo kaj diras:
– Iru kun mi. Trakimas bezonas vin.
Tuj la vaksa ĉevalo ekestis viva, kaj Trakimas mem ekvidis, ke liaj simplaj surhavaĵoj ekiĝis elegantaj vestoj. Ĉe la rimeno ekaperis mirindaj pistoloj. Tiam li dankis sian patron pro ĉiuj liaj bonfaroj kaj rajdis en la vastan mondon. Rajdante la ĉevalo surpiedigis belegan plumon. Trakimas intencis preni ĝin, sed la ĉevalo malpermesis tion fari:
– Ne prenu, Trakimas, la plumon: okazos granda malfeliĉo!
Sed Trakimas ne obeis kaj prenis la plumon.
Baldaŭ ili atingis ian urbon kaj rajdis al la reĝo.Trakimas plaĉis al la reĝo, do li, forpelinte sian malnovan serviston, enoficigis Trakimas kiel estra lakeo.
Vespere Trakimas prenis la plumon kaj metis ĝin sur la tablon. Ĉio ĉirkaŭe eklumiĝis. Kiam la forpelita servisto ekvidis la mirindan plumon, li tuj kuris al la reĝo kaj diris, ke Trakimas promesis doni al li mirindan plumon , sed nun alproprigis ĝin al si mem.
La reĝo vokis Trakimas‘on kaj demandas:
– Kial vi ne donas al mi la mirindan plumon? Se vi ne donos, mi mortpunos vin.
Trakimas tre nedeziras apartiĝi de la plumo, ĉar vere domaĝis ĝin. Nepovante decidi, kion fari, li iras al sia ĉevaleto kaj, ĉirkaŭbrakinte lian kolon, ekploris. La ĉevaleto diras al li:
– Donu la plumon al la reĝo.
Trakimas obeis la ĉevaleton kaj donis la plumon al la reĝo. Tiu tr ekĝojis pri lia faro kaj donis al li abundajn donacojn. Kaj la flatulo servisto eĉ pli multe ekenviis kaj li pripensis pereigi Trakimas‘on. Li kuris al la reĝo kaj diri, ke Trakimas promesis doni al la reĝo birdon.
Ankoraŭfoje la reĝo vokas Trakimas‘on kaj postulas, ke tiuredonu birdon. Kvankam Trakimas malkonfesas, dirante ke li posedas nenian birdon, la reĝo ne kredas lin.
– Se vi ne redonos la birdon, mi mortpunos vin.
Ree iris Trakimas al la ĉevaleto kaj ploras lin ĉirkaŭbrakinte.
– Ja mi admonis vin, ke vi ne prenu tiun plumon, ĉar pro ĝi vi spertos multajn malfeliĉojn, – diras la ĉevaleto. – Sed konu, ke ĉi tie estas nur floretoj, kaj la fruktetoj estos poste. Nun iru al la reĝo kaj petu, ke li permesu al vi rajdi iomete.
Iris trakimas al la reĝo kaj diris, ke li tuj redonos la birdon, sed li volas rajdi kelkajn horojn. La reĝo permesis. Selumis li la ĉevaleton kaj rajdas. Tiu diras:
– Kiam vi alrajdos al la loko, kie vi trovis la plumon, haltu kaj atenteme rigardu.Mi pelos al vi la birdon.
Trakimas faris kiel dirita.Li atendas starante kaj subite vidas alflugantan helan stelon.
– Tio estas la birdo, – diras la ĉevaleto. – Tuj kiam ĝi alteriĝos, kaptu ĝin brave, sen ia timo.
Tiel Trakimas faris.Li kaptis la birdon kaj rajdinte hejmen, donis ĝin al la reĝo, kiu verŝis Trakimas‘on eĉ kun pli valoraj donacoj.
Tamen la flatulo servisto neniel pacienciĝas. Irinte al la reĝo , li ekmensogis, ke Trakimas fanfaronas pri sia povo svati al la reĝo reĝidinon, belegan, kiel tiu birdo.
La reĝo vokis Trakimas‘on kaj ordonis tuj trovi tian reĝidinon.Aŭdinte tion, Trakimas tre ektimiĝis, ĉar tute ne havis ideon, kie estas trovebla junulino egale bela al la birdo. Li reiris al la ĉevaleto, ĉurkaŭbrakis lin kaj ploras.
– Kio nun estas farenda. Nun mi certe pereos.
– Ĉu mi ne diris al vi, ke vi ne prenu la plumon, – diras la ĉevaleto. – Sed ĉi tie estas nur la floroj, kaj la pomojn vi vidos poste. Iru nun al la reĝo kaj petu tri violonojn kaj tri belajn horloĝetojn.
La reĝo denove donis, kion Trakimas petis. Tiam li selumis la ĉevaleton kaj rajdis al la maro.
– Nun violonu, – diris la ĉevaleto, – kaj kiam el la maro elpaŝos bela fraŭlino, donu horloĝeton al ŝi kaj permesu al ŝi foriri. Kiam post ia tempo eliros la dua, donu horloĝeton ankaŭ al ŝi kaj lasu ŝin libera. Tamen, kiam aperos la tria, don alŝi horloĝeton, ĉirkaŭbraku ŝin, saltu sur min kaj rajdu al la reĝa kastelo.
Trakimas faris, kiel dirita. Ekstaris li ĉemare kaj violonas. Baldaŭeliris el la akvo fraŭlino, bela kiel oksikoko. Trakimas donis al ŝi horloĝeton kaj permesis al ŝi iri. Tiam aperis la dua fraŭlino, bela kvazaŭ rozo. Ŝi ankaŭ estis donacita horloĝon kaj permesita iri laŭ sia vojo. Jen subite el la maro leviĝis knabino de neniam vidita beleco. Trakimas donis al ŝi horloĝeton, kaptis kaj ĉirkaŭbrakis ŝin kaj enseliĝis. Li ne rimarkis, kiel la belulino tiris kolieron for de ŝia kolo kaj ĵetis ĝin en la maron.
La reĝo, ekvidinte la belan knabinonekdeziris edziĝi al ŝi. Sed ŝi diras:
– Mi ne edziniĝos ĝis Trakimas alportos mian kolieron.
La reĝo ordonis , ke la koliero estu urĝe alportita, sed Trakimas ne konis, kieltrovi ĝin en la maro. Li iris al la ĉevaleto kaj renove ploras.
– Nenio alia estas farenda, – diras la ĉevaleto, – iru al la reĝo kaj petu ferajn gantojn.
Ricevinte la gantojn li ree rajdis al la maro. Li haltis sur la marbordokaj la ĉevaleto diras:
– Nun ni subakviĝos.Kiam vi ekvidos alnaĝantan fiŝon kun malfermita buŝo, kaptu ĝin je la branko kaj ĝi elkraĉos la kolieron.
Ĉio okazis kiel dirite. Tamen la belulinodaŭre ne konsentas edziniĝi al la reĝo.
– Konduku Trakimas al mi miajn sep ĉevalojn, tiam mi edziniĝos.
La reĝo ordonas alkonduki la sep ĉevalojn, tamen li ne scias, kiel tio estas farenda. Ankoraŭfoje li iras al la ĉevaleto por peti helpon.
– Ĉi tie estas nur floretoj, poste estos pli malbone, – diras la ĉevaleto. – Petu, ke la reĝo donu al vi dekdu bovajn haŭtojn kaj dudek funtojn da vakso. Kiam ni alrajdos al la maro, mi diros, kio estas farenda.
La reĝo donis ĉion kaj Trakimas rajdis al la marbordo. Tie la ĉevaleto ordonis kovri lin per bovaj haŭtoj, unu sur la alia, kaj kunfiksi ilin per vakso. Poste lidiras:
– Nun mi pelos el la maro al vi la sep ĉevalojn de la belulino. Vi kaptu tiun, kiu estos bridita, saltu sur ĝin kaj rajdu al la reĝa kortego. Aliaj ĉevaloj sekvos vin. Rajdante ne atentu min.
Trakimas faris ĝuste tiel. Ekvidinte sep pelatajn ĉevalojn, li kaptis la briditan kaj rapidege rajdis al la kortego. Aliaj ĉevaloj atakis la ĉevaleton: mordis kaj piedfrapadis lin, sed sen ia rezulto, ĉar li estis kovrita per bovaj haŭtoj kaj vakso. Ili, do kuris post la ĉevalo rajdata de Trakimas.
Ekvidis la belulino la alpelitajn ĉevalojn, sed malgraŭ tio ne konsentas edziniĝi al la reĝo.
– Ordonu, – ŝi diras, – ke miaj ĉevaloj mortstamfu Trakimas‘on. Nur tiam mi edziniĝos al vi.
La reĝo ordonis, ke Trakimas tuj iru al la ĉevalstalon por ke la ĉevaloj mortstamfu lin. Trakimas vere ektimiĝis kaj plorante kuris al sia ĉevaleto, kiu diris al li:
– N, vidu. Ĉi tie estas jam ne floretoj, sed veraj pomoj. Sed vi ne timu,iru al la ĉevaloj por ke ili mortstamfu vin. Vi nur petu la reĝon ke li malligu min. Tiam mi alkuros por helpi vin.
Trakimas iris al la reĝo kaj diras:
– Bone, reĝo.Mi iros, por ke sep ĉevaloj mortstamfu min. Nur post ĉio forligu mian ĉevaleton, ke li estu libera.
La reĝo promesis ĉion fari kaj forlasis sep marajn ĉevalojn, kiuj tuj mortstamfisTrakimas‘on. Poste li malligis lian ĉevaleton.
Kiam la ĉevaleto alkuris al sia mastro kaj blovis sian spiron en lian vizaĝon, Trakimas tuj reviviĝis. La reĝo kaj ĉiuj korteganoj ekvidis, ke Trakimas fariĝis pli bela kaj brava ol li estis antaŭe.
La reĝo ekvidinte tion, tre koleriĝis. Enviante la belecon kaj bravecon al Trakimas, li diras:
– Ellasu la samajn ĉevalojn por ke ili min mortstamfu. Poste lasu la ĉevalojn, ke ili blovu sian spiron.
Tuj kiam la marĉevaloj estis ellasitaj ili tuj mortstamfis la reĝon kaj forgalopis al la maro. Nek la reĝaj ĉevaloj nek iu ajn alia havis la kapabon de revivigado.
Trakimas edziĝis al la mara belulino kaj ili ambaŭ feliĉe vivis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.