|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĴEMAJTAJ FABELOJDiversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Iras iam bela knabineto laŭ la vilaĝa strato kaj nombras la preterflugantajn kornikojn: „Unu, du, tri...“. Veturis preter ŝi juna sinjorido, kaj rimarkinte belan knabinon, demandas ŝin:
– Knabino, kion vi nombras?
Ŝi hontiĝas diri veron, ke ŝi kornikojn nombras, do ŝi diras:
– Mi nombras, sinjoro, kiom da linofaskoj mi povus dum unu nokto ŝpini.
– Nu, kaj kiom do vi povas ŝpini?
– Mi povas ŝpini unu cent da linofaskoj dum unu nokto.
Ege ekmiris la sinjoro kaj diras al la knabino.
– Se vi ŝpinos tiom da linoj dum unu nokto, mi faros vin mia edzino, sed se vi ne sukcesos, vi estos vergita.
Li veturigis ŝin al la bieno, fermis ŝin solan enĉambre kaj alportis unu cent da linofaskoj. Vidas la knabino, ke ĉio-ĉi tute ne estas ŝerco kaj ekploregis. Tamen tute neatendite en la ĉambron eniris neniam vidita virino kun tre longa nazo.
– Kial vi ploregas, knabino? – demandas ŝi.
– Kial mi ne ploregu? Mi promesis ŝpini dumnokte cent linofaskojn, kaj mi entute ne scipovas ŝpini.
– He, tute ne plorindas. Iru por dormi kaj mi anstataŭ vi ĉion ŝpinos. Tamen ne forgesu inviti min al via nuptofesto.
La knabino enlitiĝis, ekdormis, kaj la longnazulino tuj finŝpinis ĉiujn linojn.
Matene la sinjoro venis por inspekti kaj vidas – ĉio estas ŝpinita.
Tiam li alportis cent linofaskojn plu kaj minacordonis, ke ĉio estu dumnokte ŝpinita. La knabino reekploregis, nesciante, kion pripensi. Tuj la pordo bumetis kaj en la ĉambron eniris neniam vidita virino kun tre dika lipo pendanta ĝis la subo de la mentono.
– Kial vi ploregas, knabino?
– Kio estas farenda, se mi dum unu nokto devas finŝpini cent da linofaskoj kaj mi entute ne scipovas ŝpini.
– Nu, ne timu. Iru por dormi kaj mi ĉion ŝpinos. Tamen ne forgesu inviti min al via nuptofesto.
La knabino ekdormis kaj la virino, ŝpininte la linojn, foriris.
Matene la sinjoro vidas, ke ĉio estas farita, sed li volas pli kaj pli. Alportis li la trian centon da linofaskoj kaj ree ordonas la knabinon labori.
Ankaŭ dum la tria nokto ĉio okazis sammaniere kiel dum la antaŭaj du. Nur, ĉi-foje venis por ŝpini virino kun tre larĝa piedo. Minacpetinte, ke ŝi estu invitita al la knabina nuptofesto, ŝi finŝpinis ĉiujn linojn.
Nenio estas farenda al la sinjoro, devas li pretiĝi por la nuptofesto. Li diras al la knabino:
– Kunvoku ĉiujn viajn parencojn, morgaŭ okazos la nuptofesto.
– Mi tute ne posedas parencojn krom tri onklinoj.
– Do, invitu ankaŭ ilin.
Sekvonttage, kiam ĉiuj gastoj kuniĝis, vidas ĉiuj, ke alvenas tri de neniu viditaj virinoj: unu ku tre longa nazo, alia kun tre dika lipo kaj la tria – kun larĝa piedo. Al sinjoro ili tre malplaĉis, tiaj malbelaj ili estis. Proksimiĝis li al la longnazulino kaj demandas:
– Kial via nazo estas tiel longa, estimatulino?
– He, sinjorĉjo, mi estas tre potenca ŝpinistino, dum unu nokto mi ŝpinas cent linofaskojn.
– Kaj kial via lipo estas tiel dika?
– Ĉio-ĉi estas pro ŝpinado, sinjorĉjo. Ja dum unu nokto mi ŝpinas cent linofaskojn.
– Kaj kial via piedo estas tiel larĝa, estimatulino?
– Pro ŝpinado, sinjorĉjo, pro ŝpinado.Ŝpininte dumnokte cent linofaskojn, la piedo tiaforma ekiĝas.
– Hundoj forprenu tiun ŝpinadon! – ekkriis la sinjoro. – Mi neniam permesos, ke mia belega edzino similiĝu al tiuj birdtimigiloj. For la ŝpinadon!
Kaj li malpermesis al sia edzino iri al la ŝpinilo. Ŝi estis tre feliĉa pro tia malpermeso.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.