La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĴEMAJTAJ FABELOJ

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Leono, leporo, kolombo, sturno, formiko kaj reĝido

Iam reĝo havis unu filon. Kiam li plenkreskis kaj edukiĝis, la reĝo demandas lin:

– Kio vi deziras ekesti: ĉu pastro, ĉu militoficiro, ĉu vi min prizorgos en mia maljunaĝo?

La reĝido respondis:

– Mi vojaĝos por la mondon esplori.

La reĝo konsentis. Tiam la junulo dankis sian patron pro ĉio, kunprenis sabron kaj forveturis.

Post ioma tempo de sia vojaĝo survoje li ekvidis leonon, leporon, kolombon, sturnon kaj formikon pretiĝantajn por matenmanĝo. La animaloj ekpetis la reĝidon ke li prave disdonu al ili ilian nutraĵon. La reĝido konsentis kaj sabris po unu peco al ĉiu: por la leono plej multe por la leporo pli malmulte, por la kolombo kaj la sturno eĉ pli malmulte kaj al la formiko nur etan eron. Disdoninte ĉion, li daŭras sian vojaĝon kaj ĝuas sinsavon de morto, ĉar li ekpensis, ke la leono povis ataki kaj disŝiri lin.

La satiĝintaj bestoj ekparolis inter si:

– Tiu homo grandan favoron faris al ni, kaj ni eĉ ne dankis lin.

Ĉiuj konsentis kuratingi kaj danki lin. Ili ĉiuj ekkuris kaj ekflugis. La formiko konkludis, ke ĝi sola postrestos kaj petis la leporon, ke li portu ĝin sur sia vosto. Li konsentis. Tiam la koombo kaj la sturno leviĝis kaj ekflugis, la leono kaj la leporo ekkuris kaj la formiko kaŝiĝinta en la lepora vosto, veturis kune.

Ektimis ege la reĝido ekvidinte la alkurantajn bestojn kaj alflugantajn birdojn. Pro la timo li ne sukcesis eĉ solan paŝon fari. Li pensis, ke ilidezirs kapti lin pro la maljusta disdonado. Tamen ili ekdankis la reĝidon.La unua alpaŝis la leono kaj tiel ekparolis:

– Estas mi besto la plej forta, sed vi laŭbezone estos dekdu fojojn pli forta.

Tiam alproksimiĝis la leporo.

– Estas mi besto rapida, sed vi laŭbezone estos dekdu fojojn pli rapida.

La kolombo tiel parolis:

– Estas mi birdo rapidfluga, sed vi laŭbezone dekdu fojojn pli rapide flugos ol mi.

La sturno aldonis:

– Estas mi birdo ĉarma kaj ĉarme kantas, sed vi laŭbezone estos dekdu fojojn pli ĉarma kaj dekdu fojojn pli ĉarme vi kantos.

Finfine dankis ankaŭ la formiko:

– Estas mi animaleto malgranda, sed vi laŭbezone ekestos dekdu fojojn pli malgranda ol mi.

Dankinte sian bonfarinton, ili ĉiuj postrestis lin sola. Tiam la reĝido ekpensis : „Estus bone, ke mi ekestu leporo.“ Tuj li transformiĝis en leporon kaj ekposedis tian rapidecon, ke dum kelkaj horoj trakurs la tutan reĝlandon. Veninte al la ĉefurbo, en la reĝa kortego li transformiĝis en sturnon kaj ekkantis tiel ĉarme, ke la tuta kortego sonoris pro liaj kantoj.

Kaj tiu reĝo havis tri filinojn. Ili estis tiel similaj unu al alia je la vizaĝoj, alteco, kaj la vestaĵoj, ke eĉ ĉiuj korteganoj ne povis ilin interdistingi. La reĝidinoj ekaŭdinte la belegan kantadon, kuris al la ĝardeno por ekkoni, kia birdo kun la belega voĉo, neniam antaŭe aŭdita, aperis en la reĝa ĝardeno. Ekvidinte la neviditan birdon, ili provis kapti ĝin.

La plej aĝa diras:

– Mi estas la plej aĝa reĝidino, do la birdo apartenas al mi.

La dua ne konsentis:

– Mi estas la meza, do mi devas kapti la birdon.

Kaj la plej junaĝa asertas:

– Mi estas plej juna, plej amata de patro, do la birdon kapti devas mi.

La birdo, aŭdante tion, ekpensis: „Se vi estas plej amata de la patro, mi cedos nome al vi."Kaj ĝi permesis esti kaptita. La knabino kun grandega ĝojo portis la birdon en sian ĉambron, sidigia ĝin en la kaĝon kaj nutris ĝin nur per sukero kaj rosinoj. La birdo bekmanĝas la bongustaĵojn kaj kantas belegajn kantojn.

Dum la trankvilo de nokto la reĝido transformiĝis en la formikon, elkaĝiĝis, transformiĝis en la sturnon, alplankiĝis kaj ekestis homo. Tiutempe la reĝidino kuŝante en la lito, direktis siajn okulojn alten kaj ekvidis nekonatulon. Ŝi ege ektimiĝis kaj laŭte ekkriis. Ekaŭdinte la filinan kriadon la reĝo alkuris por ekvidi kio estas okazinta. Ekmovis, ekbrulis la tuta palaco kaj la reĝido rebirdiĝinta eksidis en la kaĝo. La reĝo rigore insultis la filinon kaj diris se ŝi rekaŭzu senbezonan bruon, ŝi estos serioze punigita. La birdo, sidante en la kaĝo ĉion ĉi bone aŭdis. Tuj post kiam la reĝo foriris, la birdo surplankiĝis kaj ree ekestis homo. La reĝidino ekvidis lin, sed ŝi nekuraĝiskrii, por ke alkurinta patro ne punigu ŝin. Kaj la reĝido diras al ŝi:

– Nenion timu.Mi estas la birdo, kiun vi hodiaŭ kaptis en la ĝardeno.

Li ekparolis pri sia deveno kaj konfesis, ke li ankaŭ estas reĝido. Li ankaŭ rakontis pri sia scipovo laŭbezone transformiĝi en leonon, leporon, kolombon, sturnon aŭ formikon. La reĝidino konfesis, ke li plaĉas al ŝi, kaj ŝi volonte ekestus lia edzino. Poste ŝi rakontis, ke la reĝo eldonis ordonon, ke se iu sukcesos rekoni kaj pernome alvoki ĉiujn tri filinojn, dirante, kiu el ili estas la plej juna, mezaĝa kaj plej aĝa, tiu rajtos edziĝi al unu el la filinoj kaj ricevos duonon de la reĝlando.

Daŭre ŝi parolis:

– Vi devas provi sian feliĉon. Vi atentu, ke kiam ni estos kondukitaj al vi por rekono, rigardu al niaj manoj. Mi tenos enmane blankan tuketon, la plej aĝa – bluan kaj la meza – flavan. Tiam diru al la reĝo: „Ĉi-tiu estas la plej aĝa, tiu estas meza, kaj jen estas la plej juna.

Tiam li kolombiĝis ka forflugis el la kortego. Tage la belvestita kaj belaspekta reĝido venis al la reĝo. Dum ilia interparolo la reĝo diras: „Mi eldonis la ordonon, ke se iu rekonos, kiu el miaj filinoj estas la plej aĝa, kiu estas la meza, kaj kiu estas la plej juna, al tiu persono mi fordonos duonon de la reĝlando kaj unu el la filinoj“. La reĝido tuj konsentis solvi la taskon. Kiam la reĝidinoj estis kondukitaj, li laŭ iliaj manoj tuj rekonis, kiu el ili estis la plej aĝa, la meza kaj la plej juna. Tiam la reĝo fordonis al li la plej junan filinon por li edziĝi al ŝi kaj aranĝis belegan nuptofeston.

Post la nuptofesto la reĝidino ekvidis sur la edza mano oran ringon kun iaj leteroj sur ĝi. Ŝi ekpetis, ke li fordonu ĝin al ŝi ĉar ĝi tre plaĉas al ŝi. Sed li respondis jene:

– Karulino, vi devas koni, ke mi al neniu povas fordoni la ringon. Se mi forfingrigus ĝin, mi tuj estusglutita de mara monstro, kiel estas profetita laŭ la dismetado de la steloj.

La regĉidino ne petis lin plu, tamen foje la rsĝido lavante sin, metis ĝin sur la fenestrobreto kaj forgesis tion. Almenaŭ li foriris por la promeno ĉemare, la mara monstro kaptis lin kaj portis al sia palaco. La reĝino ekvidis la edzan ringon sur la fenestrobreto, kaj neatendintee lian revenon, ĉion komprenis. Kun grandega ĉagreno pri la edzo, ŝi ekpensis, kiel ŝi povus trompi la monstron. Ŝi tuj faris ion similan al pomo, kiu brilis kiel la plej klara stelo. Dum la sunlevo ŝi iris al la maro kaj levis la pomon antaŭ la suno, por ke ĉiuj radioj reflektiĝu de ĝi. La pomo ekbrilis prilumigante ĉiujn profundaĵojn de la maro.Tuj la monstro leviĝis sur la maran surfacon kaj diris:

– Donu tiun pomon al mi. Mi kaj la reĝido povos ĝui ĝin.

– Bone,– respondis la reĝino,– sed antaŭe montru al mi la reĝidon, por ke mi vidu, ke li estas viva.

La marmonstro levis la reĝidon el la maro, sed tiom, ke nur lia kapo estis videbla.

– Ho, ne! – diris la reĝino. Levu lin el la akvo, ke liaj gamboj videblu.

Apenaŭ la monstro elakvigis la tutan reĝidan korpon, li transformiĝis en la kolombon kaj forflugis. Ekkoleregis la mara monstro kaj ekkriis:

– Pro la reĝina ruzeco kaj la reĝa sageco vi estos punigitaj. Ekde hodiaŭ la reĝino dum parolado konstante kraĉos per fajreroj. Ŝi povos esti savita nur per tiu, kiu estos dekduoble pli rapida ol leporo, kiu kapablos flugi dekduoble pli rapide ol kolombo kaj kiu kantos dekduoble pli bele ol sturno. Se tia persono aperus, li devus iri al la naŭa reĝlando. Tie sur la monto kuŝas leono, al kiu la reĝo de tiu lando ĉiutage liveras po dudek ŝafojn por manĝi. Se li konkeros la leonon kaj duonŝiros ĝin, elsaltos leporo, disŝirite la leporon, elflugos kolombo kaj el ĝi – sturno. El la sturno elfalos argenta kuglo. Se iu-ajn per tiu kuglo pafos en la reĝinon, ĉiuj sorĉaĵoj malaperos kaj ŝi resaniĝos.

Apenaŭ la reĝido ekkonis tion, li tuj transformiĝis en kolombon kaj forflugis en la naŭan reĝlandon. Li trovis la reĝon de tiu lando kaj demandis lin pri la leono. La reĝo diras al li:

– Se iu ajn mortigus la leonon, mi donus al li mil orajn monerojn.

La reĝido konsentis konkeri la leonon kaj tuj foriris al la monto, kie la leono loĝis. Tie li trovis paŝtistojn paŝtantajn la ŝafojn destinitajn por la leono formanĝi. La reĝido ordonis doni nenian ŝafon al la leono. La leono ne ricevante nutraĵon, unuatage ekmovigis la monton, duatage li tiom movigis ĝin, ke tiu disŝiriĝis, kaj triatage, li faligis la tutan monton kaj muĝante kuris eksteren. Tuj la reĝido transformiĝis en leonon kaj duondisŝiris lin. Tiu transformiĝis en leporon, sed la reĝido ankaŭ tiun dispecigis. La leporo transformiĝis en kolombon kaj la kolombo – en sturnon. Kiam la reĝido disŝiris ankaŭ sturnon el ĝi elflugis arĝenta kuglo.

La reĝido kunprenis la kuglon kaj, ricevinte la pagon pro la konkero de la leono, revenis en sian reĝlandon. Li renkontis la junan reĝinon kaj kiam ŝi ekparolis, ŝi ekkraĉis per fajreroj kvazaŭ trohejtigita forno. Ŝarginte la pafilon per la arĝenta kuglo li pafis en sian edzinon kaj tuj ĉiuj sorĉaĵoj malaperis. La reĝino reekestis same bela kaj bona, kia ŝi estis antaŭe.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.